Printempo

Printempo
Finfine tamen venis ĝi
Kun verda burĝonar’,
Parolas la arboj inter si:
„Ĝi venis ja en ĉiu jar’.“ ¹
Nun forte ili burĝonas jen,
Jam longe atendis ĝin;
La olda pomarbo en la ĝarden’
Obstinas, sed devas je l’ fin’.
Hezitas la maljuna kor’,
Ankoraŭ timas kaj
Ja scias: „Mart’ ne estas for,
Kaj Mart’ ne estas Maj’.“
Ho skuu la pezan sonĝon for,
Kuraĝis tiu pomarbo ĉi.
Vekiĝu fine, mia kor’,
Kuraĝu ankaŭ vi.
Verkita de la poeto Teodoro Fontano (Theodor Fontane, 1819 – 1898).
Esperantigis: Manfredo Ratislavo  (Manfred Retzlaff; * 04.11.1938) – manfred.retzlaff [ĉe] gmx.net
la 22an de Marto 2005 laŭ la origina germanalingva teksto.


1) aŭ: „Ĝi venis en ĉiu jar’.“