La Lasta Vizitantino – 25-an de decembro – EO / PT

La 25-a de decembro – Kristnasko

La lasta vizitantino

Tio okazis en Bet-Leĥem, dum tagiĝo. La stelo ĵus malaperis, la lasta pilgrimanto jam eliris la stalon, la Virgulino estis aranĝinta la ŝtofetojn sur la pajlo kaj la infano baldaŭ, finfine, ekdormos. Sed, ĉu la homoj dormas en Kristnaska nokto?…

Milde, la pordo malfermiĝis, direblus, tuŝita de elspiro, ne de ies mano. Ĉe sojlo aperis virino, kovrita de ĉifonoj, tiel maljuna kaj sulkita, ke, sur ŝia vizaĝo, de koloro sektera, ŝiaj lipoj ŝajnis plia sulketo.

Rigardinte ŝin, Maria ektimis. La stranga ino aspektis kiel malbona feino. Feliĉe, Jesuo estis dormanta! La azeno kaj la bovo maĉadis la pajlon, trankvile, dum ili observantis tiun kiu enirantas, kvazaŭ ili konus ŝin de ĉiam. La Virgulino, tamen, rigardadis ŝin fikse. Kaj ĉiu paŝo de la virino ŝajnis tiom peza kaj longa kiom la jarcentoj.

La grandaĝa sinjorino daŭre paŝis, kaj jen ke ŝi atingis la staltrogon. Dank’al Dio, Jesuo ankoraŭ estis dormanta. Sed, ĉu la homoj dormas en Kristnaska nokto?…

Subite, Jesuo infano malfermis la okuletojn kaj lia patrino impresiĝis rigardante, ke la okuloj de la nekonatulino kaj de la infano estis samaj kaj brilis kun sama espero.

La maljunulino, tiam, sin movis sur la pajlon, dum ŝia mano serĉadis, en la amaso da propraj ĉifonoj, ion kio ŝajnis bezoni multajn jarcentojn por esti trovita. Maria ŝin rigardadis kaj ĉiam kun la sama maltrankvileco. La bestoj ŝin rigardadis, same, sed sen ajn surprizo, kvazaŭ ili jam scius tion, kio estis okazonta.

Finfine, post longega tempodaŭro, la maljuna sinjorino sukcesis eltiri, el siaj ĉifonoj, aĵon, kiun ŝi tenis kaŝita en ŝia mano kaj metis sur la manojn de la infano.

Post ricevi ĉiujn trezorojn de la Saĝuloj kaj la donacojn de la paŝtistoj, pri kio temus tiu donaco? Maria, de sia loko, ne sukcesis vidi ĝin. Nur povis vidi la maljunigitan dorson, kurbigita dum la jaroj, malleviĝinta pli kaj pli sur la celatan lulileton. Tamen, la azeno kaj la bovo – kiuj povis vidi ŝin pli bone de siaj lokoj – estis daŭre trankvilaj.

Tiu sceno daŭris multan tempon. Poste, la maljunulino levis sin, kvazaŭ liberigita de la pezega ŝarĝo kiu igis ŝin dorsokurba dum tiom longa tempo. Ŝiaj ŝuldroj ne plu estis fleksitaj, la kapo apenaŭ tuŝis la supron de la stalo kaj la vizaĝo, mirakle, tute rejuniĝis. Nur post ŝi malproksimiĝis el la staltrogo, porden, por malaperi en la nokton el kie ŝi venis, Maria povis, finfine, vidi tion, kio estis la mistera donaco.

Eva (tiu ĉi estis la virino) redonis al la infano etan pomon, la pomon de la origina peko (kaj de tiom multaj aliaj kiuj devenis de ĝi!). Kaj la ruĝa pometo briladis sur la manoj de ĵusnaskitulo tiel, kiel la globo de la nova mondo kiu ĵus naskiĝis kun li.

Fonto: Jêrome kaj Jean THARAUD, La rakontoj de la Virgulino – Plon, 1940


25 de dezembro – Natividade de Nosso Senhor Jesus Cristo

A Última Visitante

Aconteceu em Belém, ao romper o dia. A estrela apenas desaparecera, o último peregrino havia deixado o estábulo, a Virgem ajeitara os paninhos na palha e a criança iria, finalmente, dormir. Mas será que as pessoas dormem na noite de Natal?…

Suavemente, a porta se abriu, dir-se-ia, tocada, por um sopro, e não pela mão de alguém. Na soleira, surgiu uma mulher, coberta de trapos, tão idosa e tão enrugada que, em seu rosto, cor de terra seca, os lábios pareciam uma ruga a mais.

Vendo-a, Maria teve medo. A estranha tinha ares de fada má. Felizmente, Jesus dormia! O asno e o boi mastigavam a palha, tranqüilamente, enquanto observavam aquela que entrava, como se a conhecessem desde sempre. A Virgem, porém, não tirava os olhos dela. E cada passo dado pela mulher parecia arrastado e longo como os séculos.

A anciã continuava a avançar, e eis que se acerca da manjedoura. Graças a Deus, Jesus continuava a dormir. Mas será que alguém consegue dormir na noite de Natal?…

De repente, Jesus menino abriu os olhinhos, e sua mãe ficou impressionada vendo que os olhos da estranha mulher e os da criança eram idênticos e brilhavam com a mesma esperança.

A idosa, então, se debruçou sobre a palha, enquanto a mão buscava, no emaranhado dos próprios andrajos, algo que parecia merecer séculos e mais séculos para ser encontrado. Maria a observava e sempre com a mesma inquietude. Os animais a olhavam, igualmente, mas sem qualquer surpresa, como se já soubessem o que estava para acontecer.

Enfim, após delongado espaço de tempo, a velha senhora conseguiu tirar de dentro dos seus farrapos, um objeto que mantinha escondido na mão e que colocou nas mãos da criança.

Após todos os tesouros dos Reis Magos e os presentes dos pastores, o que seria aquele presente? Maria, de onde estava, não conseguia vê-lo. Só lobrigava as costas envelhecidas, encurvadas pela idade, abaixando-se, cada vez mais, sobre o pretenso bercinho. Porém, o asno e o boi que. de onde estavam, conseguiam vê-la melhor, continuavam tranqüilos.

Esta cena durou muito tempo. Mais tarde, a velha senhora se levantou, como se aliviada do pesado fardo que a mantivera encurvada por tanto tempo. Seus ombros já não estavam arqueados, a cabeça quase tocava o colmo da palhoça e o rosto, milagrosamente, havia recuperado a juventude. Só quando se afastou da manjedoura, em direção à porta, para desaparecer dentro da noite de onde chegara, é que Maria pôde, finalmente, ver o que era o misterioso presente.

Eva (esta era a mulher) havia devolvido à criança uma pequena maçã, a maçã do pecado original (e de tantos outros que dele advieram!) E a maçãzinha vermelha brilhava nas mãos do recém-nascido como o globo do novo mundo que acabava de nascer com ele.

Fonte: Jêrome e Jean THARAUD, Os contos da Virgem, Plon, 1940.