Brevieraj Legaĵoj de Sanktuloj

Liturgio de la Horoj – Liturgia das Horas

La Dua-Legaĵoj de Tagoj de Sanktuloj – As Segundas Leituras dos Dias dos Santos

(As leituras em português estão disponíveis no site www.liturgiadashoras.org, gratuitamente)
La 28-a de januaro – Sankta Tomaso el Akveno – En la kruco ne mankas ajn ekzemplo de virto
La 25-a de januaro – Konvertiĝo de Sankta Paŭlo – Pro amo al Kristo, Paŭlo ĉion eltenis
La 3-a de decembro – Sankta Francisko Ĥaviero – Ve al mi, se mi ne predikus la evangelion!
La 7-a de decembro – Sankta Ambrosio – La ĉarmo de viaj vortoj inspiru fidon al la popolo
La 8-a de decembro – Senmakula Koncipiĝo de Maria – Ho Virgulino, per via beno la tuta kreaĵaro estas benata!
La 12-a de decembro – Nia Sinjorino de Gvadalupo – La voĉo de la kolombino aŭskultiĝas sur la tero
La 13-a de decembro – Sankta Luĉio – Per la splendoro de animo, vi lumigas la gracon de via korpo
================================================================================

Dua Legaĵo – Sankta Tomaso el Akveno – la 28-an de januaro

El la Konferencoj de Sankta Tomaso el Akveno, sacerdoto (Colatio 6 super Credoin Deum) (13-a jarcento)

En la kruco ne mankas ajn ekzemplo de virto

Kia bezono estis, por ke la Filo de Dio suferu por ni? Bezono granda kaj, nome, duobla: esti kuracilo kontraŭ la peko kaj esti ekzemplo pri tio, kion ni devas praktiki.

Unue, li estis kuracilo, ĉar en la Pasiono de Kristo ni trovas kuracilon kontraŭ ĉiaj malbonoj kiuj okazas al ni pro niaj pekoj.

Tamen, la utileco de ekzemplo ne estas malpli granda. Fakte, la Pasiono de Kristo sufiĉas por gvidi nian tutan vivon. Kiu volas vivi perfekte, tiu havas nenion por fari krom malakcepti tion, kion Kristo malakceptis sur la kruco kaj deziri tion, kion li deziris. En la kruco, do, ne mankas ajn ekzemplo de virto.

Se vi serĉas ekzemplon de karitato: Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj (Joh 15, 13). Tiel Kristo faris sur la kruco. Kaj, se li demetis sian vivon por ni, do ni ne devas konsideri ian ajn malbonon kiun ni devas suferi pro li kiel penigan.

Se vi serĉas ekzemplon de pacienco, vi trovas sur la kruco la plej eksterordinaran! Ni povas rekoni grandan paciencon en du cirkonstancoj: kiam iu elportas kun sereneco la grandajn suferojn, aŭ kiam oni povas eviti la suferojn kaj ne evitas. Nu, Kristo elportis sur la kruco grandajn suferojn, kun granda sereneco, ĉar suferante li ne minacis (1 Ped 2, 23); li estis kondukata kiel ŝafo al la buĉo; kaj kiel ŝafido muta antaŭ sia tondanto, li ne malfermis sian buŝon (laŭ Jes 53, 7; Ago 8, 32).

Estas granda, do, la pacienco de Kristo sur la kruco. Ni kuru pacience al la kombato proponata al ni, kun okuloj fiksaj en Jesuo, kiu en ni komencas kaj kompletigas la kredo-verkon. Jesuo, pro la ĝojo antaŭ li metita, suferis la krucon, malestimante honton (Heb 12, 2).

Se vi serĉas ekzemplon de humileco, kontemplu la krucumiton: Dio volis esti juĝita de Poncio Pilato kaj morti.

Se vi serĉas ekzemplon de obeemo, sekvu tiun, kiu fariĝis obeema al la Patro ĝis la morto: Ĉar kiel per la malobeo de unu – tio estas, Adam – la multaj fariĝis pekuloj, tiel per la obeo de unu la multaj fariĝos justaj (Rom 5, 19).

Se vi serĉas ekzemplon de malakcepto al la teraj aferoj, sekvu tiun, kiu estas Reĝo de la reĝoj kaj Sinjoro de la sinjoroj, en kiu estas kaŝitaj ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj de scio (Kol 2, 3), kiu sur la kruco estas senigita je siaj vestoj, mokita, surkraĉita, bategita, kronita je dornoj kaj, fine, havis vinagron kaj galon kiel trinkaĵon por malsoifiĝi.

Ne zorgu pri la vestoj kaj la riĉaĵoj, ĉar ili dividis miajn vestojn inter si (Joh 19, 24); nek pri honoroj, ĉar mi estis ofendegita kaj skurĝita; nek pri la digneco, ĉar plektinte dornan kronon, ili surmetis ĝin al mi (laŭ Mar 15, 17); nek pri la plezuroj, ĉar en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron (Psa 69, 21).

(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)
================================================================================

Dua Legaĵo – Konvertiĝo de Sankta Paŭlo – la 25-a de januaro – De la Predikoj de Sankta Johano Krizostomo, episkopo

(Hom. 2 de laudibus sancti Pauli: PG 50,447-480) (4-a jarcento)

Pro amo al Kristo, Paŭlo ĉion eltenis

Kio la homo estas, kiom granda estas la digneco de nia naturo kaj je kiom multa virto la homa naturo kapablas, ĉion ĉi Paŭlo elmontris pli multe ol iu alia. Ĉiutage li supreniris pli alten kaj fariĝis pli fervora, ĉiutage li luktis per energio ĉiam nova kontraŭ la danĝeroj kiuj minacis lin. Tion ni komprenas per liaj vortoj mem: Forgesante tion, kio estas malantaŭe, kaj strebante al tio, kio estas antaŭe (Fil 3, 13). Perceptante la tuj okazontan morton, li invitadis la aliajn komuniĝi kun sia ĝojo, dirante: Ĝoju kaj kunĝoju kun mi (Fil 2, 18). Antaŭ danĝeroj, atencoj kaj malfamoj, li egale ĝojas kaj skribas al la korintanoj: Mi do plezuron havas en malfortaĵoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj (2 Kor 12, 10); ĉar, laŭ li asertis, ili estis la armiloj de la justeco, do li elmontris, ke el ili venis granda profito al li.

Fakte, dum la trompoj de malamikoj, li atingis daŭrajn venkojn triumfante kontraŭ ĉiuj atakoj. Skurĝita, kovrita de atencoj kaj malbenoj, li ĉie estis kontenta kaj dankis al Dio, kvazaŭ li promenus en triumfa procesio kun multaj trofeoj en siaj manoj, dirante: Danko estu al Dio, kiu ĉiam kondukadas nin triumfe en Kristo (2 Kor 2, 14). Pro tio, li kuris celante al la humiligoj kaj la ofendoj kiujn li eltenis pro la predikado, pli entuziasme ol ni, kiam ni hastas por atingi la plezuron de honorigoj; li aspiris pli multe la morton ol ni aspiras la vivon; li deziregis pli multe la malriĉecon ol ni deziras la riĉaĵojn; kaj li deziris pli multe la senripozan laboradon ol ni deziras la postlaboran ripozon. Nur unu afero maltrankviligis kaj timigis lin: ofendi Dion. Kaj nur unu aferon li deziris: plaĉi al Dio.

Li nur ĝojis en la amo de Kristo, kiu estis al li la plej alta el ĉiuj bonoj; kun tio, li juĝis sin kiel la plej feliĉan homon; sen tio, ne utilis al li esti amiko de majstroj kaj potenculoj. Kun tia amo li preferis esti la lasta inter ĉiuj, tio estas, esti kalkulita inter la kondamnitoj, kaj ne troviĝi inter homoj famaj per konsiderado kaj honoro sed senigitaj je la amo de Kristo.

Al li, la plej terura turmento estis disiĝi de tia amo; tio estis lia Geheno, lia nura puno, la senfina kaj neeltenebla suferado.

Kompense, ĝui la amon de Kristo estis al li la vivo, la mondo, la anĝelo, la nuno, la futuro, la regno, la promeso, unuvorte, ĉiuj bonoj. Krom tio, nenio estis malĝoja aŭ ĝoja al li. De ĉio ekzistanta sur la mondo, nenio estis plaĉa aŭ malplaĉa al li.

Al li ne gravis la aferoj kiujn ni miras, same kiel oni kutime rifuzas la putran herbon. Al li, kaj la tiranoj kaj la amaspopolo koleroplenaj estis kvazaŭ kuloj.

Li konsideris kiel porinfanan ludilon la amason da suferoj, la turmentojn kaj la morton mem, kondiĉe ke li povus suferi ion por Kristo.

(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)
================================================================================

Dua Legaĵo – la 3-a de decembro – De la Leteroj al Sankta Ignacio, de Sankta Francisko Ĥaviero, sacerdoto

(E Vita Francisci Xaverii, auctore H. Tursellini, Romae, 1596, Lib. 4, epist. 4 [1542] et 5 [1544]) (16-a jarcento)

Ve al mi, se mi ne predikus la evangelion!

Ni vizitis la vilaĝojn de la kateĥezitoj, kiuj ricevis la kristanajn sakramentojn antaŭ malmultaj jaroj. Tiu ĉi regiono ne estas kultivata de la portugalanoj, ĉar estas tre malfekunda kaj malriĉa; la indiĝenaj kristanoj, pro manko de sacerdotoj, nenion scias krom tio, ke ili estas kristanoj. Neniu celebras al ili la sanktajn oficojn; neniu instruas al ili la preĝojn de Kredo-konfeso, Patro-Nia, Saluton-Maria kaj la ordonoj de la leĝo de Dio.

Ekde la tago de mia alveno ĉi tien, mi ne haltis eĉ momentete: mi vizitis ofte la vilaĝojn, mi lavis en la sankta akvo la knabojn ne baptitajn. Tiel, mi purigis grandegan kvanton da knaboj, kiuj – laŭdire – absolute ne scias distingi la dekstron de la maldekstro. Tiuj ĉi knaboj ne permesis al mi preĝi la dian oficon, nek manĝi, nek dormi, ĝis mi instruis ian preĝon; tiamaniere mi komencis percepti, ke la regno de la ĉieloj estas de ili.

Pro tio, ĉar mi ne povis senkulpe rifuzi tiel sanktan peton, komencante per la atesto de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito, mi instruis al ili la preĝojn de Kredo-konfeso, Patro-Nia kaj Saluton-Maria. Mi rimarkis, ke ili estas tre lertaj; se iu povus instrui ilin je la kristanaj ordonoj, mi ne dubas, ke ili estus bonegaj kristanoj.

En tiuj ĉi mondopartoj, abundas tiuj, kiuj ne fariĝas kristanoj simple ĉar mankas homoj, kiuj helpu ili fariĝi tiaj. Venis al mia penso multfoje la ideo iri al akademioj de Eŭropo, speciale de Parizo, kaj ĉie krii freneze kaj malkvietigi tiujn, kiuj havas pli multe scion ol karitato, asertante: “Ve! Kiom granda estas la kvanto de la ekskluditoj de la ĉielo, pro via kulpo ili enfalas en la inferojn!”

Kiel bone estos, ke ili dediĉus sin al tiu verko kun la sama interesiĝo, kun kiu ili dediĉas sin al la beletroj, por ke ili bone repagi al Dio pro la scio kaj talentoj ricevitaj!

Verdire, multaj el ili, impresitaj de tia ideo, dediĉante sin al la meditado de la diaj realaĵoj, eble estus pli multe pretaj aŭskulti tion, kion Dio dirus en ili: forlasinte la avidojn kaj humanajn interesiĝojn, ili atentiĝus al ia gesto aŭ volo de Dio. Certe ili dirus elkore: Jen mi, Sinjoro; kion mi faru? (Ago 9,10; 22,10). Sendu min ien ajn, laŭ via plaĉo, eĉ al Hindujo.

(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)
================================================================================

Dua Legaĵo – la 7-a de decembro – De la leteroj de Sankta Ambrosio, episkopo

(Epist. 2,1-2,4-5.7: PL 16 edit. 1845,847-881) (4-a jarcento)

La ĉarmo de viaj vortoj inspiru fidon al la popolo

Vi ricevis la sacerdotan laboron kaj, sidante je la pobo de la Eklezio, vi regas la ŝipon inter ondoj. Tenu tre firme la rudron de kredo, por ke la fortaj uraganoj de la mondo ne maltrankviligu vin. La maro estas, vere, granda kaj vasta, sed ne timu: Li sur la maroj ĝin fondis, kaj sur la akvoj ĝin fortikigis (Psa 23, 2).

Tial, tiu estas la motivo, laŭ kiu la Eklezio de la Sinjoro, konstruita sur la apostola ŝtono, restas firme malgraŭ la amaso da ekscitoj de la mondo kaj, kontraŭ la forto de la akvoj, apogas sin sur neskuebla fundamento. La ondoj frapas ĝin, sed ne skuas ĝin; malgraŭ la mondaj elementoj plurfoje ŝancelas ĝin bruege, ĝi oferas al la pli laciĝantaj ŝipvojaĝantoj la pli sekuran havenon de savo. Ĝi flosas sur la maro, sed ankaŭ trairas la riverojn, ĉefe tiujn riverojn pri kiuj estas dirite: Levas la riveroj sian voĉon (Psa 93, 3).

Temas pri la riveroj, kiuj elfluas el la koro de tiuj, kiuj trinkis el la akvo de Kristo kaj ricevis la Spiriton de Dio. Kiam ili superŝutiĝis je spirita graco, tiuj riveroj levis sian voĉon.

Ekzistas ankaŭ rivero kiu fluas al siaj sanktuloj same kiel torento. Ekzistas ankaŭ la premo de la rivero kiu ĝojigas la animon trankvilan kaj pacaman. Kiu ricevos de la pleneco de tia rivero, same kiel Johano Evangeliisto, Petro kaj Paŭlo ricevis, tiu levas sian voĉon. Per tiu sama maniero la apostoloj disvastigis ĝis la fino de la tero, kvazaŭ per harmonia kanto, la voĉon de la evangelia predikado, do la ricevonto de la pleneco de tia rivero komencos anonci la Evangelion de la Sinjoro Jesuo.

Ricevu, do, de la pleneco de Kristo, por ke via voĉo ankaŭ manifestiĝu. Prenu la akvon de Kristo, tian akvon, kiu laŭdas la Sinjoron. Prenu de multaj lokoj la akvon, kiun la nuboj de la profetoj permesas fali.

Kiu prenas la akvon de montoj aŭ elŝutas kaj trinkas ĝin el la fontoj, tiu ankaŭ komencas rosi tiel same kiel la nuboj. Plenigu, do, la intimon de via spirito je tia akvo, por ke la grundo de via animo estu akvumata kaj vi havu fontojn en via propra domo.

Kiu multe legas kaj komprenas, tiu pleniĝas; kaj kiu pleniĝas, tiu povas akvumi la aliajn, pro tio la Sankta Skribo diras: kiam la nuboj pleniĝos, ili verŝos pluvon sur la teron (Pre 11, 3).

Viaj predikoj estu fluaj, puraj kaj klaraj, por ke via morala instruado penetru milde en la aŭskultantojn kaj la ĉarmo de viaj vortoj inspiru fidon al la homoj, kaj tiel ili sekvos vin bonavole tien, kien vi kondukos ilin. Viaj paroladoj estu plenaj je saĝeco. Pro tio, Salmono diras: la buŝo de saĝuloj semas instruon (Sen 15, 7); kaj en alia loko: la buŝo de piulo estas fonto de vivo (Sen 10, 11), tio estas, ke viaj predikoj brilu pro la klareco, ke viaj paroladoj kaj klarigoj ne bezonu la opinion de aliaj homoj. Ke via vorto estu kapabla esti defendata de si mem. Ke el via buŝo ja ne eliru ia ajn voto senutila kaj sensenca.

(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)
================================================================================

Dua Legaĵo – la 8-a de decembro – De la Meditadoj de Sankta Anselmo, episkopo

(Oratio 52: PL 158,955-956) (12-a jarcento)

Ho Virgulino, per via beno la tuta kreaĵaro estas benata!

La ĉielo kaj la steloj, la tero kaj la riveroj, la tago kaj la nokto, kaj ĉio obeanta aŭ servanta al la homoj, kune ĝojas, ho Sinjorino, ĉar la perditan belecon vi iel resurektis kaj donis gracon novan kaj neesprimeblan. Ĉiuj aĵoj ŝajnis mortaj post perdi sian originan dignecon, nome, esti je posedo kaj servo de la laŭdantoj de Dio. Por tio ili estis kreitaj. Ili estis subpremitaj kaj malbeligitaj pro la malbona uzo fare de la idolanoj, al kiuj ili ne estis kreitaj. Tamen, nun, kvazaŭ resurektitaj, ili ĝojas ĉar ili estas regataj de la potenco kaj beligataj de la uzo de la laŭdantoj de Dio.

Antaŭ tiu nova kaj nemezurebla graco, ĉiuj aĵoj gaju je ĝojo sentante, ke Dio, ilia Kreanto, ne nur regas ilin nevideble en la ĉielo, sed ankaŭ estas nevideble en ili, sanktigante ilin per Lia uzado de ili. Tiel grandaj bonoj venas de la benata frukto de la sankta sino de la Virgulino Maria.

Per la pleneco de ŝia graco, kiuj estis en la Ŝeol, tiuj ĝojas, nun liberigitaj; kiuj estis super la ĉielo ĝojegas renovigitaj. Fakte, tio okazis pro la finiĝo de ilia mallibereco, kaj la anĝeloj ĝojegas pro la restarigo de sia urbo preskaŭ pereinta.

Ho virino plena, plenega je graco, la elverŝiĝo de via pleneco igas ĉiun kreaĵon renaskiĝi! Ho Virgulino benata, benatega, per via beno la tuta naturo estas benata, ne nur estas benataj la aĵoj kreitaj de la Kreanto, sed ankaŭ la Kreanto per la kreaĵo!

Dio donis al Maria sian propran ununuran Filon, generita de sia koro, egala al si, Filo kiun Li amis tiel same kiel Sin mem. En la sino de Maria, Dio formis sian filon, ne alia ajn, sed la sama, por ke, laŭnature, li estu reale nur unu kaj la sama Filo de Dio kaj de Maria! La tuta kreaĵaro estas verko de Dio, kaj Dio naskiĝis el Maria. Dio kreis ĉiujn aĵojn, kaj Maria naskis Dion! Dio, kiu ĉion faris, formis al si mem en la sino de Maria. Kaj tiel Li refaris ĉion, kion li faris. Li, kiu povas fari ĉion el nenio, ne volis refari sen Maria tion, kio estis profanita.

Sekve, Dio estas la patro de la kreaĵoj, kaj Maria estas la patrino de la rekreaĵoj. Dio estas la Patro de la universala kreaĵaro, kaj Maria estas la patrino de la universala elaĉeto. Ĉar Dio generis tiun, per kiu ĉio fariĝis, kaj Maria naskis tiun, per kiu ĉio estis elaĉetita. Dio generis tiun, sen kiu nenio absolute ekzistas, kaj Maria naskis tiun, sen kiu nenio absolute estas bona.

Ververe la Sinjoro estas kun vi, ĉar li volis, ke la tuta naturo agnosku, ke ĝi ŝuldas al vi, same kiel al li, tiom altan bonon.

(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)
================================================================================

Dua Legaĵo – la 12-a de decembro – Nia Sinjorino de Gvadalupo – De la verko “Nicán Mopohua”, farita de la indiĝena skribisto Antonio Valeriano, kiu ricevis la historion rekte el Johano Diego.

(“Nicán Mopohua”, 12ª edición, Buena Prensa, México D.F., 1971, p. 3-19.21) (16-a jarcento)

La voĉo de la kolombino aŭskultiĝas sur la tero

En la jaro 1531, en sabato kelkajn tagojn post la komenco de decembro, indiĝeno nomita Johano Diego, tre frumatene iris de sia vilaĝo al Tlatilulko por sekvi la diajn aferojn kaj ĉion ordonitan. Kaj li alproksimiĝis al la monteto nomita Tepejakak, kiam la mateniĝo estis lumanta sur la tero. Tie li aŭskultis, ke iu vokis lin de supre de la monteto:

—— Johanĉjo, Johano Dieĉjo.

Li supreniris la monteton kaj, kiam li atingis ĝian pinton, tiam li kontemplis noblan sinjorinon, kiu superpasis ĉian mirindan perfektecon; ŝia vesto splendis tiel kiel la suno kaj, kun afablega kaj mildega voĉo, ŝi diris al li:

—— Johanĉjo, la plej malgranda el miaj gefiloj, sciu, ke ververe mi estas la ĉiel ĉiama Virgulino Sankta Maria, Patrineto de la Vera Dio, Donanto de la vivo. Mi tiel multe deziras, ke ĉi tie oni konstruu mian dian hejmeton, kie mi montros kaj transdonos mian tutan amon, kompatemon, helpon kaj protekton al ĉiuj homoj kiuj vivas kune sur ĉi tiu tero, kaj ankaŭ de ĉiuj aliaj gentoj, kiuj min amas, min alvokas, min serĉas, kaj fidas je mi. Iru tien al la palaco de la episkopo de Meksiko, kaj montru al li tion, kion multe mi deziras. Iru tuj, faru ĉion ĉi per via tuta klopodo.

Kiam Johano Diego alproksimiĝis kaj raportis ĉion al la Episkopo, Don Frato Juan de Zumárraga, sacerdoto de Sankta Francisko, tiam al la Episkopo lia mesaĝo ne ŝajnis tiel vera, kaj li respondis al Johano:

—— Mia filo, vi denove venos, mi vin aŭskultos pli detale.

Johano Diego revenis malĝoje sur la monteton, kie la nobla ĉiela Sinjorino estis atendanta lin. Kiam li vidis ŝin, tiam li diris al ŝi:

—— Nobla sinjorino, mia filineto plej malgranda, mia fraŭlineto, mi eksponis antaŭ la Episkopo vian moŝtan vorton, sed li tiel respondis al mi kvazaŭ lia koro ne komprenis la mesaĝon kiel veran. Pro tio, mi multe petas de vi, ke al iu el la altaj nobluloj vi donu la taskon komuniki vian moŝtan vorton por ke tiel oni kreu ĝin; ververe mi estas kompatinda taglaboristo.

Tiel Ŝi respondis al li:

—— Aŭskultu, vi la plej malgranda de miaj gefiloj: multe mi vin petas, kaj varme mi ordonas al vi, ke vi unu fojon pli iru morgaŭ vidi la Episkopon, kaj diru al li, ke mi, la ĉiam Virga Sankta Maria, sendas vin kiel mesaĝ-liveriston.

Tamen, la sekvan tagon, dimanĉo, la Episkopo denove ne fidis je li kaj diris, ke ankoraŭ estis bezonata ia signo por ke oni sukcesu kredi lin kiel la mesaĝ-liveriston sendita de la nobla ĉiela Sinjorino. Kaj li irigis Johanon de sia domo.

La sekvan tagon, lundon, Johano Diego ne revenis. Lia onklo Johano Bernardo malsaniĝis morte kaj petegis de li ankoraŭ frumatene, ke li iru al Tlatilulko kaj voku sacerdoton por aŭskulti lian lastan konfeson.

Kaj marde, kiam ankoraŭ estis tre mallume, tiam Johano Diego eliris, alproksimiĝis al la monteto, sed li tuj iris ĉirkaŭ la monteto kaj eniris vojon orienten por haste marŝi al Meksiko, tiel lin ne haltigus la nobla ĉiela sinjorino. Tamen, ŝi venis por renkonti lin kaj diris al li:

—— Fileto mia la plej malgranda, aŭskultu tion ĉi en via koro: kio timigas kaj afliktas vin, tio estas nenio. Ne maltrankviliĝu via koro, ne timu ion ajn. Ĉu mi ne estas ĉi tie, mi, kiu estas via patrinjo? Ĉu vi ne estas sub mia ombro kaj en rifuĝo? Ĉu vi ne estas en mia konsolo, kie mi protektas vin? Ne malĝojigu vin la malsano de via onklo. Ke estu en via koro tio, ke li jam resaniĝis. Supreniru, fileto mia, ĝis la montetopinto, kaj kie vi vidis min, tie vi vidos diversajn florojn malfermitajn; vi ilin rikoltu kaj alportu ilin ĉi tien antaŭ mi.

Kaj tuj Johano Diego supreniris la monteton, li multe miris pro la kvanto da belaj floroj, kiel la de Kastila, malgraŭ ankoraŭ ne estis tempo de floriĝo; li kunigis ĉiujn en sia teksaĵo kaj alportis ilin la nobla ĉiela Sinjorino. Ŝi tuŝis ilin per ŝiaj moŝtaj manoj kaj diris al li:

—— Mia fileto, jen la pruvo, la signo, kiun vi alportos al la Episkopo, por ke per tio li vidu tion, kio estas mia volo. Vi estas mia mesaĝ-liveranto, mi havas kunfidon en vi.

Johano Diego marŝis al Meksiko kontente kaj trankvile en sia koro, zorgante, ke neniu floro perdiĝu. Johano alproksimiĝis al la Episkopo kaj diris:

—— Mia sinjoro, ververe mi faris tion, kion vi ordonis al mi. La nobla ĉiela Sinjorino akceptis tion, kion vi petis. Ŝi sendis min al la monteto-pinto por ke mi tie detranĉu florojn egalajn al la de Kastila, mi alportu kaj venu transdoni ilin al vi. Tion mi faras, por ke vi vidu la signon petitan de vi kaj plenumu ŝian moŝtan volon. Jen ili, bonvole akceptu ilin.

Kaj Johano tuj etendis sian blankan teksaĵon. Dum falis sur la grundon la diversaj floroj similaj al de Kastila, tiam sur lia teksaĵo aperis la signo, la karega bildo de la ĉiel Virgulino Sankta Maria, la Patrineto de Dio, tiel kiel hodiaŭ videblas en ŝia templeto en Tepejakako.

La tuta urbo emociiĝis kaj tumulte venis por vidi kaj miri la sanktegan bildon kaj fari al ĝi siajn preĝojn. Laŭ la ordono donita de Nia Sinjorino al la onklo Johano Bernardo, kiam ŝi redonis la sanon al li, ekde la apero oni nomis ŝin tiel, kiel ŝi volis: “Ĉiam Virgulino Sankta Maria de Gvadalupo”.

(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)
================================================================================

Dua Legaĵo – la 13-a de decembro – Sankta Luĉio – De la libro pri la virgeco, far Sankta Ambrosio, episkopo

(Cap. 12,68.74-75; 13,77-78: PL 16 [Edit. 1845], 281.283.285-286) (4-a jarcento)

Per la splendoro de animo, vi lumigas la gracon de via korpo

Vi, unu de la homoj, unu el la popolo, sendube unu el la virgulinoj kiuj, per la splendoro de la animo, lumigas la gracon de via korpo, – kaj tial vi estas fidela bildo de la Eklezio! – en via ĉambro, dum la nokto, vi meditas ĉiam en Kristo kaj atendas lian alvenon ĉiumomente.

Jen tio, kion Kristo deziras de vi, jen, kial li elektis vin. Li eniras, ĉar la pordo estas malfermita; li ne povas manki, ĉar li promesis veni. Brakumu tiun, kiun vi serĉadis; alproksimiĝu al li kaj vi estos lumigita; tenu lin, petu lin, ke li ne foriru tuj, petegu lin, ke li ne malproksimiĝu. Ĉar la Vorto de Dio kuras, ne lasas sin esti bremsata de la malvigleco aŭ de neglekto. Ke via animo iru trovi lin en lia vorto; sekvu atenteme la ĉielan doktrinon, ĉar li iras rapide.

Kion diras la fianĉino de la Alta Kanto? Mi lin serĉis, sed mi lin ne trovis; mi vokis lin, sed li ne respondis al mi (Alt 5, 6). Se foriris tiom rapide la vokito, al kiu vi petegis kaj al kiu vi malfermis la pordon, ne pensu, ke vi malplaĉis al li. Multfoje li permesas, ke ni estu elpruvitaj. Kion li diris en la Evangelio al la homamasoj kiuj petis, ke li ne foriru? Ankaŭ al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; ĉar por tio mi estas sendita (Luk 4, 43). Sed, se ŝajnas al vi, ke li foriris de vi, do vi eliru kaj serĉu lin denove.

Krom la sankta Eklezio, kiu ankaŭ devus instrui al vi la manieron deteni Kriston? Alivorte, ĝi jam instruis vin, se vi komprenas la legaĵon: Kiam mi nur ekforiris de la gardistoj, mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; mi tenis lin, kaj ne delasis lin (Alt 3, 4).

Per kiuj ligoj oni detenas Kriston? Ne per ligoj de maljusteco nek per ŝnur-nodoj, sed per ligoj de karitato, per la bridoj de spirito kaj per la amemo de animo.

Se ankaŭ vi volas deteni Kriston, provu fari tion kaj ne timu la suferadojn. Ĉar, nemalofte, ni trovas lin pli facile inter la korpaj torturoj, ĉe la manoj de persekutantoj.

Kiam mi nur ekforiris de la gardistoj, ŝi diras. Fakte, post momenteto, post tempero, liberiĝinte de la manoj de torturantoj sen fali antaŭ la mondaj potenculoj, Kristo venos renkonti vin kaj ne plu permesos, ke via suferado pludaŭru.

Kiu tiel serĉas Kriston kaj trovas lin, tiu povas diri: Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, ĝis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, kaj en la ĉambron de ŝi, kiu naskis min (Alt 3, 4). Krom la intimo plej profunda de via esto, kio estus la domo de via patrino kaj la ĉambro?

Vi konservu bone tiun ĉi domon, purigu ĉiujn ĝiajn angulojn. Tiel, kiam ĝi ne havos ian makulon, ĝi staros kiel spirita loĝejo, konstruita sur la bazangula ŝtono, por esti sankta sacerdoto, kaj la Sankta Spirito loĝos en ĝi.

La virino kiu serĉas tiele Kriston, kiu tiele petegas al li, tiu ne estos forlasita de li; male, ŝi estos vizitata de li ofte, ĉar li estas kun ni ĝis la finiĝo de la mondo.

(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)