Sankta Romero de Ameriko, Paŝtisto kaj Martiro nia

Sankta Romero de Ameriko, Paŝtisto kaj Martiro nia

La anĝelo de la Sinjoro anoncis en la hieraŭo…
La koro de El Salvador datis
la 24-a de marto kaj de agonio.
Vi estis oferanta la Panon,
la Vivantan Korpon
– la damaĝegitan korpon de via Popolo;
ties elverŝitan venkantan Sangon –
La sango kamparana de via masakrata Popolo
kiun la liberiga aŭroro ŝanĝos al vino de ĝojo!
La anĝelo de la Sinjoro anoncis en la hieraŭo,
kaj la Vorto fariĝis morto, alifoje, en via morto;
tiel kiel fariĝas morto, ĉiutage, en la nuda karno de via Popolo.
Kaj la nova vivo naskiĝis
en nia malnova Eklezio!
Ni denove estas atestantoj,
Sankta Romero de Ameriko, paŝtisto kaj martiro nia!
Romero de la paco preskaŭ neatingebla en tiu ĉi lando militema.
Romero elfloranta la obstinan esperon de la tuta Kontinento.
Romero de la Pasko latinamerika.
Kompatinda glora paŝtisto, mortigita kontraŭ prezo, dolaro, mono.
Kiel Jesuo, pro ordono de la Imperio.
Kompatinda glora paŝtisto,
forlasita
de siaj propraj fratoj je episkopeco kaj Tablo…!
(La episkopejoj ne povus vin kompreni:
neniu sinagogo bone starigita povas kompreni Kriston).
Via kompatindeco ja akompanis vin,
malespere fidele,
samtempe nutranta vian profetan mision kaj nutrata de ĝi.
La Popolo faris vin sanktulo.
La horo de via Popolo konsekris vin je la kairoso.
La malriĉuloj instruis vin legi la Evangelion.
Tiel kiel frato vundita de tiom da mortoj de fratoj,
vi sciis plori, sole, en la Olivarbejo.
Vi sciis timi, tiel kiel homo dum kombato.
Sed vi sciis doni vian vorton, libere, vian avertan alvokon!
Kaj vi sciis trinki la duoblan kalikon de la Altaro kaj de la Popolo,
per nur unu mano konsekrita al la servado.
Latin-Ameriko jam lokis vin en sia gloro de Bernini
en la aŭreola ŝaŭmo de siaj maroj,
en la malnova altaro de la atentaj Andes,
en la baldakeno de ĉiuj siaj arbaroj,
en la kanzono de ĉiuj siaj vojoj,
en la nova kalvario de ĉiuj siaj karceroj,
de ĉiuj siaj remparoj,
de ĉiuj siaj altaroj…
en la sekura tabernaklo de la viglanta koro de siaj gefiloj!
Sankta Romero de Ameriko, paŝtisto kaj martiro nia:
neniu silentigos vian lastan homilion!
Pedro Casaldáliga
emerita episkopo de la Prelazio São Félix do Araguaia, Brazilo

 
Tradukis el la hispana: Vitor Luiz Rigoti dos Anjos – vitorlranjos@yahoo.com.brwww.vitor.6te.net
Serra – Espírito Santo – Brasil, la 12-an de aprilo 2012
Originala teksto troveblas en http://servicioskoinonia.org/romero/poesia.htm