Dimanĉo III de la Karesma Tempo – Semajno III – Vespro II

DIMANĈO III DE LA KARESMA TEMPO

Semajno III de la Psalterio

Vespro II

Malfermo
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.


Himno

Kreint’ favora, aŭdu nin.
Al Vi ni preĝas kun plorad’
en tiu ĉi karesma temp’,
la kvardek tagoj de abstin’.
Ho Esplorant’ de nia kor’,
malfortas tiom nia fort’.
Revenas pente ni al Vi.
Pardonu nin per Via grac’.
Ni multon pekis antaŭ Vi.
Konfesas ni; indulgu nin.
Kadukas ni; fortigu nin,
por ke laŭdatu Via nom’.
Donacu do, ke bridu ni
avidojn korpajn per abstin’,
ke fastu ni kun sobra mens’,
detenu nin de ajna krim’.
Favoru, sankta Triunu’.
Nin helpu vivi kun moder’,
Vin servi, kiel servas Vi,
ke frukton donu Via don’.

Psalmoj

Psalmo 110 (109), 1-5.7
La Mesio, Reĝo kaj Sacerdoto
Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn
(1 Kor 15, 25).

Antifono 1: Pro via nomo liberigu nin, Dio, ĉiopova Reĝo! Donu al ni spacon de konvertiĝo.
La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.
En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.
De la komenco de matenruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. —
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; / vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. —
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 1: Pro via nomo liberigu nin, Dio, ĉiopova Reĝo! Donu al ni spacon de konvertiĝo.

Psalmo 111 (110)
La grandaj faroj de la Eternulo
Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca!
(Apo 15, 3)

Antifono 2: Ni elaĉetiĝis per la multekosta sango de la Ŝafido senmakula, Kristo.
Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, *
En rondo de piuloj kaj en kunveno.
Grandaj estas la faroj de la Eternulo, *
Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.
Bela kaj majesta estas Lia verko, *
Kaj Lia justeco restas eterne.
Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; *
Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; *
Li memoras eterne Sian interligon.
La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, *
Doninte al ili la heredon de gentoj.
La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; *
Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;
Ili estas fortikaj por eterne, *
Faritaj per vero kaj honesto.
Liberigon Li sendis al Sia popolo; / Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. *
Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; / Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. *
Lia gloro restas eterne.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 2: Ni elaĉetiĝis per la multekosta sango de la Ŝafido senmakula, Kristo.

Laŭdkanto laŭ 1 Pet 2, 21-24
La libervola pasio de Kristo, Servanto de Dio

Antifono 3: Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis.
Kristo suferis pro ni, / postlasante por ni ekzemplon, *
por ke ni sekvu liajn postesignojn;
pekon li ne faris, *
kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo;
insultate, li ne insultis responde; / suferante, li ne minacis, *
sed submetis sin al la juste juĝanta;
li mem portis niajn pekojn *
en sia korpo sur la lignaĵo,
por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, / vivu por justeco; *
per lia vundo ni resaniĝis. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 3: Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis.

Legaĵo: 1 Kor 9, 24-25
Ĉu vi ne scias, ke ĉiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion?
Tiel same kuru, por ke vi atingu.
Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio.
Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan.
Responsorio
S. Sinjoro, atentu kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.
K. Sinjoro, atentu kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.
S. Vin, Kristo, ni petas: elaŭdu niajn preĝojn.
K. Ĉar ni pekis antaŭ Vi.
S. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
K. Sinjoro, atentu kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Laŭdkanto de Maria

Laŭdkanto – Luk 1, 46-55
La ĝojo de la animo en la Sinjoro

Antifono: Kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos, diras Jesuo.
Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. —
Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. —
Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian korfavoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono: Kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos, diras Jesuo.

Porpetoj
Ni gloru Dion, la Patron, kiu faris nin Sia elektita popolo, renaskiĝinta el semo nepereonta kaj eterna, per Lia Filo, la Vorto kiu enkarniĝis; kaj ni petu Lin humile:
Estu favora, Dio, al via popolo!
Mizerikorda Dio, aŭskultu la petegojn, kiujn ni sendas al Vi favore al Via popolo,
kaj faru, ke ĝi ĉiam deziru Vian vorton pli ol korpan nutraĵon.
Estu favora, Dio, al via popolo!
Nin instruu ami sincere kaj sendiskriminacie la popolon de nia lando kaj la popolojn de ĉiuj rasoj, kaj labori por la feliĉo kaj konkordo de la tuta homaro.
Estu favora, Dio, al via popolo!
Akceptu bonkore tiujn, kiuj sin pretigas por spirite renaskiĝi per la bapto, por ke ili, kiel vivaj ŝtonoj, konstruu vian spiritan domon, la eklezion.
Estu favora, Dio, al via popolo!
Vi, kiu admonis la ninevanojn al pentofaro per la predikado de profeto Jona, konvertu per via vorto la korojn de la pekantoj.
Estu favora, Dio, al via popolo!
Helpu la mortantojn atendi plenfide sian renkontiĝon kun Kristo, por ke ili ĝoju por eterne vidante vian vizaĝon.
Estu favora, Dio, al via popolo!
Rigardu la viktimojn de la japana tertremo kaj de la pacifika cunamo. Donu al la mortintoj la eternan vivon kaj al la postvivintoj Vian forton.
Estu favora, Dio, al via popolo!
(oni povas preĝi libere, laŭtvoĉe aŭ silente)

Patro-Nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro eterne. Amen.

Resuma Preĝo
Bona Dio, fonto de kompato,
Vi proponas al ni faston, preĝadon kaj karitatajn agadojn kiel riparon de la pekoj;
rigardu korfavore nin, humile agnoskantajn nian mizeron,
kaj via boneco savu nin, prematajn de la pento pro niaj kulpoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
Amen.

Fina Voko
Dio benu nin. Li gardu nin de ĉio malbona kaj konduku nin al la vivo eterna.
Amen.
––––––––––––––––––––––––––––––
aŭ, se ĉeestas pastro aŭ diakono:
Beno
S. La Sinjoro estu kun vi
K. kaj kun via spirito.
S. Benu vin la ĉiopova Dio,
la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K. Amen.
S. La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.
K. Al Dio estu danko.