Dekalogo por profite legi la Biblion – Decálogo para ler a Bíblia com proveito

ESPERANTO
Dekalogo por profite legi la Biblion
De D-ro Mario de Gasperín Gasperín, episkopo de Querétaro
QUERÉTARO, lundo, la 14-an de septembro 2009 (ZENIT.org – El Observador).- Okaze de la monato de Biblio, la episkopo de Querétaro, D-ro Mario de Gasperín Gasperín, rekonata bibliisto, skribis “Dekalogon por profite legi la Biblion”, kiun ni jen kundividos, ĉar ni konsideras ke ĝi interesas al ĉiuj.
Dekalogo por profite legi la Biblion
1. Neniam oni pensu, ke ni estas la unuaj kiuj legis la Sanktan Skribaĵon. Multaj, multegaj, tra la jarcentoj, legis, meditis, spertis kaj instruis ĝin. La plej bonaj interpretistoj de la Biblio estas la sanktuloj.
2. La Skribaĵo estas la libro de la eklezia komunumo. Nia legado, eĉ se ĝi estas individua, neniam povos esti soleca. Por legi ĝin profite, oni bezonas enmiksi sin en la grandan eklezian ĉenon, kiu estas kondukata kaj gvidata de la Sankta Spirito.
3. La Biblio estas “Iu”. Pro tio, ĝi estas legata kaj celebrata samtempe. La plej bona legado de la Biblio estas tiu, kiun oni faras dum la Liturgio.
4. La centro de la Sankta Skribaĵo estas Kristo; pro tio, oni devas legi ĉion sub la rigardo de Kristo kaj serĉante en Li ĝian plenumiĝon. Kristo estas la interpreta ŝlosilo de la Sankta Skribaĵo.
5. Neniam oni forgesu, ke en Biblio oni trovas faktojn kaj frazojn, verkojn kaj vortojn intime interligitaj inter si; la vortoj anoncas kaj lumigas la faktojn, kaj la faktoj plenumas kaj certigas la vortojn.
6. Maniero praktika kaj profitdona por legi la Skribaĵon estas komenci legante la Sanktajn Evangeliojn, daŭrigi ĉe la Agoj de la Apostoloj kaj la Leteroj kaj iom post iom miksi tiun legadon kun iu libro de la Malnova Testamento: Genezo, Eliro, Juĝistoj, Samuel, ktp. Oni ne volu legi la libron de Levidoj senhalte, sed jes poparte. La Psalmoj devas esti la preĝolibro de la bibliaj grupoj. La profetoj estas la “animo” de la Malnova Testamento: estas bezonate dediĉi al ili specialan studadon.
7. La Biblion oni konkeras tiel, kiel oni konkeris la urbon de Jeriĥo: “ĉirkaŭante”. Pro tio, estas bone legi la paralelajn legaĵojn. Tio estas metodo interesa kaj tre profitodona. Unu teksto klarigas la alian tekston, laŭ diris Sankta Aŭgusteno: “La Malnova Testamento evidentiĝas en la Nova Testamento, kaj la Nova latentas en la Malnova”.
8. Oni devas legi kaj mediti la Biblion laŭ la sama spirito, kun kiu oni skribis ĝin. La Sankta Spirito estas ĝia ĉefa aŭtoro kaj interpretisto. Estas bezonate voki Ĝin antaŭ ol legi la Biblion, kaj, post la legado, danki al Ĝi.
9. La Sankta Biblio neniam estu uzata por kritiki kaj kondamni la aliajn homojn.
10. Ĉiu biblia teksto havas historian kuntekston, en kiu ĝi naskiĝis kaj beletran kuntekston, laŭ kiu oni ĝin skribis. Biblia teksto, ekstere de siaj kuntekstoj beletra kaj historia, estas preteksto por manipuli la Vorton de Dio. Tio signifas malbonuzi la nomon de Dio.
+ Mario de Gasperín Gasperín
Episkopo de Querétaro
********************************************************************************************************
PORTUGUÊS
Decálogo para ler a Bíblia com proveito
Por Dom Mario de Gasperín Gasperín, bispo de Querétaro
QUERÉTARO, segunda-feira, 14 de setembro de 2009 (ZENIT.org-El Observador).- Por ocasião do mês da Bíblia, o bispo de Querétaro, Dom Mario de Gasperín Gasperín, biblista reconhecido, escreveu um “Decálogo para ler a Bíblia com proveito”, que compartilhamos a seguir, por considerá-lo de interesse geral.Decálogo para ler a Bíblia com proveito
1. Nunca achar que somos os primeiros que leram a Santa Escritura. Muitos, muitíssimos, através dos séculos, a leram, meditaram, viveram e transmitiram. Os melhores intérpretes da Bíblia são os santos.
2. A Escritura é o livro da comunidade eclesial. Nossa leitura, ainda que seja em solidão, jamais poderá ser solitária. Para lê-la com proveito, é preciso inserir-se na grande corrente eclesial que é conduzida e guiada pelo Espírito Santo.
3. A Bíblia é “Alguém”. Por isso, é lida e celebrada ao mesmo tempo. A melhor leitura da Bíblia é a que se faz na Liturgia.
4. O centro da Sagrada Escritura é Cristo; por isso, tudo deve ser lido sob o olhar de Cristo e buscando n’Ele seu cumprimento. Cristo é a chave interpretativa da Sagrada Escritura.
5. Nunca esquecer de que na Bíblia encontramos fatos e frases, obras e palavras intimamente unidos uns aos outros; as palavras anunciam e iluminam os fatos, e os fatos realizam e confirmam as palavras.
6. Uma maneira prática e proveitosa de ler a Escritura é começar com os Santos Evangelhos, continuar com os Atos dos Apóstolos e Cartas e ir misturando com algum livro do Antigo Testamento: Gênesis, Êxodo, Juízes, Samuel etc. Não querer ler o livro do Levítico de uma só vez, por exemplo. Os Salmos devem ser o livro de oração dos grupos bíblicos. Os profetas são a “alma” do Antigo Testamento: é preciso dedicar-lhes um estudo especial.
7. A Bíblia é conquistada como a cidade de Jericó: “dando voltas”. Por isso, é bom ler os lugares paralelos. É um método interessante e muito proveitoso. Um texto esclarece o outro, segundo o que diz Santo Agostinho: “O Antigo Testamento fica patente no Novo e o Novo está latente no Antigo”.
8. A Bíblia deve ser lida e meditada com o mesmo espírito com que foi escrita. O Espírito Santo é o seu principal autor e intérprete. É preciso invocá-lo sempre antes de começar a lê-la e, no final, agradecer-lhe.
9. A Santa Bíblia nunca deve ser utilizada para criticar e condenar os demais.
10. Todo texto bíblico tem um contexto histórico em que se originou e um contexto literário em que foi escrito. Um texto bíblico, fora do seu contexto histórico e literário, é um pretexto para manipular a Palavra de Deus. Isso é tomar o nome de Deus em vão.
+ Mario de Gasperín Gasperín
Bispo de Querétaro