Preĝo de Johano Paŭlo la 2-a al Nia Sinjorino de Gvadalupo

Preĝo de Johano Paŭlo la 2-a al Nia Sinjorino de Gvadalupo

Ho Senmakula Virgulino, Patrino de la vera Dio kaj Patrino de la Eklezio! Vi, kiu en tiu ĉi loko manifestas vian mizerikordon kaj kompaton al ĉiuj, kiuj petas vian helpon, aŭskultu la preĝon, kiun ni faras al vi per fila fido kaj prezentu ĝin al via Filo Jesuo, nia sola Elaĉetanto.

Patrino de mizerikordo, Majstrino de la kaŝita kaj silenta sinofero, al vi, kiu venas al ni pekuloj, ni konsekras en tiu ĉi tago nian tutan eston kaj nian tutan amon. Ni konsekras al vi ankaŭ nian tutan vivon, niajn laborojn, niajn ĝojojn, niajn malsanojn kaj niajn dolorojn.

Donu la pacon, la justecon kaj la prosperon al niaj popoloj; kion ni havas kaj estas, ĉion ni transdonas al via zorgo, Sinjorino kaj Patrino nia.

Ni volas esti tute viaj kaj marŝi kun vi sur la vojo de plena ĝojo ĝis Jesuo Kristo en lia Eklezio: ne maltenu nin de via amema mano.

Virgulino de Gvadalupo, Patrino de Amerikoj, ni petas al vi pri ĉiuj Episkopoj, ke ili konduku la fidelulojn tra la vojoj de intensa kristana vivo, de amo kaj humila servado al Dio kaj al la animoj.

Kontemplu tiun ĉi senmezuran kampon, kaj intercedu, ke la Sinjoro enmetu malsaton je sankteco en la tutan Popolon de Dio, kaj donacu abundajn alvokiĝojn de sacerdotoj kaj gereligiuloj, fortaj je la kredo kaj zorgemaj disdonantoj de la misteroj de Dio.

Koncedu al niaj hejmoj la gracon ami kaj respekti la komencantan vivon per la sama amo, kun kiu vi koncipis en via sino la vivon de la Filo de Dio. Ho Virga Sankta Maria, Patrino de la Belforma Amo, protektu niajn familiojn, ke ili estu ĉiam tre unuiĝintaj, kaj benu la edukadon de niaj gefiloj.

Espero nia, rigardu nin kompateme, instruu nin konstante iri al Jesuo kaj, se ni falas, helpu nin leviĝi kaj turniĝi al Li, per la konfeso de niaj kulpoj kaj pekoj en la Sakramento de la Konfesado, kiu alportas trankvilecon al nia animo.

Vin ni petegas, ke vi koncedu al ni amon tre grandan al ĉiuj sanktaj sakramentoj, kiuj estas kvazaŭ spuroj, kiujn via Filo lasis sur la mondo.

Tiamaniere, Sanktega Patrino, kun la paco de Dio en la konscio, kun niaj koroj liberigitaj de la malbono kaj de malamoj, ni povos alporti al ĉiuj la veran ĝojon kaj la veran pacon kiuj venas de via Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu kun la Patro kaj la Sankta Spirito vivas kaj regas tra la jarcentoj.

Amen.
Lia Sankteco Johano Paŭlo la 2-a
Meksiko, januaro 1979. Vizitante la Bazilikon de Nia Sinjorino de Guadalupe en sia unua eksterlanda vojaĝo kiel Papo.

Fonto: http://www.vatican.va/holy_father/john_paul_ii/prayers/documents/hf_jp-ii_19790125_prayer-guadalupe_sp.html
************ESPAÑOL***************
Oración de Juan Pablo II a Nuestra Señora de Guadalupe

Oh Virgen Inmaculada, Madre del verdadero Dios y Madre de la Iglesia! Tú, que desde este lugar manifiestas tu clemencia y tu compasión a todos los que solicitan tu amparo; escucha la oración que con filial confianza te dirigimos y preséntala ante tu Hijo Jesús, único Redentor nuestro.

Madre de misericordia, Maestra del sacrificio escondido y silencioso, a ti, que sales al encuentro de nosotros, los pecadores, te consagramos en este día todo nuestro ser y todo nuestro amor. Te consagramos también nuestra vida, nuestros trabajos, nuestras alegrías, nuestras enfermedades y nuestros dolores.

Da la paz, la justicia y la prosperidad a nuestros pueblos; ya que todo lo que tenemos y somos lo ponemos bajo tu cuidado, Señora y Madre nuestra.

Queremos ser totalmente tuyos y recorrer contigo el camino de una plena felicidad a Jesucristo en su Iglesia: no nos sueltes de tu mano amorosa.

Virgen de Guadalupe, Madre de las Américas, te pedimos por todos los Obispos, para que conduzcan a los fieles por senderos de intensa vida cristiana, de amor y de humilde servicio a Dios y a las almas.

Contempla esta inmensa mies, e intercede para que el Señor infunda hambre de santidad en todo el Pueblo de Dios, y otorgue abundantes vocaciones de sacerdotes y religiosos, fuertes en la fe, y celosos dispensadores de los misterios de Dios.

Concede a nuestros hogares la gracia de amar y de respetar la vida que comienza, con el mismo amor con el que concebiste en tu seno la vida del Hijo de Dios. Virgen Santa María, Madre del Amor Hermoso, protege a nuestras familias, para que estén siempre muy unidas, y bendice la educación de nuestros hijos.

Esperanza nuestra, míranos con compasión, enseñanos a ir continuamente a Jesús y, si caemos, ayúdanos a levantarnos, a volver a El, mediante la confesión de nuestras culpas y pecados en el Sacramento de la Penitencia, que trae sosiego al alma.

Te suplicamos que nos concedas un amor muy grande a todos los santos Sacramentos, que son como las huellas que tu Hijo nos dejó en la tierra.

Así, Madre Santísima, con la paz de Dios en la conciencia, con nuestros corazones libres de mal y de odios podremos llevar a todos la verdadera alegría y la verdadera paz, que vienen de tu Hijo, nuestro Señor Jesucristo, que con Dios Padre y con el Espíritu Santo vive y reina por los siglos de los siglos, Amén.

Amén.
Su Santidad Juan Pablo II
México, enero de 1979. Visitando su Basilica en su primer viaje al extranjero como Papa.