Ekumenaj Preĝ-momentoj kaj mia Prelego dum TAKE-BKE – julio 2011

La power-point-dosiero de mia prelego kaj la tekstoj uzitaj dum la Ekumenaj Preĝ-Momentoj, okazintaj ĉe la Kapelo de Fakultato Sankta Marcelina je la 8:30h (do, iomete pli frue ol la oficiala programo de la Kongresoj TAKE/BKE), estas elŝuteblaj !
Jen ili:
Matenaj laŭdoj – 15-a semajno – dimanĉo ĝis ĵaŭdo – TAKE-BKE 10-14-a julio 2011 SP
Matenaj laŭdoj – 15-a semajno – dimanĉo ĝis ĵaŭdo – TAKE-BKE 10-14-a julio 2011 SP – ĉefpaĝoj
Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas
Frate en Kristo salutas,
Vitor Luiz
***********************************

Foto de la kapelo de fakultato, kie okazis la supre menciitaj kongresoj de Esperanto:

***********************************

Raporteto pri la preĝ-momentoj dum lasta kongreso en Brazilo

Karegaj gefratoj,

Jam pasis pli ol du semajnoj ekde la finiĝo de la 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK) kaj 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE), kiuj okazis samtempe kaj samloke: de la 9-a ĝis la 14-a de julio en Fakultato Sankta Marcelina en kvartalo Perdizes, urbo San-Paŭlo, Brazilo. Pro miaj taskoj en San-Paŭlo kaj en Kuritibo mi ne havis sufiĉan tempon por skribi, sed nun mi liberiĝis kaj tiel povas rakonti al vi kelkajn aspektojn de katolika / ekumena agado dum tiu granda evento.

* La Ekumenaj Preĝ-Momentoj

Laŭ mi informis per retmesaĝo, mi zorgis pri la matena kunpreĝado en la kapelo de tiu katolika fakultato; por tiu afero, estis verkita la broŝureto “Matenaj Laŭdoj” (disponebla ĉe supra parto de tiu ĉi paĝo), kies enhavo estas la matenaj laŭdoj de tiuj tagoj laŭ la liturgia romkatolika kalendaro, ete adaptita por aspekti pli ekumene. Dimanĉe kaj lunde aperis mi kaj mia venezuela-brazila-anglikana amiko Leysester Miró, sed marde kaj merkrede aperis aliaj esperantistoj, katolikaj kaj nekatolikaj, kaj sep homoj kunpreĝis dum la lastaj du matenaj preĝ-momentoj. Wandemberg Farias (el Fortalezo, Cearao), Amarilio Carvalho (el Mato-Grosso) kaj Paulo Sergio Viana (el San-Paŭlo), inter aliaj brazilanoj, partoprenis nian kunpreĝadon kun ĝojo. La etoso estis tre humila, trankvila kaj agrabla al ĉiuj ĉeestantoj, favora al silentiĝo ene de bruoplena urbo San-Paŭlo, kaj tiuj aspektoj multe plaĉis al ni. Eble la suba alineo, elprenita el retejo de brazila E-ligo (http://bit.ly/ppn02H, vizitita en la 31-a de julio) kaj tradukita de mi el la portugala, donos per aliaj vortoj la saman bildon pri la preĝ-momentoj:

“Etoso de ekumenismo regis la Kongresegon 2011. La altaro de la kapelo, kiu estas ĉe la ter-etaĝo de la Fakultato Sankta Marcelina, estis respektoplene kovrita de Esperanto-flago kvazaŭ liturgia tuko. Tie estis realigataj, ĉiumatene, renkontiĝoj ekumenaj de kunpreĝado, aranĝitaj de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista (IKUE).”

[“Um clima de ecumenismo dominou o Congressão 2011. A capela, situada no saguão das Faculdades Santa Marcelina, teve seu altar respeitosamente forrado com a bandeira do Esperanto. Naquele local eram realizadas, todas as manhãs, reuniões ecumênicas de prece, organizadas pela União Internacional Católico-esperantista (IKUE).”]

Alia speciala partoprenanto de niaj preĝ-momentoj estis Fratino Zenaide, kiu apartenas al la kongregacio Fratinoj Marcelinanaj, kiu respondecas pri tiu fakultato, pri lernejoj kaj hospitaloj en aliaj urboj; ŝi plenatente kaj simpatie partoprenis kaj multege helpis nin dum la tuta kongreso, ne nur en la preĝ-momentoj sed ankaŭ en aliaj partoj. Ŝi parolis pri katolikaj aferoj al tiuj, kiuj alproksimiĝis al ŝi por konversacii kaj dum la kongreso ŝi interesiĝis multe pri Esperanto tiel, ke ŝi proponos la internacian lingvon kiel parton de fakultata kurso pri Eksterlandaj Interrilatoj post la afabla amikiĝo de ŝi kun pluraj esperantistoj.

La matenaj laŭdoj estis preĝataj simile al la sistemo de dimanĉaj vesperaj laŭdoj ĉe Skajpo: ĉiu persono eldiris po unu linion aŭ alineon. Kelkaj homoj ne parolis sed akompanis la kunpreĝadon atente, kaj post la finiĝo de niaj kongresoj la broŝuretoj presitaj estis je dispono de ĉiuj, kaj neniu broŝureto restis en la kapelo !

* La Prelego “Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – ĉu eblas?”

La 10-an de julio posttagmeze mi prelegis dum 40 minutoj pri la temo supre menciita, kadre de TAKE. Mia ĉefa ideo estis pripensigi ĉiujn pri la komunaj vojoj, celoj, punktoj de unuiĝo dezirindaj kaj, male, la maldezirindaj aferoj kiuj povas okazis inter ili. Alivorte, per simplaj demandoj “ĉu eblas?”, “kiel eblas?”, “kial eblas?”, ktp., la prelego intencis stimuli, ke ĉiu el ni profundiĝu je tiu esplorado, ĉu kiel katolikoj, ĉu kiel nekatolikoj. Ĉeestis ĉirkaŭ 15 personoj al tiu prelego (malmultaj, ĉu ne? sed la konkurenco estis granda…), kelkaj el ili afable montris siajn ideojn kaj demandojn post la prezentado.

Unu demando estis la jena: “ĉu la katolikoj nuntempe uzas Esperanton por disvastigi la katolikan doktrinon? kiamaniere?”. Mia respondo estis malgranda kaj temis nur pri klarigo, ke ekzistas retejoj de kristana enhavo (ekz. Kristanaj Fontoj ― www.fontoj.net), de katolikaj E-asocioj (ekz. IKUE), de Radio Vatikana en Esperanto, kaj aliaj, per kiuj oni trovas (ankaŭ) katolikajn tekstojn. Tamen, mi kredas, ke tiu demando estas daŭra instigo, ke katolikoj virtuale kaj reale uzu Esperanton por disvastigi katolikismon kaj por fari ekumenismon kaj interreligian dialogon.

Alia reago aperis kaj donis esperon al mi: la eks-prezidanto de brazila E-ligo, d-ro José Passini, disponigis sin iri al ie ajn en Brazilo (ĉar li povas vojaĝi je propra kosto) helpi esperantistajn katolikojn, kiuj bezonas preleganton por diskonigi Esperanton kaj instigi la katolikojn al lernado. Li estas spiritisto kaj scias, ke multaj fuŝe diskonigis Esperanton en Brazilo kiel spiritisman aferon; li scias, ke Esperanto tute ne estas tia afero kaj lia helpo-preteco certe estos valora al tiuj, kiuj aŭskultos lin.

La tria menciinda reago venis el Leysester Miró, kiu ankaŭ sin disponigis al pripensado kaj agado en ekumena nivelo per Esperanto dum kunpreĝadoj aŭ sociaj agadoj; pro tio estas rimarkeble, ke ekumenismo estas fekunda kampo de agado por ĉiuj kristanoj.

Mi ĝojis pro la eblo prelegi dum kongreso kaj pro la akceptemo, kiun mi rimarkis ĉe la respondeculo pri la programo, s-ro James Piton (ĉefdelegito de UEA por Brazilo). Li ne nur afable akceptis mian proponon prelegi pri tiu temo, sed ankaŭ helpis min je ĉiuj detaloj kaj dankis al mi pro la “katolika” prezentado. Nedankinde !

* La KER-ekzamenoj

Mi estis ekzamenata dum la 12-a de julio je nivelo C1 de tiuj ekzamenoj, kaj espereble mi sukcesis trapasi ilin, en aŭdkomprena kaj skriba partoj. Laŭ mi, ŝajnas grave partopreni la KER-ekzamenojn ĉar, kune kun aliaj kursoj agnoskitaj de brazilaj universitatoj kaj aliaj institucioj, la diplomo donas pli seriozan aspekton al nia agado kiel brazilaj katolikoj: se multaj brazilanoj ne kredas, ke Esperanto estas internacia lingvo, la diplomo rimarkigos tiun aspekton, kaj tio certe faciligos nian konversacion kun katolikoj pri la lingvo. Mi ne scias, kia estus la reago de lernejoj aŭ eduk-institucioj kiuj rigardus la diplomon, mi ne scias, ĉu ili respektus ĝin aŭ ne, sed mia impreso estas, ke brazilaj katolikoj ĝojos scii pri lingvo kiu permesas multajn aferojn en internacia nivelo: konversacio, kleriĝo, kunpreĝado kaj diplomiĝo !

* Sekvaj paŝoj

Post repensi pri la spertoj dum la kongresoj, mi kredas, ke eblas al ni substreki kelkajn ideojn, kiuj, dum venontaj kongresoj, kredeble donos al ni forton kiel esperantistoj el cxiuj kristanaj branĉoj:

1) fari, ke en ĉiuj eventoj en nacia nivelo estu preĝ-momentoj, ekumenaj aŭ ne, ekz.: la matenaj laŭdoj, kunpreĝado de rozario, diservoj, mesoj, ktp., laŭ la ebloj de la kristanaj partoprenantoj;

2) aranĝi kunvenojn (ekumenajn aŭ ne) por ke ni babilu pri niaj spertoj ene de niaj lokaj komunumoj, pri niaj realigoj rilate al Esperanto en nia religio, pri paŝoj bonaj kaj malbonaj, ktp., celante, ke oni interamikiĝu kaj interŝanĝu ideojn, novaĵojn, raportojn pri agadoj, kaj cetere;

3) presi kaj disdoni faldfoliojn kun informoj pri katolikaj aferoj en Esperanto, kun bibliaj mesaĝoj, kun preĝoj kutimaj en kristanaj preĝejoj, ktp.; eblas ankaŭ disdoni alispecajn kristanajn materialojn, kiel bildkartojn, paĝo-markilojn, kaj cetere;

4) uzi la momenton de E-kongresoj por babili ankaŭ pri sociaj agadoj, kiujn oni povas fari: ekzemplo venas de antaŭ tri jaroj, kiam IKUE kolektis monon por sendi al episkopo Gyorgy Jakubinyi en Rumanio helpante la maljunajn pastrojn de lia diocezo.

Certe tiuj ne estas la solaj kaj la plej gravaj ideoj, kompreneble aliaj esperantistoj havas aliajn ideojn kiuj povos doni al kristanaj esperantistoj pli grandan dinamikecon en niaj estontaj aranĝoj.

Do, se iu el tiuj ĉi diskut-listoj partoprenis la kongresojn en Brazilo kaj volas montri al ni siajn ideojn, impresojn pri la eventoj, kaj pensojn koncerne al la agado katolika kaj ekumena de esperantistoj, bonvole sendu mesaĝojn por ke ni riĉiĝu je ideoj kaj nia agado estu kiel eble plej multe fruktodona.

Ke la graco de Dio estu kun ni !

Frate en Kristo salutas ĉiujn,
Vitor Luiz
www.vitor.6te.net