III Paska Dimanĉo – Vespro II

III PASKA DIMANĈO

Vespro II

Malfermo
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

Himno

En blankaj roboj pretas ni
la Paskon festi de l’ Ŝafid’.
Paŝintaj tra la Ruĝa Mar’
al Krist’ ni kantu, nia Reĝ’.
Ĉi tie Lia sankta korp’,
rostita sur la kruc-altar’,
sed ankaŭ Lia ruĝa sang’
plenigos nin per Dia viv’.
Pro tiu ĉi vesper-festen’
domaĝos nin la murd-anĝel’.
Liberas ni de Faraon’
kaj lia aspra imperi’.
Jam estas nia pasko Krist’,
ŝafid’, buĉita sen kulpec’,
la pura senfermenta pan’,
la sin-ofera Dia karn’.
Viktimo vera, Di-ofer’,
rompiĝas antaŭ Vi Tartar’.
La enŝlositajn savas Vi,
redonas vivon en liber’.
Sin levas Krist’ el Sia tomb’,
infer-abismon venkas Li,
Tiranon ligas per katen’,
malfermas pordon de Eden’.
Vi estu do al nia mens’,
Jesu’, ĉiama paska ĝoj’.
Vi naskis novaj nin en grac’:
triumfi igu nin kun Vi.
Al Vi, Jesuo, estu glor’,
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit’,
tra ĉiuj tempo kaj eon’.

Psalmoj

Psalmo 110 (109), 1-5.7
La Mesio, Reĝo kaj Sacerdoto
“Ĉar li devas reĝadi,
ĝis li metos ĉiujn malamikojn
sub siajn piedojn”
(1 Kor 15, 25).

Antifono 1: La Filo, farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidiĝis dekstre de la Majesto en altaĵoj. Haleluja.
La Eternulo diris al mia sinjoro: †
Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.
En la tago de via potenco †
via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.
De la komenco de matenruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. —
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; †
vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. —
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 1: La Filo, farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidiĝis dekstre de la Majesto en altaĵoj. Haleluja.

Psalmo 111 (110)
La grandaj faroj de la Eternulo
Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj,
ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca!
(Apo 15, 3)

Antifono 2: Liberigon Li sendis al Sia popolo. Haleluja.
Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, *
En rondo de piuloj kaj en kunveno.
Grandaj estas la faroj de la Eternulo, *
Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.
Bela kaj majesta estas Lia verko, *
Kaj Lia justeco restas eterne.
Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; *
Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; *
Li memoras eterne Sian interligon.
La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, *
Doninte al ili la heredon de gentoj.
La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; *
Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;
Ili estas fortikaj por eterne, *
Faritaj per vero kaj honesto.
Liberigon Li sendis al Sia popolo; †
Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. *
Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; †
Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. *
Lia gloro restas eterne.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 2: Liberigon Li sendis al Sia popolo. Haleluja.

Laŭdkanto laŭ Apo 19, 1-2.5-7
La nuptoj de la Ŝafido

Antifono 3: Haleluja. Dio, la Plejpotenca, reĝas. Ni ĝoju kaj donu al Li la gloron. Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio; *
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj;
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, *
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
La Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas. *
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron;
ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, *
kaj lia edzino sin pretigis.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 3: Haleluja. Dio, la Plejpotenca, reĝas. Ni ĝoju kaj donu al Li la gloron. Haleluja.

Legaĵo: Heb 10, 12-14

Kristo, oferinte unu oferon por pekoj por ĉiam, sidiĝis dekstre de Dio; de nun atendante, ĝis liaj malamikoj fariĝos benketo por liaj piedoj. Ĉar per unu ofero li perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn.

Responsorio:
La Sinjoro vere leviĝis. Haleluja, haleluja.
La Sinjoro vere leviĝis. Haleluja, haleluja.
Kaj aperis al Simon.
Haleluja, haleluja.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
La Sinjoro vere leviĝis. Haleluja, haleluja.

Laŭdkanto de Maria

Laŭdkanto – Luk 1, 46-55
La ĝojo de la animo en la Sinjoro

Antifono: Jesuo, komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem. Haleluja, Haleluja.

Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. —
Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. —
Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian korfavoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono: Jesuo, komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem. Haleluja, Haleluja.

Porpetoj
Ni ĝoje preĝu al Kristo nia Sinjoro, kiu mortis, resurektis kaj nun, senĉese, intercedas por ni ĉe la Patro; kaj ni diru plenfide:
Kristo, venkanta reĝo, aŭskultu nian preĝon!
Kristo, lumo kaj savo de ĉiuj popoloj, – verŝu sur nin, kiuj proklamas vian resurekton, la fajron de via Spirito.
Kristo, venkanta reĝo, aŭskultu nian preĝon!
Ke Israelo restu fidela al la promesoj kaj vojiru esperovigle, – kaj ke la tuta tero pleniĝu je la kono de via gloro.
Kristo, venkanta reĝo, aŭskultu nian preĝon!
Konservu nin, Sinjoro, en la komunio de viaj sanktuloj dum nia surtera vivo, – kaj donu al ni la gracon iam ripozi kune kun ili pro niaj faroj.
Kristo, venkanta reĝo, aŭskultu nian preĝon!
Vi, kiu triumfis mirinde sur la potenco de peko kaj morto, – faru, ke ni vivu ĉiam por vi, senmorta venkanto.
Kristo, venkanta reĝo, aŭskultu nian preĝon!
Kristo Savanto, kiu estis altigita de la humiligo sur kruco al la dekstro de la Patro, – akceptu favorkore en via gloroplena regno niajn gefratojn kiuj forpasis el tiu ĉi vivo.
Kristo, venkanta reĝo, aŭskultu nian preĝon!
(oni povas preĝi libere, laŭtvoĉe aŭ silente)

Patro-Nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro eterne. Amen.

Resuma Preĝo

Ho Dio, ke via popolo ĉiam ĝojegu pro sia spirita renoviĝo, por ke ĉiuj, rericevinte nun kun ĝojo la kondiĉon de gefiloj de Dio, atendu plenfide la tagon de la resurekto. Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


Fina Voko
V. Dio benu nin. Li gardu nin de ĉio malbona kaj konduku nin al la vivo eterna.
R. Amen.
––––––––––––––––––––––––––––––
aŭ, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno
V. La Sinjoro estu kun vi
R. kaj kun via spirito.
V. Benu vin la ĉiopova Dio,
la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
R. Amen.
V. La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.
R. Al Dio estu danko.