Usonaj episkopoj aprobas dokumenton, kiu taksas pornografion kiel ‘mortan pekon’

{Rimarko: ĉiuj ligiloj de tiu ĉi teksto kondukas al retpaĝoj en angla lingvo}
Efektoj de la pornografio:
* uzado de pornografio kondukas al malfideleco kaj divorco;
* vidado de pornografio kondukas al perdo de interesiĝo en bonaj familiaj rilatoj;
* longedaŭra konsumado de pornografio kaŭzas, ke viroj komprenu virinojn kiel “seksumajn objektojn”;
* pornografio estas perversiga;
* seksaj perfortantoj de infanoj emas regule vidi pornografion aŭ engaĝiĝi en ĝia distribuado;
* ekzistas konekto inter la konsumado de perforta pornografio kaj la agresema karaktero kaj la okazo de perfortadoj.

VAŜINGTONO, USONO – La Usona Konferenco de Katolikaj Episkopoj traktis la temon de pornografio dum la vintra sesio (de la 16-a al 19-a de novembro 2015) de la konferenco en Baltimore.

“Produkti aŭ uzi pornografion estas morta peko, kiu bezonas esti konfesita por ke la homo ricevu la Dian pardonon,” diras la unua versio de dokumento “Kreu en mi puran koron: paŝtista respondo al pornografio.” “La produktantoj kaj distribuantoj de pornografio damaĝas la komunan bonon kuraĝigante aŭ eĉ kaŭzante la pekon de aliaj homoj,” ĝi diras.

La proponita teksto, preparita de la episkopa Komitato pri laikoj, geedzoj, familia vivo kaj junularo, asertas, ke “multaj estas la viktimoj de pornografio. […] Ĉia infana pornografio aŭtomate estas trafiko kaj krimo, ĉar ĝi koncernas la seksan ekspluatadon de etuloj por komercaj profitoj kaj ĝi perfortas la volon de la infano pro ties malkapablo konsenti.”

La teksto rimarkas, ke “multaj homoj luktas kontraŭ uzado de pornografio, inklude katolikajn fidelulojn, kredantojn, nekredantojn, edz(in)oj kaj fraŭl(in)oj, patr(in)oj, (mal)junuloj, sacerdotoj kaj homoj en konsekrita vivo.”

La Episkopo Thomas J. Olmsted enkondukis la temon de pornografio pli frue en tiu ĉi jaro, kiam lia apostola admon-letero, “Plenigi la malplenaĵon”, publikiĝis.

“Pornografio ne nur lasas viron al danĝero de infero, sed ankaŭ detruas liajn ligojn kun lia edzino, detruo nome adulto,” li diris en la dokumento. “Alivorte, oni komprenu pornografion kiel aferon egale seriozan kaj ne malpli probleman ol adulto. La provo ami iun kaj samtempe engaĝi sin en tiu praktika narcizismo certe alportos gravan damaĝon.”

La episkopoj aprobis la dokumenton en la 17-a de novembro (230 favoraj, 4 kontraŭaj, 1 ne balotis). Ĝi bezonis 181 balotojn por esti aprobita.

Antaŭ la balotado, la episkopoj aprobis voĉe amendon proponitan de Episkopo John F. Doerfler el Marquette, Michigan: “Tio estas grava afero pro ties objekto. Tio estas morta peko se oni faras tion kun plena kono kaj libera konsento. Senintenca ignoreco kaj faktoroj kiuj damaĝas la aspekton voleman kaj liberan de tiu ago povas redukti la moralan kapalon de la homo.”

La amendo korektis la originan frazon: “Tio estas grava peko pro ties objekto, malgraŭ la partikulara intenco kaj la cirkonstancoj helpas determini kulpecon de la homo.”

Prezentante la dokumenton al la episkopoj en la 16-a de novembro, la unua tago de ilia ĉiujara vintra renkontiĝo en Baltimore, la Episkopo Richard J. Malone el Buffalo, Nov-Jorko, ĉefo de la komitato kiu preparis la tekston, priskribis pornografion kiel “malhelan ombron en nia nuntempa mondo.”

Li diris, ke ĝi estas “partikulare sinistra speco de konsumado”, per kiu viroj, virinoj kaj infanoj “estas konsumataj por la plezuro de aliaj homoj.”

La Episkopo Malone rimarkis, ke la dokumento, kiun oni prilaboris dum 3 jaroj, estas “envolvema en siaj celoj” sed ĝi neniel povas tuŝi la tutan aferon. Tamen, li diris, ĝin oni devas vidi pli bone kiel “impulsigilo” por promocii pliajn diskutadojn kaj materialojn por helpi homojn damaĝitajn de pornografio.

Li diris, ke la Papo Francisko urĝis la usonajn episkopojn serĉi kaj kuraci la vundojn, kaj la dokumento pri pornografio donas ilojn por fari tion.

La Episkopo Richard J. Malone el Buffalo, Nov-Jorko, parolas dum konferenco al ĵurnalistoj en la 16-a de novembro 2015 dum la ĝenerala vintra asembleo de la Usona Katolika Konferenco de Episkopoj en Baltimore. Episkopo Malone ĉefis en la komitato kiu skribis la unuan version de “Kreu en mi puran koron,” la episkopa dokumento pri pornografio. (CNS foto/Bob Roller)
La Episkopo Richard J. Malone el Buffalo, Nov-Jorko, parolas dum konferenco al ĵurnalistoj en la 16-a de novembro 2015 dum la ĝenerala vintra asembleo de la Usona Katolika Konferenco de Episkopoj en Baltimore. Episkopo Malone ĉefis en la komitato kiu skribis la unuan version de “Kreu en mi puran koron,” la episkopa dokumento pri pornografio. (CNS foto/Bob Roller)

Uzante la pentofaran Psalmon 51 en la titolo kaj kiel konstanta moto tra la proponita dokumento, ĝi diras enkonduke, ke “ni vidas la korodeman damaĝon kaŭzitan de pornografio: infanoj kies senkulpeco estas ŝtelita; viroj kaj virinoj kiuj sentas grandan kulpon kaj bedaŭron pro spektado foja aŭ kutima; edzinoj kiuj sentas sin perfiditaj kaj lezitaj; kaj viroj, virinoj kaj infanoj ekspluatadaj de pornografia industrio.”

Malgraŭ la usonaj tribunaloj havas malfacilaĵojn por difini pornografion, la proponita dokumento uzas la Katekismon de la Katolika Eklezio por difini ĝin: “kolekti realajn aŭ ŝajnigitajn seksajn agojn el la intimeco de homoj, celante montri ilin plenkonscie al aliaj homoj.’

“Ĝi envolvas tion, kio foje estas distingita kiel ‘malpeza’ kaj ‘peza’ pornografio,” aldonas la proponita dokumento. “Tio estas falsa divido; ĉia pornografio estas damaĝema kaj peka, malgraŭ la efektoj en iu povas varii laŭ la intenso de la enhavo. Pornografio ne estas arto.”

Ĝi diras, ke “pornografio neniam povas esti pravigita, eĉ inter geedzoj.”

La proponita dokumento ankaŭ ligas pornografion al aliaj pekoj, “speciale masturbo. Masturbo, kiu estas plenkonscia erotika stimulado ĉe la loko de orgasmo, kutime okazas kune kun uzado de pornografio. Malgraŭ nia kulturo kutime komprenas ĝin kiel akcepteblan, masturbo estas ĉiam grave opozicia al ĉasteco kaj al digneco de homa korpo.”

La teksto montras la difuziĝecon de pornografio: “Erotikaj, troseksigitaj kaj pornografiaj imagoj estas pli multe ĉeestantaj en nuna nord-amerika socio ol antaŭe. […] La plejmulto da amuz-programoj fariĝis superseksigitaj. Noveloj kiuj iam estus klasifikitaj kiel ‘erotikaj’ estas la plejmulto, sen kalkuli la novelan genron de romanoj malferme seksaj.”

La proponita dokumento nomas pornografion kiel “peko-industrion.” “Pornografio estas granda negoco. Oni kalkulas, ke la enkasigita mono atingas facile miliardojn da dolaroj ĉiujare. La pornografia industrio estas agresema, perceptema kaj nur sporade reguligita,” ĝi tekstas. “Aliaj negocoj, kiel hotelaj retoj, kompanioj de kabla komunikado kaj kuracilejoj, multege profitas pro la difuzita uzado de pornografio kaj kontribuas al ties alirebleco.”

Tia difuziĝeco kondukas al negativaj efektoj en homoj kaj en la socio, laŭ la proponita dokumento.

Video: “Kiel forĵeti pornografion”

“Viroj estas speciale falemaj en pornografion ĉar la vira cerbo estas forte puŝita al seksaj imagoj, speco de ‘vida magnetismo’ agrese eluzita de la pornografia industrio,” ĝi tekstas, aldonante, ke pornografio povas konduki al malvirto. Virinoj “uzas pornografion simile tial, kial viroj uzas ĝin,” diras la teksto, kaj oni diras al ili la malvero, ke “uzi pornografion liberigas ilin.”

“Spektado de pornografio, ofte kombinita kun masturbo, rekte afektas la rekompencajn vojojn de la cerbo kaj oni rimarkis, ke la spektado havas efekton en la cerbo simila al efekto de kokaino en homo droguzema aŭ de alkoholo en homo ebriema je alkoholo,” ĝi diras. “La morala kulpeco de malvirta homo povas esti reduktita laŭ la cirkonstancoj, sed la situacio estas partikulare serioza.”

Pornografio atingas lerte la junulojn, kaj estas ĉefa faktoro de apero de “seksteksto” [sexting], tekstaj mesaĝoj sekse eksplicitaj “ligitaj al aliaj riskaj socialaj sintenoj,” la proponita dokumento diras, inklude “la plej grandan riskon gravediĝi en adoleskanta aĝo — aŭ gravedigante iun — aŭ ekhavi sekse transmititan infekton”.

En unu sekcio el la 35-paĝa teksto, la uzantoj de pornografio estas urĝitaj formovi sin malproksimen de ĝi kaj remeti siajn vivojn je la manoj de Kristo.

Al la produktantoj de pornografio, la proponita dokumento diras, “La Sinjoro, en lia grandega mizerikordo kaj justeco, vokas vin formovi vin el viaj pekoj kaj sekvi Lin,” kaj aldonas, ke “se vi ankaŭ estas — aŭ iam estis — engaĝita en krima ekspluatado, ni urĝas vin raporti vian agon kaj lasi sin je la manoj de civilaj aŭtoritatuloj. Dio povas uzi viajn antaŭajn erarojn por helpi aliajn homojn.”

La teksto diras al viroj kaj virinoj uzantaj pornografion, ke ili “serĉu pardonon. Multaj bonaj homoj luktas kontraŭ tiu peko. Vi ne estas solaj; ĉiam ekzistas espero! […] Liberiĝo el pornografio estas ĉiutaga elekto kaj postulas konstantan edukadon.”

La proponita dokumento admonas la homojn damaĝitajn de la uzado de pornografio de sia edz(in)o, por ke ili “serĉu rifuĝejon en preĝado, en ricevado de sakramentoj, kaj en Adorado al Eŭkaristio.” Dum “furiozeco je via edz(in)o estas natura kaj ofte justa,” la teksto sugestas, ke oni “starigu klarajn limojn laŭeble, ekzemple instalante interretan kontrol-programon, forigante ajn pornografion el la hejmo, zorgante sian propran sanon, kaj rifuzante esti uzita kiel kaŭzo de la uzado de pornografio far via edz(in)o.”

La teksto informas, ke paĝo de la retejo de la Usona Katolika Konferenco de Episkopoj, www.usccb.org, inkludos ĝisdatigitajn materialojn, inkluzive liston de subtenaj grupoj al tiuj, kiuj luktas kontraŭ la malvirto uzi pornografion, didaktikajn materialojn pri ĝiaj damaĝaj efektoj, kaj gvidon al familioj kaj porinfanaj laboristoj por protekti junulojn kontraŭ pornografio.

La Episkopoj aprobis la unuan version de la dokumento en 2013.

— Farita de Mark Pattison, el Catholic News Service. Kontribuis al tiu ĉi teksto Carol Zimmermann en Baltimore. Sekvu la ĵurnalistojn Pattison kaj Zimmermann en Twitter: @MeMarkPattison kaj @carolmaczim.

Fonto: http://www.catholicsun.org/2015/11/18/u-s-bishops-approve-statement-that-calls-pornography-mortal-sin/ – vizitita en la 03-a de decembro 2015

**************************************************

**************************************************

U.S. bishops approve statement that calls pornography ‘mortal sin’

The U.S. Conference of Catholic Bishops tackled the topic of pornography during it's fall session in Baltimore.
The U.S. Conference of Catholic Bishops tackled the topic of pornography during it’s fall session in Baltimore.
Resources for overcoming pornography

WASHINGTON (CNS) — The U.S. bishops approved a statement on pornography on the second day of their Nov. 16-19 fall general meeting in Baltimore.
“Producing or using pornography is a mortal sin that needs to be confessed in order for the person to receive God’s forgiveness,” says the draft version of “Create in Me a Clean Heart: A Pastoral Response to Pornography.” “Those who produce and distribute pornography harm the common good by encouraging and even causing others to sin,” it says.
The proposed statement, prepared by the bishops’Committee on Laity, Marriage, Family Life and Youth, adds, “There are many victims of pornography. … All child pornography is automatically trafficking and a crime, because it involves the sexual exploitation of a minor for commercial gain and it is against the child’s will due to the inability to give consent.”
It noted, “Many people struggle with pornography use, including faithful Catholics, people of faith, people of no faith, married and single people, fathers and mothers, the young and the old, clergy and those in consecrated life.”
Bishop Thomas J. Olmsted addressed the issue of pornography earlier in the year when his apostolic exhortation, “Into the Breach” was published.
“Pornography not only leaves a man in danger of Hell, but it also destroys the bonds with his spouse, a destruction wrought like adultery,” he said in the document. “In other words, think of pornography as just as serious and no less grave than adultery. To attempt to love another person while engaging in this practiced narcissism, without being transformed by mercy, will surely bring grave harm.”
The bishops passed the document Nov. 17 in a 230 to 4 vote, with one abstention. It needed 181 votes to pass.
Before the vote, the bishops approved on a voice vote an amendment proposed by Bishop John F. Doerfler of Marquette, Michigan: “It is a grave matter by its object. It is a mortal sin if it is committed with full knowledge and deliberate consent. Unintentional ignorance and factors that compromise the voluntary and free character of the act can diminish a person’s moral capability.”
The amendment struck down the original sentence: “It is a grave sin by its very object although the particular intention and circumstances help determine one’s culpability.”
In presenting the document to the bishops Nov. 16, the first day of their annual fall general meeting in Baltimore, Bishop Richard J. Malone of Buffalo, New York, chairman of the committee that prepared it, described pornography as a “dark shadow in our world today.”
He said that it is a “particularly sinister instance of consumption” whereby men, women and children “are consumed for the pleasure of others.”
Bishop Malone noted that the statement, which has been in the works for three years, is “purposely comprehensive” but can by no means address the entire issue. Instead, he said, it should be seen as more of a “launch pad” promoting further discussion and resources to help those harmed by pornography.
He said Pope Francis has urged the U.S. bishops to seek out and heal wounds and the pornography document provides a means to do that.

Bishop Richard J. Malone of Buffalo, N.Y., speaks during a news conference Nov. 16 during the 2015 fall general assembly of the U.S. Conference of Catholic Bishops in Baltimore. Bishop Malone chaired the committee that drafted "Create in Me a Clean Heart," the bishop's statement on pornography. (CNS photo/Bob Roller)
Bishop Richard J. Malone of Buffalo, N.Y., speaks during a news conference Nov. 16 during the 2015 fall general assembly of the U.S. Conference of Catholic Bishops in Baltimore. Bishop Malone chaired the committee that drafted “Create in Me a Clean Heart,” the bishop’s statement on pornography. (CNS photo/Bob Roller)

Using the penitential Psalm 51 for both the title and as a recurring motif throughout the proposed statement, it says in its introduction, “We have seen the corrosive damaged caused by pornography: children whose innocence is stolen; men and women who feel great guilt and shame for viewing pornography occasionally or habitually; spouses who feel betrayed and traumatized; and men, women and children exploited by the pornography industry.”
Although U.S. courts have had difficulty in defining pornography, the proposed statement borrows form the Catechism of the Catholic Church to define it: “removing real or simulated sexual acts form the intimacy of the partners, in order to display them deliberately to third parties.’
“It encompasses what is sometimes distinguished as ‘soft’- and ‘hard-core’ pornography,” the proposed statement adds. “This is an artificial divide; all pornography is harmful and wrong, while the effects on a person may vary on the intensity of the content. Pornography is not art.”
It says, “Pornography can never be justified, even within marriage.”
The proposed statement also links pornography to other sins, “especially masturbation. Masturbation, which is deliberate, erotic stimulation often to the point of orgasm, commonly occurs together with pornography use. While our culture largely sees it as acceptable, masturbation is always gravely contrary to chastity and the dignity of one’s body.”
It noted pornography’s pervasiveness: “Erotic, oversexualized, and pornographic images are more present in American society than ever before. … Mainstream entertainment itself has become hypersexualized. Novels that at one time would have been classified as ‘erotica’ are mainstream, to say nothing of the overtly sexual romance novel genre.”
The proposed statement calls pornography “an industry of sin.” “Pornography is a big business. Estimates of revenue stretch easily into the billions of dollars every year. The pornography industry is aggressive, savvy and regulated only sporadically,” it said. “Other businesses, such as hotel chains, cable companies and drugstores, profit greatly from the widespread use of pornography and contribute to its accessibility.”
That pervasiveness leads to negative effects on people and society, according to the proposed statement.

“Men are particularly susceptible to pornography because the male brain is strongly drawn to sexual images, a kind of ‘visual magnetism’ aggressively exploited by the pornography industry,” it says, adding it can lead to addiction. Women “use pornography for similar reasons as men,” it says, and are told wrongly that “using pornography is liberating for them.”
“Viewing pornography, usually combined with masturbation, directly affects the brain’s reward pathways and has been noted to have a similar effect on the brain as cocaine does on a person with a drug addiction or as alcohol on a person with an alcohol addiction,” it says. “The moral culpability of an addicted person may be lessened depending on the circumstances, but the situation is particularly grave.”
Pornography filters down to younger people, accounting for the rise of “sexting,” sexually explicit text messages “associated with other risky sexual behaviors,” the proposed statement says, including “greater risk of getting pregnant as a teenager — or impregnating someone — or contracting an STI,” a sexually transmitted infection.
In one section of the 35-page text, those who use pornography are urged to turn away from it and to recommit their lives to Christ.
To those who produce pornography, the proposed statement says, “The Lord, in his great mercy and justice, is calling you to turn away from your sins and follow him,” adding, “If you are also — or have been — engaged in criminal exploitation, we urge you to report your action and to hand yourself over to civil authorities. God can use your previous mistakes to help others.”
It tells men and women who use pornography to “ask for forgiveness. Many good people struggle with this sin. You are not alone; there is always hope! … Freedom from pornography is a daily choice and calls for ongoing formation.”
The proposed statement advises those harmed by their spouse’s pornography use to “seek solace in prayer, in receiving the sacraments, and in Eucharistic Adoration.” While “anger at your spouse is natural and often justified,” it makes a suggestion to “set clear boundaries if possible, such as installing an online monitoring program, clearing the home of any pornography, taking care of your own health, and refusing to be used as an excuse for your spouse’s pornography use.”
It says a web page of the website of the U.S. Conference of Catholic Bishops, www.usccb.org, will include updated resources. including a list of support groups for those battling an addiction to pornography, educational resources about its harmful effects and guidance for families and whose who work with children to protect youngsters from pornography.
The bishops approved the drafting of the statement in 2013.
— By Mark Pattison, Catholic News Service. Contributing to this story was Carol Zimmermann in Baltimore. Follow Pattison and Zimmermann on Twitter: @MeMarkPattison and @carolmaczim.