Meso en Esperanto dum 53-a Brazila Kongreso de Esperanto en Kuritibo

La 53-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) okazis inter la 31-a de majo kaj la 03-a de junio 2018 centre de la bunta kaj agrabla urbo Kuritibo (Curitiba), ĉefurbo de la brazila ŝtato Paranao (Paraná), kaj kunigis pli ol 300 partoprenantojn el diversaj partoj de Brazilo kaj el aliaj landoj.
La unua momento de BKE 2018, antaŭ la solena malfermo, estis la Meso en Esperanto, celebrita en la aŭditorio de la universitato Uninter, sidejo de la kongreso. La Ĉefepiskopo de Kuritibo, José Antônio Peruzzo, afablege helpis la organizanton Marcelo Luiz kaj indikis pastron Volnei Carlos de Campos por celebri la Meson; sen tia helpo, certe la Meso ne okazus, ĉar estas malfacile trovi pastron dum la tago de Kristokorpo, kiam en ĉiuj paroĥoj oni celebras ĝin solene.
La organizanto ricevis de la IKUE-ano Vitor Luiz la bezonatajn kaj utilajn elektronikajn materialojn pri la Meso (ritaro kaj legaĵoj de la soleno de Kristokorpo) en la portugala kaj en Esperanto, kaj la pastro Volnei preĝis parte en la portugala, parte en Esperanto; Marcelo faris faldfoliojn pri la Meso, prilaboris foliojn en Esperanto por ke la homoj akompanu la Meson kaj donacis al la partoprenantoj 16-paĝan libreton kun bazaj preĝoj en Esperanto kiel memoraĵon pri la Meso. Belega ĥoro ne-esperantista kantis en Esperanto, Marcelo legis en Esperanto la unuan legaĵon, la responsorian Psalmon kaj ĉiuj preĝis la Patro-nian en Esperanto. La organizantoj de BKE kaj la partoprenantoj multe laŭdis la organizantojn de la Meso en Esperanto ĉar ĝi estis bela kaj okazis antaŭ la malfermo de la kongreso.
Krom la laboroj de la organizanto, ankaŭ menciindas la helpo de lokaj esperantistoj: Jonathas Barros (prezidanto de Paranaa Esperanto Asocio, li havis la ideon krei la libreton), Jorge Teles (kiu tradukis la kanzonojn), Ariádene (ŝi legis la Psalmon) kaj Hozana (kiu presigis la tekstojn kaj libretojn). Dio benu la tutan skipon!
En la vortoj de Marcelo Luiz, ĉio okazis bonorde kaj, malgraŭ la organizantoj devis fari ĉion rapide kaj urĝe, la sperto estis valora kaj espereble validas por futuraj kongresoj. En Brazilo estas bezonate paroli kaj konversacii pli multe pri la okazigo de Mesoj en Esperanto kaj pretigi niajn pastrojn por alfronti tiun defion, ĉar la Meso en Esperanto ne estas “sep-kapa monstro”, sed parto de la stelo kun kvin unuiĝintaj pintoj.
La jenaj dosieroj estis uzataj kaj disdonataj al la partoprenantoj de la Meso en Esperanto:

Sube troveblas kelkaj fotoj pri tiu speciala momento de la uzado de Esperanto por transdoni al ĉiuj homoj la Evangelion.
Dio benu vin kun paco kaj beno!

Amike,
Vitor Luiz Rigoti dos Anjos
Dumviva IKUE-ano ekde 2008
Serra / Espírito Santo / Brazilo
P.S.: Se vi havas pliajn fotojn pri la Meso en Esperanto dum 53-a Brazila Kongreso de Esperanto, bonvole sendu ilin al mi! Kontaktu min per la komentejo de tiu ĉi paĝo.