Ordinara Tempo

(Voltar / Reveni)

ORDINARA TEMPO

2a ORDINARA DIMANĈO

(La unua ordinara dimanĉo koincidas kun la festo de la Bapto de Jesuo Kristo)

ENIRA ANTIFONO kp Psa 65 (66), 4

La tuta tero ĝoje laŭdu Dion,
prikantu la gloron de Lia nomo.
KOLEKTO
Ĉiopova, eterna Dio, kiu regas la ĉielon kaj la teron,
aŭskultu, favore, la preĝojn de via popolo,
kaj donu pacon al niaj tagoj.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Faru, Dio, ke ni inde partoprenu en ĉi tiuj misteroj,
ĉar ĉiufoje kiam ni celebras la memoron de ĉi tiu ofero,
plenumiĝas nia elaĉeto.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO kp Psa 22 (23), 5
Vi pretigas por mi manĝon.
Kiel alloga estas mia plena kaliko!
Aŭ: kp 1 Joh 4, 16
Ni konas la amon, kiun Dio havas al ni,
kaj ni transdonis nin al lia amo.
POSTKOMUNIA PREĜO
Plenigu nin, ho Dio, per Via ama Spirito;
por ke tiuj, kiujn Vi nutris per la unika pano de la vivo,
vivu konkorde en la unueco.
Per Kristo nia Sinjoro.

3a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 95 (96), 1.6
Kantu al la Sinjoro novan kanton,
kantu al la Sinjoro la tuta tero:
ĉar gloro kaj majesto estas ĉirkaŭ Li;
forto kaj ĉarmo en lia sanktejo.
KOLEKTO
Ĉiopova eterna Dio, gvidu nian vivon laŭ via sankta volo,
por ke ni meritu esti riĉaj de bonaj agoj en la nomo de via Filo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Akceptu, kompatema Dio, kaj sanktigu ĉi tiujn donacojn,
kiujn ni oferas al Vi;
ili fariĝu por ni fonto de savo.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 33 (34), 6

Iru al la Sinjoro, kaj vi ricevos lumon,
kaj via vizaĝo ne kovriĝos per honto.
Aŭ: Joh 8, 12
Mi estas la lumo de la mondo – diras la Sinjoro.
Kiu sekvas Min ne iros en mallumo,
sed havos la lumon de la vivo.
POSTKOMUNIA PREĜO
Ĉiopova Dio,
donu, ke ni, ricevinte la vivigantan gracon,
senĉese ĝoju pri la ĉiela donaco.
Per Kristo nia Sinjoro.

4a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 105 (106), 47
Savu nin, Sinjoro, nia Dio:
kaj kolektu nin el inter la popoloj,
por ke ni ĉiam gloru
kaj laŭdu vian sanktan nomon.
KOLEKTO
Donu al ni la gracon, Sinjoro, nia Dio,
ke ni honoru Vin per nia tuta koro,
kaj ke ĉiujn homojn ni amu kun vera karitato.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Akceptu korfavore, Sinjoro,
la altar-oferojn de via elektita popolo;
kaj aliigu ilin al signo de via savo.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 30 (31), 17-18

Via vizaĝo prilumu vian servanton, Sinjoro,
kaj helpu min per via kompato.
Ke ni, Sinjoro, ne spertu honton pro vana alvoko al Vi!
Aŭ: Mat 5, 3.5
Beataj estas la malriĉaj antaŭ Dio,
ĉar Dio donas al ili sian regnon.
Beataj tiuj, kiuj estas bonanimaj, ĉar ili gajnos la teron.
POSTKOMUNIA PREĜO
Ho Dio, kiu satigis nin ĉe via altartablo,
ni Vin petas, ke disvastiĝu tra la tuta tero la vera kredo,
per la neelĉerpebla forto de ĉi tiu sava sakramento.
Per Kristo nia Sinjoro.

5a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 94 (95), 6-7
Venu, ni adoru;
ni genuiĝu antaŭ la Sinjoro, nia Kreinto,
ĉar Li estas nia Dio.

KOLEKTO

Gardu ĉiam, ni petas Vin, Sinjoro,
vian familion kun patra bonkoreco;
kaj ĉar nia unika subteno estas la espero en la ĉiela graco,
defendu nin ĉiam per via protekto.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Dio, nia Patro:
la pano kaj la vino, kiujn Vi kreis por subteno al nia malforteco,
fariĝu por ni sakramenta nutraĵo de eterna vivo.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Psa 106 (107), 8-9
Ni danku la Sinjoron pro lia boneco,
kaj pro liaj mirindaĵoj favore al la homo;
Li satigas animon soifantan,
kaj animon malsatan Li plenigas per bonaĵoj.
Aŭ: Mat 5, 4.6
Beataj tiuj, kiuj estas en malĝojo, ĉar ili estos konsolataj.
Beataj tiuj, kiuj arde soifas la plenumon de la dia volo,
ĉar Dio zorgos pri ili.
POSTKOMUNIA PREĜO
Dio, kiu volis,
ke ni estu partoprenantoj en unu pano kaj en unu kaliko,
ebligu ke ni, kuniĝante al Kristo per unu korpo,
produktu fruktojn de vivo por la savo de la mondo.
Per Kristo nia Sinjoro.

6a ORDINARA DIMANĈO


ENIRA ANTIFONO Psa 30 (31), 3-4

Estu por mi, Sinjoro, fortikaĵo,
estu remparo por mia rifuĝo;
nur Vi estas mia fortikaĵo kaj defendo:
gvidu kaj konduku min per via amo.
KOLEKTO
Dio, kiu promesis esti en la koro de tiuj,
kiuj amas Vin kaj plenumas vian vorton,
igu nin indaj fariĝi via daŭra loĝejo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Purigu kaj renovigu nin, ho Dio, ĉi tiu ofero,
kaj ĝi havigu al ni la rekompencon,
kiun Vi promesis al la fidelaj observantoj de viaj vortoj.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 77 (78), 29-30

Ili manĝis kaj satiĝis. Dio donis ĉion al ili laŭ ilia volo,
kaj ili ne estis trompitaj en siaj deziroj.
Aŭ: Joh 3, 16
Dio tiel amis la mondon, ke Li fordonis sian unikan Filon,
por ke ĉiu, kiu kredas je Li, havu eternan vivon.

POSTKOMUNIA PREĜO

Donu al ni la gracon, Sinjoro,
ke, satigitaj per la eŭkaristia nutraĵo,
ni zorgu pri tiuj realaĵoj, kiuj donas la veran vivon.
Per Kristo nia Sinjoro.

7a ORDINARA DIMANĈO


ENIRA ANTIFONO Psa 12 (13), 6

Vian mizerikordon mi fidis, Sinjoro.
Ĝojas mia koro pro via donita savo
kaj kantas al la Sinjoro, kiu bonfaris al mi.
KOLEKTO
Helpu nin, kompatema Dio,
por ke ni, ĉiam saĝe pensante, tion faru pervorte kaj perage
kio plaĉas al Vi.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Celebrante viajn sanktajn misterojn per nia liturgia servo,
ni humile petegas Vin, Sinjoro,
ke tio, kion ni oferis honore al via majesto,
efiku por nia savo.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 9, 2-3

Mi rakontos ĉiujn viajn mirindaĵojn.
mi ĝojos kaj triumfos pro vi;
mi prikantos vian nomon, ho Plejaltulo!
Aŭ: Joh 11, 27
Sinjoro, mi kredas, ke Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio,
kiu venis en la mondon.

POSTKOMUNIA PREĜO

Donu al ni, ĉiopova Dio, ke ni atingu la savan frukton,
kies garantiaĵon ni ricevis per ĉi tiu komunio.
Per Kristo nia Sinjoro.

8a ORDINARA DIMANĈO


ENIRA ANTIFONO Psa 17 (18), 19-20

La Sinjoro estas mia subteno;
Li kondukis min en vastan lokon;
Li liberigis min, ĉar Li amas min.
KOLEKTO
Donu al ni, Sinjoro,
ke la mondo iru, laŭ via volo, en justeco kaj paco;
kaj ke via Eklezio ĝuu trankvilan vivon.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Dio, kiu akceptas niajn oferojn al via sankta nomo,
kiel esprimo de nia servo,
ni humile Vin petas, ke tio, kio pro via boneco fariĝis al ni merito,
konduku nin al la eterna premio.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 12 (13), 6

Mi kantos al la Sinjoro, ĉar Li donis al mi bonojn;
kaj al la nomo de la Plejaltulo mi psalmos.
Aŭ: Mat 28, 20
Jen Mi estas kun vi ĉiujn tagojn,
ĝis la fino de la mondo – diras la Sinjoro.

POSTKOMUNIA PREĜO

Nutrite per la sankta Komunio ni, Sinjoro, Vin petas,
ke per la sakramento, kiun ni en nia surtera vivo ricevis,
ni fariĝu partoprenantaj kun Vi en la eterna vivo.
Per Kristo nia Sinjoro.

9a ORDINARA DIMANĈO


ENIRA ANTIFONO Psa 24 (25), 16.18

Turnu Vin al mi kaj kompatu min, Sinjoro,
ĉar mi estas sola kaj mizera.
Rigardu mian aflikton kaj mizeron
kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn, mia Dio.

KOLEKTO

Dio, kiu laŭ via providenco ĉiam celas nian savon,
forigu de ni ĉion malbonan kaj ĉion favoran donu al ni.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Fidante vian indulgon, Sinjoro,
ni venas kun donacoj al via sankta altaro:
via graco purigu nin
per la misteroj, al kiuj ni servas.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Psa 16 (17), 6
Mi vokas al Vi, Dio;
aŭskultu mian preĝon, elaŭdu mian peton.
Aŭ: kp Mar 11, 23.24
Vere Mi diras al vi: kion ajn vi petos de Mi per preĝo,
kredu ke Vi ĝin jam ricevis, kaj vi ĝin havos.
POSTKOMUNIA PREĜO
Gvidu per via Spirito, Sinjoro, nin,
kiujn Vi nutras per la korpo kaj sango de via Filo;
kaj ebligu, ke
celebrante Vin ne nur per vortoj, sed per agadoj kaj vivo,
ni meritu eniri en la ĉielan regnon.
Per Kristo nia Sinjoro.

10a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 26 (27), 1-2
La Sinjoro estas mia lumo kaj mia savo;
kiun mi devas timi?
La Sinjoro estas la defendo de mia vivo;
kiu povas min teruri?
Jen, tiuj, kiuj klopodis fari malbonon al mi,
stumblis kaj falis.

KOLEKTO

Dio, fonto de ĉiuj bonoj, aŭskultu nian preĝon:
inspiru nin esprimi justajn promesojn,
kaj helpu nin plenumi ilin.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Rigardu korfavore, Sinjoro, nian oferon;
la donaco, kiun ni prezentas,
estu al Vi akceptebla kaj kreskigu nian amon al Vi.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 17 (18), 3

Dio estas mia fortikaĵo, rifuĝo kaj savanto.
Mia Dio estas mia helpanto.
Aŭ: kp 1 Joh 4, 16
Dio estas amo
kaj kiu vivas en la amo kuniĝas kun Dio,
kaj Dio estas en li.
POSTKOMUNIA PREĜO

Dio, kiu per ĉi tiu sakramento resanigas,
resanigu nin de la malbonagoj
kaj konduku nin al la vojo de la boneco.
Per Kristo nia Sinjoro.

11a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 26 (27), 7.9
Aŭskultu, Sinjoro, mian preĝon: al Vi mi vokas.
Vi estas mia helpo: ne forpuŝu kaj ne forlasu min,
Dio de mia savo.
KOLEKTO
Ĉiopova Dio, forto de tiuj, kiuj esperas al Vi,
aŭskultu mian alvokon:
ĉar nenion ni kapablas fari sen via helpo,
protektu nin per via graco,
por ke ni, plenumante viajn ordonojn,
plaĉu al Vi pri niaj intencoj kaj agadoj.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Dio nia, per la pano kaj la vino oferitaj sur la altaro,
Vi donas al ni la nutraĵon, kiu nin fortikigas,
kaj la sakramenton, kiu nin renovigas:
donu al ni la gracon,
ke neniam manku al ni ĉi tiu nutraĵo de la korpo kaj de la spirito.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Psa 26 (27), 4
Nur unu aferon mi petas de la Sinjoro,
nur tion mi deziras:
ke mi restu en la domo de la Sinjoro
dum mia tuta vivo.
Aŭ: Joh 17, 11
“Patro sankta, zorgu, ke ĉiam estu kun Vi tiuj,
kiujn Vi donis al Mi:
por ke ili estu unu, tiel same kiel Ni.”
POSTKOMUNIA PREĜO
Sinjoro, la partopreno en ĉi tiu sakramento,
kiu estas signo de nia kuniĝo kun Vi,
konstruu unuecon en via Eklezio.
Per Kristo nia Sinjoro.

12a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 27 (28), 8-9
La Sinjoro estas la protektanto de sia popolo
kaj sava ŝirmilo por sia elektito.
Helpu vian popolon, Sinjoro, benu vian posedaĵon,
kaj estu ĉiam nia gvidanto.

KOLEKTO

Inspiru ĉiam al ni, Sinjoro, respekton kaj amon al via sankta nomo,
ĉar neniam Vi lasas sen asisto tiujn,
kiujn Vi firme starigis sur la neskuebla roko de via amo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO

Akceptu, Sinjoro, nian oferon:
la porpenta kaj porlaŭda viktimo, kiun ni levas al Vi, Sinjoro,
purigu kaj renovigu nin,
por ke nia spirita vivo estu akceptebla de Vi.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 144 (145), 15

Ĉies okuloj estas fidoplene turnitaj al Vi,
kaj Vi donas al ĉiu nutraĵon en ĝusta tempo.
Aŭ: Joh 10, 11.15
Mi estas la bona paŝtisto – diras la Sinjoro -;
kaj Mi donas mian vivon por la ŝafoj.
POSTKOMUNIA PREĜO
Dio, kiu renovigis nin per la korpo kaj la sango de via Filo,
konsentu, ke per la partopreno en ĉi tiu sankta sakramento,
ni ricevu plenecon de elaĉeto.
Per Kristo nia Sinjoro.

13a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 46 (47), 2
Ĉiuj popoloj aplaŭdu per la manoj,
aklamu al Dio per ĝojaj kantoj.
KOLEKTO
Dio, kiu per via amoplena adopto volis, ke ni estu filoj de la lumo, donu al ni gracon, ke ni ne revenu en la mallumon de la kulpo,
sed ke ni ĉiam brilu pro la lumo de la vero.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Dio, kiu per viaj sakramentoj plenumas nian elaĉeton,
konsentu, ni petas, ke nia liturgia servo estu inda
je la sanktaj oferoj, kiujn ni prezentas al Vi.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 102 (103), 1

Laŭdu, mia animo, la Sinjoron,
kaj mia koro lian sanktan nomon.
Aŭ: Joh 17, 20-21
Patro, Mi preĝas por ili, por ke ili estu unu en Ni;
por ke la mondo kredu, ke Vi Min sendis – diras la Sinjoro.
POSTKOMUNIA PREĜO

Sinjoro, humile ni petas Vin,
ke la dia Eŭkaristio, kiun ni oferis kaj ricevis,
donu al ni novan vivon,
tiel ke ni, kunigite al Vi per senĉesa amo,
atingu porĉiamajn fruktojn.
Per Kristo nia Sinjoro.

14a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 47 (48), 10-11
En la templo, Sinjoro, ni akceptas vian mizerikordon.
Via nomo kaj laŭdo al Vi disvastiĝu tra la tuta tero,
ĉar plena estas de justeco via dekstra mano.
KOLEKTO
Dio,
kiu per la humiliĝo de via Filo restarigis la falintan homaron,
donu al ni sanktan ĝojon,
por ke ni, kiujn Vi liberigis el la sklaveco de la peko,
ĝuu la eternan feliĉon.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Purigu nin, Sinjoro, ĉi tiu ofero,
kiun ni dediĉas al via nomo,
kaj ĝi konduku nin tagon post tago al nia eterna vivo
kun Kristo via Filo, kiu vivas kaj regas dum ĉiuj jarcentoj.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 33 (34), 9

Vidu kaj admiru, kiel bona estas la Sinjoro!
Benata estas tiu, kiu Lin fidas.
Aŭ: Mat 11, 28
Venu al Mi ĉiuj, kiuj estas lacigitaj kaj ŝarĝitaj,
kaj Mi ripozigos vin – diras la Sinjoro.

POSTKOMUNIA PREĜO

Ĉiopova eterna Dio,
kiu plenigis nin per la donacoj de via amo,
ebligu, ke ni ĝuu la fruktojn de via savo,
kaj vivu ĉiam dankante al vi.
Per Kristo nia Sinjoro.

15a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO kp Psa 16 (17), 15

En justeco mi pasas antaŭ Vin,
mi ĝojas kiam manifestiĝas via gloro.
KOLEKTO

Dio, kiu montras la lumon de via vero al la devojiĝantoj,
por ke ili povu reveni al la ĝusta vojo,
ebligu, ke ĉiuj,
kiuj sin konfesas kristanoj, forigu ĉion, kio kontraŭas ĉi tiun nomon,
kaj praktiku ĉion, kio kun ĝi kongruas.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Rigardu, Sinjoro,
la oferojn de via preĝanta Eklezio
kaj aliigu ilin al spirita nutraĵo,
por la sanktigado de ĉiuj kredantoj.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 83 (84), 4-5

Eĉ pasero trovas domon por si kaj hirundo sian neston,
por demeti siajn idojn;
apud viaj altaroj, Dio de legiaroj, mia reĝo kaj mia Dio!
Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en via domo:
por ĉiam ili laŭdos Vin.
Aŭ: Joh 6, 56
Diras la Sinjoro:
Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon,
vivas en Mi kaj Mi en li.

POSTKOMUNIA PREĜO

Sinjoro, kiu nin nutris ĉe via altartablo,
ebligu, ke per la partopreno en ĉi tiuj sanktaj misteroj
la graco de via elaĉeto fariĝu pli kaj pli efika por nia vivo.
Per Kristo nia Sinjoro.

16a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 53 (54), 6.8

Dio estas mia helpanto, la Sinjoro estas la forto de mia animo.
Kun ĝojo oferojn mi donos al Vi;
mi laŭdos vian nomon, Sinjoro, ĉar Vi estas bona.
KOLEKTO
Estu favora, Dio, al viaj servantoj,
kaj donu abunde al ni la riĉaĵojn de via graco,
por ke, fervoraj en espero, kredo kaj karitato,
ni estu konstantaj en la observo de viaj ordonoj.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Dio,
kiu donis valoron kaj plenumon al tiom da viktimoj de la mosea leĝo
pere de la perfekteco de la unika ofero de Kristo,
akceptu ĉi tiun nian oferon,
kaj ĝin sanktigu per la sama beno,
per kiu Vi akceptis la donacojn de Habel;
por ke tio, kion via Eklezio oferas honore al via majesto,
estu efika por la savo de ĉiuj.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Psa 110 (111), 4-5
Memorindajn miraklojn faris la Sinjoro bonkora kaj kompatema:
Li donis nutraĵon al tiuj, kiuj Lin respektas.
Aŭ: Apo 3, 20
“Jen Mi staras ĉe la pordo kaj frapas;
se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon,
Mi eniros kaj manĝos kun li, kaj li kun Mi.”

POSTKOMUNIA PREĜO

Helpu kompate vian popolon, Sinjoro,
kaj transirigu el la kadukeco pro la peko al pleneco de nova vivo
tiujn, kiujn Vi nutris per ĉi tiuj ĉielaj misteroj.
Per Kristo nia Sinjoro.

17a ORDINARA DIMANĈO


ENIRA ANTIFONO kp Psa 67 (68), 6-7.36

Dio loĝas en sia sankta domo;
al forlasitaj Li donas hejmon,
kaj al sia popolo forton kaj potencon.

KOLEKTO

Dio, nia forto kaj espero,
sen Vi nenio estas valora kaj sankta;
elverŝu sur nin vian mizerikordan gracon,
por ke per via subteno kaj gvidado
ni kapablu uzi la bonojn de ĉi tiu mondo, daŭre celante la eternajn.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Ricevu, Sinjoro, la donacojn,
kiujn via boneco metis en niajn manojn:
por ke la Sankta Spirito per ĉi tiu sava sakramento
sanktigu nian surteran vivon kaj gvidu nin al la eterna feliĉo.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 102 (103), 2

Laŭdu, mia animo, la Sinjoron,
kaj ne forgesu liajn sennombrajn bonfarojn.
Aŭ: Mat 5, 7-8
Beataj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.
Beataj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.

POSTKOMUNIA PREĜO

Dio, nia Patro,
per via graco ni partoprenis en la eŭkaristia mistero,
kiu poreterne memorigas la pasionon de via Filo:
konsentu bonvole, ke ĉi tiu donaco de via senmezura amo
ĉiam plenumu en ni la savan agadon.
Per Kristo nia Sinjoro.

18a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 69 (70), 2.6
Venu, Dio, por savi nin;
Sinjoro, rapidu al mia helpo.
Mia helpo Vi estas kaj mia savo:
rapidu, Sinjoro!

KOLEKTO

Montru vian senĉesan korfavoron, Dio,
kaj donu helpon al via popolo,
kiu Vin proklamas paŝtisto kaj patro;
renovigu vian difektitan kreitaron, kaj gardu tion, kion Vi renovigis.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Akceptu, Dio, ĉi tiujn oferojn,
kiel nian spiritan donacon,
kaj aliigu nin ĉiujn al ĉiama ofero agrabla al Vi.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Saĝ 16, 20
Sinjoro, Vi donis al ni el la ĉielo panon plene bongustan
kaj plaĉe saporan.
Aŭ: Joh 6, 35
Mi estas la pano de vivo – diras la Sinjoro.
Kiu venas al Mi neniam malsatos,
kaj kiu fidas je Mi ne plu soifos.

POSTKOMUNIA PREĜO

Akompanu per via senĉesa protekto, Sinjoro, la popolon,
kiun Vi renovigis per la ĉiela pano:
laŭ via boneco igu ĝin inda je la eterna feliĉo.
Per Kristo nia Sinjoro.

19a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO kp Psa 73 (74), 20.19.22.23
Rememoru, Sinjoro, vian interligon;
ne forgesu la vivon de viaj mizeruloj.
Leviĝu, Dio, defendu vian aferon,
ne forgesu la insultojn de viaj malamikoj.
KOLEKTO
Ĉiopova, eterna Dio, kiu kuraĝigas nin voki Vin Patro,
perfektigu en nia koro la spiriton de adoptaj gefiloj,
por ke ni meritu atingi la promesitan heredaĵon.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Akceptu indulge, Sinjoro, ĉi tiujn donacojn,
kiujn Vi metis en la manojn de via Eklezio,
kaj per via potenco aliigu ilin por ni al sakramento de savo.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 147, 12.14

Laŭdu, Jerusalemo, la Sinjoron,
kiu satigas vin per la plej bona tritiko.
Aŭ: Joh 6, 51
Diras la Sinjoro: La pano, kiun mi donos,
estas mia korpo, por la vivo de la mondo.
POSTKOMUNIA PREĜO
La partopreno en viaj sakramentoj savu nin, Sinjoro,
kaj firmigu nin en la lumo de via vero.
Per Kristo nia Sinjoro.

20a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 83 (84), 10-11

Dio, nia protektanto, rigardu la vizaĝon de via sanktoleito.
Unu tago en via templo estas preferinda ol mil aliloke.
KOLEKTO
Dio, kiu ne videblajn bonojn pretigis al tiuj, kiuj Vin amas,
verŝu en niajn korojn la ardon de via amo,
por ke ni, amante Vin en ĉio kaj super ĉio,
atingu la bonojn de Vi promesitajn, kiuj superas ĉiujn dezirojn.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Akceptu, Sinjoro, niajn oferojn;
per ĉi tiu mistera interŝanĝo ni oferas al Vi tion, kion Vi donis al ni,
kaj Vi bonvolu doni al ni Vin mem.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Psa 129 (130), 7
Ĉe la Sinjoro estas mizerikordo
kaj abunda la savo.
Aŭ: Joh 6, 51-52
Mi estas la vivanta pano, kiu venis de la ĉielo.
Kiu manĝas el tiu pano, vivos eterne.
POSTKOMUNIA PREĜO
Dio, kiu per ĉi tiu sakramento
igis nin partoprenantaj en la vivo de via Filo,
konformigu nin al lia bildo,
por ke ni meritu partopreni en lia ĉiela gloro.
Per Kristo nia Sinjoro.

21a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO kp Psa 85 (86), 1-3
Atentu min, Sinjoro, por aŭskulti mian preĝon.
Savu vian servanton, kiu fidas al Vi.
Kompatu min, Sinjoro;
al Vi mi krias dum tuta tago.
KOLEKTO
Dio, kiu kunigas laŭ unu volo la korojn de viaj kredantoj,
ebligu, ke ili amu tion, kion Vi ordonas,
kaj deziru tion, kion Vi promesas;
por ke inter la ŝanĝiĝemaj okazaĵoj de la mondo,
niaj koroj celu tien, kie estas la vera ĝojo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Sinjoro, kiu per unika viktimo akiris sennombrajn gefilojn,
donu favore al via Eklezio unuecon kaj pacon.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO kp Psa 103 (104), 13-15
Per la fruktoj de Vi donitaj, Vi satigas, Sinjoro, la teron;
el ĝi Vi produktas la panon kaj la vinon,
kiu ĝojigas homon.
Aŭ: Joh 6, 54
Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon,
havas eternan vivon – diras la Sinjoro -;
kaj Mi revivigos tiun en la lasta tago.
POSTKOMUNIA PREĜO

Plenumu en ni, Sinjoro,
la elaĉetan agadon de via mizerikordo;
igu nin pro via amo tiel fortaj kaj sindonaj,
ke ni kapablu konformigi entute nian volon al la Via.
Per Kristo nia Sinjoro.

22a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 85 (86), 3.5
Kompatu min, Sinjoro, ĉar mi krias al Vi dum la tuta tago.
Bona kaj pardonema Vi estas, Sinjoro,
kaj favorplena al ĉiu, kiu;
Vin vokas.
KOLEKTO
Ĉiopova Dio, unika fonto de perfektaj donacoj,
donu al nia koro amon al Vi kaj pliigu en ni la kredon,
por ke kresku en ni la ĝermo de la bono,
kaj per via helpo ĝi atingu la plenan maturecon.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Ĉi tiu sankta ofero donu ĉiam al ni, Sinjoro, vian savan benon,
por ke plene efektiviĝu la mistero de la elaĉeto,
montrata per la sakramento.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Psa 30 (31), 20
Kiel granda estas via boneco, Sinjoro,
kiun Vi havas al tiuj, kiuj Vin timas!
Aŭ: Mat 5, 9-10
Beataj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.
Beataj estas tiuj, kiuj estas persekutataj pro justeco:
ĉar al ili apartenas la regno de la ĉielo.

POSTKOMUNIA PREĜO

Ĉar Vi satigis nin per la ĉiela pano,
ni Vin petegas, Sinjoro:
ĉi tiu ama nutraĵo fortikigu nian amon,
por ke ni kapablu servi al Vi en la gefratoj.
Per Kristo nia Sinjoro.

23a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 118 (119), 137.124
Justa Vi estas, Sinjoro,
kaj justaj estas viaj juĝoj;
agu kun via servanto laŭ via boneco.

KOLEKTO

Dio, kiu elaĉetis la homojn kaj proponis al ili fariĝi adoptaj gefiloj,
rigardu korfavore tiun familion, kiu fidas je Kristo,
kaj donu al ĝi la veran liberecon en la ĉiela regno.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Dio, fonto de vera pieco kaj paco,
ebligu, ni petas, ke per ĉi tiu ofero
viaj fideluloj laŭdeve adoru vian majeston,
kaj ke ni, kiuj partoprenas en ĉi tiuj misteroj,
vivu en spirita frateco.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 41 (42), 2-3

Kiel soifanta cervo kuras al fluanta akvo,
tiel mia animo sopiras al Vi, Dio.
Mia animo sopiras al Dio, la vivanta Dio.
Aŭ: Joh 8, 12
Mi estas la lumo de la mondo – diras la Sinjoro -;
kiu sekvas Min ne iras en mallumo,
sed li ricevos la lumon, kiu donas vivon.
POSTKOMUNIA PREĜO
Dio, kiu nutras kaj fortikigas viajn kredantojn
ĉe la tablo de la vorto kaj de la viviga pano:
per ĉi tiuj mirindaj donacoj de Kristo, via Filo,
helpu nin tiel perfektiĝi en la kredo,
ke ni meritu partopreni en lia senmorta vivo.
Per Kristo nia Sinjoro.

24a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO kp Sir 36, 18 (gr. 36, 21)
Donu, Sinjoro, vian pacon al tiuj, kiuj fidas Vin,
por ke montriĝu veraj la anoncoj de viaj profetoj;
aŭskultu la petojn de viaj servantoj
kaj de via tuta popolo Izraelo.

KOLEKTO

Dio, kiu ĉion kreis kaj regas, donu al ni la gracon,
ke ni spertu la efikon de via mizerikordo,
kaj ke ni plene dediĉu nin por servo al Vi.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Akceptu favore, Sinjoro, niajn preĝojn kaj oferojn,
kaj ebligu, ke tio, kion ĉiu homo levas al via gloro,
efiku por la savo de ĉiuj.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO kp Psa 35 (36), 8
Kiel grandvalora, Dio, estas via mizerikordo!
Ni serĉas rifuĝon sub la ombro de viaj flugiloj.
Aŭ: kp 1 Kor 10, 16
Kiam ni trinkas el la sankta kaliko, per kio ni dankas Dion,
ni komunikas kun la sango de Kristo;
kaj per la pano, kiun ni manĝas,
ni komunikas kun la korpo de Kristo.
POSTKOMUNIA PREĜO
Sinjoro,
la potenco de ĉi tiu sakramento
influu niajn animon kaj korpon,
tiel ke ne niaj sentoj,
sed la agado de via Sankta Spirito gvidu nin.
Per Kristo nia Sinjoro.

25a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO
Mi estas la savo de mia popolo – diras la Sinjoro.
En ĉiu ajn korpremo, en kiu ili alvokos Min,
Mi elaŭdos ilin, kaj Mi estos por ĉiam ilia Sinjoro.
KOLEKTO

Dio,
kiu metis kiel fundamenton de ĉiuj ordonoj de la sankta leĝo
la amon al Vi kaj al nia proksimulo,
ebligu ke ni, observante tiujn ordonojn,
meritu eniri la eternan vivon.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Akceptu indulge, Sinjoro, la donacojn de ni, via popolo,
kaj faru, ke ni ricevu per la sakramento de la savo tion,
kion ni esperas de Vi kun fila sento.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Psa 118 (119), 4-5
Vi ordonis al ni fidele observi viajn leĝojn;
estu rektaj miaj vojoj, por ke mi observu vian volon!
Aŭ: Joh 10, 14
Mi estas la bona paŝtisto – diras la Sinjoro -;
Mi konas miajn ŝafojn, kaj ili konas Min.
POSTKOMUNIA PREĜO
Gvidu kaj subtenu favore, Sinjoro,
per via daŭra helpo nin,
kiujn Vi nutris per viaj sakramentoj,
por ke per ili ni ricevu la frukton de la elaĉeto,
kiu renovigu nian tutan vivon.
Per Kristo nia Sinjoro.

26a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO kp Dan 3, 31.29.30.43.42
Kun perfekta justeco, Vi, Sinjoro, faris ĉion,
kion Vi disponis pri nia korekto.
Kontraŭ Vi ni pekis, kiam ni ne plenumis viajn ordonojn.
Sed nun montru la gloron de via nomo
pritraktante nin laŭ la grandeco de via mizerikordo.
KOLEKTO
Vi montras, Dio,
vian ĉiopovon precipe per via pardono kaj kompato:
surverŝu senĉese nin per via mizerikordo,
por ke ni, celante Viajn promesojn, atingu la eternan feliĉon.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Kompatema Dio, ricevu korfavore la oferon de via Eklezio,
kaj per ĝi malfermu sur nin la fonton de ĉiuj viaj benoj.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 118 (119), 49-50

Rememoru, Sinjoro, la vorton diritan al via servanto:
per tio Vi min esperigis;
kaj ĉi tio estas konsolo en mia mizero.

Aŭ: 1 Joh 3, 16

Per ĉi tio ni konas la dian amon: ĉar Li demetis sian vivon por ni;
kaj ni ankaŭ devas demeti nian vivon por la gefratoj.
POSTKOMUNIA PREĜO
Sinjoro, ĉi tiu sakramento de la eterna vivo
estu renoviĝo por niaj animo kaj korpo;
tiel ke ni, anoncante la morton de via Filo per kuniĝo al lia ofero,
fariĝu kunposedantoj de lia gloro.
Per Kristo nia Sinjoro.

27a ORDINARA DIMANĈO


ENIRA ANTIFONO Est 13, 9.10-11 (Vulg.)

Ĉio, Sinjoro, estas sub via regado,
kaj nenio povas kontraŭstari vian volon.
Ĉielon kaj teron Vi faris, kaj ĉiujn mirindaĵojn, kiujn ili entenas;
Vi estas la Sinjoro de la universo.
KOLEKTO
Ĉiopova, eterna Dio,
kies granda boneco
superas ĉiujn meritojn kaj dezirojn de viaj preĝantoj,
elverŝu sur nin vian kompaton;
forigu tion, kio maltrankviligas nian konsciencon,
kaj donu tion, kion nia preĝo ne kuraĝas peti.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Akceptu, Sinjoro, ni petas, la oferon de Vi ordonitan,
kaj pro la sankta sakramento,
kiun ni kun profunda respekto celebras,
donu indulge al ni vian savan gracon.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Lam 3, 25
La Sinjoro estas indulga por tiu, kiu esperas al Li,
por la animo, kiu serĉas Lin.
Aŭ: kp 1 Kor 10, 17
Unu estas la pano, kaj ni kvankam multaj, estas unu korpo;
ĉar ni ĉiuj partoprenas en unu pano kaj unu kaliko.
POSTKOMUNIA PREĜO
Ebligu, ĉiopova Dio,
ke ni nutriĝu kaj satiĝu per la ricevitaj sakramentoj,
alligante nin mem al Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas en ĉiuj jarcentoj.

28a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO kp Psa 129 (130), 3.4
Se Vi, Sinjoro, rigardas niajn kulpojn, kiu povas sin savi?
Sed Vi estas pardonema, Dio de Izraelo.
KOLEKTO
Via graco, ni petas, Sinjoro,
antaŭiru kaj sekvu ĉiam nin,
por ke, helpe de via patra asisto,
ni neniam malzorgu bonajn farojn.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Akceptu, Sinjoro niajn preĝojn kaj oferojn;
kaj per ĉi tiu sankta sakramento malfermu al ni la ĉielan gloron.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Psa 33 (34), 11
Riĉuloj estas senhavaj kaj malsataj;
sed tiuj, kiuj serĉas la Sinjoron, pri neniu bono mankos.
Aŭ: 1 Joh 3, 2
Kiam Dio aperos, ni fariĝos similaj al Li;
kaj tiel ni vidos Lin, kiel Li estas.
POSTKOMUNIA PREĜO
Ni preĝpetas humile vian bonecon, Sinjoro,
por ke ni, kiujn Vi nutras per la korpo kaj sango de Kristo,
estu kun Li kunĝuantoj en la dia naturo.
Per Kristo nia Sinjoro.

29a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 16 (17), 6.8

Mi vokas al Vi, Dio, kaj Vi respondas al mi:
klinu al mi vian orelon, elaŭdu mian peton.
Gardu min, kiel la pupilon de la okulo;
per la ombro de viaj flugiloj ŝirmu min.
KOLEKTO
Ĉiopova, eterna Dio,
donu al ni sindonan kaj fidelan koron,
por ke ni povu servi al Vi kun fila kaj sincera spirito.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Ni Vin preĝas, Sinjoro,
ke ni kapablu, kiel liberaj gefiloj, servi al via altaro;
purigu kaj renovigu nin la mistero, en kiu ni partoprenas.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Psa 32 (33), 18-19
Jen la rigardo de la Sinjoro estas sur tiuj,
kiuj Lin obeas kaj esperas lian helpon.
Dio savos ilin de morto kaj ilin nutros en tempo de malsato.
Aŭ: Mar 10, 45
La Filo de la homo venis doni sian vivon
por elaĉeto de la homoj.
POSTKOMUNIA PREĜO
Sinjoro,
ĉi tiu liturgia servo, kiu partoprenigis nin en la ĉielaj aferoj,
havigu al ni helpojn por la nuntempa vivo,
kaj firmigu en ni la esperon de la eterna gloro.
Per Kristo nia Sinjoro.

30a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 104 (105), 3-4
Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Sinjoron.
Turnu vin al la Sinjoro, admiru lian potencon,
serĉu ĉiam lian bonecon.
KOLEKTO

Ĉiopova kaj eterna Dio,
kreskigu en ni kredon, esperon kaj amon;
kaj, por ke ni meritu atingi viajn promesojn,
ebligu, ke ni amu tion, kion Vi ordonas.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Rigardu, Sinjoro, la donacojn, kiujn ni prezentas al Vi:
ĉi tiu ofero, kiu esprimas nian servon, leviĝu al Vi, Sinjoro,
kaj gloru vian nomon.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO kp Psa 19 (20), 6
Ni ĝojos pro via liberigo,
kaj jubilos pro la nomo de la Sinjoro, nia Dio.
Aŭ: Efe 5, 2
Kristo amis nin kaj sin donis pro ni:
donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla bonodoro.
POSTKOMUNIA PREĜO
Viaj sakramentoj, Sinjoro,
montru al ni la misteran forton, kiun ili enhavas,
tiel ke ni atingu la realaĵojn,
kiujn ni celebras per ĉi tiuj sanktaj ritoj.
Per Kristo nia Sinjoro.

31a ORDINARA DIMANĈO


ENIRA ANTIFONO Psa 37 (38), 22-23

Ne forlasu min, Sinjoro; estu apud mi, mia Dio.
Rapidu helpi min, Sinjoro, mia savo.
KOLEKTO
Ĉiopova kaj kompatema Dio,
Vi sola povas ebligi nin servi dece kaj merite al Vi;
tiel faru, ni petas, ke ni atingu sen malhelpoj viajn promesojn.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Leviĝu al Vi, Sinjoro, kiel senmakula ofero,
ĉi tiu donaco, kiun la Eklezio oferas al Vi,
kaj havigu al ni vian plenan mizerikordon.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 15 (16), 11

Vi konigos al mi la vojon de la vivo, Sinjoro,
Vi satigos min per ĝojo antaŭ Vi.
Aŭ: kp Joh 6, 57
Diras la Sinjoro: Kiel la Patro, kiu havas la vivon, sendis Min,
kaj Mi vivas pro la Patro,
tiel, ankaŭ tiu, kiu manĝas Min, vivos pro Mi.
POSTKOMUNIA PREĜO
Kresku en ni ĉiam, Sinjoro, via sava graco,
por ke la sakramentoj, kiuj nutras nin sur la tero,
preparu nin ricevi la promesitajn bonojn de la ĉielo.
Per Kristo nia Sinjoro.

32a ORDINARA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 87 (88), 3

Alvenu mia preĝo al Vi;
aŭskultu, Sinjoro, mian preĝon.
KOLEKTO

Ĉiopova kaj korfavora Dio,
forigu de ni la obstaklojn, kiuj malhelpas nian iradon:
tiel ke, trankvilaj en la korpo kaj en la spirito,
ni povu dediĉi entute nin por servi al Vi.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Turnu vian bonvolan rigardon, Sinjoro,
sur la oferojn, kiujn ni prezentas al Vi,
kaj donu al ni vian gracon,
por ke ni konfide partoprenu en la pasiono de via Filo,
kion nun ni celebras per la sakramento.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Psa 22 (23), 1-2

La Sinjoro estas mia paŝtisto; nenio al mi mankos;
sur verdaj herbejoj Li ripozigas min;
al trankvilaj akvoj Li kondukas min.
Aŭ: Luk 24, 35
La disĉiploj rekonis la Sinjoron Jesuo,
kiam Li dispecigis la panon.

POSTKOMUNIA PREĜO

Dankon, ni diras al Vi, Sinjoro, pro viaj sanktaj donacoj,
dum ni petas de via bonvolo,
ke la forto de la Sankta Spirito,
kiun Vi komunikis al ni per ĉi tiuj sakramentoj,
restu en ni kaj sanktigu nian tutan vivon.
Per Kristo nia Sinjoro.

33a ORDINARA DIMANĈO


ENIRA ANTIFONO kp Jer 29, 11.12.14

Diras la Sinjoro: Mi celis por vi pacon kaj ne malfeliĉon;
kiam vi vokos Min, Mi elaŭdos vin;
Mi revenigos vin el ĉiuj lokoj, en kiujn Mi dispelis vin.
KOLEKTO
Donu al ni, Sinjoro,
ke ni estu ĉiam fidelaj por nia servado al Vi, fonto de ĉiu bono,
ĉar nur per tiu sindona agado
ni povas atingi nian plenan kaj daŭran feliĉon.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO

La ofero, kiun ni prezentas al Vi, Sinjoro,
havigu al ni la gracon servi al Vi fidele,
kaj pretigu al ni la frukton de eterna feliĉo.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Psa 72 (73), 28
Bone estas al mi esti proksime al Dio:
sur Dion, la Sinjoron, mi metis mian fidon.
Aŭ: kp Mar 11, 23.24
Diras la Sinjoro:
Vere Mi diras al vi:
se vi petos ion kredoplene preĝante, vi ĝin havos.
POSTKOMUNIA PREĜO
Sinjoro, kiu satigis nin per viaj sanktaj misteroj,
aŭskultu nian humilan preĝon:
la Eŭkaristio, kiun via Filo ordonis al ni celebri je lia memoro,
fariĝu pliigo de nia amo.
Per Kristo nia Sinjoro.

JESUO KRISTO LA UNIVERSALA REĜO

34a ordinara dimanĉo


ENIRA ANTIFONO kp Apo 5, 12; 1, 6

Al la oferita Ŝafido juste apartenas potenco, riĉeco, saĝo, forto kaj honoro:
al Li gloro kaj regado dum ĉiuj jarcentoj, poreterne.
KOLEKTO
Dio ĉiopova kaj eterna,
Vi volis renovigi ĉion en Kristo via Filo, la Reĝo de la universo:
konsentu, ke ni ĉiuj, liberigitaj el la sklaveco de la peko,
servu kaj laŭdu Vin por ĉiam.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Ni prezentas al Vi, Patro, ĉi tiun oferon de nia repaciĝo;
kaj Vi, per la meritoj de Kristo, via Filo,
liveru al ĉiuj popoloj la donacon de unueco kaj paco:
Li, kiu vivas kaj regas en ĉiuj jarcentoj.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro,
sankta Patro, ĉiopova eterna Dio.
Per ĝojiga krismo Vi konsekris vian unikan Filon,
nian Sinjoron, Jesuon Kriston,
eterna Pastro kaj Reĝo de la universo:
por ke Li, per sia memofero sur la altaro de la kruco,
kiel senmakula kaj paciga viktimo,
plenumu la misteron de la savo de la homaro.
Kaj por ke Li, subiginte ĉiujn kreitaĵojn al sia regado,
transdonu al via senfina majesto,
regnon eternan kaj universalan,
regnon de vero kaj vivo, regnon de sankteco kaj graco,
regnon de justeco, de amo kaj paco.
Kaj tial kun la anĝeloj kaj la ĉefanĝeloj,
kun la tronoj kaj la regadoj, kun ĉiuj ĉielaj spiritoj,
ni kantas la himnon de via gloro, senfine dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!

KOMUNIA ANTIFONO Psa 28 (29), 10b.11b

La Sinjoro estas Reĝo poreterne,
kaj benas sian popolon per la paco.
POSTKOMUNIA PREĜO

Sinjoro, kiu nutris nin per la pano de eterna vivo,
donu al ni la gracon,
ke ni, ĝoje obeante al Kristo, la Reĝo de la universo,
meritu vivi por ĉiam en lia glora regno;
kun Li, kiu vivas kaj regas en ĉiuj jarcentoj.
(Voltar / Reveni)