Preĝoj de la Papo Francisko al la Virgulino de la Karitato de La Kupro – Kubo

ESPERANTO
Preĝoj al la Virgulino de la Karitato
Lundon, la 21-an de septembro 2015
Santiago de Kubo – Sanktejo de la Virgulino de la Karitato de la Kupro
 
p.101-103
La Papo:
Virgulino de la Karitato de La Kupro,
Patronino de Kubo!
Saluton, Maria, gracoplena!
Vi estas la amata Filino de la Patro,
la Patrino de Kristo, nia Dio,
la vivanta Templo de la Sankta Spirito.
Vi portas en via nomo, Virgulino de la Karitato,
la memoron pri Dio, Kiu estas Amo,
la rememoron de la nova ordono de Jesuo,
la elvokon de la Sankta Spirito:
amo enverŝita en niajn korojn,
fajro de karitato
sendita en Pentekosto sur la Eklezion,
donaco de la plena libereco de gefiloj de Dio.
Benata vi estas inter la virinoj
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo!
Vi venis por viziti nian popolon
kaj volis resti inter ni
kiel Patrino kaj Sinjorino de Kubo,
dum ties pilgrimado
tra la vojoj de la historio.
Via nomo kaj bildo estas skulptitaj
en la menso kaj en la koro de ĉiuj kubanoj,
en kaj ekster la Nacio,
kiel signo de espero
kaj centro de frata komuneco.
Sankta Maria, Dipatrino kaj nia Patrino!
Preĝu por ni antaŭ via Filo Jesuo Kristo,
intercedu por ni per via patrina koro,
abunda je la karitato de la Spirito.
Pligrandigu nian kredon,
vivigu la esperon, plimultigu kaj fortikigu
en ni la amo.
Vi subtenu niajn familiojn,
protektu la gejunulojn kaj la infanojn,
konsolu la suferantojn.
Vi estu la Patrino de la fideluloj
kaj de la paŝtistoj de la Eklezio,
modelo kaj stelo de la nova evangelizado.
Patrino de la repaciĝo!
Kunigu vian popolon disigitan tra la mondo.
Faru de la kuba nacio
lokon de fratoj kaj fratinoj
por ke tiu ĉi popolo tute malfermu
sian menson, sian koron kaj sian vivon al Kristo,
ununura Savanto kaj Elaĉetanto,
kiu vivas kaj reĝas kun la Patro
kaj la Sankta Spirito,
tra la jarcentoj.
Amen.
 
p. 104-105
Sinjoro, restu kun ni,
akompanu nin, kvankam ne ĉiam
ni sciis rekoni vin.
Restu kun ni ĉar vi estas la Vojo,
la Vero kaj la Vivo.
Restu en niaj familioj,
lumigu ilin kaj subtenu ilin en la malfacilaĵoj.
Restu kun niaj infanoj kaj niaj junuloj,
en ili estas la espero
kaj la riĉeco de nia Nacio.
Restu kun la suferantoj,
komfortu ilin kaj protektu ilin.
Sinjoro, restu kun ni tiam,
kiam aperas la dubo,
la laceco aŭ la malfacilaĵo;
lumigu niajn mensojn per via Vorto;
nutru nin per la Pano de la Vivo
oferata de Vi al ni en ĉiu Eŭkaristio;
helpu nin senti la ĝojon kredi Vin.
Sinjoro, restu
kun la komunumo de viaj disĉiploj.
Renovigu en ni la donacon de via amo.
Vigligu nin kaj konservu nin en la fideleco,
por ke ni ĝoje anoncu al ĉiuj,
ke Vi resurektis nin
kaj donis al ni la mision
esti atestantoj de Vi.
Ke Maria de la Karitato,
disĉiplino kaj misiistino,
Patrino de ĉiuj, akompanu kaj protektu nin.
Amen.
ESPAÑOL
Oraciones a la Virgen De La Caridad
Lunes, 21 de Septembro 2015
Santiago de Cuba – Santuario de la Virgen de la Caridad del Cobre
 
p. 101-103
El Santo Padre:
¡Virgen de la Caridad del Cobre,
Patrona de Cuba!
¡Dios te salve, María, llena de gracia!
Tú eres la Hija amada del Padre,
la Madre de Cristo, nuestro Dios,
el Templo vivo del Espíritu Santo.
Llevas en tu nombre, Virgen de la Caridad,
la memoria del Dios que es Amor,
el recuerdo del mandamiento nuevo de Jesús,
la evocación del Espíritu Santo:
amor derramado en nuestros corazones,
fuego de caridad
enviado en Pentecostés sobre la Iglesia,
don de la plena libertad de los hijos de Dios.
¡Bendita tú entre las mujeres
y bendito el fruto de tu vientre, Jesús!
Has venido a visitar nuestro pueblo
y has querido quedarte con nosotros
como Madre y Señora de Cuba,
a lo largo de su peregrinar
por los caminos de la historia.
Tu nombre y tu imagen están esculpidos
en la mente y en el corazón de todos los cubanos,
dentro y fuera de la Patria,
como signo de esperanza
y centro de comunión fraterna.
¡Santa María, Madre de Dios y Madre nuestra!
Ruega por nosotros ante tu Hijo Jesucristo,
intercede por nosotros con tu corazón maternal,
inundado de la caridad del Espíritu.
Acrecienta nuestra fe,
aviva la esperanza, aumenta y fortalece
en nosotros el amor.
Ampara nuestras familias,
protege a los jóvenes y a los niños,
consuela a los que sufren.
Sé Madre de los fieles
y de los pastores de la Iglesia,
modelo y estrella de la nueva evangelización.
¡Madre de la reconciliación!
Reúne a tu pueblo disperso por el mundo.
Haz de la nación cubana
un hogar de hermanos y hermanas
para que este pueblo abra de par en par
su mente, su corazón y su vida a Cristo,
único Salvador y Redentor,
que vive y reina con el Padre
y el Espíritu Santo,
por los siglos de los siglos.
Amén.
 
p. 104-105
Quédate con nosotros Señor,
acompáñanos aunque no siempre
hayamos sabido reconocerte.
Quédate con nosotros porque tú eres el Camino,
la Verdad y la Vida.
Quédate en nuestras familias,
ilumínalas y sostenlas en las dificultades
Quédate con nuestros niños y nuestros jóvenes,
En ellos está la esperanza
y la riqueza de nuestra Patria.
Quédate con los que sufren,
confórtalos y protégelos.
Quédate con nosotros Señor,
cuando surge la duda,
el cansancio o la dificultad;
ilumina nuestras mentes con tu Palabra;
aliméntanos con el Pan de Vida
que nos ofreces en cada Eucaristía;
ayúdanos a sentir el gozo de creer en ti.
Quédate Señor
con la comunidad de tus discípulos.
Renueva en nosotros el don de tu amor.
Anímanos y consérvanos en la fidelidad,
para que anunciemos a todos con alegría,
que tú nos has resucitado
Y que nos has dado la misión
de ser tus testigos.
Que María de la Caridad,
discípula y misionera,
Madre de todos, nos acompañe y proteja.
Amén.