Brevieraj Legaĵoj de la Adventa Tempo

Liturgio de la Horoj – Liturgia das Horas

La Dua-Legaĵoj de Adventa Tempo – As Segundas Leituras do Tempo do Advento

(As leituras em português estão disponíveis no site www.liturgiadashoras.org, gratuitamente)

1-a Adventa Dimanĉo – La du alvenoj de Kristo – Sankta Cirilo de Jerusalem

1-a Adventa Lundo – La Adventa tempo – Sankta Karlo Borromeo

1-a Adventa Mardo – Ho mirinda interŝanĝo! – Sankta Gregoro de Nazianzo

1-a Adventa Merkredo – La Vorto de Dio venos al ni – Sankta Bernardo

1-a Adventa Ĵaŭdo – Viglu: Kristo denove alvenos – Sankta Efremo

1-a Adventa Vendredo – La deziro kontempli Dion – Sankta Anselmo

1-a Adventa Sabato – Ni esperas tion, kion ni ne vidas – Sankta Cipriano

2-a Adventa Dimanĉo – Sonas voĉo de krianto – Eŭsebio de Cesareo

2-a Adventa Lundo – Dio parolis al ni per Kristo – Sankta Johano de la Kruco

2-a Adventa Mardo – Eskatologia karaktero de la pilgrimanta Eklezio – Dogma Konstituo Lumen Gentium (Koncilio Vatikano II)

2-a Adventa Merkredo – Dio plenumas siajn promesojn pere de sia Filo – Sankta Aŭgusteno

2-a Adventa Ĵaŭdo – La amo arde deziras vidi Dion – Sankta Petro Krizologo

2-a Adventa Vendredo – Eva kaj Maria – Sankta Irineo

2-a Adventa Sabato – Maria kaj la Eklezio – Beata Isaak (abato de la Monaĥejo de Stella)

3-a Adventa dimanĉo – Johano estas la voĉo, Kristo la Vorto – Sankta Aŭgusteno

3-a Adventa lundo – Dio amis nin unue – Vilhelmo (abato de la Monaĥejo de Saint-Thierry)

La 17-a de decembro – La mistero de nia repaciĝo – Sankta Leono Magno

La 18-a de decembro (kaj 4-a Adventa dimanĉo) – Per sia Filo, Dio rivelis al ni sian amon – Letero al Diogneto

La 19-a de decembro – La ekonomio de la elaĉetanta Enkarniĝo – Sankta Irineo

La 20-a de decembro – La tuta mondo atendas la respondon de Maria – Sankta Bernardo

La 21-a de decembro – La vizito de la Virgulino Maria – Sankta Ambrosio

La 22-a de decembro – Magnificat – Sankta Bedo Venerinda

La 23-a de decembro – Elmontriĝo de la kaŝita mistero – Sankta Hipolito

****

Dua Legaĵo – 1-a Adventa Dimanĉo – El la Kateĥezoj de Sankta Cirilo de Jerusalem, episkopo

(Cat. 15,1-3: PG 33,870-874) (4-a Jarcento)

La du alvenoj de Kristo

Ni anoncas la alvenon de Kristo: ne nur la unuan, sed ankaŭ la duan, pli multe glora. Ĉar la unua survestiĝis je suferado, sed la dua manifestos la kronon de la Dia reĝeco.
Fakte, ĉio kio koncernas al nia Sinjoro Jesuo Kristo havas, preskaŭ ĉiam, duoblan dimension. Okazis duobla naskiĝo: unue, li naskiĝis el Dio, antaŭ ol la jarcentoj; poste, li naskiĝis el la Virgulino, en la pleneco de la tempoj. Duobla malsupreniro: unu, tiel diskreta kiel la pluvo sur la herbon; alia, en la brilego, kiu okazos en la futuro.
En la unua alveno, oni ĉirkaŭvindis lin per drapoj kaj kuŝigis lin en staltrogon; en la dua, oni ĉirkaŭvestos lin per lum-mantelo. En la unua, li tenis la krucon, sen rifuzi ĝian fifamon; en la dua, li alvenos plena je gloro, ĉirkaŭita de amaso da anĝeloj.
Ni ne fokusas, tial, nur en la unua alveno, sed ni fakte esperas, senpacience, la duan. Kiel ni diris en la unua: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo (Mat 21, 9), tiel ni denove aklamos, dum lia dua alveno, kiam ni iros kune kun la anĝeloj renkonti lin por adori lin: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.
Alvenos la Savanto, ne por esti denove juĝita, sed por juĝi tiujn, kiuj fariĝis siaj juĝintoj. Li, kiu dum sia juĝado restis silenta, memoros la kruelaĵojn de la malbonfarintoj, kiuj kondukis lin al la suferado de la kruco, kaj diros al ili: Tion vi faris, kaj Mi silentis (Psa 50, 21).
En tiu tempo li alvenis por realigi amo-mision, instruante la homojn per persvado kaj dolĉeco; sed, fine de la tempoj, ĉiuj – sendepende de sia volo – estos devigataj submetiĝi al lia reĝeco.
La profeto Malaĥi parolas pri tiuj du alvenoj: subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas (Mal 3, 1). Jen unu alveno.
Li daŭre rakontas, pri la alia alveno: Kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot. Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? Ĉar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj. Li sidiĝos, por refandi kaj purigi arĝenton, kaj Li purigos la idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj arĝenton, por ke ili alportadu al la Eternulo la donojn kun pieco. (Mal 3, 1-3).
Paŭlo ankaŭ diras pri tiuj du alvenoj, kiam li skribas al Tito: Ĉar jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj, instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, atendantaj la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo (Tit 2, 11-13). Ĉu vi rimarkas la manieron per kiu li parolas pri la unua alveno, al kiu li donas gloron, kaj pri la dua atendata de ni?
Pro tio, la kredo-konfeso kiun ni eldiras estas nun transdonita al ni, invitante nin kredi je Tiu kiu ascendis al la ĉielo, sidas dekstre de la Patro. Kaj denove Li venos, en la gloro, juĝi la vivantojn kaj la mortintojn; Lia regno estos senfina. Nia Sinjoro Jesuo Kristo venos, do, el la ĉielo, venos glora en la fino de la mondo, en la lasta tago. Okazos la mondofiniĝo, kaj tiu ĉi kreita mondo estos tute renovigita.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – 1-a Adventa Lundo – El la Paŝtistaj Leteroj de Sankta Karlo Borromeo, episkopo

(Acta Eclesiae Mediolanensis, t. 2, Lugduni, 1683, 916-917) (16-a jarcento)

La Adventa tempo

Karegaj gefiloj, jen alveninta la tempo ter grava kaj solena, kiu, laŭ diras la Sankta Spirito, estas la tempo de favoro, la tago de savo (laŭ 2 Kor 6, 2), de paco kaj de repaciĝo. Estas la tempo, kiun iam la patriarkoj kaj profetoj tiel arde deziris per siaj sopiroj kaj ĝemetoj; la tempo, kiun la justa Simeono fine sukcesis vidi plena je ĝojo, tempo celebrata ĉiam solene de la Eklezio, tempo kiun oni ankaŭ devas konstante travivi fervore, laŭdante kaj dankante la eternan Patron pro la mizerikordo kiun Li malkaŝis al ni per tiu mistero. Je sia senmezura amo al ni, pekuloj, la Patro sendis sian ununuran Filon por liberigi nin de la tiraneco kaj de la potenco de la diablo, por inviti nin al ĉielo, por malkaŝi al ni la misterojn de sia ĉiela regno, por montri al ni la lumon de vero, por instrui al ni la honestecon de kutimoj, por komuniki al ni la ĝermojn de virtoj, por riĉigi nin je la trezoroj de sia graco, kaj, fine, por adopti nin kiel siajn gefilojn kaj heredantojn de la eterna vivo.
Celebrante ĉiujare tiun ĉi misteron, la Eklezio admonas nin daŭre renovigi la memoron pri tiom granda amo de Dio al ni. Ĝi ankaŭ instruas nin, ke la alveno de Kristo ne estis fruktodona nur al liaj samtempuloj, sed la efikeco estas komunikata al ĉiuj ni, se – per la kredo kaj la sakramentoj – ni volas ricevi la gracon kiun li promesis kaj direkti nian vivon laŭ liaj instruoj.
La Eklezio ankaŭ arde deziras igi nin kompreni, ke la Kristo, kiel li alvenis nur unufoje al tiu ĉi mondo survestita je nia karno, tiel ankaŭ pretas alveni denove, iam ajn, por loĝi spirite en niaj koroj per la abundo de siaj gracoj, kondiĉe, ke ni ne staros kontraŭ li.
Pro tio, la Eklezio, kiel patrino plena je amo kaj zorgo pri nia saviĝo, instruas al ni dum tiu ĉi tempo, per pluraj celebroj, himnoj, kantoj kaj aliaj vortoj de la Sankta Spirito, la manieron ricevi konvene kaj kor-dankeme tiun senmezuran bonon kaj riĉiĝi per ĝiaj fruktoj, tiel, ke ni pretiĝu al la alveno de Kristo nia Sinjoro per tiom da diligenteco, kvazaŭ li denove estus venonta al la mondo. Per tia diligenteco kaj espero la patriarkoj de la Malnova Testamento instruis nin, kaj per vortoj kaj per ekzemploj, pretigi lian alvenon.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – 1-a Adventa Mardo – De la Predikoj de Sankta Gregoro de Nazianzo, episkopo

(Or. 45,9.22.26.28: PG 36,634.635.654.658-659.662) (4-a jarcento)

Ho mirinda interŝanĝo!

La Filo de Dio, ekzistanta ekde la eterno, nevidebla, nekomprenebla, nekorpa, principo elvenanta el la principo, lumo naskiĝinta el la lumo, fonto de la vivo kaj nemorteco, esprimo de la arketipo, dia, nemovebla sigelo, perfekta bildo, vorto kaj penso de la Patro, Li venas por helpi la kreaĵon faritan je sia bildo, kaj pro amo al homo Li fariĝas homo. Por purigi tiujn ali kiuj li fariĝis simila, Li prenas sur sin ĉion, kio estas humana, escepte de la peko. Li naskiĝis el Virgulino, jam sanktigita de la Sankta Spirito je korpo kaj animo, por honori la patrinecon kaj samtempe altigi la ekscelencon de la virgeco; prenante sur sin la humanecon daŭre estante Dio, Li unuigis en si mem du malajn realecojn, tio estas, la karnon kaj la spiriton. Unu el ili donis la diecon, la alia ricevis ĝin.
Kiu riĉigas la aliajn, tiu fariĝas malriĉa. Li akceptas la malriĉecon de mia humana kondiĉo por ke mi povu ricevi la trezorojn de Lia dieco. Kiu posedas plene ĉion, tiu nuligas sin mem; Li senigas sin je sia gloro dum kelka tempo, por ke mi partoprenu en Lia pleneco.
Kiuj estas tiuj riĉaĵoj de boneco? Kiu estas tiu mistero kiu koncernas min? Mi ricevis la dian bildon, sed mi ne sciis konservi ĝin. Li prenis sur sin mian humanan kondiĉon por ripari la perfektecon de tiu bildo kaj doni nemortecon al tia mia morta kondiĉo. Tiel Li starigas kun ni duan aliancon, pli multe mirinda ol la unua.
Estis konvene, ke la sankteco estu donita al la homo per la humaneco surprenita de Dio. Estis konvene, ke Li triumfu tiele kontraŭ la tirano kiu submetigis nin, por redoni al ni la liberecon kaj rekonduki nin al Si per sia Filo, nia Peranto; kaj Kristo realigis, fakte, tiun elaĉetan verkon por la gloro de sia Patro, kiu estis la celo de ĉiuj siaj agoj.
La Bona Paŝtisto, kiu donas sian vivon por siaj ŝafoj, venis renkonti la perditan ŝafon, serĉante ĝin sur la montoj kaj montetoj, kie ĝi oferdonis al la idoloj; trovinte ĝin, metis ĝin sur siajn ŝuldrojn – la samaj, kiuj portis la krucon – rekondukante ĝin al la eterna vivo.
Post tiu subtila lampo de la Antaŭanto, venis la klarega Lumo de Kristo; post la voĉo, venis la Vorto; post la edzo-amiko, la Edzo. La Sinjoro venis post tiu, kiu pretigis al Li perfektan popolon, disponigante la homojn, per la puriga akvo, ricevi la bapton de la Spirito.
Estis necese, ke Dio fariĝu homo kaj mortu, por ke ni havu la vivon. Ni mortis kun li por esti purigitaj; ni resurektis kun li ĉar ni mortis kun li. Ni estis gloritaj kun li ĉar ni resurektis kun li.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – 1-a Adventa Merkredo – De la Predikoj de Sankta Bernardo, abato

(Sermo 5 in Adventu Domini, 1-3: Opera omnia, Edit. cisterc. 4 [1966], 188-190) (12-a jarcento)

La Vorto de Dio venos al ni

Ni konas tri alvenojn de la Sinjoro. Inter la unua kaj la lasta ekzistas meza alveno. Tiuj estas videblaj, tiu ĉi ne estas. En la unua alveno la Sinjoro aperis sur la tero kaj kunvivis kun la homoj. Tiam, laŭ li mem deklaris, oni vidis lin sed ne volis akcepti lin. En la lasta alveno, ĉiu karno vidos la savon de Dio (Luk 3, 6) kaj ili rigardos tiun, kiun ili trapikis (Zeĥ 12, 10). La meza alveno estas kaŝita kaj dum ĝi nur la elektitoj vidas lin en si mem kaj ricevas la savon. En la unua, la Sinjoro venis per la malforteco de la karno; en la meza, li venas spirite, montrante la potencon de sia graco; en la lasta, li venos kun la tuta splendoro de sia gloro.
Tiu meza alveno estas, tial, kvazaŭ vojo kiu kondukas de la unua al la lasta; en la unua, Kristo elaĉetis nin; en la lasta, li aperos kiel nia vivo; en la meza, li estas nia ripozo kaj konsolo.
Sed, por ke neniu pensu, ke la diritaj vortoj pri tiu meza alveno estas simplaj inventoj, aŭskultu la Sinjoron mem: Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li (laŭ Joh 14, 23). Oni legas ankaŭ en alia loko: Kiu timas Dion, tiu faras la bonon (Sir 15, 1). Sed mi vidas, ke estas dirita io pli pri tiu, kiu amas Dion, ĉar tiu konservos Liajn vortojn. Kie la vortoj estu konservitaj? Sendube en la koro, laŭ la profeto diras: En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaŭ Vi (Psa 119, 11).
Konservu, do, la vorton de Dio, ĉar estas feliĉaj tiuj, kiuj konservas ĝin; konservu ĝin tiel, ke ĝi eniru en la plej profundan intimon de via animo kaj penetru ĉiujn viajn sentojn kaj kutimojn. Nutru vin per tiu bono kaj via animo elĝuos la abundon. Ne forgesu manĝi vian panon por ke via koro ne ĉesu funkcii, sed via animo satiĝu per tiu bongusta manĝaĵo.
Se vi tiel konservos la vorton de Dio, certe ĝi konservos vin. Venos al vi la Filo kune kun la Patro, venos la granda Profeto kiu renovigos Jerusalemon kaj faros ĉion nova. Danke al tiu alveno, kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo (1 Kor 15, 49). Kiel la unua Adamo kontaĝis la tutan homaron kaj damaĝis la tutan homon, tiel same estas nun necese, ke Kristo estu la sinjoro de la tuta homo, ĉar li kreis, elaĉetis kaj gloros lin.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – 1-a Adventa Ĵaŭdo – De la Komento pri la Diatéssaron, de Sankta Efremo, diakono

(Cap. 18,15-17; SCh 121,325-328) (4-a jarcento)

Viglu: Kristo denove alvenos

Por malpermesi, ke la disĉiploj demandadu lin pri la momento de lia alveno, Kristo diris al ili: Pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, […] vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo (laŭ Mar 13, 32-33). Li kaŝis tion al ni por ke ni viglu kaj ĉiu el ni povus pensi, ke tiu fakto okazus dum nia vivo. Se li estus dirinta la tempon de sia alveno, tiam ĝi ne plu estus grava nek estus dezirata de la popoloj de la tempo, kiam ĝi manifestiĝos. Li diris, ke li alvenos, sed li ne deklaris la momenton, kaj pro tio la generacioj kaj ĉiuj jarcentoj arde atendas lin.
Malgraŭ la Sinjoro konigis la signojn de sia alveno, ne estas videbla ĝuste la lasta de ili, ĉar, en konstanta pasado, tiuj signoj aperis kaj pasis kaj, aliflanke, tiuj signoj ankoraŭ restas. Lia lasta alveno estos egala je la unua.
La justuloj kaj la profetoj deziris lin, pensante, ke li manifestiĝos en ilia tempo; same, ĉiu el la hodiaŭaj fideluloj deziras ricevi lin en sia tempo, ĉar li ne diris klare la tagon de sia alveno. Kaj tion li faris, ĉefe, por ke neniu pensu, ke li estas submetita al ia determino kaj horo, li kiu regas sur la numeroj kaj tempoj. Kiel povus esti kaŝita al tiu, kiu priskribis la signojn de sia alveno, kiun li mem determinis? La Sinjoro reliefigis tiujn signojn por ke, ekde la unua tago, la popoloj de ĉiuj jarcentoj pensus, ke li alvenus en la tempo de ili mem.
Restu viglantaj ĉar, kiam la korpo dormas, tiam la naturo regas sur ni kaj nia agado estas gvidata ne de nia volo, sed de la impulsoj de la naturo. Kaj, kiam la animo estas regata de peza torporo, kiel ekzemple la malkuraĝo aŭ la malĝojo, tiam la malamiko regas kaj kondukas ĝin, eĉ kontraŭ ĝia volo. La impulsoj regas sur la naturo kaj la malamiko regas sur la animo.
Pro tio, la Sinjoro rekomendis al la homo la viglecon kaj animan kaj korpan: korpan, por ke li liberiĝu de la dormemo; animan, por ke li liberiĝu de la pigreco kaj malkuraĝo. Tiele diras la Skriboj: Viglu, justuloj (laŭ 1 Kor 15, 34); kaj ankaŭ: Mi vekiĝis kaj ankoraŭ estas ĉe vi (laŭ Psa 139, 18); kaj krome: Ne malvigliĝu (laŭ Joh 16, 33). Pro tio ni ne malvigliĝas du la praktikado de la laboro kiun ni ricevis (laŭ 2 Kor 4, 1).
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – 1-a Adventa Vendredo – De la libro Proslógion, de Sankta Anselmo, episkopo

(Cap. I: Opera omnia, Edit. Schmitt, Seccovii, 1938, 1,97-100) (12-a jarcento)

La deziro kontempli Dion

Antaŭen, kuraĝu, kompatinda homo! Fuĝu iomete viajn okupadojn. Kaŝiĝu dum momento de la tumulto de viaj pensoj. Apartigu de vi la zorgojn kiuj elĉerpas vin kaj liberiĝu de la antaŭokupadoj kiuj maltrankviligas vin. Donu iom da tempo al Dio kaj ripozu je Li.
Eniru la intimon de via animo, flankenigu ĉion de vi, escepte Dion aŭ tion, kio povas helpi vin trovi Lin; fermu la pordon kaj ekserĉu Lin. De Vi diris al mi mia koro: Serĉu Mian vizaĝon. Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas (Psa 26, 8).
Kaj nun, Sinjoro mia Dio, instruu mian koron kie kaj kiel serĉi Vin, kie kaj kiel trovi Vin.
Sinjoro, se Vi ne estas ĉi tie, se Vi estas for, kie mi serĉos Vin? Kaj, se Vi estas ĉie, kial mi ne trovas Vin ĉeestanta? Certe Vi loĝas en nealirebla lumo, sed kie estas tia nealirebla lumo kaj kiel mi atingos ĝin? Kiu kondukos min kaj enirigos min en ĝin, por ke mi vidu Vin en ĝi? Kaj poste, per kiuj signoj kaj laŭ kiu aspekto mi devas Vin serĉi? Mi neniam Vin vidis, Sinjoro mia Dio, mi ne konas Vian vizaĝon.
Kion povas fari, Plejaltulo, kion povas fari tiu ĉi ekzilitulo for de Vi? Kion povas fari tiu ĉi servanto, soifanta je Via amo, sed ter malproksime de Via ĉeesto? Li aspiras vidi Vin, sed Via vizaĝo tute kaŝiĝas de li. Li deziras alproksimiĝi al Vi, sed Via loĝejo estas nealirebla. Li aspiras trovi Vin, sed li ne scias, kie Vi estas. Li provas serĉi Vin, sed li malkonas Vian vizaĝon.
Sinjoro, Vi estas mia Dio, mia Sinjoro, kaj mi neniam vidis Vin. Vi kreis kaj elaĉetis min, donis al mi ĉiujn viajn bonojn kaj mi ankoraŭ ne konas Vin. Mi estis kreita por vidi Vin kaj mi ankoraŭ ne faris tion, por kio mi estis kreita.
Kaj Vi, Sinjoro, ĝis kiam? Ĝis kiam, Sinjoro, Vi forgesos nin, ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon al ni? Ĝis kiam Vi vidos kaj aŭskultos nin? Kiam Vi lumigos niajn okulojn kaj montros al ni Vian vizaĝon? Kiam Vi turniĝos al ni?
Rigardu nin, Sinjoro, aŭskultu nin, montru Vin al ni. Donu al ni denove Vian ĉeeston por ke ni estu feliĉaj, ĉar sen Vi ni estas ter malfeliĉaj! Kompatu la grandegajn klopodojn kiujn ni faras por atingi Vin, ni, kiuj nenion povas sen Vi.
Instruu min serĉi Vin kaj montru Vin kiam mi Vin serĉas; ĉar mi ne povas serĉi Vin se Vi ne instruas min, nek povas trovi Vin se Vi ne montras Vin. Ke mi, dezirante, serĉu Vin, serĉante, Vin deziru, amante, Vin trovu, kaj trovante, Vin amu.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – 1-a Adventa Sabato – De la Traktato pri la bono de pacienco, de Sankta Cipriano, episkopo kaj martiro

(Nn. 13 et 15: CSEL 3,406-408) (3-a jarcento)

Ni esperas tion, kion ni ne vidas

Tiu estas la sava ordono de nia Sinjoro kaj Majstro: Kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita (Mat 10, 22). Kaj ankaŭ: Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj; kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos (Joh 8, 31-32).
Estas bezonate pacienci kaj persisti, karegaj gefratoj, por ke ni, enkondukitaj en la esperon de vero kaj libereco, sukcesu atingi la veron kaj la liberecon. La fakto, ke ni estas kristanoj postulas, ke ni havu kredon kaj esperon, sed la pacienco estas bezonata por ke ili donu siajn fruktojn.
Ni ne serĉas la nunan gloron, sed la futuran, same kiel instruas la Apostolo Paŭlo: Ĉar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas? Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience (Rom 8, 24-25). La espero kaj la pacienco estas bezonataj por ke ni bone finu tion, kio ni komencis esti kaj por ke ni sukcesu havi tion, kion Dio prezentis al ni kaj ni esperas kaj kredas.
En alia loko, la sama Apostolo instruas la justulojn, la praktikantojn de la bono kaj la ŝparantojn de ĉielaj trezoroj al si, en espero de la eterna feliĉo, ke ili ankaŭ estu paciencaj, dirante: Ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos. Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido (Gal 6, 9-10).
Li rekomendas al ĉiuj, ke ili ne laciĝu bonfaradi pro manko je pacienco; ke neniu, venkita aŭ malvigligita de la tentoj, rezignu meze de la vojo al merito kaj gloro kaj perdu la jam faritajn bonajn verkojn pro manko de ĝisfina daŭrigado de tio, kio estis komencita.
Fine, la Apostolo, parolante pri amo, unuigas al ĝi la toleremon kaj paciencon. Amo, li diras, longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas (1 Kor 13, 4-7). Do, li instruas nin, ke nur la amo povas resti, ĉar ĝi kapablas ĉion elteni.
Kaj en alia loko li diras: paciencante unu al alia en amo, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco (Efe 4, 2b-3). Li pruvis tiamaniere, ke nur eblas konservi la unuecon kaj la pacon tiam, kiam la gefratoj paciencas sin reciproke kaj konservas, per la pacienco, la ligilon de konkordo.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – 2-a Adventa Dimanĉo – El la Komentoj pri la Profeto Jesaja, de Eŭsebio de Cesareo, episkopo

(Cap. 40: PG 24,366-367) (4-a jarcento)

Sonas voĉo de krianto

Sonas voĉo de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio (Jes 40, 3). La profeto klare asertas, ke ne en Jerusalemo, sed en la dezerto realiĝos tiu ĉi profetaĵo, tio estas, la manifestiĝo de la gloro de la Sinjoro kaj la anonco de savo de Dio al la tuta homaro.

Fakte, ĉio ĉi realiĝis laŭlitere en la historio, kiam Johano la Baptisto anoncis en la dezerto de Jordano la savan alvenon de Dio kaj tie montriĝis la savo de Dio. Fakte, Kristo manifestiĝis al ĉiuj en sia gloro, kiam, post sia bapto, la ĉieloj malfermiĝis kaj la Sankta Spirito, malsupreniranta kiel kolombo, venis sur lin; kaj la voĉo de la Patro aŭdiĝis, atestante pri la Filo: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin. (Mat 17, 5).

Tiuj aferoj estis diritaj ĉar Dio decidis iri al la dezerto, ekde ĉiam malfermita kaj nealirebla. Verdire, ĉiuj paganaj nacioj estis senigitaj je la kono de Dio, la justuloj kaj la profetoj de Dio neniam antaŭe penetris tiun konon.

Tial ĉi, la voĉo ordonas, ke oni pretigu vojon al la Vorto de Dio kaj rektigu la durajn kaj krutajn grundojn, por ke nia Dio povu eniri tiam, kiam li venos. Pretigu la vojon de la Eternulo (Mar 1, 3): tiu estas la evangelia prediko kaj la nova konsolo, kun arda deziro, ke la savo de Dio estu konata de ĉiuj homoj.

Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; laŭtigu potence vian voĉon, ho predikantino de Jerusalem (Jes 40, 9). Post oni menciis la voĉon de krianto en la dezerto, tiuj vortoj estas konvenaj, ĉar aludas al la evangeliistoj kaj anoncas la alvenon de Dio inter la homojn. Fakte, la mencio pri la evangeliistoj devis logike sekvi la profetaĵon pri Johano la Baptisto.

Kia Cion estas tiu, se ne estas la urbo antaŭe nomita Jerusalem? Ĝi fakte estis monto, laŭ tiuj ĉi vortoj de la Biblio asertas: Ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis (Psa 74, 2). Kaj la Apostolo diris: vi alvenis al la monto Cion (Heb 12, 22). Ĉu tio ne estus aludo al la grupo de apostoloj, elektitaj el la malnova popolo de la cirkuncido?

Tia estas, do, Cion aŭ Jerusalem, kiu ricevis la savon de Dio kaj estis konstruita sur la monto de Dio, tio estas, sur la Vorto, lia ununura Filo. Al ŝi, kiu supreniris sur la altan monton, Dio ordonas anonci la vorton de savo. Sed, ĉu ne estas la ĥoro de la evangeliistoj tiu, kiu anoncas la bonan novaĵon? Kaj, kio signifas anonci la bonan novaĵon? Signifas proklami al ĉiuj homoj, kaj unuavice al la urboj de Judao, la alvenon de Kristo al la mondo.

(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – 2-a Adventa Lundo – De la Traktato “La supreniro sur la Monton Karmelo”, de Sankta Johano de la Kruco, sacerdoto

(Lib. 2, cap. 22) (16-a jarcento)

Dio parolis al ni per Kristo

En la malnova Leĝo estis licaj la demandoj faritaj al Dio, kaj estis konvene al profetoj kaj sacerdotoj deziri viziojn kaj diajn rivelojn; la ĉefa motivo de ĉio ĉi estis, ke tiam la kredo ankoraŭ ne estis bone bazigita kaj la evangelia Leĝo ne estis starigita. Tial estis necese, ke oni demandu al Dio kaj Li respondu, foje per vortoj, foje per vizioj kaj riveloj, foje per bildoj kaj simboloj, foje per multaj aliaj manieroj de esprimo. Ĉar kion Li respondis, parolis kaj rivelis, ĉio estis mistero de nia kredo aŭ vero kiu aludis al ĝi aŭ kondukis al ĝi.
Nun, kiam jam estas firmigita la kredo en Kristo kaj publikigita la evangelia Leĝo en tiu ĉi graco-tempo, ne plu ekzistas motivo por demandi al Dio, en tiu maniero, nek por ke Li respondu tiel, kiel pasintece. Doninte al ni – tiel kiel Li donis – sian Filon, kiu estas sia ununura Vorto (kaj ne ekzistas alia), li diris al ni ĉion en nur unu fojo per tiu Vorto, kaj Li nenion plu bezonas diri.
Tiu ĉi estas la senco de la teksto en kiu Sankta Paŭlo klopodas persvadi la hebreojn malproksimiĝi je tiuj pasintecaj manieroj rilatiĝi kun Dio, antaŭkalkulitaj en la leĝo de Moseo, kaj turni siajn rigardojn nur al Kristo, dirante: Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo (Heb 1, 1-2). Per tiaj vortoj la Apostolo komprenigas, ke Dio “mutiĝis” kaj nenion plu bezonas diri, ĉar kion Li antaŭe diris neplene al la profetoj, tion Li nun rivelis al ni plenece, donante al ni la Plenon, kiu estas sia Filo.
Tial, se nun iu volus demandi Dion, aŭ peti de Li ian vizion aŭ rivelon, tiu ofendus Dion ĉar li ne turnis siajn rigardojn tute al Kristo, sen volo al alia ajn afero aŭ novaĵo. Dio povus respondi al li jene: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin! (Mat 17, 5). Mi jam diris ĉion per mia Vorto. Turnu viajn rigardojn nur al Li, ĉar per Li mi ĉion diris kaj rivelis, kaj vi trovos eĉ pli multe ol vi petas kaj deziras.
En la tago kiam Mi, en la monto Tabor, malsupreniris kun mia Spirito sur Lin, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin!, ekde tiam mi abolis ĉiujn malnovajn manierojn de instruo kaj respondo. Se Mi antaŭe parolis, tio okazis por promesi la Kriston; se oni demandis Min, temis pri demandoj rilate al la peto kaj la espero de la alveno de Kristo, en kiu oni devus trovi ĉian bonon – laŭ la tuta doktrino de la Evangelioj kaj de la Apostoloj nun elmontras tion.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – 2-a Adventa Mardo – De la dogma Konstituo Lumen gentium pri la Eklezio, de la Koncilio Vatikano II

(N. 48) (20-a jarcento)

Eskatologia karaktero de la pilgrimanta Eklezio

La Eklezio, al kiu ni ĉiuj estas alvokataj je Kristo Jesuo, kaj en kiu, pro la graco de Dio, ni atingas la sanktecon, nur plenumiĝos en la ĉiela gloro, kiam alvenos la tempo de refarado de ĉiuj aĵoj; kaj kiam, kune kun la homaro, ankaŭ estos rekonstruita je Kristo la tuta mondo, kiu estas intime unuigita al la homo kaj atingas sian celon per li.
Kristo, levite de la tero, allogis al si ĉiujn homojn; resurektinte el la mortintaro, sendis al la disĉiploj sian vivigantan Spiriton, per kiu Li konstituis sian Korpon, la Eklezion, kiel universalan sakramenton de savo. Dekstre de la Patro, li agadas konstante en la mondo por konduki la homojn al la Eklezio kaj, per ĝi, unuigi ilin pli multe al si kaj, nutrante ilin per sia Korpo kaj sia Sango, partoprenigi ilin en sia glora vivo.
La rekonstruo promesita al ni kaj esperata de ni jam komenciĝis, ja, en Kristo, pluiras en la misio de la Sankta Spirito kaj, per li, daŭras en la Eklezio, kiu, per la kredo, ankaŭ instruas al ni la sencon de nia surtera vivo, dum ni, esperante la futurajn bonojn, realigas la verkon kiun la Patro fidis al ni kaj laboras por nia saviĝo.
Jam alvenis al ni la fino de la tempoj; la renovigo de la mondo estas definitive decidita kaj iel estas reale antaŭigita en tiu ĉi mondo. Fakte, la Eklezio posedas, jam surtere, veran sanktecon, kvankam neperfektan.
Tamen, ĝis la alveno de la novaj ĉieloj kaj la nova tero kie la justeco loĝas, la pilgrimanta Eklezio, en siaj sakramentoj kaj institucioj apartenantaj al tiu ĉi tempo, kunportas la bildon de tiu ĉi pasanta mondo kaj vivas inter la kreaĵoj ĝis nun ĝemantaj kaj suferantaj naskodolorojn, atendante la manifestiĝon de la gefiloj de Dio.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – 2-a Adventa Merkredo – De la komentoj pri la Psalmoj, de Sankta Aŭgusteno, episkopo

(In Ps. 109,1-3: CCL 40,1601-1603) (5-a jarcento)

Dio plenumas siajn promesojn pere de sia Filo

Dio difinis ne nur tempon por siaj promesoj, sed ankaŭ tempon por la realiĝo de tio, kion Li promesis. La tempo de promesoj okazis de la profetoj ĝis Johano la Baptisto. Ekde tiu lasta, komenciĝis la tempo de plenumiĝo de la promesoj.
Dio, kiu fariĝis nia ŝuldanto, estas fidela, nenion ricevas de ni sed promesas al ni tiel grandajn bonojn. Ŝajnis al Li malgranda la simpla promeso kaj, pro tio, Li volis eĉ respondeciĝi skribe, kvazaŭ subskribante kontrakton kun ni. Tiamaniere, kiam Li komencus plenumi la promesojn, tiam ni vidus en tia skribaĵo la ordon laŭ kiu ili estus plenumitaj. La tempo de profetaĵoj estis la tempo de anonco de promesoj, laŭ ni jam diris plurfoje.
Lia promesis al ni la eternan savon, la beatan kaj senfinan vivon kune kun la anĝeloj, la nepereeblan heredaĵon, la eternan gloron, la dolĉecon vidi sian vizaĝon, sian sanktan ĉielan loĝejon kaj, per la resurekto de la mortintoj, la tutan ekskludon de la morto. Tiu ĉi estas, iel, lia fina promeso, la objekto de nia tuta aspiro. Kiam ni atingos ĝin, tiam ni nenion plu serĉos, ni nenion plu povos postuli. Li ankaŭ ne forgesis riveli la vojon kiu kondukos nin al tiuj lastaj celoj, sed Li promesis kaj anoncis ĝin.
Dio promesis al la homoj la diecon, al la mortontaj la nemortecon, al la pekuloj la pravigitecon, al la humiligitaj la gloron.
Tamen, gefratoj, ŝajnis nekredeble al la homoj, ke Dio promesis elpreni ilin el ilia morta kondiĉo de korupto, honto, malforteco, polvo kaj cindro, por igi ilin similaj al la anĝeloj. Pro tio, Li ne nur subskribis kun ili kontrakton kiu konduku ilin kredi tion, sed eĉ konstituis kiel peranton kaj garantion ne ajnan princon aŭ iun anĝelon aŭ arĥanĝelo, sed Sian ununuran Filon. Tiamaniere, Li montris kaj donis al ni, per sia propra Filo, la vojon kiu kondukos nin al la promesita celo.
Ne sufiĉis, tamen, al Dio fari, ke sia Filo indiku la vojon; Li volis, ke li mem estu la vojo, por ke vi lasu vin esti kondukita de li, vojirante laŭ li mem.
Tiucele, la ununura Filo de Dio devis veni, renkonti la homojn kaj survesti la humanan naturon. Fariĝinte homo, li devis morti, resurekti, supreniri ĉielen, sidiĝi dekstre de la Patro kaj plenumi inter la popoloj tion, kion li promesis. Kaj, post la realiĝo de siaj promesoj inter la popoloj, Li plenumos ankaŭ tiun, ke Li revenos por pridemandi siajn donacojn, disigante la meritontojn de sia kolero de la meritontoj de sia mizerikordo, traktante la malpiulojn laŭ sia minaco kaj la justulojn laŭ sia promeso.
Ĉio ĉi devis esti profet-dirita, anoncita kaj rekomendita, por ke, dum ties realiĝo, ĉio ne kaŭzus timon de neatendita alveno, sed male, kiel objekto de nia kredo, ĉio estus arde esperata.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – 2-a Adventa Ĵaŭdo – De la Predikoj de Sankta Petro Krizologo, episkopo

(Sermo 147: PL, 52, 594-595) (5-a jarcento)

La amo arde deziras vidi Dion

Vidinte la mondon subremata de la timo, Dio klopodas konstante voki ĝin per amo, inviti ĝin per sia graco, teni ĝin per karitato, brakumi ĝin ameme.
Pro tio, Li purigas per la puna diluvo la teron, kiu pleniĝis de maljustaĵoj; Li alvokas Noaon por generi novan mondon; Li kuraĝigas lin per amemaj vortoj, koncedas al li sian kredeblan amikecon, instruas lin bonkore pri la nuna tempo kaj vigligas lin per sia graco pri la futura tempo. Li ne kontentiĝas nur donante ordonojn al li, sed, partoprenante lian laboron, enmetas en la arkeon la tutan idaron kiu daŭros ĝis la fino de la tempoj, por ke tiu amo-alianco detruu la timon de servado kaj konservu en la amo-komunio tion, kio estis savita per la klopodo-komunio.
Pro tiu motivo Li alvokas Abrahamon el la paganoj, grandigas lian nomon, igas lin la patro de la kredantoj, akompanas lin en lia vojaĝo, protektas lin kontraŭ la fremduloj, plenigas lin je varoj, altigas lin per venkoj, donas al li la garantion de siaj promesoj, liberigas lin de la ofendoj, fariĝas lia gasto, mirigas lin per la naskiĝo de filo, kiun li jam ne povis esperi. Ĉio ĉi por ke, ricevinte tiom multajn bonojn, allogite de la granda dolĉeco de la Dia karitato, li lernu ami Dion kaj ne plu timi Lin, honori Lin per amo kaj ne per timo.
Ankaŭ pro tio, Li konsolas en sonĝoj Jakobon dum lia eskapo, defias Lin al kombato post lia reveno, kaj dum la lukto Li tuŝas lian femuran artikon ĉe la tendeno por ke li ne timu sed amu la impulsanton de la kombato.
Ankoraŭ pro tio, Li alvokas Moseon per lia propra lingvo kaj parolas al li per patra amemo, invitante, ke li estu la liberigonto de sia popolo.
En ĉiuj ĉi faktoj rememoritaj, la fajro de Dia karitato bruligis la koron de la homoj kaj la ebriigeco de la amo de Dio penetris iliajn sentumojn tiamaniere, ke ili, plenaj je amemo, komencis deziradi vidi Dion per la okuloj de la korpo.
Kiel la mallarĝa rigado de la homo ampleksus je Dio, kiun la mondo ne povas enhavi? La postulo de la amo ne korespondas al tio, kio devas esti, povas esti aŭ estos. La amo ignoras la leĝojn, ne havas regulojn, ne konas mezuron. La amo ne rezignas antaŭ la maleblo, ne malkuraĝiĝas antaŭ la malfacilo.
Se ĝi ne atingas la dezirataĵon, la amo eĉ mortigas la amataĵon; ĝi iras tien, kien ĝi estas allogita, kaj ne tien, kien ĝi devus iri. La amo generas la deziron, kreskas arde kaj intencas la maleblon. Kion plu mi diru?
La amo ne povas ne vidi tion, kion ĝi amas. Pro tio, ĉiuj sanktuloj konsideris malgrandaĵo ĉian rekompenson dum ili ne vidas Dion.
Pro tio mem, la amo deziranta vidi Dion estas impulsita, super ĉiu rezonado, de la fervoro de pieco.
Pro tio Moseo aŭdacas diri: Se mi akiris Vian favoron, volu montri al mi Vian gloron (Eli 33, 13.18). Pro tio, ankaŭ la psalmisto diras: Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon (Psa 26, 9). Pro tio, fine, eĉ la paganoj, ene de siaj eraroj, modelis idolojn por sukcesis vidi per siaj propraj okuloj la objekton de sia kulto.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – 2-a Adventa Vendredo – De la Traktato kontraŭ la herezoj, de Sankta Irineo, episkopo

(Lib. 5,19,1; 20,2; 21,1: SCh 153, 248-250,260-264) (2-a jarcento)

Eva kaj Maria

Kiam la Sinjoro venis videble al sia posedaĵo, kondukita de la kreaĵo kiun Li subtenas, Li prenis sur sin, pro sia obeemo, sur la kruco-arbo, la malobeadon farita per la Edena arbo. La tromplogo kiu viktimigis mizerece la virgan Evan, destinita al la unua homo, estis forviŝita de la bona novaĵo de vero, mirinde anoncita de la anĝelo al la Virgulino Maria, jam edziniĝ-promesita al iu viro.
Kiel Eva estis tromplogita de la parolado de anĝelo kaj malproksimiĝis je Dio, malobeinte Lian vorton, tiel same Maria ricevis la bonan novaĵon per la anonco de alia anĝelo kaj meritis porti Dion en sia sino, obeinte Lian vorton. Unu permesis esti tromplogita kaj tiel malobeis Dion, alia permesis esti persvadita obei Lin. Tiamaniere, la Virgulino Maria fariĝis advokatino de la virga Eva.
Sekve, rekonstruinte je si ĉion, la Sinjoro deklaris militon kontraŭ nia malamiko. Li atakis kaj venkis tiun, kiu en la komenco, per Adamo, igis nin ĉiujn siaj malliberuloj; kaj Li premegis lian kapon, laŭ tiu ĉi vortoj diritaj de Dio al la serpento, legeblaj en la Genezo: Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon (Gen 3,15).
De tiu momento, do, estis anoncite, ke la kapo de la serpento estos frapadita de tiu, kiu, simile al Adamo, naskiĝos el virgulino. Tiu estas la interulo, pri kiu parolas la Apostolo en sia Letero al Galatanoj: La leĝo estis aldonita kaŭze de eraroj, ĝis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per anĝeloj en la mano de interulo (laŭ Gal 3, 19).
En la sama Letero, la Apostolo esprimas sin eĉ pli klare, dirante: Kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan (Gal 4, 4). La malamiko ne estus venkita justece se la homo kiu venkis ĝin ne naskiĝus el virino, ĉar ekde la komenco ĝi opoziciis al la viro, regante lin per virino.
Pro tio la Sinjoro mem deklaras esti la Filo de homo, rekonstruante je Si tiun unuan viron el kiu la virino estis konstruita. Kiel per la malvenko de unu viro la homaro estis enkondukita en la morton, tiel same per la venko de alia viro ni supreniras denove en la vivon.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – 2-a Adventa sabato – De la Predikoj de la Beata Isaak, abato de la Monaĥejo de Stella

(Sermo 51: PL 194, 1862-1863.1865) (12-a jarcento)

Maria kaj la Eklezio

La Filo de Dio estas la unuenaskito el multaj gefratoj; estante ununura Filo laŭnature, Li asociis al si multajn homojn per la graco, por ke ili estu unu kun li. Fakte, al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo (Joh 1, 12).
Konstituita Filo de homo, al multaj Li konstituis kiel gefiloj de Dio. Li, la ununura Filo, per sia amo kaj potenco asociis multajn al si. Ĉiuj ĉi, malgraŭ ili estas multaj laŭ sia karna generado, estas nur unu kun Li per la Dia regenerado.
Do, nur unu estas la tuta Kristo, kapo kaj korpo: ununura Filo de la ununura Dio en la ĉieloj kaj de ununura patrino sur la tero. Multaj gefiloj, nur unu Filo. Ĉar, kiel la kapo kaj la membroj estas nur unu Filo, tiel same Maria kaj la Eklezio estas nur unu Patrino kaj multaj patrinoj; nur unu Virgulino kaj multaj virgulinoj.
Ambaŭ estas patrinoj kaj ambaŭ estas virgulinoj; ambaŭ koncipas virge de la sama Spirito; ambaŭ, senpeke, naskas idaron al Dio Patro. Maria, imuna kontraŭ ĉia peko, naskis la Kapon de la korpo; la Eklezio, por la pardono de ĉiaj pekoj, naskis la korpon de la Kapo. Ambaŭ estas patrinoj de Kristo, sed ambaŭ ne povas naski la tutan Kriston unu sen la alia.
Tial, en la Skribaĵoj inspiritaj de Dio, kion oni atribuas ĝenerale al la Eklezio, virgulino kaj patrino, tio estas aplikebla speciale al Maria. Kion oni atribuas speciale al Maria, virgulino kaj patrino, tion oni povas prave apliki ĝenerale al la Eklezio, virgulino kaj patrino; kiam la teksto parolas pri unu el ili, tiam tion oni povas apliki rekte kaj sendistinte al ambaŭ.
Krome, ĉiu fidela animo estas egale, laŭ sia maniero, edzino de la Vorto de Dio, patrino de Kristo, filino kaj fratino, virgulino kaj fekunda patrino. La Saĝeco mem de Dio, la Vorto de la Patro, elektas samtempe la Eklezion en universala senco, Marian en speciala senco kaj ĉiun fidelan animon partikulare.
Jen tio, kio diras la Biblio: Mi ekloĝos en la heredaĵo de la Sinjoro (laŭ Sir 24, 7.13). La heredaĵo de la Sinjoro estas, en sia tuteco, la Eklezio, tre speciale estas Maria, kaj partikulare la animo de ĉiu fidelulo. En la sino-tabernaklo de Maria, Kristo loĝis dum naŭ monatoj; en la kredo-tabernaklo de la Eklezio, li loĝos ĝis la finiĝo de la mondo; kaj en la amo de la fidela animo, li loĝos tra la jarcentoj.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua legaĵo – 3-a Adventa dimanĉo – De la Predikoj de Sankta Aŭgusteno, episkopo

(Sermo 293, 3: PL 38, 1328-1329) (5-a jarcento)

Johano estas la voĉo, Kristo la Vorto

Johano estis la voĉo, sed la Sinjoro, en la komenco, estis la Vorto (Joh 1, 1). Johano estis la pasonta voĉo, Kristo la Vorto eterna ekde la komenco.
Nuligu la vorton, kaj kio la voĉo fariĝas? Malplenigita je senco, ĝi estas nur bruo. La voĉo sen vortoj sonas en la oreloj, sed ne nutras la koron.
Tamen, eĉ pri la nutrado de niaj koroj, ni devas vidi la ordon de la aferoj. Se mi pensas pri tio, kion mi diros, do la vorto jam estas en mia koro. Tamen, se mi volas paroli al vi, do mi serĉas la manieron alvenigi al via koro tion, kio jam estas en mia koro.
Dum mi serĉas la manieron alvenigi al vi kaj penetrigi en vian koron tion, kio jam estas en mia koro, mi uzas la voĉon kaj per ĝi mi parolas al vi. La sono de la voĉo igas vin kompreni la vorton; kiam ĝi igis vin kompreni la vorton, tiu sono malaperas, sed la vorto transdonita al vi restas en via koro, sen eliri el mia koro.
Ĉu ne ŝajnas al vi, ke tia sono, transdoninte mian vorton, diras nun: Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi (Joh 3, 30)? La voĉo sonis, plenuminte sian funkcion, kaj malaperis, kvazaŭ ĝi dirus: Ĉi tiu mia ĝojo do plenumiĝis (Joh 3, 29). Ni konservu la vorton; ni ne perdu la vorton koncipitan en nia intimo.
Ĉu vi volas vidi, kiel la voĉo pasas kaj la dia vorto restas? Kio okazis al la bapto de Johano? Ĝi plenumis sian funkcion kaj malaperis; nun la bapto de Kristo funkcias. Ni ĉiuj kredas je Kristo kaj esperas de Li la savon: ja tion la voĉo anoncis.
Ekzakte pro la malfacileco ne konfuzi la voĉon kun la vorto, ili juĝis, ke Johano estis la Kristo. Ili konfuzis la voĉon kun la vorto. Sed la voĉo rekonis sian funkcion por ne kaŭzi problemojn al la vorto. Mi ne estas la Kristo (Joh 1, 20), diris Johano, nek Elija nek la Profeto. Ili do demandis lin: Kiu estas vi? Mi estas, li respondis, la voĉo de krianto en la dezerto: “Rektigu la vojon de la Eternulo” (Joh 1, 19.23). Estas la voĉo de krianto en la dezerto, de rompanto de la silento. Rektigu la vojon de la Eternulo, kvazaŭ li dirus: “Mi estas la voĉo kiu aŭskultiĝas nur por alporti la Eternulon al viaj koroj. Sed Li ne digniĝos iri tien, kien mi volas konduki Lin, se vi ne rektigos la vojon”.
Kion signifas: Rektigu la vojon, se tio ne signifas: Preĝu laŭ oni devas preĝi? Kion signifas: Rektigu la vojon, se ne signifas: Havu humilajn pensojn? Imitu la ekzemplon de Johano. Ili juĝas, ke li estas la Kristo kaj li diras, ke li ne estas tiu, kiun ili kredas esti; li ne profitas de ilia eraro por egoisma aserto pri si. Se li dirus: “Mi estas la Kristo”, ili facile kredus lin, ĉar oni jam konsideris lin la Kriston antaŭ ol tiam, kiam li dirus. Sed li ne diris tion; male, li rekonis tion, kio li estis, li diris tion, kio li ne estis, li estis humila. Li vidis la lokon, el kie venis al li la savo; li komprenis, ke li estis lampo kaj timis, ke la vento de orgojlo povus malbruligi ĝin.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – 3-a Adventa lundo – De la Traktato pri la Kontemplado de Dio, de Vilhelmo, abato de la Monaĥejo de Saint-Thierry

(Nn. 9-11: SCh 61,90-96)

Dio amis nin unue

Nur Vi estas ja Eternulo, Vi, laŭ kiu regi nin signifas savi nin; dum, laŭ ni, servi Vin estas nenio alia ol esti savita de Vi.
Eternulo, el Vi venas la beno kaj la savo al via popolo. Sed, kia estas tia savo, se ĝi ne estas la graco koncedata al ni ami Vin kaj esti amata de Vi?
Pro tio, Eternulo, Vi volis, ke la Filo je Via dekstro, la viro kiun Vi fortigis al Vi, estu nomata Jesuo, tio estas, la Savanto: ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj (Mat 1, 21) kaj en neniu alia estas savo (Ago 4, 12). Li instruis nin, ke ni amu lin, pro lia unua amo al ni, eĉ ĝis la morto sur kruco. Pro lia amo kaj prefero, li aperigas nian amon al li, kiu amis nin unue kaj ĝis la fino.
Tio ja okazis: Vi amis nin unue, por ke ni Vin amu. Vi ne bezonis esti amata de ni, sed ni ne povus atingi la celon, al kiu ni estis kreitaj, se ni ne amus Vin.
Jen la kaŭzo, ke Vi, antaŭe parolinte al niaj gepatroj multfoje kaj multmaniere pere de la profetoj, en ĉi tiuj lastaj tempoj parolis al ni per via Filo, per via Vorto; per li estiĝis la ĉielo; kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro (Psa 33, 6).
Al Vi, paroli per Via Filo ne estis io alia krom venigi al la sunlumo, tio estas, klare elmontri kiom multe kaj kiel multe Vi amis nin, Vi, kiu ne avaris je Via propra Filo, sed oferdonis lin pro ni ĉiuj. Kaj li ankaŭ amis nin kaj oferdonis sin pro ni.
Tiu estas, Eternulo, la Vorto kiun Vi sendis al ni, la Ĉiopova Vorto. Kiam trankvila silento envolvis ĉion (laŭ Saĝ 18, 14), tio estas, ĉio estis en la profundaj eraroj, li, kiel senindulga militisto, saltis de la ĉielo el la reĝa trono (laŭ Saĝ 18, 15) por energie kombati kontraŭ ĉiaj eraroj kaj triumfigi milde la amon.
Kion li faris, kion li diris sur la tero, eĉ suferante hontegojn, kraĉaĵojn kaj vangofrapojn, eĉ ĝis la kruco kaj la tombo, ĉio ne estis io alia krom la vorto kiun vi sendis al ni per via Filo, instigante per via amo nian amon al vi.
Vi bone sciis, ho Dio Kreanto de la homoj, ke tiu ĉi amo ne povas esti altrudata, sed estas necese stimuli ĝin ĉe la homa koro. Ĉar kie estas altrudado, tie ne estas libereco, kaj kie ne estas libereco, tie ankaŭ ne estas justeco.
Vi tiel volis, ke ni amus Vin, ĉar ni ne povus saviĝi juste sen ami Vin; kaj ni ne povus ami Vin sen ricevi de Vi tiun amon.
Pro tio, Eternulo, laŭ diris la Apostolo de via amo kaj ni ankaŭ jam diris, Vi amis nin unue; kaj Vi amas unue ĉiujn, kiuj amas Vin.
Tamen, ni amas Vin per la sento de amo kiun Vi metis en nin. Sed via amo, via boneco, ho plejalta Bonulo kaj plena Bono, estas la Sankta Spirito, kiu venas el la Patro kaj la Filo. Ekde la komenco de la kreado ĝi ŝvebis super la akvoj, tio estas, super la hezitoplenaj spiritoj de la filoj de homoj; ĝi oferdonas sin al ĉiuj, allogas ĉion al si, inspirante, kuraĝigante, malproksimigante la nocivajn aferojn, provizante la utilajn aferojn, unuigante Dion al ni kaj nin al Dio.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 17-an de decembro – De la Leteroj de Sankta Leono Magno, papo

(Ep. 31,2-3: PL 54, 791-793) (5-a jarcento)

La mistero de nia repaciĝo

Estas malutile aserti, ke nia Sinjoro, filo de la Virgulino Maria, estas vera kaj perfekta homo, se oni ne kredas, ke li ankaŭ apartenas al tiu genealogio proklamita en la Evangelio.
Sankta Mateo skribas: La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham (Mat 1, 1). Kaj, sekve, li prezentas la generaciojn ekde la komenco de la homaro ĝis Jozefo, al kiu estis fianĉinigita la Patrino de la Sinjoro.
Sankta Luko, tamen, trairante en mala direkto la ordon de la genealogio, atingas la komencon de la homaro, por montri, ke la unua kaj la lasta Adamo havas la saman naturon.
Efektive, eblis al la ĉiopoveco de la Filo de Dio, ke li, por instrui kaj justigi la homojn, elmontriĝus tiel same kiel li aperis al la patriarkoj kaj profetoj, ekzemple, kiam li luktadis aŭ babiladis, aŭ kiam li akceptis la gastemajn servojn kaj eĉ ricevis la manĝaĵojn prezentitajn al li.
Sed tiuj aperoj estis bildoj, misteraj signoj, kiuj anoncis la homan realecon de Kristo, prenita de la idaro de tiuj antaŭuloj.
Neniu el tiuj bildoj, tamen, povis realigi la misteron de nia repaciĝo, pretigita ekde la eterno, ĉar la Sankta Spirito ankoraŭ ne estis malsuprenirinta sur la Virgulinon Marian, nek la potenco de la Plejaltulo estis envolvinta ŝin per sia ombro; la eterna Saĝeco ankoraŭ ne estis konstruinta sian domon en la purega sino de Maria por ke la Vorto fariĝu karno; la Kreinto de la tempoj ankoraŭ ne estis naskiĝinta en la tempo, unuigante la dian naturon kaj la homan naturon en nur unu persono tiel, ke tiu, per kiu ĉio kreiĝis, estu kalkulita kiel unu el la kreaĵoj.
Se la nova homo, sendita en simileco de peka karno (laŭ Rom 8, 3), ne prenus sur sin nian kondiĉon malfortigitan pro peko; se li, samsubstanca al la Patro, ne dignus sin ankaŭ esti samsubstanca al la Patrino kaj unuigi al si nian naturon, escepte la pekon, la homaro restus enprizonigata sub la jugo de la diablo; kaj ni ne povus ricevi la bonon de triumfo de la Venkanto, se tiu ĉi venko estus atingita en naturo malsama ol nia naturo.
Per tiu mirinda unuiĝo, brilis al ni la sakramento de regenerado, por ke ni renaskiĝu spirite per la sama Spirito, per kiu Kristo estis koncipita kaj naskiĝis.
Pro tio la Evangeliisto diras, rilate al la kredantoj: kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio (Joh 1, 13).
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 18-an de decembro kaj 4-a Adventa dimanĉo – De la Letero al Diogneto

(Cap. 8, 5–9, 5: Funk 1, 325-327) (2-a jarcento)

Per sia Filo, Dio rivelis al ni sian amon

Neniu homo vidis Dion nek konis Lin, sed Li mem elmontris Sin. Li elmontris Sin per la kredo, ĉar nur al ĝi estas koncedata la vido de Dio. La Eternulo kaj Kreinto de la universo, Dio, kiu faris ĉion kaj ordigis ĉion, ne nur amis la homojn, sed ankaŭ estis pacienca al ili. Dio ĉiam estis, estas kaj estos la sama: favorkora kaj bona, nekolerema, verema; nur Li estas bona. Kiam Li koncipis sian grandan kaj nedireblan deziron, tiam Li komunikis ĝin nur al sia Filo. Dum Li kaŝis kaj konservis sian planon de saĝeco, ŝajnis, ke Li estis forlasanta kaj forgesanta nin. Sed, kiam li rivelis per sia amata Filo kaj elmontris tion, kion Li pretigis ekde la komenco, tiam Li donis al ni ĉion samtempre: partopreni sian bonon, vidi kaj kompreni. Kiu el ni povus iam esperi pri tiom granda donaco?
Tial Dio, disponiginte ĉion en si mem per sia Filo, permesis al ni, ĝis tiuj ĉi lastaj tempoj, sekvi niajn impulsojn malordigitajn, devojigitajn de la bona vojo danke al la malbonaj plezuroj kaj pasioj. Al Li ja ne plaĉis niaj pekoj; tolerante ilin, Li ne estis aprobanta tiun tempon de malegaleco, sed Li estis pretiganta tiun ĉi tempon de justeco. Tiel, konvinkitaj ke ni tiutempe estis maldignaj je la vivo pro niaj verkoj, ni fariĝu nun dignaj je ĝi per la boneco de Dio. Kaj post montri nian malkapablon eniri per niaj propraj fortoj en la Regnon de Dio, ni fariĝu kapablaj je tio per la Dia potenco.
Kiam, do, nia malegaleco atingis la pinton kaj elmontriĝis, ke la meritata pago de puno kaj morto estis tre proksima, tiam alvenis la tempo determinita de Dio por riveli sian bonecon kaj potencon. Ho senmezura favorkoreco kaj amo de Dio! Li ne malamis nin, ne malakceptis nin, nek venĝis al ni, sed toleris nin pacience. Kompatoplena, Li prenis sur sin niajn pekojn, donis sian propran Filon kiel pagon por nia elaĉeto: la sanktulon por la pekuloj, la senkulpulo por la malbonuloj, la justulo por la maljustuloj, la nekoruptebla por la korupteblaj, la nemortebla por la morteblaj. Kio povus forviŝi niajn pekojn krom lia justeco? Per kiu ni povus esti justigitaj, ni malpiuloj kaj malbonuloj, krom per la Filo de Dio?
Ho dolĉa interŝanĝo, ho mistera iniciato, ho surprizema profito, ke la malegaleco de multaj estis venkita de nur unu justulo kaj la justeco de nur unu justigis multajn malpiulojn!
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 19-an de decembro – De la Traktato kontraŭ la herezoj, de Sankta Irineo, episkopo

(Lib. 3, 20, 2-3: SCh 34, 342-344) (2-a jarcento)

La ekonomio de la elaĉetanta Enkarniĝo

La gloro de la homo estas Dio; sed kiu profitas de la verkoj de Dio kaj de Lia tuta saĝeco, tiu estas la homo.
Kiel la kuracisto kiu montras sian kapablon ĉe la malsanulo, tiel same Dio elmontras sin ĉe la homoj. Pro tio ĉi la Apostolo Paŭlo diras: Dio kunŝlosis ĉiujn en malobeo, por ke Li kompatu ĉiujn (Rom 11, 32). Li diris pri la homo kiu, malobeinte Dion, perdis la nemortecon, sed poste obtenis la mizerikordon, ricevinte la adopton pere de la Filo de Dio.
Se la homo akceptas, sen orgojlo nek pretendo, la veran gloron kiu venas de la kreaĵoj kaj de la Kreinto, tio estas, de Dio ĉiopova kiu ekzistigas ĉion, kaj se li restas en Lia amo, en obeemo kaj dankemo, la homo ricevos de Li gloron eĉ pli grandan, progresante ĉiam plu, ĝis similiĝi al Tiu, Kiu mortis pro li.
Efektive, Kristo estis sendita en simileco de peka karno (Rom 8, 3) por kondamni la pekon kaj, post tio ĉi, forpeli ĝin de la karno. Ĉio ĉi okazis por instigi la homon similiĝi al Li, destinante lin esti imitanto de Dio, submetante lin al la patra obeemo, por ke li vidu Dion kaj povu aliri al la Patro. La Vorto de Dio loĝis en la homo kaj fariĝis filo de homo, por alkutimigi la homon kompreni Dion kaj Dio loĝu en la homo, laŭ la volo de la Patro.
Pro tio ĉi, la signo de nia savo, la Emanuel naskiĝinta el la Virgulino (laŭ Jes 7, 11.14), estis donita de la Eternulo mem; li estis venonta por savi la homojn, ĉar ili ne povus saviĝi per si mem. Pro tio Sankta Paŭlo proklamas la malfortecon de la homo, dirante: Mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne loĝas (Rom 7, 18), indikante, ke la bono de nia savo ne venas de ni, sed de Dio. Kaj ankaŭ: Ho ve, mi malfeliĉulo! kiu min liberigos el la korpo de ĉi tiu morto? (Rom 7, 24). Kaj tuj li montras la liberiganton: Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro (Rom 7, 25).
Ankaŭ Jesaja diras: Fortigu la senfortiĝintajn manojn, kaj fortikigu la ŝanceliĝantajn genuojn. Diru al tiuj, kiuj estas senkuraĝigitaj en la koro: “Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos venĝo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin” (laŭ Jes 35, 3-4). Fakte, nia savo ne povus veni de ni mem, sed nur de la helpemo de Dio.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 20-an de decembro – De la Homilioj laŭde al la Virga Patrino, de Sankta Bernardo, abato

(Hom. 4,8-9: Opera omnia, Edit. Cisterc. 4, [1966], 53-54) (12-a jarcento)

La tuta mondo atendas la respondon de Maria

Vi aŭskultis, ho Virgulino, ke vi koncipos kaj naskos filon, ne danke al homo – vi aŭskultis – sed danke al la Sankta Spirito. La Anĝelo atendas vian respondon: jam tempo estas por reiri al Dio, kiu sendis lin. Ankaŭ ni, Sinjorino, mizere subpremitaj de kondamna decido, ni atendas vian vorton de mizerikordo.
Jen, ke estas proponita al vi la prezo de nia savo; se vi konsentas, ni liberiĝos. Ĉiuj ni estis kreitaj de la eterna Vorto, sed ni falis en la morton; per via rapida respondo ni estos rekreitaj kaj denove vokitaj al la vivo.
Ho Virgulino plena je boneco, la kompatinda Adamo, forpelita de la Edeno kune kun lia mizera idaro, petegas vian respondon; Abraham petegas ĝin, David petegas ĝin. La aliaj patriarkoj, viaj praantaŭuloj, kiuj ankaŭ loĝas en la regiono de la ombro de morto, petadas tiun ĉi respondon. La tuta mondo atendas vin, surgenue ĉe viaj piedoj.
Tio ne okazas sen motivo, ĉar de via vorto dependas la trankviliĝo de malfeliĉuloj, la elaĉeto de malliberuloj, la libereco de kondamnitoj, nu, la savo de ĉiuj gefiloj de Adamo, de lia tuta raso.
Rapidu, ho Virgulino, doni vian respondon; respondu senprokraste al la Anĝelo, aŭ, respondu al la Eternulo per la Anĝelo. Diru unu vorton kaj ricevu la Vorton; diru vian vorton kaj koncipu la Vorton de Dio; diru provizoran vorton kaj akceptu la eternan Vorton.
Kial vi malrapidas? Kial vi hezitas? Kredu, konsentu, ricevu. Ke via humileco pleniĝu je kuraĝo, via modesteco de fido. Neniel konvenas, ke via virga simpleco forgesu la prudenton. Tamen, en tiu ĉi unika renkontiĝo, prudenta Virgulino, ne timu la pretendecon. Ĉar, se via modesteco plaĉis al Dio, nun estas pli multe necese montri vian piecon per la vorto.
Malfermu, ho sankta Virgulino, vian koron al la kredo, viajn lipojn al la konsento, vian sinon al la Kreanto. Jen, ke la Dezirato de ĉiuj nacioj frapas ĉe via pordo. Ah! se vi malrapidas kaj Li foriras, vi komencos denove serĉi kun larmoj Tiun, Kiun via koro amas! Leviĝu, kuru, malfermu. Leviĝu per la kredo, kuru per la sindonemo al Dio, malfermu per la konsento. Jen la sklavino de la Eternulo, diras la Virgulino; estu al mi laŭ via diro (Luk 1, 38).
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 21-an de decembro – De la Ekspono pri la Evangelio de Sankta Luko, de Sankta Ambrosio, episkopo

(Lib. 2, 19. 22-23. 26-27: CCL 14, 39-42) (4-a jarcento)

La vizito de la Virgulino Maria

La Anĝelo anoncis al la Virgulino Maria misterajn aferojn. Por fortigi ŝian kredon per ekzemplo, li anoncis al ŝi la gravedecon de virino maljuna kaj sterila, kiel pruvon, ke eblas al Dio ĉio, kion Li volas.
Tuj post aŭskulti la novaĵon, Maria iris al la montoj, ne pro manko de kredo je la profetaĵo nek de fido je la mesaĝo, nek pro dubo pri la donita ekzemplo, sed gvidata de la feliĉo vidi la promeson esti plenumita, kondukita de la volo servi, movigita de la interna impulso de sia ĝojo.
Jam plena je Dio, kien rapide iri krom al la altaĵoj? La graco de la Sankta Spirito ignoras la malrapidecon. Elmontriĝas rapide la bonojn de la alveno de Maria kaj de la ĉeesto de la Sinjoro, ĉar kiam Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeto pleniĝis de la Sankta Spirito (Luk 1, 41).
Notu, kiel ĉiu vorto estas elektita laŭ perfekta precizo kaj aŭtoritato: Elizabeto estis la unua kiu aŭdis la voĉon, sed Johano estis la unua kiu eksentis la gracon; ŝi aŭdis laŭ la natura ordo, li ĝojis pro la mistero. Ŝi perceptis la alvenon de Maria, li perceptis la alvenon de la Sinjoro; la virino aŭdis la voĉon de alia virino, la infaneto sentis la ĉeeston de la Filo; la du virinoj proklamas la gracon de Dio, la du infanetoj realigas ĝin interne, komencante en la sino de siaj patrinoj la misteron de mizerikordo; kaj, per duobla miraklo, la patrinoj profetis laŭ la inspiro de siaj filoj.
La infaneto ĝojis, la patrino pleniĝis je la Sanka Spirito. La patrino ne antaŭis al la filo; sed li, estante plena je la Sankta Spirito, komunikis ĝin al sia patrino. Johano ĝojis; la spirito de Maria ankaŭ ĝojis. La ĝojo de Johano komunikiĝas al Elizabeto; pri Maria, tamen, oni ne diras, ĉu ŝi tiam ricevis la Spiriton, sed diras, ke ŝia spirito ĝojis (Kiu estas nekomprenebla, Tiu agadis en sia patrino laŭ maniero nekomprenebla). Elizabeto ricevas la Sanktan Spiriton post gravediĝi; Maria ricevis ĝin antaŭ gravediĝi. Pro tio, Elizabeto diras al Maria: Feliĉa estas vi, kiu kredis (laŭ Luk 1, 45).
Feliĉaj estas ankaŭ vi, kiu aŭdis kaj kredis, ĉar ĉiu animo posedanta la kredon gravediĝas kaj naskas la Vorton de Dio kaj konas Liajn verkojn.
Ke estu en ĉiu el vi la animo de Maria por altigi la Sinjoron: en ĉiu el vi estu la spirito de Maria por ĝoji en Dio. Malgraŭ ekzistas nur unu Patrino de Kristo laŭ la naturo, Kristo estas la frukto de ĉiuj laŭ la kredo; ĉar ĉiu animo ricevas la Vorton de Dio se ĝi, sen makuloj kaj liberigita de la peko, konservas la ĉastecon kun kompleta pureco.
Ĉiu animo atinganta tian perfektecon altigas la Sinjoron same kiel la animo de Maria altigis Lin kaj ŝia spirito ĝojis en Dio, ŝia Savanto.
Vere, la Sinjoro estas altigata, laŭ ni legas en alia parto: Gloru la Eternulon kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon (Psa 34, 3). La homa vorto nenion povas aldoni al la Eternulo, sed Li estas altigata en ni: la bildo de Dio estas la Kristo kaj tial, kiam la homo agadas kompateme kaj juste, tiam li altigas tian bildon de Dio, laŭ kiu li estis kreita; altigante ĝin, la homo partoprenas pli kaj pli en la Dia alteco.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 22-an de decembro – De la Ekspono pri la Evangelio de Sankta Luko, de Sankta Bedo Venerinda, sacerdoto

(Lib. 1, 46-55: CCL 120, 37-39) (8-a jarcento)

Magnificat

Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon, kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto (Luk 1, 46-47).
La Eternulo, diras ŝi, altigis min per donaco tiom granda kaj mirinda, ke nenia vorto povas priskribi Lin kaj eĉ en la intimo de koro estas malfacile kompreni Lin. Pro tio, mi dediĉas ĉiujn fortojn de mi por laŭdi kaj dankesprimi, kontemplante la grandecon de Tiu, Kiu estas eterna, kaj mi oferdonas ĝoje ĉion, kion mi sentas kaj pensas, ĉar mia spirito ĝojas pro la eterna dieco de Jesuo, la Savanto, kiun mi koncipas kaj kiu kreskas en mia sino.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, kaj sankta estas Lia nomo (Luk 1, 49).
Tiuj ĉi vortoj rilatas al la komenco de la kantiko, kiu diras: Mia animo altigas la Eternulon. Fakte, nur la animo en kiu la Eternulo degnis fari mirindaĵojn povas altigi kaj laŭdi Lin digne kaj diri, admonante tiujn, kiuj havas la samajn dezirojn kaj aspirojn: Gloru la Eternulon kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon (Psa 34, 3).
Kiu konas la Eternulon kaj neglektas proklami Lian grandecon kaj sanktigi Lian nomon, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo (Mat 5, 19). Oni diras, ke Lia nomo estas sankta ĉar Li, pro Sia senfina potenco, transcendas ĉiun kreaĵon kaj estas senfine disigita de ĉiuj kreaĵoj.
Li helpis Sian servanton Izrael, memorante Sian korfavoron (Luk 1, 54).
Izrael estas, efektive, nomata servanto de la Eternulo, ĉar ĝi, obeema kaj humila, estis de Li akceptita por esti savita, laŭ diras Hoŝea: Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis (Hoŝ 11, 1). Kiu rifuzas humiliĝi, tiu certe ne povas saviĝi, nek diri kune kun la Profeto: Jen Dio estas mia helpanto, mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo (Psa 54, 4). Sed, kiu do humiligos sin, kiel infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo (laŭ Mat 18, 4).
Kiel Li parolis al niaj patroj, al Abraham kaj al lia idaro eterne (Luk 1, 55).
Temas pri la idaro de Abraham laŭ la spirito, ne laŭ la karno, tio estas, ne nur pri la idoj laŭ naturo, sed pri ĉiuj kiuj sekvis la ekzemplon de lia kredo, ĉu cirkumciditaj aŭ ne. Ĉar Abraham mem, ankoraŭ necirkumcidita, kredis kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
La veno de la Savanto estis, do, promesita al Abraham kaj al lia idaro por ĉiam, tio estas, al la filoj laŭ la promeso, pri kiuj Paŭlo diris: Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso (Gal 3, 29).
Estas juste, ke, antaŭ la naskiĝo de la Sinjoro kaj de Johano, liaj respektivaj patrinoj profetas, por ke, se la peko komencis per la virino, la bonoj komencu egale per ŝi; kaj, se per la logiĝo de nur unu virino la morto estis enkondukita en la mondon, nun per la profetaĵo de du virinoj estas anoncata al la mondo la savo.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 23-an de decembro – De la Traktato kontraŭ la herezo de Noeto, de Sankta Hipolito, sacerdoto

(Cap. 9-12: PG 10, 815-919) (3-a jarcento)

Elmontriĝo de la kaŝita mistero

Unika estas la Dio konata de ni, gefratoj, kaj ne per alia fonto krom la Sankta Skribo. Ni devas, do, scii tion, kion ĝi anoncas kaj kompreni tion, kion ĝi instruas. Ni kredu la Patron tiel, kiel Li volas esti kredata; ni gloru la Filon tiel, kiel li volas esti glorata; kaj ni ricevu la Sanktan Spiriton tiel, kiel li volas doni sin al ni. Ni konsideru ĉion ĉi, ne laŭ nia propra volo kaj nia persona interpretado, nek perfortante la donacojn de Dio, sed laŭ Li mem instruis nin per la Sankta Skribo.
Kiam nur Dio ekzistis, kaj ankoraŭ estis neniu, kiu kunekzistus kun Li, tiam Li decidis krei la mondon. Li kreis ĝin per sia penso, sia volo kaj sia vorto; kaj la mondo ekekzistis laŭ Li volis kaj realigis. Sufiĉas al ni nur scii, ke nenio kunekzistis kun Dio. Neniu estis krom Li, nur Li ekzistis kaj estis perfekta en ĉio. En Li estis la inteligento, la saĝeco, la potenco kaj la konsilo. Ĉio estis en Li kaj Li estis ĉio. Kiam Li volis kaj kiel Li volis, en la tempo determinita de Li, tiam Li elmontris sian Vorton, per kiu Li faris ĉion.
Dio posedis la Vorton en si mem, kaj la Vorto estis neperceptebla al la kreita mondo; sed, aŭdigante sian voĉon, Dio perceptigis lin. Generinte lin kiel lumon el la lumo, Li sendis kiel Sinjoron de la kreaĵaro tiun, kiu estas Lia inteligento mem. Kaj tiu Vorto, kiu en la komenco estis videbla nur al Dio kaj nevidebla al la mondo, fariĝis videbla por ke la mondo, vidante lian elmontriĝon, povus saviĝi. La Vorto estas vere la inteligento de Dio kiu, enirinte en la mondo, elmontriĝis kiel la servanto de Dio. Ĉio estis farita de li, sed li venas nur el la Patro. Li donis la leĝon kaj la profetojn; kaj, farinte tion, li impulsis la profetojn paroli laŭ la movo de la Sankta Spirito por ke, ricevinte la forton de inspiro de la Patro, ili anoncu Lian deziron kaj Lian volon.
La Vorto, do, videbliĝis, laŭ diras Sankta Johano. Tiu ĉi ripetas sinteze tion, kion la profetoj diris, elmontrante, ke Tiu estis la Vorto per kiu ĉio estiĝis: En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis (Joh 1, 1.3). Li, poste, pludiras: Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis. Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis (Joh 1, 10-11).
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)