La Papo Francisko, alvokita al la riparado de la Eklezio – Leonardo Boff

La Papo Francisko, alvokita al la riparado de la Eklezio – Leonardo Boff*
En la interretaj grupoj, mi anoncis, ke la estonta Papo nomiĝus Francisko. Mi ne eraris. Kial Francisko? ĉar Sankta Francisko komencis sian kovertiĝon aŭdinte la Krucon de la kapeleto de Sankta Damiano diri al li: “Francisko, iru kaj riparu mian domon; vidu, ke ĝi estas en ruinoj” (S. Bonaventuro, Legenda Maior II,1).
Francisko komprenis laŭvorte tiujn vortojn kaj rekonstruis la preĝejeton de la Porciunkla kiu ĝis nun ekzistas en Asizo ene de grandega katedralo. Poste li komprenis, ke temis pri io spiriteca: ripari la “Eklezion, kiun Kristo elaĉetis per sia sango” (op.cit). Tiam li komencis sian movadon de renovigo de la Eklezio tiam prezidata de la Papo plej potenca de la historio, Inocenco la 3-a. Li komencis la laboron loĝante kune kun la lepruloj kaj, brake al unu el ili, li vojiris predikante la Evangelion en populara lingvo, ne en la latina.
Estas koninde, ke Francisko neniam estis pastro, sed nur laiko. Nur fine de sia vivo, kiam la Papoj malpermesis, ke laikoj prediku, tiam li akceptis fariĝi diakono kondiĉe, ke li ne ricevu ajn salajron en tiu posteno.
Kial la Kardenalo Jorge Mario Bergoglio elektis la nomon Francisko? Miaopinie, ekzakte ĉar li komprenis, ke la Eklezio estas en ruinoj danke al la malmoralizado pro la pluraj skandaloj kiuj atingis tion, kion ĝi havas kiel plej karan: la moralecon kaj la fidindecon.
Francisko ne estas nomo. Estas projekto de Eklezio, malriĉa, simpla, evangelia kaj malvestita je ĉia potenco. Estas Eklezio, kiu vojiras kune kun la lastuloj; kiu kreas la unuajn komunumojn de gefratoj, kiuj preĝas la brevieron sub la arboj, kune kun la birdoj. Estas ekologia Eklezio kiu vokas al ĉiuj estaĵoj per la dolĉaj vortoj “fratoj kaj fratinoj”. Francisko montriĝis obeema al la Eklezio de la Papoj, kaj, samtempre, sekvis sian propran vojon portante la Evangelion de la malriĉeco en siaj manoj. Skribis la teologo Joseph Ratzinger: “La neo de Francisko al tia Eklezio ne povus esti pli radikala, ĝi estas tio, kion ni nomus profeta protesto”(en Zeit Jesu, Herder 1970, p. 269). Li ne parolas, simple inaŭguras la novon.
Mi kredas, ke la Papo Francisko havas en sia menso tian Eklezion, ekster la palacoj kaj la potenco-simboloj. Li tion montris dum sia apero al la publiko. Normale la Papoj, kaj ĉefe Ratizinger, metas sur la ŝultrojn la mozeta, tiun mantelon plenan je brokaĵoj kaj oro, kiun nur la imperiestroj povus uzi. La Papo Francisko venis simple blank-vestita kaj kun la kruco de episkopo. Tri punktoj estas rimarkindaj en sia parolo kaj estas grand-signifaj simbole.
La unua: li diris, ke li volas “prezidi je la karitato”. Tio estas postulata ekde la Reformo kaj de la plej bonaj ekumenismaj teologoj. La Papo ne devas prezidi kiel absoluteca monarko, vestita je sankta potenco laŭ diras la kanonika juro. Laŭ Jesuo, li devas prezidi je la amo kaj fortikigi la kredon de la fratoj kaj fratinoj.
La dua: li donis centrecon al la Popolo de Dio, centreco tre rimarkita de la Koncilio Vatikano la 2-a kaj preterlasita de la du antaŭaj Papoj favore al la Hierarkio. La Papo Francisko, humile, petas, ke la Popolo de Dio preĝu por li kaj benu lin. Nur poste li benos la Popolon de Dio. Tio signifas, ke li estas tie por servi, ne por esti servata. Li petas, ke la Popolo helpu lin kunkonstrui vojon. Kaj krias por frateco al la tuta homaro, kie la homoj ne rekonas sin kiel fratojn kaj fratinojn kaj estas enprizonigitaj de la ekonomiaj mekanismoj.
Fine, li evitis ĉian spektakligon de la Papa bildo. Li ne etendis siajn brakojn por saluti la popolon. Li restis senmova, sobra kaj solida, eble preskaŭ timigita. Oni nur vidis la blankan homon kiu rigardis karese la amaspopolon. Sed li radiis pacon kaj konfidon. Li uzis bonan humoron, parolante sen oficialeca retoriko, kiel paŝtisto parolas al sia fidelularo.
Laste, rimarkindas, ke li estas Papo kiu venas el la Granda Sudo, kie estas la malriĉuloj de la Tero kaj kie vivas 60% el la katolikoj. Per sia paŝtista sperto, per sia nova koncepto pri la aferoj, de malsupre, li povos reformi la Kurion, malcentraligi la administradon kaj doni vizaĝon novan kaj kredeblan al la Eklezio.
la 14-an de marto 2013
Originala teksto ĉe: http://leonardoboff.wordpress.com/2013/03/14/o-papa-francisco-chamado-a-restaurar-a-igreja/
Leonardo Boff estas aŭtoro de São Francisco de Assis: ternura e vigor, Vozes 1999. – Lia retpaĝo kun tekstoj plurlingvaj: http://leonardoboff.wordpress.com/