La Gvadalupa (La Guadalupana) – tradicia meksika kanto al la Virgulino Maria – EO/ES

Esperanto Español
“La Gvadalupa”

 

El la ĉielo, dum bela mateno (2x)

La Gvadalupa, La Gvadalupa,

La Gvadalupa venis al Tepejak’ (2x)

 

Ŝi, petante, kunigis la manojn (2x)

Estis meksikaj, estis meksikaj,

Estis meksikaj ŝiaj aspekto kaj facio (2x)

 

El la ĉielo…

 

Ŝia alveno plenigis je ĝojo (2x)

Je lumo kaj harmonio, je lumo kaj harmonio,

Je lumo kaj harmonio la tutan Anaŭak’. (2x)

 

El la ĉielo…

 

Ĉe la monto paŝadis Johano Diego (2x)

Kaj li tuj alproksimiĝis, tuj alproksimiĝis,

Tuj alproksimiĝis aŭdinte kanton. (2x)

 

El la ĉielo…

 

La Virgulino diris al Johano Dieĉjo: (2x)

Ĉi-monteton mi elektas, ĉi-monteton mi elektas

Ĉi-monteton mi elektas por fari mian altaron.” (2x)

 

El la ĉielo…

 

Sur la tilmo, inter rozoj pentrita, (2x)

Sian amatan bildon, sian amatan bildon,

Sian amatan bildon ŝi degnis postlasi. (2x)

 

El la ĉielo…

 

Ekde tiam, por la meksikano, (2x)

Esti Gvadalupano, esti Gvadalupano,

Esti Gvadalupano estas io esenca. (2x)

 

El la ĉielo…

 

Dum turmentoj li surgenuiĝas, (2x)

Levas siajn okulojn, levas siajn okulojn,

Levas siajn okulojn al la Tepejak’. (2x)

 

El la ĉielo…

 

Panjeto de la meksikanoj (2x)

Kiu estas en la ĉielo, kiu estas en la ĉielo,

Kiu estas en la ĉielo pledu al Dio por ni. (2x)

 

El la ĉielo…

La Guadalupana

 

Desde el cielo una hermosa mañana (2x)

La Guadalupana, La Guadalupana,

La Guadalupana bajó al Tepeyac. (2x)

 

Suplicante juntaba sus manos (2x)

Y eran mexicanos, y eran mexicanos,

Y eran mexicanos su porte y su faz. (2x)

 

Desde el cielo…

 

Su llegada llenó de alegría (2x)

De luz y armonía, de luz y armonía,

De luz y armonía todo el Anáhuac. (2x)

 

Desde el cielo…

 

Junto al monte pasaba Juan Diego (2x)

Y acercóse luego, y acercóse luego,

Y acercóse luego al oír cantar. (2x)

 

Desde el cielo…

 

Juan Dieguito, la Virgen le dijo: (2x)

Este cerro elijo, este cerro elijo

Este cerro elijo para hacer mi altar.” (2x)

 

Desde el cielo…

 

En la tilma entre rosas pintada (2x)

Su imagen amada, su imagen amada,

Su imagen amada se dignó dejar. (2x)

 

Desde el cielo…

 

Desde entonces para el mexicano (2x)

Ser Guadalupano, ser Guadalupano,

Ser Guadalupano es algo esencial. (2x)

 

Desde el cielo…

 

En sus penas se postra de hinojos (2x)

Y eleva sus ojos, y eleva sus ojos,

Y eleva sus ojos hacia el Tepeyac. (2x)

 

Desde el cielo…

 

Madrecita de los mexicanos (2x)

Que estás en el cielo, que estás en el cielo,

Que estás en el cielo ruega a Dios por nos. (2x)

 

Desde el cielo…

Bonvole aŭskultu la melodion de “La Gvadalupa” en unu el la multaj videoj publikigitaj en interreto en la hispana lingvo, ekzemple: https://www.youtube.com/watch?v=4W53NfQrNQg

Nia Sinjorino de Gvadalupo, preĝu por ni!

Dio benu vin!