Meditado laŭ Ignacia Spiriteco

MEDITADO LAŬ IGNACIA SPIRITECO

“Viglu en ĉiu tempo, preĝante” (en Luk 21, 36)

ENKONDUKO

La liturgiaj tempoj estas partoj de la jaro, dum kiuj ni renkontiĝas kun Jesuo laŭ speciala maniero; ekzemple, la Advento: la memoro pri lia naskiĝo mirigas nin al la realeco de lia eterna ĉeesto inter ni. La rememoro pri la vivo de Jesuo, per la sinsekvaj legaĵoj de la evangelioj tra la liturgia jaro, helpas nin, pli kaj pli, rekoni nuntempe lian ĉeeston en la mondo, en la komunumo kaj inter la malriĉuloj kaj forlasitoj. Jesuo, Filo de la Homo, estas la Jesuo filo de Dio, Patro kaj Patrino, kiu naskiĝs el Maria, kunvivis kun siaj gepatroj en Nazaret kaj, post la bapto per Johano, enmiksiĝis en la ministerion por liberigi la subprematulojn, komunikante sian dian kaj eternan vivon al ĉiuj, kiuj kredas lin kaj al ĉiuj, kiuj amas, respektas kaj promocias la vivon.

Oni jam travivas la lastajn tempojn. Tempo de amo kaj paco, momento por renkonti Jesuon, por vigli je la rekonado kaj akceptado al Jesuo de Nazaret, la Filo de Dio. La evangelioj permesas kompreni, ke eĉ la disĉiploj kiuj kunvivis kun Jesuo, markitaj de la tiamaj kulturo kaj religio, malrapidis kompreni lin. Kiuj dormadas, tiuj ne rekonas la tempon de Jesuo.

Esence, Meditado estas preĝo-vojo, farinda ĉiutage, dum iom da tempo, surbaze de preĝo-ekzercoj.

La bazaj elementoj por fari tiun ĉi Meditadon estas:

a)    dediĉi, laŭeble, tridek (30) minutojn al la individua ĉiutaga preĝado;
b)    revidi poste tiun ĉi preĝadon dum kelkaj minutoj.

KIEL ORGANIZI SIN POR LA MEDITADO?

La “koro” de la Meditado estas la ĉiutaga dediĉo de, almenaŭ, 30 (tridek) minutoj por la sugestitaj ekzercoj. Gravas trovi favoran tempon por tiuj ĉiutagaj ekzercoj de preĝado. Tio postulas multon da fideleco. Ni lernis el la majstroj de la preĝado la gravecon rezervi ĝustan tempon por la ĉiutaga persona preĝado. Ni ĉiuj, nuntempe, havas multajn farendaĵojn. Dependas de ni la organiziĝo kaj la konvinkiĝo, ke la tempo estas la baza kondiĉo por ke la preĝado realiĝu. Tion skribas Sankta Francisko el Sales: “Tre gravas atenti al Dio dum duono da horo ĉiutage; sed kiam la farendaĵoj estas multaj, tiam do necesas rezervi unu horon al la persona preĝado”.

La plej bona tempo por la ĉiutaga preĝado estas tiam, kiam mi estas malpli laca, malatenta kaj turmentita de la tagaj prizorgoj. Estus bone, se la preĝado okazus ĉiam je la sama horo. Se tio ne eblos, do oni faru semajnan planon. Ni eĉ devus fiksi tiun tempon en niaj agendoj.

Post la tempo de persona preĝado, mi estas invitita uzi pluan tempon por mallonge revidi, kiel okazis la preĝado, per demandoj al mi mem: Kiu teksto aŭ bildo pli multe atentigis min? Kion mi sentis pri tiu teksto: krioj el Dio? rezistoj? Oni rekomendas la uzon de ĉiutaga spirita taglibro en kiu oni notas tion, kio okazis kaj estis grava kaj signifa dum la preĝado.

Ankaŭ estus dezirinda pli proksima akompanado al tiuj, kiuj volas preĝi ĉu persone ĉu grupe. Se temas pri grupa meditado, ekzistas du rekomendoj, kiujn la grupanoj bezonas sekvi:
1. Ili kreu grupojn laŭ geografia aŭ afekta proksimeco se ankoraŭ ne ekzistas tiaj grupoj, aŭ profiti la jaman ekzistadon de tiaj grupoj en la paroĥejo. La celo estas renkontiĝi, prefere ĉiusemajne, por divido de la spertoj.
2. Laŭeble, la grupojn akompanu spirita gvidanto, sperta je la Spiritaj Ekzercoj de Sankta Ignacio kaj per helpo de aliaj honestaj akompanantoj disponeblaj por fari tiun ĉi paŝtistan servon. Sen tiu helpo, oni povas bedaŭrinde trompi sin kaj perdiĝi en diversaj iluzioj.
Se la suba proceduro ankoraŭ estas malfacila kaj/aŭ malkomprenebla, sciu, ke pliaj informoj pri meditadoj kaj Ignacia spiriteco troveblas ĉe la Jezuitoj pli proksimaj de via domo.

PAŜOJ POR LA ĈIUTAGA PREĜADO

Ne ekzistas absolutaj reguloj dum preĝado per la Biblio, sed kelkaj praktikaj paŝoj eble helpos nin, ĉefe tiam, kiam ni komencas en tiu praktiko.

a) Mi elektas HORON kaj LOKON pli taŭgajn por la preĝado.
b) Mi akceptas la ĈEESTON DE DIO. Li volas, ke mi estu ĉe Si.
c) Mi petas la LUMON de la Sankta Spirito por ke Li gvidu kaj inspiru min.
d) Komence de mia persona preĝado, preĝi PREPARAN PREĜON. Ekzemple:

Jen mi, mia Dio, antaŭ Vi, nuda je Viaj okuloj.
Mi estas trankvila kaj pacigita antaŭ Vi, Sinjoro,
tiel kiel disĉiplo atenta al sia Majstro.
Mi estas antaŭ Vi kaj lasas min esti kondukita.
Mi malfermas min al Via proksimeco.
Donu al mi koron de disĉiplo,
por ke, ĉiutage, mi povu aŭskulti Vian Vorton.
Vi estas la fonto de la vivo, la forto de la vivo, kiu trairas min.
Vi estas mia aero, kiu min grandigas interne kaj min plenigas je oksigeno.
Permesu, ke Via paco loĝu en mi.
Koncedu al mi la gracon permesi, ke Vi purigu min,
ke mi estu konko kiu pleniĝas je Vi, mia Dio.
Ke ĉiuj miaj pensoj kaj sentoj,
mia volo kaj libereco estu gvidataj
por laŭdi kaj servi Vin, mia Majstro kaj Sinjoro.
Tiel estu. Amen!

e) Mi prezentas min antaŭ la Biblia teksto sugestita por ĉiu tago (en tiu ĉi Meditado, por ĉiu tago oni sugestos tekston por helpi la preĝadon); maniero preĝi je la indikitaj tekstoj:

EVANGELIA KONTEMPLADO (se la teksto estos biblia fakto aŭ mistero de la vivo de Kristo)

Kiel mi faru tion?

  1. Mi LEGAS la tekston malrapide, ĝuante la vortojn, kiuj plej multe tuŝas min.
  2. Mi PREĜAS, kaj demandas al mi, kial tiu frazo, vorto aŭ ideo VEKAS MIAN ATENTON. Mi atentiĝas al la brueto, kiun ĝi faras en mi… Aŭ mi rimarkas la “etan fajron” kiun la Spirito de Jesuo ekbruligis en mi…
  3. Mi memoras la historion kaj uzas la imago-kapablon por eniri la evangelian scenon.
  4. Mi klopodas vidi, kontemplante ĉiun personon de la sceno; mi rigardas longe, ĉefe, la personon de Jesuo (se tio estas la kazo). Mi rigardas sen la volo klarigi aŭ kompreni.
  5. Mi provas aŭskulti, atentante al la vortoj diritaj aŭ kaŝitaj: kion ili eble signifas? Kaj, kion fari, se ili estus diritaj al mi…?
  6. Mi observas tion, kion la personoj de la sceno faras. Ili havas nomon, historion, suferojn, serĉojn, ĝojojn. Kiel ili reagas? Mi kaptas la gestojn, la sentojn kaj sintenojn, ĉefe, de Jesuo.
  7. Mi partoprenas aktive en la sceno, kaj permesas, ke ĝi ĉirkaŭbraku min. Krom vidi kaj aŭskulti, provu palpi kaj senti la aferojn, kiuj aperas en la sceno.
  8. Mi KONVERSACIAS kun Dio tiel, kiel amiko konversacias kun alia amiko: mi parolas, aŭskultas, petas, laŭdas, demandas, silentas, laŭ la sentoj, kiujn mi spertas en mia koro. Du amikoj havas multajn aferojn por diskuti aŭ aŭskulti…
  9. Kaj, dum mi pripensas, mi profitas el ĉio, kio okazas dum la preĝado.
  10. Post la tempo finiĝas, mi DANKAS pro tiu preĝado (eĉ se ĝi estis dezerta, pena, malfacila) kaj mi finas per intima adiaŭo al mia Dio preĝante unu Patro-Nian.

f) Post la fino de la preĝado, mi faras revizion, dum kiu mi rememoras mian RENKONTIĜON kun Dio. Fine, mi SKRIBAS tion, kio estis plej grava dum la preĝado:

  • Kiu parto de la Vorto de Dio pli multe tuŝis min?
  • Kiuj sentoj pli abundis kaj estis spertataj dum la preĝado?
  1. Konsolo: malfermiĝo al Dio kaj al la gefratoj, vigleco, paco, ĝojo, konfido, kuraĝo, proksimeco al Dio, sperto pri la senco de la vivo.
  2. Aflikto: fermiĝo en si, malvigleco, angoro, malĝojo, malkonfido, malklareco, konfuzeco.
  • Ĉu mi sentis ian apelon, impulson, deziron, inspiron dum la preĝado?
  • Ĉu mi sentis ian malfacilecon aŭ reziston?

Mi skribas tion, kio ŝajnis pli signifa, je la formo de rapida preĝo de peto aŭ de danko.

Tiun ĉi proceduron oni povas uzi por la divido de la preĝado en grupo.

PREĜO DE AMEMA ATENTO

Nun ni klopodos kompreni la duan aspekton gravan de la Meditado, nome, la Preĝon de Amema Atento, kiu estas elemento profunde enradikigita en la tradicio spirita de la Eklezio. Temas pri la spirita revizio de la konscienco. Ignacio de Lojolo havis komprenon pli ampleksan pri tiu revizio, dum kiu oni vidas ne nur la erarojn, sed ankaŭ rigardas al la tuta tago travivita, dankas, laŭdas kaj ankaŭ petas pardonon pro la kulpoj kaj malbonaĵoj okazintaj. Oni konkludas konfide, metante la futuron en la manojn de Dio.

Por fari la Preĝon de Amema Atento, oni bezonas 10-15 minutojn. Dum mia Meditado, mi povas unuigi la Preĝon de Amema Atento al mia nokta preĝo. Jen sube proceduro por tiu ĉi ekzerco:

Prepariĝo (ekstera e interna)

Mi komencas mian preĝon konscie: mi faras la kruco-signon, akceptante la ĉeeston de Dio. Mi petas al la Sinjoro la gracon rimarki, per amema atento, la tagon finiĝantan, rigardante ĝin per Lia lumo.

1. Danko

Mi dankas al Dio por ĉio, kion mi travivis ĉitage. Kaj, se mi ne trovas iun motivon por danki, mi povas almenaŭ diri “dankon” pro la vivo, kiun mi ricevis senpage.

2. Alvoko al la Sankta Spirito

Mi alvokas la Sanktan Spiriton, kaj petas lumon por elkompreni, kiel mi uzis mian liberecon.

3. Rigardo al la tago travivita

Mi kontemplas la travivitan tagon. Mi permesas, ke pasu antaŭ mi la tutan tagon aŭ mi metas min antaŭ kelkaj okazaĵoj. Mi ne bezonas taksi aŭ juĝi min, ĉar la rimarko pri la realaĵo de travivita tago antaŭas al la taksado. Ĉu mi trovas motivojn por danki? por plendi? Ĉu mi permesis la agon de Dio en mi? Ĉu mi estis signo de Lia ĉeesto kaj amo al la aliaj?

4. Pardon-peto

Rekonante, ke mi estas malforta kaj pekema, mi petas pardonon al la Sinjoro pro miaj eraroj aŭ pro la bonaĵoj, kiun mi ne faris, ĉar mi ne permesis, ke la Spirito konduku min.

5. Konkluda Preĝo

Mi konfidas al la Sinjoro mian morgaŭan tagon, kaj spertas la ĝojon meti en Liajn manojn mian tutan esperon.