ESPERANTO
MESAĜO DE LIA SANKTECO PAPO
FRANCISKO
POR LA CELEBRO DE LA
53-A MONDA TAGO DE LA PACO
1-A DE JANUARO 2020
«LA PACO KIEL VOJO DE ESPERO:
DIALOGO, REPACIĜO KAJ EKOLOGIA KONVERTIĜO»
1. La paco, vojo de espero antaŭ la obstakloj kaj elprovoj
La paco, kiel objekto de nia espero, estas kara posedaĵo, al kiu la tuta homaro aspiras. Esperi je la paco estas humana ago kiu enhavas ekzistan tension, kaj tiel ajn malfacilan situacion «oni povas vivi kaj akcepti se ĝi kondukas al celo, se ni povas esti sekuraj pri tiu celo, kaj se tiu celo estas tiom granda ke ĝi justigas la penon sur la vojo»[1]. Tiusence, la espero estas la virto, kiu vojirigas nin, donas al ni flugilojn por iri antaŭen, eĉ tiam, kiam la obstakloj ŝajnas nesupereblaj.
Nia humana komunumo alportas, en la memoro kaj en la karno, la signojn de militoj kaj konfliktoj produktitaj, kiuj havas kreskantan detruecon kaj afektas speciale al plej malriĉaj kaj plej malfortaj. Nacioj klopodas ankaŭ liberiĝi el la katenoj nome ekspluatado kaj korupteco, kiuj nutras malamon kaj perforton. Nuntempe, al multaj viroj kaj virinoj, infanoj kaj maljunuloj oni neas la dignecon, la fizikan integrecon, la liberecon – ankaŭ la religian liberecon –, la komunuman solidarecon, kaj la esperon je la futuro. Amaso da senkulpaj viktimoj portas sur si la turmentojn de humiligo, ekskludo, funebro kaj maljusteco, sen paroli pri la traŭmatoj rezultantaj de la sistema subpremo kontraŭ siaj popoloj kaj siaj amatuloj.
La teruraj elprovoj de civilaj kaj internaciaj konfliktoj, gravigitaj de la malpia perforto, markas dum multa tempo la korpon kaj la animon de la homaro. Fakte, ĉia milito montriĝas kiel fratmortigo kiu detruas la projekton de frateco, enskribita en la alvokiĝo de la humana familio.
Ni scias, ke la milito komenciĝas per la maltoleremo al la diverseco de la aliaj, kio instigas la posed-deziron kaj la reg-volon. Ĝi naskiĝas en la koro de la homo pro la egoismo kaj la orgojlo, pro la malamo kiu instigas detrui kaj enkarcerigi la alian en negativa imago, ekskludi kaj elimini lin. La milito nutras sin per la perversaj rilatoj, la superregaj ambicioj, la trouzoj de potenco, la timo al la alia kaj la konsidero de diferenco kiel obstaklo; kaj samtempe ĝi nutras ĉion ĉi.
Kiel mi montris dum la lasta vojaĝo al Japanio, estas paradokse, ke «nia mondo vivas la perversan dikotomecon voli defendi kaj garantii la stablecon kaj la pacon surbaze de falsa sekureco subtenita de pensmaniero de timo kaj malkonfido, kio kondukas al enveneniĝo de rilatoj inter popoloj kaj al malpermeso de ĉia ebla dialogo. La paco kaj stableco internaciaj estas malkongruaj kun ĉia provo fondi ilin sur la timo al reciproka detruado aŭ sur minaco de tuteca neniigo; ili nur estas konstrueblaj sur tutmonda etiko de solidareco kaj kunlaborado je la servo al futuro muldita per interdependeco kaj kunrespondeco inter la tuta homa familio nun kaj estontece»[2].
Ajn minaca situacio nutras la malkonfidon kaj la sinkaŝiĝon en la propra kondiĉo. La malkonfido kaj la timo pligrandigas la fragilecon de rilatoj kaj la riskon de perforto, en malvirta sistemo kiu neniam kondukos al paca rilato. Tiusence, eĉ la minaco de nuklea milito nur povas krei iluzian sekurecon.
Tial, ni ne povas pretendi, ke la stableco de la mondo estu daŭrigata per timo al neniigo, en ekvilibreco alte malstabla, pendigita apud la abismo de nuklea milito kaj enŝlosita ene de muroj de sendiferenteco, kie oni faras socio-ekonomikajn decidojn kiuj malfermas la vojon al dramoj de forviŝo de homoj kaj de kreaĵaro, anstataŭ al reciproka protektado [3]. Do, kiel oni povas konstrui vojon de paco kaj reciproka respekto? Kiel rompi la morteca logiko de minaco kaj timo? Kiel detrui la dinamikon de malkonfido kiu nuntempe reĝas?
Ni devas strebi por vera frateco, kiu estu bazita sur nia komuna origino en Dio kaj ekzercata per dialogo kaj reciproka konfido. La deziro pri paco estas profunde enskribita en la koro de la homo kaj ni ne devas konformiĝi al io malpli granda.
2. La paco, vojo de aŭskultado bazita sur la memoro, la solidareco kaj la frateco
La supervivintoj de atombombado de Hiroshima kaj Nagasaki – nome la hibakusha–j – estas inter tiuj, kiuj nuntempe daŭrigas viva la flamon de kolektiva konscienco, atestante al la sinsekvaj generacioj la hororon de faktoj okazintaj en aŭgusto 1945 kaj la nepriskribeblan suferon kiu daŭras ĝis niaj tagoj. Ilia atesto vekas kaj tiel ĉi konservas la memoron de la viktimoj, por ke la homa konscienco fortiĝu pli kaj pli kontraŭ ĉia deziro pri regado kaj detruado: «Ni ne povas permesi, ke la nunaj kaj estontaj generacioj perdu la memoron de la okazintaĵo, memoro kiu estas garantiaĵo kaj stimulaĵo por konstrui futuron pli justan kaj fratecan»[4].
Same kiel ili, ekzistas multaj homoj, en ĉiuj partoj de la mondo, oferantaj al la futuraj generacioj la neforviŝindan servon nome memoro, kiun oni devas konservi ne nur por eviti futurajn refarojn de la samaj eraroj aŭ por ke oni ne plu reproponu la iluziajn sistemojn de estinteco, sed ankaŭ por ke la memoro, frukto de la sperto, fariĝu la radiko kaj proponu la vojon al la nunaj kaj estontaj decidoj por la paco.
Krom tio, la memoro ankaŭ estas la horizonto de espero: multfoje, en la malhelo de militoj kaj konfliktoj, la memoro pri malgranda gesto de solidareco ricevita povas inspiri ankaŭ opciojn kuraĝajn kaj eĉ heroecajn, povas marŝigi novajn energiojn kaj revivigi novan esperon kaj en individuoj, kaj en komunumoj.
Malfermi kaj projekti vojon de paco estas defio tre kompleksa, ĉar la interesoj ekzistantaj en la rilatoj inter homoj, komunumoj kaj nacioj estas diversaj kaj kontraŭaj. Unue, estas necese apelacii al la morala konscienco kaj al la persona kaj politika volo. La paco, efektive, naskas el la profundaĵoj de homa koro kaj la politika volo ĉiam bezonas revigligon, por malfermi novajn procezojn kiuj repacigos kaj unuigos la homojn kaj la komunumojn.
La mondo ne bezonas malplenajn vortojn, sed konvinkajn atestantojn, metiistojn de paco malfermitaj al dialogo sen ekskludoj nek manipuloj. Fakte, oni ne povas ja atingi la pacon se ne ekzistas konvinka diaogo de viroj kaj virinoj serĉantaj la veron super ideologioj kaj malsamaj opinioj. La pacon «oni devas konstrui kontinue»[5], kiel vojo laŭ kiu ni kune iros ĉiam serĉante la komunan bonon kaj respondecante plenumi niajn vortojn diritajn kaj respekti la leĝojn. La kono kaj la estimo pri la aliaj homoj ankaŭ povas kreski dum la reciproka aŭskultado, ĝis tiam, kiam ni agnoskas, ke la malamiko ankaŭ estas frato.
Do, la proceso de paco estas konstanta sinteno dum la tempo. Ĝi estas pacienca laboro kiu serĉas la veron kaj la justecon, honoras la memoron de viktimoj kaj malfermiĝas iom post iom al komuna espero, pli forta ol la venĝemo. En Ŝtato regata de leĝo, la demokratio povas esti signifa paradigmo de tiu ĉi proceso, se ĝi baziĝas sur la justeco kaj la respondeciĝo protekti la rajtojn de ĉiuj, speciale de malfortaj aŭ marĝenigitaj homoj, dum la kontinua serĉo por la vero [6]. Ĝi estas socia konstruado en konstanta kreado, al kiu ĉiuj kontribuas respondece je ĉiuj niveloj de loka, nacia kaj monda komunumo.
Laŭ la Papo Sankta Paŭlo la 6-a skribis: «la duobla aspiro je la egaleco kaj la partoprenado penas promocii ian demokratian socion. […] Tio ĉi indikas la gravecon de edukado por la socia vivo, kie, krom la informon pri la rajtoj de ĉiu homo, ankaŭ oni memorigu ĝian nepre rilatan virton: la agnoskon pri la devoj de ĉiu koncerne la aliajn; la senson kaj la praktikon de la devoj estas reciproke kondiĉitaj de la sinmastreco, de la akcepto al la responsoj kaj al la limoj starigitaj por la ekzercado de libereco de la individuo aŭ de la grupo» [7].
Male, la fendo inter la membroj de socio, la pligrandiĝo de socia malegaleco kaj la obstina neuzo de iloj por tuteca humana disvolviĝo metas en danĝero la klopodon por la komuna bono. Tamen, la pacienca laboro baziĝanta sur la potenco de vorto kaj la vero povas veki en la homoj la kapablon kompati kaj havi kreivan solidarecon.
En nia kristana sperto, ni konstante memoras Kriston, kiu donis sian vivon por nia repaciĝo (laŭ Rom 5, 6-11). La Eklezio partoprenas plene en la serĉo de justa ordo, kaj daŭre servas al komuna bono kaj nutras la esperon je la paco per la transdonado de kristanaj valoroj, la morala instruado kaj la sociaj kaj edukaj faroj.
3. La paco, vojo de repaciĝo en frata komuneco
La Biblio, speciale per la vorto de profetoj, vokas la konsciojn kaj la popolojn al la alianco de Dio kun la homaro. Temas pri forlaso de deziro regi la aliajn kaj lerni kompreni sin kiel homojn, gefilojn de Dio, gefratojn. Oni neniam devas ĉirkaŭfermi la alian pro tio, kion li diris aŭ faris, sed oni devas konsideri lin pro la promeso, kiun li enportas. Nur elektante la vojon de respekto oni povas rompi la spiralon de venĝemo kaj iri laŭ la vojo de espero.
Nin gvidas la teksto de Evangelio kiu montras la jenan dialogon inter Petro kaj Jesuo: «“Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj?” Jesuo diris al li: “Mi ne diras al vi: Ĝis sep fojoj; sed: Ĝis sepdekoble sep fojoj”» (Mat 18, 21-22). Tiu ĉi vojo de repaciĝo invitas nin trovi en la plej profundo de niaj koroj la forton de pardono kaj la kapablon agnoski nin reciproke kiel gefratojn. Lerni la vivon en pardonemo pligrandigas nian kapablon konvertiĝi en pacamaj viroj kaj virinoj.
Kion ni asertis pri la paco en socia sfero, tio ankaŭ validas en la sferoj politika kaj ekonomika, ĉar la paco estas afero, kiu trapasas ĉiujn dimensiojn de la komunuma vivo: neniam estos vera paco se ni ne kapablos konstrui ekonomikan sistemon pli justan. Laŭ Benedikto la 16-a skribis antaŭ dek jaroj en la Enciklika Letero Caritas in veritate: «La venko kontraŭ la subevoluo postulas agon ne nur por plibonigi interŝanĝ-bazitajn transakciojn, nek nur agon ĉe la transiroj de publikaj asistantaj strukturoj, sed ĉefe agon por la kreskanta malfermiteco, en monda kunteksto, al formoj de ekonomia agado markitaj de kelkaj kvotoj de senpageco kaj komuneco»[8].
4. La paco, vojo de ekologia konvertiĝo
«Se kelkfoje la malbona kompreno pri niaj principoj kondukis nin al justigo de trouzo de naturo, aŭ al despota regado de homo super la kreaĵaro, aŭ al militoj, la maljusteco kaj la perforto, tamen la ni kredantoj povas agnoski, ke pro tiu ago ni estas malfidelaj al la saĝeco-trezoro, kiun ni devus prizorgi»[9].
Antaŭ la konsekvencoj de nia furiozo contraŭ la aliaj, de la manko de respekto al la komuna hejmo kaj de la troa ekspluatado de la naturaj resursoj – konsiderataj kiel iloj utilaj nur por la tuja lukro, sen respekto al la lokaj komunumoj, al la komuna bono kaj al la naturo –, ni bezonas ekologian konvertiĝon.
La ĵus-okazinta Sinodo pri la Amazonio impulsas nin renovigi la alvokon al paca rilato inter la komunumoj kaj la tero, inter la nuno kaj la memoro, inter la spertoj kaj la esperoj.
Tiu ĉi vojo de repaciĝo ankaŭ estas aŭskultado kaj kontemplado de la mondo kiun Dio donis al ni por konverti ĝin en nia komuna hejmo. Fakte, la naturaj resursoj, la multnombraj vivoformoj kaj la tero mem estas komisiataj al ni por esti «kultivitaj kaj konservitaj» (laŭ Gen 2, 15) ankaŭ por la estontaj generacioj, per la respondeca kaj diligenta partopreno de ĉiu homo. Krome, ni bezonas ŝanĝon en la konvinkoj kaj en la vidmaniero, por ke ni estu pli malfermita al renkokntiĝo kun la alia kaj al la akceptado de la dono de la kreaĵaro, kiu spegulas la belecon kaj la saĝecon de ties Metiisto.
De tio ĉi partikulare ĝermas profundaj motivigoj kaj nova maniero vivi en la komuna hejmo, renkontiĝi unuj kun la aliaj el siaj propraj diversecoj, celebri kaj respekti la vivon ricevitan kaj komunigitan, sin okupi pri la kondiĉoj kaj modeloj de socio kiuj favoras la floriĝon kaj la konserviĝon de la vivo en venontaj tempoj, plilarĝigi la komunan bonon de la tuta homa familio.
Tiel, la ekologia konvertiĝo, al kiu ni apelacias, kondukas nin havi novan rigardon pri la vivo, konsiderante la sindonemon de la Kreanto Kiu donis al ni la teron kaj igas nin memori la gajan sobrecon de komunigemo. Tian konvertiĝon oni devas kompreni en tuteca maniero, kiel transformadon de la rilatoj kiujn ni havas kun niaj gefratoj, kun la aliaj vivaj estaĵoj, kun la kreaĵaro en ties tre riĉa diverseco, kun la Kreanto Kiu estas la deveno de ĉia vivo. Al la kristano, tiu konvertiĝo postulas «lasi ĉiajn konsekvencojn de la renkontiĝo kun Jesuo eliĝi en la rilatoj kun la ĉirkaŭa mondo»[10].
5. Oni akiras tiom kiom oni esperas [11]
La vojo de repaciĝo postulas paciencon kaj konfidon. Oni ne obtenas la pacon se oni ne esperas je ĝi.
Antaŭ ĉio, temas pri kredi je la ebleco de paco, kredi ke la alia havas nian saman bezonon je paco. Por tio, ni povas inspiriĝi el la amo de Dio al ĉiu el ni, amo liberema, senlima, senpaga kaj senlaca.
Ofte la timo estas fonto de konflikto. Tial, gravas iri preter niaj humanaj timoj, agnoskante nin kiel gefilojn bezonantajn antaŭ Tiu, Kiu amas kaj atendas nin, same kiel la Patro de la prodiga filo (laŭ Luk 15, 11-24). La kulturo de renkontiĝo inter gefratoj rompas la kulturon de minaco. Ĝi faras, ke ĉiu renkontiĝo estu okazo kaj donaco de la sindonema amo de Dio. Ĝi gvidas nin por iri preter la limoj de niaj mallarĝaj horizontoj, por ĉiam deziri vivi la universalan fratecon, kiel gefiloj de la ununura ĉiela Patro.
Por la disĉiploj de Kristo, tiu ĉi vojo estas subtenata ankaŭ de la sakramento de Repaciĝo, kiun la Sinjoro lasis al nin por la pardono de la pekoj de baptitoj. Tiu sakramento de la Eklezio, kiu renovigas la homojn kaj la komunumojn, vokas nin konservi la rigardon al Jesuo, kiu kunakordigis «ĉion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li ĉion, ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo» (Kol 1, 20); kaj petas de ni, ke ni forviŝu ajn perforton el niaj pensoj, vortoj kaj agoj, koncerne kaj nian proksimulon, kaj la kreaĵaron.
La graco de Dio Patro estas donata kiel amo sen kondiĉoj. Ricevinte lian pardonon, en Kristo, ni povas ekvojiri por transdoni ĝin al la viroj kaj virinoj de nia tempo. Ĉiutage la Sankta Spirito sugestas al ni agojn kaj vortojn por ke ni konvertiĝu en metiistoj de la justeco kaj paco.
Ke la Dio de paco benu nin kaj venu helpi nin.
Ke Maria, Patrino de la Princo de Paco kaj Patrino de ĉiuj popoloj de la tero, akompanu nin kaj subtenu nin sur la vojo de repaciĝo, en ĉiuj paŝoj.
Kaj ke ĉiu homo veninta al ĉi tiu mondo sukcesu havi pacan ekzistadon kaj plene disvolvi la promeson de amo kaj vivo kiun li enportas en si.
Vatikanurbo, la 8-an de decembro 2019.
Franciscus
[1] Benedikto la 16-a, Enciklika Letero Spe salvi, la 30-a de novembro 2007, 1.
[2] Prelego pri la nukleaj armiloj, Nagasaki – Parko de epicentro de atombombo, la 24-a de novembro 2019.
[3] Laŭ Francisko, Homilio en Lampedusa, la 8-a de julio 2013.
[4] Francisko, Prelego pri la Paco, Hiroshima – Memorejo pri la Paco, la 24-a de novembro 2019.
[5] Ekumena Koncilio Vatikano la 2-a, paŝtista konstitucio Gaudium et spes, 78.
[6] Laŭ Benedikto la 16-a, Prelego al la estroj kaj membroj de Kristanaj Asocioj de Italaj Laboristoj, la 27-a de januaro 2006.
[7] Apostola Letero Octogesima adveniens, la 14-a de majo 1971, 24.
[8] Enciklika Letero Caritas in veritate, la 29-a de junio 2009, 39.
[9] Francisko, Enciklika Letero Laudato si’, la 24-a de majo 2015, 200.
[11] Laŭ Sankta Johano de la Kruco, Malhela Nokto, II, 21, 8.
Tradukita de Vitor Luiz Rigoti dos Anjos, en la 03-a de januaro 2020.
Se vi trovis erarojn en mia tradukaĵo, nepre uzu la komentilon sub tiu ĉi paĝo.
ESPAÑOL
MENSAJE DEL SANTO PADRE
FRANCISCO
PARA LA CELEBRACIÓN DE LA
53 JORNADA MUNDIAL DE LA PAZ
1 DE ENERO DE 2020
LA PAZ COMO CAMINO DE ESPERANZA:
DIÁLOGO, RECONCILIACIÓN Y CONVERSIÓN ECOLÓGICA
1. La paz, camino de esperanza ante los obstáculos y las pruebas
La paz, como objeto de nuestra esperanza, es un bien precioso, al que aspira toda la humanidad. Esperar en la paz es una actitud humana que contiene una tensión existencial, y de este modo cualquier situación difícil «se puede vivir y aceptar si lleva hacia una meta, si podemos estar seguros de esta meta y si esta meta es tan grande que justifique el esfuerzo del camino»[1]. En este sentido, la esperanza es la virtud que nos pone en camino, nos da alas para avanzar, incluso cuando los obstáculos parecen insuperables.
Nuestra comunidad humana lleva, en la memoria y en la carne, los signos de las guerras y de los conflictos que se han producido, con una capacidad destructiva creciente, y que no dejan de afectar especialmente a los más pobres y a los más débiles. Naciones enteras se afanan también por liberarse de las cadenas de la explotación y de la corrupción, que alimentan el odio y la violencia. Todavía hoy, a tantos hombres y mujeres, niños y ancianos se les niega la dignidad, la integridad física, la libertad, incluida la libertad religiosa, la solidaridad comunitaria, la esperanza en el futuro. Muchas víctimas inocentes cargan sobre sí el tormento de la humillación y la exclusión, del duelo y la injusticia, por no decir los traumas resultantes del ensañamiento sistemático contra su pueblo y sus seres queridos.
Las terribles pruebas de los conflictos civiles e internacionales, a menudo agravados por la violencia sin piedad, marcan durante mucho tiempo el cuerpo y el alma de la humanidad. En realidad, toda guerra se revela como un fratricidio que destruye el mismo proyecto de fraternidad, inscrito en la vocación de la familia humana.
Sabemos que la guerra a menudo comienza por la intolerancia a la diversidad del otro, lo que fomenta el deseo de posesión y la voluntad de dominio. Nace en el corazón del hombre por el egoísmo y la soberbia, por el odio que instiga a destruir, a encerrar al otro en una imagen negativa, a excluirlo y eliminarlo. La guerra se nutre de la perversión de las relaciones, de las ambiciones hegemónicas, de los abusos de poder, del miedo al otro y la diferencia vista como un obstáculo; y al mismo tiempo alimenta todo esto.
Es paradójico, como señalé durante el reciente viaje a Japón, que «nuestro mundo vive la perversa dicotomía de querer defender y garantizar la estabilidad y la paz en base a una falsa seguridad sustentada por una mentalidad de miedo y desconfianza, que termina por envenenar las relaciones entre pueblos e impedir todo posible diálogo. La paz y la estabilidad internacional son incompatibles con todo intento de fundarse sobre el miedo a la mutua destrucción o sobre una amenaza de aniquilación total; sólo es posible desde una ética global de solidaridad y cooperación al servicio de un futuro plasmado por la interdependencia y la corresponsabilidad entre toda la familia humana de hoy y de mañana»[2].
Cualquier situación de amenaza alimenta la desconfianza y el repliegue en la propia condición. La desconfianza y el miedo aumentan la fragilidad de las relaciones y el riesgo de violencia, en un círculo vicioso que nunca puede conducir a una relación de paz. En este sentido, incluso la disuasión nuclear no puede crear más que una seguridad ilusoria.
Por lo tanto, no podemos pretender que se mantenga la estabilidad en el mundo a través del miedo a la aniquilación, en un equilibrio altamente inestable, suspendido al borde del abismo nuclear y encerrado dentro de los muros de la indiferencia, en el que se toman decisiones socioeconómicas, que abren el camino a los dramas del descarte del hombre y de la creación, en lugar de protegerse los unos a los otros[3]. Entonces, ¿cómo construir un camino de paz y reconocimiento mutuo? ¿Cómo romper la lógica morbosa de la amenaza y el miedo? ¿Cómo acabar con la dinámica de desconfianza que prevalece actualmente?
Debemos buscar una verdadera fraternidad, que esté basada sobre nuestro origen común en Dios y ejercida en el diálogo y la confianza recíproca. El deseo de paz está profundamente inscrito en el corazón del hombre y no debemos resignarnos a nada menos que esto.
2. La paz, camino de escucha basado en la memoria, en la solidaridad y en la fraternidad
Los Hibakusha, los sobrevivientes de los bombardeos atómicos de Hiroshima y Nagasaki, se encuentran entre quienes mantienen hoy viva la llama de la conciencia colectiva, testificando a las generaciones venideras el horror de lo que sucedió en agosto de 1945 y el sufrimiento indescriptible que continúa hasta nuestros días. Su testimonio despierta y preserva de esta manera el recuerdo de las víctimas, para que la conciencia humana se fortalezca cada vez más contra todo deseo de dominación y destrucción: «No podemos permitir que las actuales y nuevas generaciones pierdan la memoria de lo acontecido, esa memoria que es garante y estímulo para construir un futuro más justo y más fraterno»[4].
Como ellos, muchos ofrecen en todo el mundo a las generaciones futuras el servicio esencial de la memoria, que debe mantenerse no sólo para evitar cometer nuevamente los mismos errores o para que no se vuelvan a proponer los esquemas ilusorios del pasado, sino también para que esta, fruto de la experiencia, constituya la raíz y sugiera el camino para las decisiones de paz presentes y futuras.
La memoria es, aún más, el horizonte de la esperanza: muchas veces, en la oscuridad de guerras y conflictos, el recuerdo de un pequeño gesto de solidaridad recibido puede inspirar también opciones valientes e incluso heroicas, puede poner en marcha nuevas energías y reavivar una nueva esperanza tanto en los individuos como en las comunidades.
Abrir y trazar un camino de paz es un desafío muy complejo, en cuanto los intereses que están en juego en las relaciones entre personas, comunidades y naciones son múltiples y contradictorios. En primer lugar, es necesario apelar a la conciencia moral y a la voluntad personal y política. La paz, en efecto, brota de las profundidades del corazón humano y la voluntad política siempre necesita revitalización, para abrir nuevos procesos que reconcilien y unan a las personas y las comunidades.
El mundo no necesita palabras vacías, sino testigos convencidos, artesanos de la paz abiertos al diálogo sin exclusión ni manipulación. De hecho, no se puede realmente alcanzar la paz a menos que haya un diálogo convencido de hombres y mujeres que busquen la verdad más allá de las ideologías y de las opiniones diferentes. La paz «debe edificarse continuamente»[5], un camino que hacemos juntos buscando siempre el bien común y comprometiéndonos a cumplir nuestra palabra y respetar las leyes. El conocimiento y la estima por los demás también pueden crecer en la escucha mutua, hasta el punto de reconocer en el enemigo el rostro de un hermano.
Por tanto, el proceso de paz es un compromiso constante en el tiempo. Es un trabajo paciente que busca la verdad y la justicia, que honra la memoria de las víctimas y que se abre, paso a paso, a una esperanza común, más fuerte que la venganza. En un Estado de derecho, la democracia puede ser un paradigma significativo de este proceso, si se basa en la justicia y en el compromiso de salvaguardar los derechos de cada uno, especialmente si es débil o marginado, en la búsqueda continua de la verdad[6]. Es una construcción social y una tarea en progreso, en la que cada uno contribuye responsablemente a todos los niveles de la comunidad local, nacional y mundial.
Como resaltaba san Pablo VI: «La doble aspiración hacia la igualdad y la participación trata de promover un tipo de sociedad democrática. […] Esto indica la importancia de la educación para la vida en sociedad, donde, además de la información sobre los derechos de cada uno, sea recordado su necesario correlativo: el reconocimiento de los deberes de cada uno de cara a los demás; el sentido y la práctica del deber están mutuamente condicionados por el dominio de sí, la aceptación de las responsabilidades y de los límites puestos al ejercicio de la libertad de la persona individual o del grupo»[7].
Por el contrario, la brecha entre los miembros de una sociedad, el aumento de las desigualdades sociales y la negativa a utilizar las herramientas para el desarrollo humano integral ponen en peligro la búsqueda del bien común. En cambio, el trabajo paciente basado en el poder de la palabra y la verdad puede despertar en las personas la capacidad de compasión y solidaridad creativa.
En nuestra experiencia cristiana, recordamos constantemente a Cristo, quien dio su vida por nuestra reconciliación (cf. Rm 5,6-11). La Iglesia participa plenamente en la búsqueda de un orden justo, y continúa sirviendo al bien común y alimentando la esperanza de paz a través de la transmisión de los valores cristianos, la enseñanza moral y las obras sociales y educativas.
3. La paz, camino de reconciliación en la comunión fraterna
La Biblia, de una manera particular a través de la palabra de los profetas, llama a las conciencias y a los pueblos a la alianza de Dios con la humanidad. Se trata de abandonar el deseo de dominar a los demás y aprender a verse como personas, como hijos de Dios, como hermanos. Nunca se debe encasillar al otro por lo que pudo decir o hacer, sino que debe ser considerado por la promesa que lleva dentro de él. Sólo eligiendo el camino del respeto será posible romper la espiral de venganza y emprender el camino de la esperanza.
Nos guía el pasaje del Evangelio que muestra el siguiente diálogo entre Pedro y Jesús: «“Señor, si mi hermano me ofende, ¿cuántas veces tengo que perdonarlo? ¿Hasta siete veces?”. Jesús le contesta: “No te digo hasta siete veces, sino hasta setenta veces siete”» (Mt 18,21-22). Este camino de reconciliación nos llama a encontrar en lo más profundo de nuestros corazones la fuerza del perdón y la capacidad de reconocernos como hermanos y hermanas. Aprender a vivir en el perdón aumenta nuestra capacidad de convertirnos en mujeres y hombres de paz.
Lo que afirmamos de la paz en el ámbito social vale también en lo político y económico, puesto que la cuestión de la paz impregna todas las dimensiones de la vida comunitaria: nunca habrá una paz verdadera a menos que seamos capaces de construir un sistema económico más justo. Como escribió hace diez años Benedicto XVI en la Carta encíclica Caritas in veritate: «La victoria sobre el subdesarrollo requiere actuar no sólo en la mejora de las transacciones basadas en la compraventa, o en las transferencias de las estructuras asistenciales de carácter público, sino sobre todo en la apertura progresiva en el contexto mundial a formas de actividad económica caracterizada por ciertos márgenes de gratuidad y comunión» (n. 39).
4. La paz, camino de conversión ecológica
«Si una mala comprensión de nuestros propios principios a veces nos ha llevado a justificar el maltrato a la naturaleza o el dominio despótico del ser humano sobre lo creado o las guerras, la injusticia y la violencia, los creyentes podemos reconocer que de esa manera hemos sido infieles al tesoro de sabiduría que debíamos custodiar»[8].
Ante las consecuencias de nuestra hostilidad hacia los demás, la falta de respeto por la casa común y la explotación abusiva de los recursos naturales —vistos como herramientas útiles únicamente para el beneficio inmediato, sin respeto por las comunidades locales, por el bien común y por la naturaleza—, necesitamos una conversión ecológica.
El reciente Sínodo sobre la Amazonia nos lleva a renovar la llamada a una relación pacífica entre las comunidades y la tierra, entre el presente y la memoria, entre las experiencias y las esperanzas.
Este camino de reconciliación es también escucha y contemplación del mundo que Dios nos dio para convertirlo en nuestra casa común. De hecho, los recursos naturales, las numerosas formas de vida y la tierra misma se nos confían para ser “cultivadas y preservadas” (cf. Gn 2,15) también para las generaciones futuras, con la participación responsable y activa de cada uno. Además, necesitamos un cambio en las convicciones y en la mirada, que nos abra más al encuentro con el otro y a la acogida del don de la creación, que refleja la belleza y la sabiduría de su Hacedor.
De aquí surgen, en particular, motivaciones profundas y una nueva forma de vivir en la casa común, de encontrarse unos con otros desde la propia diversidad, de celebrar y respetar la vida recibida y compartida, de preocuparse por las condiciones y modelos de sociedad que favorecen el florecimiento y la permanencia de la vida en el futuro, de incrementar el bien común de toda la familia humana.
Por lo tanto, la conversión ecológica a la que apelamos nos lleva a tener una nueva mirada sobre la vida, considerando la generosidad del Creador que nos dio la tierra y que nos recuerda la alegre sobriedad de compartir. Esta conversión debe entenderse de manera integral, como una transformación de las relaciones que tenemos con nuestros hermanos y hermanas, con los otros seres vivos, con la creación en su variedad tan rica, con el Creador que es el origen de toda vida. Para el cristiano, esta pide «dejar brotar todas las consecuencias de su encuentro con Jesucristo en las relaciones con el mundo que los rodea»[9].
5. Se alcanza tanto cuanto se espera[10]
El camino de la reconciliación requiere paciencia y confianza. La paz no se logra si no se la espera.
En primer lugar, se trata de creer en la posibilidad de la paz, de creer que el otro tiene nuestra misma necesidad de paz. En esto, podemos inspirarnos en el amor de Dios por cada uno de nosotros, un amor liberador, ilimitado, gratuito e incansable.
El miedo es a menudo una fuente de conflicto. Por lo tanto, es importante ir más allá de nuestros temores humanos, reconociéndonos hijos necesitados, ante Aquel que nos ama y nos espera, como el Padre del hijo pródigo (cf. Lc 15,11-24). La cultura del encuentro entre hermanos y hermanas rompe con la cultura de la amenaza. Hace que cada encuentro sea una posibilidad y un don del generoso amor de Dios. Nos guía a ir más allá de los límites de nuestros estrechos horizontes, a aspirar siempre a vivir la fraternidad universal, como hijos del único Padre celestial.
Para los discípulos de Cristo, este camino está sostenido también por el sacramento de la Reconciliación, que el Señor nos dejó para la remisión de los pecados de los bautizados. Este sacramento de la Iglesia, que renueva a las personas y a las comunidades, nos llama a mantener la mirada en Jesús, que ha reconciliado «todas las cosas, las del cielo y las de la tierra, haciendo la paz por la sangre de su cruz» (Col 1,20); y nos pide que depongamos cualquier violencia en nuestros pensamientos, palabras y acciones, tanto hacia nuestro prójimo como hacia la creación.
La gracia de Dios Padre se da como amor sin condiciones. Habiendo recibido su perdón, en Cristo, podemos ponernos en camino para ofrecerlo a los hombres y mujeres de nuestro tiempo. Día tras día, el Espíritu Santo nos sugiere actitudes y palabras para que nos convirtamos en artesanos de la justicia y la paz.
Que el Dios de la paz nos bendiga y venga en nuestra ayuda.
Que María, Madre del Príncipe de la paz y Madre de todos los pueblos de la tierra, nos acompañe y nos sostenga en el camino de la reconciliación, paso a paso.
Y que cada persona que venga a este mundo pueda conocer una existencia de paz y desarrollar plenamente la promesa de amor y vida que lleva consigo.
Vaticano, 8 de diciembre de 2019
Francisco
[1] Benedicto XVI, Carta enc. Spe salvi (30 noviembre 2007), 1.
[2] Discurso sobre las armas nucleares, Nagasaki, Parque del epicentro de la bomba atómica, 24 noviembre 2019.
[3] Cf. Homilía en Lampedusa, 8 julio 2013.
[4] Encuentro por la paz, Hiroshima, Memorial de la Paz, 24 noviembre 2019.
[5] Conc. Ecum. Vat. II, Const. past. Gaudium et spes, 78.
[6] Cf. Benedicto XVI, Discurso a los dirigentes de las asociaciones cristianas de trabajadores italianos, 27 enero 2006.
[7] Carta. ap. Octogesima adveniens (14 mayo 1971), 24.
[8] Carta enc. Laudato si’ (24 mayo 2015), 200.
[10] Cf. S. Juan de la Cruz, Noche Oscura, II, 21, 8.
(Disponible en: http://w2.vatican.va/content/francesco/es/messages/peace/documents/papa-francesco_20191208_messaggio-53giornatamondiale-pace2020.html ; accesado el 30 de diciembre de 2019)