V Paska Dimanĉo – Vespro II

Malfermo
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

Himno

En blankaj roboj pretas ni
la Paskon festi de l’ Ŝafid’.
Paŝintaj tra la Ruĝa Mar’
al Krist’ ni kantu, nia Reĝ’.
Ĉi tie Lia sankta korp’,
rostita sur la kruc-altar’,
sed ankaŭ Lia ruĝa sang’
plenigos nin per Dia viv’.
Pro tiu ĉi vesper-festen’
domaĝos nin la murd-anĝel’.
Liberas ni de Faraon’
kaj lia aspra imperi’.
Jam estas nia pasko Krist’,
ŝafid’, buĉita sen kulpec’,
la pura senfermenta pan’,
la sin-ofera Dia karn’.
Viktimo vera, Di-ofer’,
rompiĝas antaŭ Vi Tartar’.
La enŝlositajn savas Vi,
redonas vivon en liber’.
Sin levas Krist’ el Sia tomb’,
infer-abismon venkas Li,
Tiranon ligas per katen’,
malfermas pordon de Eden’.
Vi estu do al nia mens’,
Jesu’, ĉiama paska ĝoj’.
Vi naskis novaj nin en grac’:
triumfi igu nin kun Vi.
Al Vi, Jesuo, estu glor’,
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit’,
tra ĉiuj tempo kaj eon’.

Psalmoj

Psalmo 110 (109), 1-5.7
La Mesio, Reĝo kaj Sacerdoto
Ĉar li devas reĝadi,
ĝis li metos ĉiujn malamikojn
sub siajn piedojn
(1 Kor 15, 25).

Antifono 1: La Sinjoro resurektis gloroplena kaj sidiĝis dekstre de Dio Patro. Haleluja.
La Eternulo diris al mia sinjoro: †
Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.
En la tago de via potenco †
via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.
De la komenco de matenruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. —
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; †
vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. —
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 1: La Sinjoro resurektis gloroplena kaj sidiĝis dekstre de Dio Patro. Haleluja.

Psalmo 114 (113 A)
Izrael liberiĝas el Egiptujo
Sciu, ke ankaŭ vi,
kiuj forlasis tiun ĉi mondon,
eliris el Egiptujo
(Sankta Aŭgusteno).


Antifono 2: La Patro liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de sia Filo. Haleluja.
Kiam Izrael eliris el Egiptujo, *
La domo de Jakob el fremda popolo,
Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, *
Izrael Lia regno.
La maro vidis kaj forkuris, *
Jordan turniĝis malantaŭen;
La montoj saltis kiel ŝafoj, *
La montetoj kiel ŝafidoj.
Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? *
Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?
Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, *
Montetoj, kiel ŝafidoj?
Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, *
Antaŭ la Dio de Jakob,
Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, *
Graniton en akvodonan fonton.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 2: La Patro liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de sia Filo. Haleluja.

Laŭdkanto laŭ Apo 19, 1-2.5-7
La nuptoj de la Ŝafido

Antifono 3: Haleluja, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas, ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron. Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio; *
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj;
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, *
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
La Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas. *
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron;
ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, *
kaj lia edzino sin pretigis.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 3: Haleluja, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas, ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron. Haleluja.

Legaĵo: Heb 10, 12-14
Kristo, oferinte unu oferon por pekoj por ĉiam, sidiĝis dekstre de Dio; de nun atendante, ĝis liaj malamikoj fariĝos benketo por liaj piedoj. Ĉar per unu ofero li perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn.
Responsorio:
La Sinjoro vere leviĝis. Haleluja, haleluja.
La Sinjoro vere leviĝis. Haleluja, haleluja.
Kaj aperis al Simon.
Haleluja, haleluja.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
La Sinjoro vere leviĝis. Haleluja, haleluja.

Laŭdkanto de Maria

Laŭdkanto – Luk 1, 46-55
La ĝojo de la animo en la Sinjoro

Antifono: Mi iras, por pretigi por vi lokon, kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas. Haleluja.
Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. —
Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. —
Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian korfavoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono: Mi iras, por pretigi por vi lokon, kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas. Haleluja.

Porpetoj
Ni ĝoje preĝu al Kristo nia Sinjoro, kiu mortis, resurektis kaj nun, senĉese, intercedas por ni ĉe la Patro; kaj ni diru plenfide:
Kristo, venkanta reĝo, aŭskultu nian preĝon!
Kristo, lumo kaj savo de ĉiuj popoloj, – verŝu sur nin, kiuj proklamas vian resurekton, la fajron de via Spirito.
Kristo, venkanta reĝo, aŭskultu nian preĝon!
Ke Israelo restu fidela al la promesoj kaj vojiru esperovigle, – kaj ke la tuta tero pleniĝu je la kono de via gloro.
Kristo, venkanta reĝo, aŭskultu nian preĝon!
Konservu nin, Sinjoro, en la komunio de viaj sanktuloj dum nia surtera vivo, – kaj donu al ni la gracon iam ripozi kune kun ili pro niaj faroj.
Kristo, venkanta reĝo, aŭskultu nian preĝon!
Vi, kiu triumfis mirinde sur la potenco de peko kaj morto, – faru, ke ni vivu ĉiam por vi, senmorta venkanto.
Kristo, venkanta reĝo, aŭskultu nian preĝon!
Kristo Savanto, kiu estis altigita de la humiligo sur kruco al la dekstro de la Patro, – akceptu favorkore en via gloroplena regno niajn gefratojn kiuj forpasis el tiu ĉi vivo.
Kristo, venkanta reĝo, aŭskultu nian preĝon!
(oni povas preĝi libere, laŭtvoĉe aŭ silente)

Patro-Nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro eterne. Amen.

Resuma Preĝo
Dio, kiu donis al ni la Savanton por ke ni fariĝu viaj adoptaj infanoj, rigardu kompleze al ni, por ke ĉiuj kredantoj je Kristo ricevu la veran liberecon kaj la eternajn bonojn. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Fina Voko
Dio benu nin. Li gardu nin de ĉio malbona kaj konduku nin al la vivo eterna.
Amen.
––––––––––––––––––––––––––––––
aŭ, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno
La Sinjoro estu kun vi
kaj kun via spirito.
Benu vin la ĉiopova Dio,
la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
Amen.
La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.
Al Dio estu danko.