Feliĉan Kristnaskon

Alia Kristnasko eblas!
Alia, en kiu la Infano Jesuo ne estu malpligrandigita de tiuj, kiuj volas flankenigi kaj anstataŭigi Lin per Paĉjo Kristnasko, farigita ilo por vendi varojn kaj obteni mon-profitojn.
Alia, en kiu la infanoj, krom ludilojn, ricevu ankaŭ eblojn je san-zorgo, studado kaj amuziĝo, kaj povu montri larĝan ridon kaj lumajn okulojn.
Alia, en kiu la gepatroj de malriĉaj infanoj ne estu humiligitaj de la reklamado pri varoj, pro la tiraneco de lastaj novaĵoj je ludiloj.
Alia, en kiu, krom la kristnaskaj tablo kaj manĝaĵoj, ankaŭ estu abundaj la koro kaj la spirito de tiuj, kiuj serĉas la justecon, la rajtojn kaj la pacon.
Alia, en kiu la lumoj kaj koloroj, donacoj kaj garnaĵoj, ne estu promocio de falsaĵoj kaj iluzioj, sed esprimu etoson de frata ĝojo.
Alia, en kiu la kripo rememoru al ĉiu homo kaj familio la valoron de la unuaj, solidaj kaj daŭraj ligoj, bazoj por sociala konstruaĵo bonsana kaj bonorda.
Alia, en kiu la planedo Tero, domo de Dio kaj de ĉiuj, estu liberigita de detruado, korupteco kaj malpureco, laŭ la eterna sonĝo pri la bona vivo kaj la mondo sen malbonaĵoj!
Alia, en kiu la okuloj brilu kaj la korpoj dancu, ebriigitaj ne de la plezuraĉoj kaj drogoj de egoismo, sed de la manoj kaj brakoj malfermitaj al la solidareco.
Alia, en kiu la Dio-Vojo pasu trans la Dio-templo, ĉar Li estas la Verbo kiu fariĝas karno kaj starigas sian tendon inter ni.
Venu, Sinjoro Jesuo, restu kaj iru kun ni!
*
KRISTNASKO
Kio estas tio?
Tio estas la naskiĝo de nova vivo de la homo kaj de la universo.
Kiu kredas je la naskiĝo de nova mondo?
Kiu kredas, ke tio eblas?
Kiu kredas, ke la naskiĝo de la nova mondo eblas, necesas kaj urĝas?
Se ni ne kredas je la vivo, do ni kredas je la morto.
Sed la vera Dio estas Dio de la vivo, ne de la morto.
Ke ni malkovru ĉi-Kristnaske formon renaskiĝi al nova vivo, kiu estu vivo por ĉiuj kaj por la universo.
Miajn votojn de nova kaj Dibenita vivo al ĉiuj kaj ĉio.