Tempo de Karesmo

(Voltar / Reveni)

TEMPO DE KARESMO

1a DIMANĈO DE KARESMO

ENIRA ANTIFONO kp Psa 90 (91), 15-16
Se la pentanta pekulo vokos Min, Mi lin aŭskultos,
Mi lin savos kaj honoratigos;
Mi satigos lin per longa vivo.
KOLEKTO
Ĉiopova Dio, donu al ni la gracon,
ke per la celebro de ĉi tiu karesmo,
sakramenta signo de nia konvertiĝo,
ni kresku en la kono de la mistero de Kristo,
kaj ni ĝin atestu per inda vivkonduto.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Helpu nin, Sinjoro,
por ke nia vivo estu konforma al la ofero,
kiun ni prezentas al Vi,
kaj per kiu ni celebras la komencon de la karesmo,
tempo favora al nia savo.
Per Kristo, nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro,
mizerikorda Patro, ĉiopova Dio, Reĝo de la eterna gloro,
per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Li fastante dum kvardek tagoj en la dezerto
per propra ekzemplo sanktigis la pentofaran tempon.
Li neniigis ĉiujn insidojn de la Satano
kaj instruis al ni venki la tentojn de la peko,
por ke kun pura koro ni celebru sanktan Paskon
kaj fine atingu la eternan festenon.
Pro tio kun la anĝeloj kaj ĉiuj sanktuloj ni laŭdas Vin,
kune kun ili dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO Mat 4, 4b
La homo ne povas vivi nur per la pano,
sed ankaŭ per ĉiu vorto, kiu venas de Dio.
Aŭ: Psa 90 (91), 4
La Sinjoro ŝirmos vin per sia potenco,
kaj sub lian gardon vi rifuĝos.

POSTKOMUNIA PREĜO

Satigataj de la ĉiela pano,
kiu vivigas la kredon, kreskigas la esperon kaj fortigas la amon,
ni petas Vin, Dio:
instruu al ni deziri Jesuon Kriston, la vivan kaj veran panon,
kaj vivi per ĉiu vorto, kiu devenas de via buŝo.
Per Kristo nia Sinjoro.

2a DIMANĈO DE KARESMO

ENIRA ANTIFONO Psa 26 (27), 8-9
Al Vi parolas mia koro, Vin serĉas mia vizaĝo.
Vian vizaĝon, Sinjoro, mi serĉas.
Ne turnu de mi vian vizaĝon.
Aŭ: Psa 24 (25), 6.3.22
Rememoru, Sinjoro, vian kompaton kaj vian korfavoron,
ĉar ili estas eternaj.
Neniam niaj malamikoj superregu nin.
Liberigu nin, Dio, de ĉiuj niaj afliktoj.

KOLEKTO

Dio, kiu ordonis al ni aŭskulti vian amatan Filon,
nutru nian kredon per via vorto,
kaj purigu niajn spiritajn okulojn,
por ke ni kapablu kontempli vian gloran vizaĝon.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Ni petas, Sinjoro,
ĉi tiu ofero purigu nin de niaj pekoj
kaj sanktigu korpon kaj spiriton de viaj kredantoj,
por ke ni inde festu la Paskon.
Per Kristo nia Sinjoro.

PREFACIO

C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, Patro Sankta,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo nia Sinjoro.
Post kiam Li anoncis al la disĉiploj sian propran morton,
Li montris sian gloron sur la sankta monto, por ke,
laŭ la atesto de la leĝo kaj de la profetoj,
montriĝu al ni ke nur per la elteno de la suferoj ni alvenos kun Li al la triumfo de la reviviĝo.
Kaj ni, kune kun la ĉielaj potencoj
aklamas vian sanktecon, senfine dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!

KOMUNIA ANTIFONO Mat 17, 5

Ĉi tiu estas mia Filo, kiun Mi amas: Lin aŭskultu!

POSTKOMUNIA PREĜO

Partopreninte en viaj gloraj misteroj,
varmajn dankojn ni levas al Vi, Dio, nia Patro,
kiu igas nin, ankoraŭ pilgrimantajn sur la tero,
antaŭgustumi la ĉielajn bonojn.
Per Kristo nia Sinjoro.

3a DIMANĈO DE KARESMO

ENIRA ANTIFONO Psa 24 (25), 15-16
Miaj okuloj ĉiam rigardas la Sinjoron,
ĉar Li eltiras el kaptilo miajn piedojn.
Turnu Vin al mi kaj kompatu min,
ĉar mi estas sola kaj mizera.
Aŭ: kp Jeĥ 36, 23-26
Kiam montriĝos en vi mia sankteco,
Mi kolektos vin el la tuta tero;
Mi aspergos vin per pura akvo,
kiu purigos vin de ĉiuj malpuraĵoj,
kaj spiriton novan Mi metos en vin.

KOLEKTO

Bona Dio, fonto de kompato, Vi proponas al ni faston,
preĝadon kaj karitatajn agadojn kiel riparon de la pekoj;
rigardu korfavore nin, humile agnoskantajn nian mizeron,
kaj via boneco savu nin, prematajn de la pento pro niaj kulpoj.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Sinjoro,
per ĉi tiu repaciga ofero pardonu al ni niajn kulpojn
kaj donu al ni forton,
por ke ankaŭ ni pardonu al niaj gefratoj.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO por Ciklo A
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, mizerikorda Patro,
Ĉiopova Dio, Reĝo de la eterna gloro,
per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Li petante akvon de la Samarianino,
jam donacis al ŝi la gracon de la kredo,
kaj tiel deziris, ke ŝi vivu laŭ la kredo,
ke Li bruligis en ŝi fajron de la dia amo.
Pro tio ni dankon diras al Vi,
kaj kune kun la anĝeloj anoncas vian gloron dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO
Ciklo A: Joh 4, 13-14
La akvo, kiun Mi donos al vi, – diras la Sinjoro –
fariĝos en vi fonto ŝprucanta por eterna vivo.
Cikloj B kaj C: kp Psa 83 (84), 4-5
Eĉ birdeto trovas sian domon apud viaj altaroj, Sinjoro,
kaj hirundo neston en kiu ĝi tenas siajn idojn;
des pli mi volas vivi apud Vi, ĉiopova Sinjoro, mia reĝo kaj mia Dio!
Beataj estas tiuj, kiuj loĝas en via domo: ili laŭdos Vin eterne.

POSTKOMUNIA PREĜO

Sinjoro,
jam en nia surtera vivo Vi nutras nin per la ĉiela pano,
garantiaĵo de via gloro:
donu al ni la gracon,
ke per niaj agadoj ni montru la realon kaŝitan en la sakramento.
Per Kristo nia Sinjoro.

4a DIMANĈO DE KARESMO

ENIRA ANTIFONO kp Jes 66, 10-11
Ĝoju, Jerusalemo, kune kun ĉiuj, kiuj amas vin:
jubilu ĉiuj, kiuj ploris pri vi;
ili ĝoju kaj satiĝu pro la abundo de viaj konsoloj.

KOLEKTO

Dio, kiu kompatoplene repaciĝas kun la homaro per via Filo,
ebligu bonvole,
ke la kristana popolo sin preparu por la proksima Pasko
kun fervora pieco kaj vigla kredo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Kun ĝojo, Sinjoro, ni prezentas al Vi dankoferojn
pro via sakramento de savo;
helpu al ni, celebri ĝin kun profunda kredo
kaj oferi ĝin por la elaĉeto de la mondo.
Per Kristo nia Sinjoro.

PREFACIO por Ciklo A

C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo nia Sinjoro.
Li per la mistero de la enkarniĝo
kondukis la homaron irantan en mallumo
al la granda lumo de la kredo.
Per la renaskiĝa sakramento Li akceptis kiel adoptajn gefilojn
tiujn, kiuj naskiĝis sklavoj de la malnova peko.
Pro tio ĉiuj ĉielaj kaj teraj kreitaĵoj
kunkantas novan laŭdkanton al Vi,
kaj ni kun la anĝelaj spiritoj proklamas, senfine dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO
Ciklo A: kp Joh 9, 11
Li metis iom da koto sur miajn okulojn;
poste mi lavis min, kaj nun mi vidas kaj kredas je Dio.
Ciklo B: Psa 121 (122), 3-4
Jerusalemo aperas kiel urbo fortika kaj kompakta.
Tien supreniras la triboj, la triboj de la Sinjoro,
por glori, Dio, vian nomon.
Ciklo C: Luk 15, 32
Mi devas esti feliĉa kaj festi,
ĉar via frato estis mortinta, kaj revenis al la vivo;
li estis perdita, kaj nun mi retrovis lin.
POSTKOMUNIA PREĜO
Dio, lumo al ĉiu homo venanta en la mondon,
ebligu, ke la lumo de via vizaĝo brilu sur ni,
por ke niaj pensoj ĉiam konformiĝu al via saĝeco,
kaj ke ni amu Vin kun fila sento.
Per Kristo nia Sinjoro.

5a DIMANĈO DE KARESMO

ENIRA ANTIFONO Psa 42 (43), 1-2
Defendu min, Dio, defendu miajn rajtojn kontraŭ senkompataj homoj;
defendu min de maljustuloj, kiuj agas malbone;
ĉar Vi estas mia Dio kaj mia forto.
KOLEKTO
Helpu nin, Sinjoro, nia Dio,
por ke ni vivu kaj agadu en tiu karitato,
per kiu Jesuo, via Filo, pro amo al la mondo
donis sian vivon por siaj gefratoj.
Per la sama nia Sinjoro, Jesuo Kristo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Elaŭdu, ĉiopova Dio, niajn preĝojn;
kaj Vi, kiu instruis nin pri la veroj de la kristana kredo,
pere de ĉi tiu ofero gvidu nian vivon sub la lumo de tiuj veroj.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO por Ciklo A
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, mizerikorda Patro,
ĉiopova Dio kaj Reĝo de la eterna vivo,
per Kristo, nia Sinjoro.
Li, kiel vera homo, priploris sian amikon Lazaron,
kaj kiel Dio kaj Sinjoro de la vivo, levis lin el la tombo.
Li kompatante al ĉiuj homoj,
per la paskaj sakramentoj, gvidas nin al la nova vivo.
Per Li vian majeston adoras la anĝeloj,
kiuj ĉiam ĝojas en via ĉeesto.
Kaj ni humile petas, ke ankaŭ niaj voĉoj kuniĝu al la iliaj,
senfine dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO
Ciklo A: Joh 11, 26
Ĉiu, kiu vivas kaj kredas je Mi,
por ĉiam ne mortos – diras la Sinjoro.
Ciklo B: Joh 12, 24-25
Vere Mi diras al vi,
se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas,
ĝi restas senfrukta;
sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.
Ciklo C: Joh 8, 10-11
Ĉu neniu kondamnis vin? Neniu, Sinjoro.
Mi ankaŭ ne kondamnas vin: sed ne plu peku!
POSTKOMUNIA PREĜO
Ĉiopova Dio, helpu,
ke ni daŭre estu vivaj membroj de Kristo,
kies korpon kaj sangon ni akceptas.
Per Kristo nia Sinjoro.

PALMODIMANĈO

ENIRA ANTIFONO
Ses tagojn antaŭ la solena paska festo,
kiam la Sinjoro eniris Jerusalemon,
iris renkonte al Li infanoj:
kaj portante palmobranĉojn,
ili laŭte aklamadis:
“Hosana en la alto:
gloro al Vi, kiu venas plena de boneco kaj kompato.”
Levu, pordegoj, viajn frontonojn,
Psa 23 (24), 9-10
altiĝu pordoj antikvaj,
ĉar estas enironta la glorplena Reĝo.
Kiu estas tiu glorplena Sinjoro?
La Sinjoro de la legiaroj, la glorplena Reĝo.
Hosana en la alto:
gloro al Vi, kiu venas plena de boneco kaj kompato.
KOLEKTO
Ĉiopova eterna Dio,
kiu donis kiel modelon de humileco por la homoj
Jesuon Kriston nian Savanton,
fariĝintan homo kaj humiliĝintan ĝis morto sur kruco,
ebligu al ni, ke ni ĉiam memoru la instruon de lia pasiono,
por ke ni partoprenu en la gloro de lia resurekto.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Nia Sinjoro kaj Dio,
la sufero de via Filo akcelu la tagon de via pardono;
kaj ĉi tiu mirinda ofero havigu tion al ni,
ne kiel meriton pro niaj agadoj,
sed kiel donacon de via kompato.
Per Kristo nia Sinjoro.

PREFACIO

C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi Sinjoro, Patro sankta,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo, nia Sinjoro.
Ĉar, kvankam senkulpulo Li estis,
Li volis suferi por ni pekuloj,
kaj surprenis la pezon de niaj kulpoj,
akceptante pro tiuj maljustan kondamnon.
Per sia morto Li purigis nin de niaj krimoj
kaj per sia reviviĝo Li akiris al ni la savon.
Lin ĉielo kaj tero, anĝeloj kaj ĉefanĝeloj
gloras kaj laŭdas senfine dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO kp Mat 26, 42
Patro, se Mi nepre devas trinki ĉi tiun suferkalikon,
via volo plenumiĝu.
POSTKOMUNIA PREĜO
Dio,
Vi satigis nin per la Plej Sankta Sakramento
kaj Vi vekis en ni, per la morto de via Filo,
la esperon de la eterna vivo, je kiu ni kredas:
faru, ke ni per lia reviviĝo
atingu la celon de niaj deziroj.
Per Kristo nia Sinjoro.
(Voltar / Reveni)