Adultaj gejunuloj sen-Ekleziaj serĉantaj konfidon

Adultaj gejunuloj sen-Ekleziaj serĉantaj konfidon

De Pastro John Flynn, L.C.
ROMIO, lundo, la 2-an de novembro 2009 – La maniero allogi la gejunuloj al la kristanismo estas afero nuntempe studata de preskaŭ ĉiuj ĉefoj de la Eklezio. Ne estas sekreto la fakto, ke granda kvanto da adultaj gejunuloj ne apartenas al iu eklezio, sed tio ne signifas, ke ili estas nesenteblaj je la religio, laŭ ĵus publikigita libro.
En “Lost and Found: The Younger Unchurched and the Churches That Reach Them,” (B and H Publishing Group), Ed Stezzer, Richie Stanley kaj Jason Hayes sin turnas al la gejunuloj kiuj aĝas je “dudek kaj kelkaj jaroj” kaj analizas, kiel kelkaj eklezioj klopodas kontakti generacion rimarkeble nevolema ligi sin al la institucia religio.
En tiu studado, ili rigardis al la gejunuloj ‘sen eklezio’, kaj dividis ilin en pluraj kategorioj. Estas kelkaj, kiuj neniam estis enmiksitaj en iu ajn eklezio, aliaj kiuj forlasis la praktikon de la religio post la infanaĝo, kaj aliaj kiuj estas amikemaj aŭ malamikemaj al la eklezioj. Ne estas studado bazigita sur iu kristana eklezio, sed rigardo por analizi, kiel adultaj gejunuloj interagas kun la kristanismo.
La datumoj prenitaj por la libro venas de pluraj esploroj realigitaj inter 2006 kaj 2008. La divido de aĝoj estis: 40% aĝis je 20-24 jaroj, kaj 60% je 25-29 jaroj. Pli ol duono el ili havas altgradan diplomon, kaj 8 el 9 el ili havas post-gradan diplomon.
Same kiel en aliaj studadoj, la intervujitaj gejunuloj respondis kelkfoje, ke ili havas spiritecon, sed ne ĉiam estis religiaj. Tiel, 43% el la ‘sen eklezio’ diris, ke zorgis pri sia spiriteco, kaj 31% asertis, ke ili estas kaj spiritecaj kaj religiaj, malgraŭ ne ĉeesti regule en iu ajn eklezio.
La analizadoj ankaŭ montris, ke pli ol 60% el la gejunuloj iris al la eklezio ĉiusemajne, dum sia kreskado.
La libro, poste, klopodas doni detalojn pri kelkaj el la kredoj de la sen-ekleziuloj. Konklude, 4 el 5 gejunuloj kredis je la ekzistado de suprema estulo, kaj 3 el 4 asertis, ke la ekzistado donas aŭ donus impakton en siaj vivoj.
Tiu radikala konkludo, tamen, bezonas esti klarigita por ke oni komprenu, je kia Dio kredas la personoj kiuj ne iras al la Eklezio. Dum plej granda parto asertis kredi je la Dio priskribita en la Biblio, samtempte 58% respondis ankaŭ, ke la biblia Dio ne malsamas al la dioj aŭ spiritaj estuloj adoritaj de aliaj religioj kiel la islamismo kaj la budhaismo.
Vere, la afero je kiu estis plej granda konsento inter la spiritecaj kaj la nespiritecaj gejunuloj estas, ke la Dio de la Biblio ne estas malsama al aliaj dioj.
“Spiriteca aŭ ne, la plej granda parto konsentas je la ekzistado de iu Dio”, rimarkas la aŭtoroj. “Simpligite, abundo da spirita konfuziĝo vivas en la sistemo de kredoj de la gejunuloj kiuj ne iras al la Eklezio.”
Sub pli atenta rigardo

Kiam oni faras analizon laŭ la gento, 98% el la afro-amerikaj gejunuloj neirantaj al Eklezio konsentis pri la ekzistado de Dio, dum 84% el la hispanaj havas la saman opinion. Al tio oni komparu la kvanton de 76% el la anglo-saksaj sen-ekleziuloj kiuj kredas je Dio.
Pli interesaj rezultoj aperas tiam, kiam oni rigardas la efektojn de la edukado je la kredoj. Kiuj posedas altgradan edukadon, tiuj malpli emis kredi je la ekzistado de Dio – 79%, kompare kun 94% el la homoj kiuj konkludis mezgradan aŭ malpli altnivelan edukadon. Surbaze de la datumoj, nur 53% el la homoj instruitaj en lernejoj kredas je la Ununura Dio de la Biblio, dum tiu kvanto estas 85% inter la malplej instruitaj. Malpli granda instrugrado ankaŭ kondukas al la pli forta aserto, ke Dio faris ion en sia vivo.
La studado, poste, analizis tion, kion oni pensas pri Jesuo. La du demandoj estis: se ili kredis je la resurekto, kaj se la kredo je Jesuo ŝanĝas pozitive la vivon de la homoj.
Ĉirkaŭ du trionoj el la gejunuloj neirantaj al la Eklezio konsentis ke Jesuo mortis kaj revenis al la vivo, kaj 77% havis jesan opinion al la dua demando. Tial, la esplorantoj konkludis, la gejunuloj ne estas for de la Eklezio danke al la malĉeesto de la kredo je Dio aŭ je Jesuo.
Kiam aperis la opinioj pri la Eklezio, tiam la respondoj ne estis tiel favoraj. Dum 73% konsentis, ke la kristana Eklezio ĝenerale estas io pozitiva al la socio, ĉirkaŭ du trionoj akuzas la fidelulojn de la eklezioj je hipokriteco, kaj 90% el ili asertis, ke ili povus havi bonan rilaton al Dio sen partopreni en iu ajn eklezio.
Oni ne surpriziĝas, ke la sen-ekleziuloj estas malamikemaj tiam, kiam temas pri la Eklezio, laŭ la rimarko de la aŭtoroj, sed la esploroj montris, ke la plejmulto el ili pretas aŭskulti siajn geamikojn paroli pri kristanismo. Fakte, 89% el ili deklaris, ke ili pretas permesi, ke iu parolu al ili ion pri kristanismo.
Krome, iom malpli ol la duono el la sen-ekleziuloj diris, ke, se ajn amiko fariĝus kristano, tiam tio donus pozitivan efekton al la rilato inter ili. Tamen, ne ĉio estas pozitiva, ĉar 46% konsentis kun la aserto “la kristanoj multe ĝenas min”.
Kontakt-provoj
La lasta parto de la libro rigardas al tio, kion kelkaj eklezioj faras por allogi la sen-ekleziulojn. La aŭtoroj rimarkis naŭ komunajn aspektojn de tiuj agadoj:
– Krei komunumon pli profundan per eta sistemo, kiu permesas, ke la homoj interkonektiĝu.
– Permesi al ili, ke ili faru ion novan, kondukante la gejunulojn al la servado al aliaj per volontulaj agadoj.
– Doni eblojn je diservo, kiuj montru la kulturon kaj ankaŭ la adoron al Dio.
– Establi efikan komunikadon, kiu varias laŭ la stilo, sed estas pli dialogema ol la predikado.
– Subteni la volon uzi la teknologian lingvaĵon, kiu estas familia al la adultaj gejunuloj.
– Konstrui rilatojn inter generacioj, ligante la gejunulojn al pli aĝaj adultoj kaj defiante la unuajn al maturiĝo.
– Ĉefoj estu honestaj kaj aŭtentikaj.
– Amo al la travidebleco kaj la humaneca sinteno.
– La ministerio estu ekzercita teamece, grupece.
Klarigante pli detale pri la donado de eblo al la homoj por ke ili faru volontulan agadon, la aŭtoroj komentas, ke, per tiaj bonfaraj agadoj, ne okazas nur helpo al la ricevanto de la agado, sed ankaŭ la viv-ŝanĝiĝo al la karitat-faranto. La nuntempaj gejunuloj havas fortan deziron ŝanĝi la mondon kaj volas aparteni al la projektoj. Multaj el la ĵus-venintaj al la Eklezio iris laŭ la vojo de la volontulaj agadoj.
Komunikado
La aŭtoroj ankaŭ donis pliajn detalojn pri la uzado de modernaj komunik-teknologioj por allogi la adultajn gejunulojn. Ili argumentas, ke, ĝis antaŭ kelke da jaroj, malmultaj eklezioj taksis la impakton de la ŝanĝiĝoj en la komunikiloj.
La ĉeesto en la interreto povas ŝanĝi la pensmanieron de la homoj pri la Eklezio, malfari la mitojn kaj konduki ilin al la partoprenado. La videoj, la socialaj retoj kaj aliaj iloj ofte permesas, ke la homoj vidu aŭtentikajn fidelulojn, ties viv-ateston kaj socialan rolon. La teknologio devas servi al la Evangelio, la aŭtoroj avertas, kaj tial oni devas uzi ĝin por transdoni mesaĝon anstataŭ esti ilo celante sian propran bonon.
Konklude, la aŭtoroj petas pli grandan klopodon por ligi la adultajn gejunulojn al Dio kaj al la Eklezio. Se tiu rezulto estos atingita, tiel la mondo povas esti ŝanĝita. La gejunuloj serĉas respondojn, kiujn oni povas trovi en la kristanismo, pro tio ni devas trovi manieron familiigi ili al la Eklezio.