Dimanĉo VI de la Ordinara Tempo – Semajno II – Vespro II

DIMANĈO VI DE LA ORDINARA TEMPO

Semajno II de la Psalterio

Vespro II

Malfermo
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

Himno

Ho lum’, beata Triunu’,
unika tri-persona Di’,
la fajra sun’ subiris jam:
Nun estu Vi la lum’ de l’ kor’.
Al Vi ni kantu en maten’,
al Vi ni preĝu en vesper’,
al Vi ni petu kun humil’
kaj laŭdu Vin sen ajna fin’.
Nun estu al la Patro glor’,
ador’ al Kristo, Lia Fil’,
honoro al la Di-Spirit’.
Ho Triunu’, favoru nin.

Psalmoj
Antifono 1: Jesuo Kristo estas pastro por ĉiam, laŭ la maniero de Melkicedek. Haleluja.

Psalmo 110 (109), 1-5.7
La Mesio, Reĝo kaj Sacerdoto
Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn (1 Kor 15, 25).

1 La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.
3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.
4 La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.
5 La Sinjoro ĉe via dekstra flanko frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
7 Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 1: Jesuo Kristo estas pastro por ĉiam, laŭ la maniero de Melkicedek. Haleluja.


Antifono 2: Nia Dio estas en la ĉielo; ĉion, kion Li deziras, Li faras. Haleluja.

Psalmo 115 (113 B)
Laŭdo al la vera Dio
Vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion (1 Tes 1, 9).

1 Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.
2 Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio?
3 Sed nia Dio estas en la ĉielo; Ĉion, kion Li deziras, Li faras.
4 Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.
5 Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;
6 Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Nazon ili havas, sed ne flaras;
7 Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorĝo.
8 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas.
9 Ho Izrael, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
10 Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
11 Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
12 La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron;
13 Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn.
14 La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn.
15 Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la ĉielon kaj la teron.
16 La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj.
17 Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon.
18 Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne. Haleluja!
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 2: Nia Dio estas en la ĉielo; ĉion, kion Li deziras, Li faras. Haleluja.


Antifono 3: Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj Liaj servistoj, la malgrandaj kaj la grandaj. Haleluja.

Laŭdkanto laŭ Apo 19, 1-2.5-7
La nuptoj de la Ŝafido

1 La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;
2 ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj;
5 Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
6 La Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas.
7 Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron;
ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido,
kaj lia edzino sin pretigis.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 3: Laŭdu la Sinjoron, vi ĉiuj, liaj servantoj, grandaj kaj malgrandaj. Haleluja.


Legaĵo: 2 Tes 2, 13-14

Ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Responsorio
V. Granda estas la Sinjoro, mirinda estas Lia potenco.
R. Granda estas la Sinjoro, mirinda estas Lia potenco.
V. Senfina estas Lia saĝeco.
R. Mirinda estas Lia potenco.
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
R. Granda estas la Sinjoro, mirinda estas Lia potenco.

Laŭdkanto de Maria
Antifono: Feliĉaj estas vi, kiam oni vin malamos pro la Filo de la Homo. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo!

Laŭdkanto
La ĝojo de la animo en la Sinjoro

46 Mia animo altigas la Eternulon,
47 kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
48 ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
49 Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, kaj sankta estas Lia nomo.
50 Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj al tiuj, kiuj Lin timas.
51 Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
52 Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, kaj Li altigis humilulojn.
53 Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.
54 Li helpis Sian servanton Izrael, memorante Sian korfavoron.
55 Kiel Li parolis al niaj patroj, al Abraham kaj al lia idaro eterne.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Feliĉaj estas vi, kiam oni vin malamos pro la Filo de la Homo. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo!


Porpetoj
Ni gloru kaj honoru al Kristo, kiu povas savi por ĉiam tiujn, kiuj per Li alproksimiĝas al Dio, ĉar Li vivas por eterne por intercedi pri ni, kaj ni diru plenfide:
Suno de justeco, kiu lumigas nian vivon, ni al Vi petas, en tiu ĉi vespero, pri ĉiuj homoj, por ke ĉiuj atingu la ĝojojn de la eterna lumo. Memoru, Sinjoro, vian popolon.
Konservu, Sinjoro, la aliancon kiun vi markis per via Sango, kaj sanktigu vian Eklezion por ke ĝi estu senmakula kaj sankta. Memoru, Sinjoro, vian popolon.
Memoru, Sinjoro, tiun ĉi komunumon, kiun vi elektis por ke en ĝi via gloro loĝu. Memoru, Sinjoro, vian popolon.
Konduku laŭ la vojo de prospero kaj paco tiujn, kiuj nun vojaĝas, — por ke ili atingu siajn celojn bonsane kaj ĝoje. Memoru, Sinjoro, vian popolon.
Ricevu, Sinjoro, la animojn de niaj forpasintaj gefratoj, — koncedu al ili la pardonon kaj la eternan vivon. Memoru, Sinjoro, vian popolon.
(oni povas preĝi libere)

Patro-Nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro eterne.
Amen.

Resuma Preĝo
Ho Dio, kiu promesis resti en la koroj sinceraj kaj rektaj: koncedu al ni, per via graco, vivi tiel, ke vi povu loĝi ene de ni. Tion ni petas per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro, en la unueco de la Sankta Spirito. Amen.

Fino
V. La Sinjoro nin benu, nin liberigu de ĉia malbono kaj nin konduku al la eterna vivo.
R. Amen.
V. Ni benu la Sinjoron.
R. Al Dio estu danko.