Pentekosto – Vespro II

Malfermo
Dio, atentu helpi nin.
Rapidu subteni nin.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

Himno

Venu, Kreanto, Di-Spirit’,
hejmiĝu al fidela kor’;
al ĉiu Via viv-kreit’
abundon donu da favor’.
Nomiĝas Vi la Paraklet’,
donaco de la Plejaltul’,
spirita unkto, fajr-impet’,
viviga fonto, amo-brul’.
Sepopa Vi trezor’ de grac’,
Vi fingro de la Dia man’;
gloregas buŝo kun aŭdac’
la Patron pro la savo-plan’.
Bruligu lumon en l’ anim’,
penetru korojn per la am’,
kaj nian korpon en deprim’
firmigu Vi per virto-flam’.
Repelu regon de l’ malbon’,
donacu pacon plu sen ĉes’;
kaj dum nin gvidos Via spron’,
nin lasos kulpo kaj opres’.
Vidigu Patron laŭ la dir’,
per Vi koniĝu Lia Fil’,
je Vi, la el-ambaŭa spir’,
ni ĉiam kredu en humil’.

Psalmoj

Psalmo 110 (109), 1-5.7
La Mesio, Reĝo kaj Sacerdoto
Ĉar li devas reĝadi,
ĝis li metos ĉiujn malamikojn
sub siajn piedojn
(1 Kor 15, 25).

Antifono 1: La Spirito de la Eternulo plenigis la mondon. Haleluja.
La Eternulo diris al mia sinjoro: †
Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.
En la tago de via potenco †
via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.
De la komenco de matenruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. —
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; †
vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. —
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 1: La Spirito de la Eternulo plenigis la mondon. Haleluja.

Psalmo 114 (113 A)
Izrael liberiĝas el Egiptujo
Sciu, ke ankaŭ vi,
kiuj forlasis tiun ĉi mondon,
eliris el Egiptujo
(Sankta Aŭgusteno).

Antifono 2: Veriĝu en ni, ho Dio, tio, kion Vi en ni realigis per Via templo kiu estas en Jerusalem. Haleluja.
Kiam Izrael eliris el Egiptujo, *
La domo de Jakob el fremda popolo,
Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, *
Izrael Lia regno.
La maro vidis kaj forkuris, *
Jordan turniĝis malantaŭen;
La montoj saltis kiel ŝafoj, *
La montetoj kiel ŝafidoj.
Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? *
Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?
Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, *
Montetoj, kiel ŝafidoj?
Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, *
Antaŭ la Dio de Jakob,
Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, *
Graniton en akvodonan fonton.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 2: Veriĝu en ni, ho Dio, tio, kion Vi en ni realigis per Via templo kiu estas en Jerusalem. Haleluja.

Laŭdkanto laŭ Apo 19, 1-2.5-7
La nuptoj de la Ŝafido

Antifono 3: Ĉiuj pleniĝis de la Spirito de Dio, kaj komencis paroli. Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj;
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj,
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
La Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas.
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron;
ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido,
kaj lia edzino sin pretigis.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 3: Ĉiuj pleniĝis de la Spirito de Dio, kaj komencis paroli. Haleluja.

Legaĵo: Efe 4, 3-6
Penu konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko; unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj.
Responsorio:
La Spirito de la Sinjoro plenigas la universon. Haleluja, haleluja.
La Spirito de la Sinjoro plenigas la universon. Haleluja, haleluja.
Tiu, Kiu ampleksas ĉion, scias ĉies vorton.
Haleluja, haleluja.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
La Spirito de la Sinjoro plenigas la universon. Haleluja, haleluja.

Laŭdkanto de Maria

Laŭdkanto – Luk 1, 46-55
La ĝojo de la animo en la Sinjoro

Antifono: Hodiaŭ estas la granda tago de la sankta Pentekosto, haleluja; hodiaŭ la Spirito de Dio aperis kvazaŭ fajro al la disĉiploj kaj donis al ili siajn karismojn, siajn plej diversajn donacojn, kaj dissendis ilin al la mondo kiel atestantojn de la Evangelio: Kiu kredos kaj ricevos la bapton de la Sinjoro, tiu saviĝos, haleluja.
Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. —
Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. —
Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian korfavoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono: Hodiaŭ estas la granda tago de la sankta Pentekosto, haleluja; hodiaŭ la Spirito de Dio aperis kvazaŭ fajro al la disĉiploj kaj donis al ili siajn karismojn, siajn plej diversajn donacojn, kaj dissendis ilin al la mondo kiel atestantojn de la Evangelio: Kiu kredos kaj ricevos la bapton de la Sinjoro, tiu saviĝos, haleluja.

Porpetoj
Ni preĝu al Dio Patro, kiu per Jesuo Kristo kunigis sian Eklezion, kaj ni petu krede kaj ĝoje:
Ho Dio, sendu vian Spiriton, kaj renovigu la supraĵon de la tero!
Faru, ke ĉiuj loĝantoj de la Tero, unuiĝintaj per unusola bapto kaj en la sama Spirito, – estu unu koro kaj unu animo.
Ho Dio, sendu vian Spiriton, kaj renovigu la supraĵon de la tero!
Vi, kiu plenigis la universon de via Spirito, – helpu la homaron konstrui novan mondon justan kaj pacan.
Ho Dio, sendu vian Spiriton, kaj renovigu la supraĵon de la tero!
Eterna Dio, Patro de ĉiuj homoj, kiu volas kunigi en unusola kredo viajn gefilojn disiĝintajn, – lumigu la tutan teron per la graco de la Sankta Spirito.
Ho Dio, sendu vian Spiriton, kaj renovigu la supraĵon de la tero!
Vi, kiu renovigas ĉion per via Spirito, – donu sanon al malsanuloj, ĝojon al malĝojantoj kaj saviĝon al ĉiuj.
Ho Dio, sendu vian Spiriton, kaj renovigu la supraĵon de la tero!
Vi, kiu per la Sankta Spirito relevigis vian Filon el la mortintoj, – donu la eternan vivon al tiuj, kiuj forpasis de tiu ĉi mondo.
Ho Dio, sendu vian Spiriton, kaj renovigu la supraĵon de la tero!
(oni povas preĝi libere, laŭtvoĉe aŭ silente)

Patro-Nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro eterne. Amen.

Resuma Preĝo
Ho Dio, kiu per la Pentekosta mistero
sanktigas la Eklezion en ĉiu popolo kaj nacio,
disverŝu en la tutan mondon la donacojn de la Sankta Spirito,
kaj renovigu en la koroj de la kredantoj tiujn mirindaĵojn,
kiujn via amo estigis dum la komenco de la evangelia anonco.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Fina Voko
Dio benu nin. Li gardu nin de ĉio malbona kaj konduku nin al la vivo eterna.
Amen.
––––––––––––––––––––––––––––––
aŭ, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno
La Sinjoro estu kun vi
kaj kun via spirito.
Benu vin la ĉiopova Dio,
la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
Amen.
La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco. Haleluja, haleluja.
Al Dio estu danko. Haleluja, haleluja.