Kia Papo? La internaj tensioj de la nuntempa Eklezio – Leonardo Boff

Kia Papo? La internaj tensioj de la nuntempa Eklezio – Leonardo Boff*
Mi ne proponas prezenti taksadon de la pontifika período de Benedikto la 16-a, afero jam farita kompetentece de aliaj. Al la legantoj eble estas pli interese koni pli bone tension, kiu estas ĉiam vivan ene de la Eklezio kaj determinas la profilon de ĉiu Papo.
La ĉefa demando estas: kiu estas la pozicio kaj la misio de la Eklezio en la mondo? Ni anticipe diras, ke ekvilibra koncepto devas baziĝi sur du fundamentaj kolumnoj: la Regno kaj la mondo. La Regno estas la centra mesaĝo de Jesuo, lia utopio de absoluta revolucio kiu reunuigas la kreaĵaron al si mem kaj al Dio. La mondo estas la loko, kie la Eklezio faras sian laboron kaj kie ĝi mem konstruas sin. Se ni pensas la Eklezion kiel tro ligitan al la Regno, la riskoj estas la spiriteciĝo kaj la idealismo. Se ni pensas ĝin kiel tro proksiman al la mondo, ekzistas la tentoj nome mondiziĝo kaj politikiziĝo. Gravas scii, kiel artikigi Regnon, Mondon kaj Eklezion. ĉi tiu apartenas al la Regno kaj ankaŭ al la mondo, kaj enhavas dimensiojn historian (kun siaj kontraŭdiroj) kaj transmondan.
Kiel travivi tiun tension en la mondo kaj la historio? Aperas du modeloj malsamaj kaj, foje, konfilktemaj: la atesto kaj la dialogo. La atesto-modelo asertas konvinkite: ni havas la konfiditaĵon de la kredo, en kiu estas ĉiuj veraĵoj bezonataj al la saviĝo; ni havas la sakramentojn kiuj komunikas la gracon; ni havas bondifinitan moralon; ni certas, ke la Katolika Eklezio estas la Eklezio de Kristo, la nura kiu estas vera; ni havas la Papon, kiu havas neerarecon rilate al la kredo kaj la moralo; ni havas hierarkion kiu regas la fidelularon; kaj ni havas la promeson de la senĉesa asisto de la Sankta Spirito. Tion oni devas atesti antaŭ mondo, kiu ne scias kien iri kaj, per si mem, neniam atingos la saviĝon. ĝi devos akcepti kiel peranton la Eklezion, sen kiu ne ekzistas la saviĝo.
La kristanoj de tia modelo, de Papoj al simplaj fideluloj, sentas sin portantoj de unika savema misio. Je tio, ili estas fundamentistoj kaj multe fermitaj al la dialogo. Kial dialogi? Ni jam havas ĉion. La dialogo estas por faciligi la konvertiĝon kaj estas civila gesto. La dialogo-modelo komencas de aliaj premisoj: La Regno estas pli granda ol la Eklezio kaj ankaŭ havas sekularan plenumiĝon ĉiam, kiam ekzistas vero, amo kaj justeco; Kristo resurektinta havas kosmajn dimensiojn kaj impulsas la evoluiĝon al bona fino; la Spirito ĉiam ĉeestas en la historio kaj en la bonaj homoj, kaj alvenas antaŭ ol la misiisto, ĉar jam estis en la popoloj laŭ la formoj de solidareco, amo kaj kompato. Dio neniam forlasis siajn homojn kaj al ĉiuj oferdonas la eblon saviĝi, ĉar Li kreis ilin el Sia koro por iam vivi feliĉaj en la Regno de la liberigitoj. La misio de la Eklezio estas esti signo de tia historio de Dio ene de la homa historio, kaj ankaŭ esti ilo de tiu plenumiĝo kune kun aliaj spiritecaj vojoj. Se la realaĵo kaj religia kaj sekulara estas plena je Dio, do ni ĉiuj devas dialogi: interŝanĝi, lerni unuj el la aliaj kaj igi feliĉa, pli facila kaj pli sekureca la homan vojiron al la promeso.
La unua atesto-modelo estas tiu de la Eklezio de la tradicio, promociinto de la misioj en Afriko, Azio kaj Latin-Ameriko, kaj eĉ estis komplica, je la nomo de la atesto, kun la detruado kaj dominado de multaj gentoj afrikaj kaj aziaj. ĝi estis la modelo de la Papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu trairis la mondon portanta la krucon kiel ateston pri la alveno de la saviĝo. ĝi estis la modelo, eĉ pli multe radikala, de Benedikto la 16-a, kiu neis la titolon de “Eklezio” al la evangeliaj eklezioj, ofendinte ilin forte; kiu atakis rekte la modernecon, ĉar li vidis ĝin neece kiel relativistan kaj sekularistan. Estas logike, ke li ne neis al ĝi ĉiujn valorojn, sed li vidis la kristanan kredon kiel fonton de ili. Li reduktis la Eklezion al izolita insulo aŭ al fortikaĵo tute ĉirkaŭita de malamikoj, kontraŭ kiuj gravas defendi sin.
La dialogo-modelo estas tiu de la Koncilio Vatikano la 2-a, de Paŭlo la 6-a kaj de episkopaj konferencoj de Medellín kaj Puebla en Latin-Ameriko. Ili vidis la kristanismon ne kiel konfiditaĵon, kiel fermitan sistemon riskantan fosiliiĝi, sed kiel fonton de akvoj vivantaj kaj kristalecaj kiujn oni povas konduki per multaj kulturaj tuboj, lokon de reciproka lernado, ĉar ĉiuj portas la Kreantan Spiriton, kaj de la esenco de la sonĝo de Jesuo.
La unua modelo, nome atesto, maltrankviligis multajn kristanojn kiuj sentis sin infanigitaj kaj malvalorigitaj je siaj profesiaj konoj; ili ne plu estis sentantaj la Eklezion kiel spiritan hejmon, kaj, malkonsolitaj, malproksimiĝis de la institucio sed ne de la Kristanismo kiel valoro kaj donacema utopio de Jesuo.
La dua modelo, nome dialogo, proksimigis multajn homojn, ĉar ili sentis sin hejme, helpante konstrui Eklezion kiu estas lernema kaj malfermita al la dialogo kun ĉiuj. La efekto estis la sento de libereco kaj kreemo. Laŭ tiu maniero, valoras la peno esti kristano. Tiu dialogo-modelo fariĝas urĝa se la “Eklezio-institucio” volas eliri el la krizo en kiu ĝi sin metis kaj kiu atingis la punkton de honoro: la moralecon kaj la spiritecon (la pedofiluloj, la ŝtelo de sekretaj dokumentoj kaj la grandaj problemoj de travidebleco ĉe la Vatikana Banko).
Ni devas inteligente pripensi tion, kio nuntempe plej bone servas al la kristana mesaĝo ene de ekologia kaj sociala krizo kiu havas grandegajn konsekvencojn. La centra problemo ne estas la Eklezio, sed la futuro de la Patrino Tero, de la vivo kaj de nia civilizacio. Kiel la Eklezio helpas je tiu vojirado? Nur per dialogo kaj adicio de fortoj kun ĉiuj.
La 13-an de februaro 2013
Originala teksto ĉe: http://leonardoboff.wordpress.com/2013/02/12/que-tipo-de-papa-as-tensoes-internas-da-igreja-atual/