Plej Sankta Triunuo – Vespro II

Malfermo
Dio, atentu helpi nin.
Rapidu subteni nin.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

Himno

Ho granda kaj unueca Triunuo,
via forto ĉion kreis
kaj regas la jarcentojn
kaj estis antaŭ ol ili.
Nur Vi tute sufiĉas
Al Vi en beata ĝojo;
Vi pura, simpla, providenca
teron kaj ĉielojn tenas.
Patro, viva fonto de graco,
Lumo de la Patra gloro,
Sankta Spirito de vivo
Amo senfina.
Nur per Vi, ho Sankta Triunuo
Supera komenco, ĉia bonaĵo,
ĉia estaĵo, ĉia belaĵo
kaj ĉia vivaĵo daŭras.
Ni, la adoptitaj gefiloj
de la graco konsekritaj,
fariĝu vivantaj temploj
al Vi por ĉiam dediĉitaj.
Ho vivanta Lumo, kunigu nin
kun la anĝeloj, en la ĉielo
por laŭdi vian gloron,
kiun ni vidos senvuale.
Immensa et una, Trinitas,
cuius potestas omnia
facit regitque tempora
et exstat ante sæcula.
Tu sola pleno sufficis
tibi beata gaudio;
tu pura, simplex, provida,
cælos et orbem contines.
Omnis, Pater, fons gratiæ,
lumen paternæ gloriæ,
Sancte utriusque Spiritus
interminata caritas.
Ex te suprema origine,
Trias benigna, profluit
creata quicquid sustinet,
quicquid decore perficit.
Quos et corona muneras
adoptionis intimæ,
nos templa fac nitentia
tibi placere iugiter.
O viva lux, nos angelis
da iungi in aula cælica,
ut grati amoris laudibus
te concinamus perpetim.


Psalmoj

Psalmo 110 (109), 1-5.7
La Mesio, Reĝo kaj Sacerdoto
Ĉar li devas reĝadi,
ĝis li metos ĉiujn malamikojn
sub siajn piedojn
(1 Kor 15, 25).

Antifono 1: Ho Triunuo eterna kaj plej alta, Patro kaj Filo kaj Sankta Spirito!
La Eternulo diris al mia sinjoro: †
Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.
En la tago de via potenco †
via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.
De la komenco de matenruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. —
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; †
vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. —
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 1: Ho Triunuo eterna kaj plej alta, Patro kaj Filo kaj Sankta Spirito!

Psalmo 114 (113 A)
Izrael liberiĝas el Egiptujo
Sciu, ke ankaŭ vi,
kiuj forlasis tiun ĉi mondon,
eliris el Egiptujo
(Sankta Aŭgusteno).

Antifono 2: Liberigu kaj savu nin, kaj donu al ni la vivon, ho beata Triunuo!
Kiam Izrael eliris el Egiptujo, *
La domo de Jakob el fremda popolo,
Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, *
Izrael Lia regno.
La maro vidis kaj forkuris, *
Jordan turniĝis malantaŭen;
La montoj saltis kiel ŝafoj, *
La montetoj kiel ŝafidoj.
Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? *
Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?
Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, *
Montetoj, kiel ŝafidoj?
Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, *
Antaŭ la Dio de Jakob,
Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, *
Graniton en akvodonan fonton.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 2: Liberigu kaj savu nin, kaj donu al ni la vivon, ho beata Triunuo!

Laŭdkanto laŭ Apo 19, 1-2.5-7
La nuptoj de la Ŝafido

Antifono 3: Sankta, sankta, sankta, Sinjoro Dio ĉiopova, Dio kiu estis, estas kaj estos poreterne!
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj;
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj,
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
La Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas.
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron;
ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido,
kaj lia edzino sin pretigis.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 3: Sankta, sankta, sankta, Sinjoro Dio ĉiopova, Dio kiu estis, estas kaj estos poreterne!

Legaĵo: Efe 4, 3-6
Penu konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko; unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj.
Responsorio:
Ni laŭdu la Patron, la Filon kaj la Sanktan Spiriton, kaj ni gloru Dion poreterne.
Ni laŭdu la Patron, la Filon kaj la Sanktan Spiriton, kaj ni gloru Dion poreterne.
Nur al Dio la gloron, honoron kaj laŭdon!
Ni gloru Dion poreterne.
Ne al ni, sed al Dio la gloron!
Ni gloru Dion poreterne.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Ni laŭdu la Patron, la Filon kaj la Sanktan Spiriton, kaj ni gloru Dion poreterne.

Laŭdkanto de Maria

Laŭdkanto – Luk 1, 46-55
La ĝojo de la animo en la Sinjoro

Antifono: Dio Patro nenaskita, Dio Filo Unusola, Dio Spirito Santo, dia Parakleto, ho Sankta, sendivida kaj unusola Triunuo: Per ĉiuj fortoj, kaj animaj kaj voĉaj, ni Vin laŭdas kantante laŭ nia kred-konfeso: Gloron al Vi tra la jarcentoj!
Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. —
Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. —
Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian korfavoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono: Dio Patro nenaskita, Dio Filo Unusola, Dio Spirito Santo, dia Parakleto, ho Sankta, sendivida kaj unusola Triunuo: Per ĉiuj fortoj, kaj animaj kaj voĉaj, ni Vin laŭdas kantante laŭ nia kred-konfeso: Gloron al Vi tra la jarcentoj!

Porpetoj
Per la Sankta Spirito, la Patro vivigis la korpon de Kristo lia Filo, kaj igis ĝin viviga al ni. Al la Dio unuo kaj triunuo ni levu nian glorigan preĝon:
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito!
Ho Patro, Dio ĉiopova kaj eterna, je la nomo de via Filo sendu al la Eklezio la Konsolantan Sanktan Spiriton; – ke via Spirito konservu ĝin en karitato kaj perfekta vero.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito!
Sendu, Sinjoro, laboristojn al via kampo, kiuj instruu al ĉiuj nacioj kaj baptu ilin je la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito, – kaj konservu ilin viglaj je la kredo.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito!
Sinjoro, atentu helpi tiujn, kiuj suferas persekutadon pro la nomo de via Filo, – ĉar vi promesis doni al ili la Spiriton de vero, kiu parolos en ili.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito!
Ĉiopova Patro, ke ĉiuj homoj konfesu, ke Vi, la Vorto kaj la Sankta Spirito estas unusola Dio, – kaj al tiu unusola Dio ili kredu, esperu kaj amu.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito!
Patro de la vivantoj, faru, ke la mortintoj partoprenu vian gloron, – en kiu via Filo kaj la Sankta Spirito reĝas kune kun vi unuece.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito!
(oni povas preĝi libere, laŭtvoĉe aŭ silente)

Patro-Nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro eterne. Amen.

Resuma Preĝo
Dio, nia Patro,
kiu sendis en la mondon vian Filon, Vorton de la Vero,
kaj la Sanktan Spiriton,
por malkaŝi al la homoj la misteron de via vivo,
ebligu, ke ni konfesu per firma kredo vian majeston
kaj adoru la gloron de via eterna Triunuo: unu Dio en tri personoj.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Fina Voko
Dio benu nin. Li gardu nin de ĉio malbona kaj konduku nin al la vivo eterna.
Amen.
––––––––––––––––––––––––––––––
aŭ, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno
La Sinjoro estu kun vi
kaj kun via spirito.
Benu vin la ĉiopova Dio,
la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
Amen.
La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco. Haleluja, haleluja.
Al Dio estu danko. Haleluja, haleluja.