Tempo de Pasko

(Voltar / Reveni)

TEMPO DE PASKO

PASKA DIMANĈO


ENIRA ANTIFONO kp Psa 138 (139), 18.5-6a

Mi reviviĝis,
kaj ekde nun Mi estas ĉiam kun Vi.
Super Min Vi etendis vian manon.
Mirinda estas via scienco.
Haleluja, haleluja.
Aŭ: kp Luk 24, 34; Apo 1, 6
La Sinjoro vere leviĝis el morto, haleluja.
Al Li estu gloro kaj potenco por ĉiam kaj eterne.
KOLEKTO
Dio, kiu en ĉi tiu tago,
venkinte la morton per via unugenerita Filo,
malfermis al ni la pordojn de la eterna vivo,
ebligu, ni Vin petas, ke ni, solenante la reviviĝan Paskon,
estu tiel renovigataj per via Spirito,
ke ni ankaŭ renaskiĝu en la gloro de la reviviĝinta Sinjoro.
Per Nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
En ĉi tiu paska soleno
ni levas kun ĝojo al Vi, Sinjoro, la oferojn,
per kiuj via Eklezio mirinde renaskiĝas kaj konstruiĝas.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam,
sed precipe en ĉi tiu tago, pli glore laŭdu Vin, Sinjoro,
kiam nia paska Ŝafido, Kristo, sin oferis.
Li ja estas la vera Ŝafido,
kiu forprenis la pekojn de la mondo.
Nian morton Li detruis per sia morto,
kaj nian vivon Li renovigis per sia reviviĝo.
Pro ĉi tiu mistero, en la pleneco de la paska ĝojo,
jubilas la homaro sur la tuta tero.
Kaj tial kun la anĝeloj kaj la sanktuloj
ni kantas ĥore la himnon de via gloro, senfine dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO kp 1 Kor 5, 7-8
Kristo, nia Pasko, fordonis sin por ni:
ni celebru la feston per la senfermenta pano de pureco kaj vero.
Haleluja.
POSTKOMUNIA PREĜO
Ĉiopova Dio,
ĉiam protektu vian Eklezion
pere de la neelĉerpebla potenco de via amo
tiel, ke ni, renovigataj per la paskaj misteroj,
alvenu al la gloro de la reviviĝo.
Per Kristo nia Sinjoro.

LUNDO POST PASKO

ENIRA ANTIFONO kp Eli 13, 5.9
La Sinjoro donis al vi landon
en kiu fluas lakto kaj mielo:
pro tio ĉiam estu antaŭ vi la leĝo de la Sinjoro.
Haleluja.
Aŭ:
La Sinjoro leviĝis el la mortintoj laŭ sia antaŭdiro;
ni ĉiuj ĝoju kaj jubilu,
ĉar eterna estas lia regado.
Haleluja.
KOLEKTO
Dio, kiu daŭre kreskigas vian Eklezion per nova idaro,
donu kapablon al viaj servantoj,
ke ili gardu per sia vivo la gracon,
kiun ili ricevis per la kredo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO

Ricevu favore, Sinjoro, la oferojn de via popolo,
por ke, renovigita per kredo kaj bapto,
ĝi atingu la eternan feliĉon.
Per Kristo, nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Rom 6, 9
Kristo, kiu leviĝis el la mortintoj, ne plu mortas;
la morto ne plu regos Lin. Haleluja.
POSTKOMUNIA PREĜO
La graco de la paska sakramento plenigu nian animon, Sinjoro,
kaj igu nin indaj je via graco,
kiujn Vi kondukis laŭ la vojo de la eterna savo.
Per Kristo, nia Sinjoro.

2a PASKA DIMANĈO


ENIRA ANTIFONO 1 Pet 2, 2

Kiel ĵusnaskitaj infanoj
vi sopiru al la spirita kaj pura lakto,
por kreski en la graco.
Haleluja.
Aŭ: 4 Ezr 2, 36-37 (apokrifa)
Ĝoju, glorkantu kaj danku al Dio,
kiu vokis vin al la ĉiela regno.
Haleluja.
KOLEKTO
Ĉiam kompatema Dio,
kiu per la paskaj solenoj vigligas la kredon de via popolo,
kreskigu en ni vian gracon,
por ke ni komprenu la riĉecon de la bapto, kiu nin purigis,
de la Spirito, kiu donis al ni novan vivon;
de la sango, kiu nin elaĉetis.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Akceptu, ni petas, Sinjoro, la donacojn de via Eklezio;
kaj Vi, kiu vokis nin al la kredo kaj renovigis nin per la bapto,
gvidu nin al la eterna feliĉo.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO kp Joh 20, 27
Etendu vian manon, tuŝu la cikatrojn de la najloj;
kaj ne plu estu nekredema, sed kredanta.
Haleluja.
POSTKOMUNIA PREĜO
Faru, ĉiopova Dio,
ke la sanktiga efiko de la paska sakramento,
kiun ni ricevis, estu konstante aganta en nia koro.
Per Kristo nia Sinjoro.

3a PASKA DIMANĈO


ENIRA ANTIFONO Psa 65 (66), 1-2

Aklamu al Dio la tuta tero,
prikantu la gloron de lia nomo;
lian gloron proklamu.
Haleluja.

KOLEKTO

Ĉiam jubilu via popolo, Sinjoro,
pro la renovigita juneco de la spirito:
kaj kiel nun ĝi jubilas pro sia dia infaneco,
tiel ĝi antaŭgustumu per la espero la estontan gloran reviviĝon.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Akceptu, Sinjoro, la donacojn de via festanta Eklezio;
kaj ĉar Vi donis al ni la ĝermon de la paska ĝojo,
donu ankaŭ la frukton de la eterna feliĉo.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO

Ciklo A: kp Luk 24, 35
La disĉiploj rekonis la Sinjoron Jesuo,
kiam Li dispecigis la panon.
Haleluja.
Ciklo B: kp Luk 24, 46-47
Kristo devis morti, sed la trian tagon Li leviĝis el la mortintoj.
Laŭ lia ordono estos predikata al ĉiuj popoloj invito al konvertiĝo
por ricevi la pardonon de pekoj.
Haleluja.
Ciklo C: kp Joh 21, 12-13
Jesuo diris al siaj disĉiploj: “Venu, manĝu.”
Kaj Li prenis la panon kaj donis ĝin al ili.

POSTKOMUNIA PREĜO

Dio, nia Patro, rigardu favore je via popolo,
kiun Vi renovigis per la sakramentoj donantaj la eternan vivon,
kaj gvidu ĝin al la glora reviviĝo.
Per Kristo nia Sinjoro.

4a PASKA DIMANĈO


ENIRA ANTIFONO Psa 32 (33), 5-6

La tero estas plena de la boneco de la Sinjoro.
Per lia vorto estiĝis la ĉielo.
Haleluja.
KOLEKTO
Ĉiopova kaj eterna Dio,
gvidu nin al la posedo de la eterna ĝojo;
por ke la humila grego de viaj fideluloj alvenu trankvile al la ĉielo,
kien antaŭiris ĝia glora paŝtisto, Kristo Jesuo:
kiu vivas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Donu gracon al ni, Sinjoro,
ke ni ĉiam ĝoju pro ĉi tiuj paskaj misteroj;
ilia ĉiama elaĉeta efiko estu por ni kaŭzo de eterna feliĉo.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO
Releviĝis la bona Paŝtisto,
kiu donis sian vivon por siaj ŝafoj. Haleluja.
POSTKOMUNIA PREĜO
Dio, Bona Paŝtisto, gardu vian gregon,
kiun Vi elaĉetis per la altvalora sango de via Filo,
kaj gvidu vian ŝafaron al la eterna ĝojo.
Per Kristo nia Sinjoro.

5a PASKA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO Psa 97 (98), 1-2
Kantu al la Sinjoro novan kanton,
ĉar mirindaĵojn Li faris:
al ĉiuj popoloj Li prezentis la savon; haleluja.
KOLEKTO
Dio, kiu donis al ni la Savanton
por ke ni fariĝu viaj adoptaj infanoj,
rigardu kompleze al ni,
por ke ĉiuj kredantoj je Kristo
ricevu la veran liberecon kaj la eternajn bonojn.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Dio,
Vi per la mistera transformiĝo en ĉi tiu ofero
partoprenigas nin en la dia naturo;
faru, ke ni komprenu vian veron kaj laŭ ĝi formu nian vivon.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Joh 15, 1.5

Mi estas la vito, kaj vi la branĉoj – diras la Sinjoro -;
se iu estas kunigita kun Mi kaj Mi kun li, tiu donas multe da frukto.
Haleluja.
POSTKOMUNIA PREĜO
Patro nia, Dio, venu kun helpo al via popolo,
kiun Vi satigis per la plej Sankta Sakramento;
kaj faru ke ĝi, venkinte siajn malvirtojn,
gvidu la novan vivon.
Per Kristo nia Sinjoro.

6a PASKA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO kp Jes 48, 20
Kun ĝoja voĉo donu la grandan anoncon,
proklamu ĝis la ekstremaj limoj de la tero:
“La Sinjoro liberigis sian popolon!”
Haleluja.
KOLEKTO
Ĉiopova Dio,
donu eblecon, ke ni celebru kun ama sento ĉi tiujn ĝojajn tagojn,
honore al la reviviĝinta Sinjoro;
por ke la eventoj, kiujn ni rememorigas, montriĝu el nia vivkonduto.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Akceptu, Sinjoro, niajn oferojn kaj preĝojn:
renovigu nian spiriton,
por ke ni pli kaj pli kapablu plenumi vian aman planon.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Joh 14, 15-16
Se vi amas Min, observu miajn ordonojn – diras la Sinjoro.
Mi petos de la Patro, kaj Li donos al vi alian gvidanton,
por ke Li restu kun vi por ĉiam.
Haleluja.
POSTKOMUNIA PREĜO
Ĉiopova eterna Dio,
kiu per la reviviĝinta Sinjoro redonas al ni la eternan vivon,
kreskigu en ni la efikon de la paska mistero
per la forto de ĉi tiu sakramento de savo.
Per Kristo nia Sinjoro.

ĈIELENIRO DE JESUO

ENIRA ANTIFONO Ago 1, 11
Viroj Galileanoj, kial vi rigardas la ĉielon?
Jesuo, kiu forlasis vin por leviĝi al la ĉielo,
tiel same revenos.
Haleluja.
KOLEKTO

Ĉiopova Dio,
ĉieleniro de via Filo estas honorigo de la homa naturo.
Faru, por ke ni en sankta ĝojo celebru al Vi la dankoferon,
kaj fortikigu nian esperon ligiĝi en la mistika korpo de Kristo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Humile ni prezentas al vi, Sinjoro,
laŭdoferon pro la mirinda ĉieleniro de via Filo.
Konsentu, ni petas, ke per ĉi tiu interŝanĝo de donacoj,
ni leviĝu al la ĉiela ĝojo.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, Patro Sankta,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo, nia Sinjoro.
Li post sia reviviĝo aperadis al siaj disĉiploj,
kaj adiaŭinte ilin, leviĝis al la ĉielo,
por doni al ni partoprenon en sia dieco.
Pro tio, per pleneco de la paskaj gracoj,
ĝojas ĉiuj nacioj sur la tero.
Ankaŭ la anĝeloj kaj ĉiuj sanktuloj kantas himnon al via gloro:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO Mat 28, 20
Jen Mi estos kun vi ĉiam, ĝis la fino de la mondo.
Haleluja.
POSTKOMUNIA PREĜO
Ĉiopova eterna Dio,
Vi permesis al ni jam sur la tero gustumi viajn donojn.
Veku en ni deziron de la ĉielo,
kie kun Vi estas Kristo en la homa korpo.
Per Kristo nia Sinjoro.

7a PASKA DIMANĈO

ENIRA ANTIFONO kp Psa 26 (27), 7-9
Aŭskultu, Sinjoro, mian sopiran voĉon,
kompatu min, kaj respondu al mi.
Al Vi parolas mia koro, Vin serĉas mia vizaĝo.
Ne forturnu de mi vian rigardon. Haleluja.
KOLEKTO
Ĉiopova Dio,
ni kredas, ke nia Savanto estas ĉe via dekstra flanko en sia gloro.
Elaŭdu niajn preĝojn kaj faru, ke ni sentu lian ĉeeston inter ni
ĝis la fino de la mondo, laŭ lia promeso.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Akceptu, Sinjoro, niajn oferojn kaj preĝojn,
kaj ebligu, ke ĉi tiu sankta ofero, perfekta esprimo de nia kredo,
estu por ni vojo al la gloro de la ĉielo.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO kp Joh 17, 22
Mi petas Vin, Patro, ke ili estu unu, kiel Ni. Haleluja.
POSTKOMUNIA PREĜO
Elaŭdu nin, Dio, nia Savanto,
kaj per la partopreno en la Eŭkaristio firmigu nian fidon,
ke la tuta Eklezio iam unuiĝos kun Kristo, ĝia kapo.
Per Kristo nia Sinjoro.

PENTEKOSTO

Meso en la antaŭtaga vespero

ENIRA ANTIFONO kp Rom 5, 5; 8, 9
La amo de Dio elverŝiĝis en niajn korojn,
per la Sankta Spirito, kiu elektis nin kiel sian loĝejon.
Haleluja.
KOLEKTO
Ĉiopova, eterna Dio,
kiu volis ke la paska mistero estu celebrata dum kvindek tagoj,
ebligu, ke la popoloj disiĝintaj pro la diverseco de la lingvoj,
rekuniĝu en unika kredokonfeso.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Sur ĉi tiujn donacojn, Sinjoro, venu via Sankta Spirito,
kaj vigligu en via Eklezio sanktan amon,
kiu montras al la tuta mondo la misteron de la savo.
Per Kristo nia Sinjoro.

KOMUNIA ANTIFONO Joh 7, 37

En la lasta tago de la festo, la plej solena tago,
Jesuo stariĝis kaj laŭte proklamis:
“Se iu soifas, tiu venu al Mi kaj trinku.”
Haleluja.
POSTKOMUNIA PREĜO
La Sakramento, kiun ni ricevis, Sinjoro,
sanktigu nin kaj donu al ni la plenecon de tiu Sankta Spirito,
kiun Vi donis al viaj apostoloj en la pentekosta tago.
Per Kristo nia Sinjoro.

PENTEKOSTO

Meso en la festa tago

ENIRA ANTIFONO Saĝ 1, 7
La Spirito de la Sinjoro plenigas la tutan mondon
kaj Li, kiu ĉion kunigas, ĉian lingvon konas.
Haleluja.
Aŭ: kp Rom 5, 5
La amo de Dio elverŝiĝis en niajn korojn,
per la Sankta Spirito, kiu elektis nin kiel sian loĝejon.
Haleluja.
KOLEKTO
Dio, kiu per la pentekosta mistero
sanktigas la Eklezion en ĉiu popolo kaj nacio,
disverŝu en la tutan mondon la donacojn de la Sankta Spirito,
kaj renovigu en la koroj de la kredantoj tiujn mirindaĵojn,
kiujn via amo estigis dum la komenco de la evangelia anonco.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Plenumu, Sinjoro, la promeson de via Filo:
la Sankta Spirito malkaŝu plene al nia koro
la misteron de ĉi tiu ofero
kaj malfermu al ni la konon de la plena vero.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Patro sankta,
ĉiopova eterna Dio.
Ĉar hodiaŭ Vi plenumis la paskan misteron,
kaj super viajn adoptajn filojn mirinde kunigitajn kun via Filo,
Vi donis vian Sanktan Spiriton,
kiu je la naskiĝo de la Eklezio
malkaŝis al la homoj la misteron de la dieco
kaj unuigis la diversecon de la lingvoj
en la konfeso de unu kredo.
Pro ĉi tiu mistero jubilas el paska ĝojo
la tuta homaro sur la tero.
Kaj la asembleo de la anĝeloj kaj de la sanktuloj
ĥore kantas vian glorhimnon, dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO kp Ago 2, 4.11
Ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito,
kaj proklamadis la mirindaĵojn de Dio.
Haleluja.
POSTKOMUNIA PREĜO
Dio, kiu donos al via Eklezio la ĉielajn donacojn,
gardu en ni vian gracon,
por ke ĉi tiu spirita nutraĵo, per la potenco de la Sankta Spirito,
efiku ĉiam por nia eterna vivo.
Per Kristo nia Sinjoro.
(Voltar / Reveni)