Dimanĉo VIII de la Ordinara Tempo – Semajno IV – Vespro II

DIMANĈO VIII DE LA ORDINARA TEMPO

Semajno IV de la Psalterio

Vespro II

Malfermo
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

Himno

Ho lum’, beata Triunu’,
unika tri-persona Di’,
la fajra sun’ subiris jam:
Nun estu Vi la lum’ de l’ kor’.
Al Vi ni kantu en maten’,
al Vi ni preĝu en vesper’,
al Vi ni petu kun humil’
kaj laŭdu Vin sen ajna fin’.
Nun estu al la Patro glor’,
ador’ al Kristo, Lia Fil’,
honoro al la Di-Spirit’.
Ho Triunu’, favoru nin.

Psalmoj
Antifono 1: En sankta ornamo, de la komenco de matenruĝo, aliĝas al vi la roso de via junularo. Haleluja.

Psalmo 110 (109), 1-5.7
La Mesio, Reĝo kaj Sacerdoto
Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn (1 Kor 15, 25).

La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.
En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 1: En sankta ornamo, de la komenco de matenruĝo, aliĝas al vi la roso de via junularo. Haleluja.

Antifono 2: Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

Psalmo 112 (111)
La feliĉo de la justulo
Iru kiel infanoj de lumo, ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero (Efe 5, 8-9).

Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.
Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita.
Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne.
En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.
Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco.
Ĉar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne.
Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon.
Senŝanceliĝa estas lia koro; Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj.
Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altiĝos en honoro.
La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. La deziro de malvirtuloj pereos.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 2: Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

Antifono 3: Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj Liaj servistoj, la malgrandaj kaj la grandaj. Haleluja.

Laŭdkanto laŭ Apo 19, 1-2.5-7
La nuptoj de la Ŝafido

La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio; ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj;
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
La Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas. Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron;
ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin pretigis.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 3: Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj Liaj servistoj, la malgrandaj kaj la grandaj. Haleluja.

Legaĵo: Heb 12, 22-24

Vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la ĉiela Jerusalem, kaj al miriadoj da anĝeloj, al la ĝenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitoj, en la ĉielo enskribitaj, kaj al Dio, la Juĝisto de ĉiuj, kaj al la spiritoj de justuloj perfektigitaj, kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel.

Responsorio
V. Granda estas la Sinjoro, mirinda estas Lia potenco.
R. Granda estas la Sinjoro, mirinda estas Lia potenco.
V. Senfina estas Lia saĝeco.
R. Mirinda estas Lia potenco.
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
R. Granda estas la Sinjoro, mirinda estas Lia potenco.

Laŭdkanto de Maria
Antifono: Se Dio tiel nutras la birdojn de la ĉielo kaj vestas la kampajn liliojn, kiom pli certe Li prizorgos vin, Liajn gefilojn?

Laŭdkanto
La ĝojo de la animo en la Sinjoro

Mia animo altigas la Eternulon, kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj al tiuj, kiuj Lin timas.
Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.
Li helpis Sian servanton Izrael, memorante Sian korfavoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, al Abraham kaj al lia idaro eterne.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Se Dio tiel nutras la birdojn de la ĉielo kaj vestas la kampajn liliojn, kiom pli certe Li prizorgos vin, Liajn gefilojn?

Porpetoj
El la Sinjoro elvenas ĉia bono. Ĝoje pro Li, ni petu sincer-kore:
Patro kaj Sinjoro de ĉiuj homoj, kiu sendis al la mondo vian Filon por ke ĉie oni gloru vian nomon, fortikigu la ateston de via Eklezio antaŭ la popoloj. Aŭskultu, ho Sinjoro, nian preĝon.
Faru nin atentaj al la prediko de la Apostoloj kaj fidelaj al la vero de nia kredo. Aŭskultu, ho Sinjoro, nian preĝon.
Vi, kiu amas la justulojn, faru justecon al la subprematuloj. Aŭskultu, ho Sinjoro, nian preĝon.
Liberigu la malliberajn kaj malfermu la okulojn de la blindaj, konsolu la malviglajn kaj protektu la vojaĝantojn kaj elmigrantojn. Aŭskultu, ho Sinjoro, nian preĝon.
Realigu la promeson farita al tiuj, kiuj forpasis kaj ripozas en via paco kaj faru, ke ili atingu, per via Filo, la sanktan resurekton. Aŭskultu, ho Sinjoro, nian preĝon.
(oni povas preĝi libere)

Patro-Nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno. Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro eterne. Amen.

Resuma Preĝo

Koncedu, ho Dio, ke la aferoj de tiu ĉi mondo okazu je la paco dezirata de Vi, kaj via Eklezio estu Via servanto, kun ĝojo kaj trankvileco. Per Nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro, kiu estas Dio kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito. Amen.


Fino
V. La Sinjoro nin benu, nin liberigu de ĉia malbono kaj nin konduku al la eterna vivo.
R. Amen.
V. Ni benu la Sinjoron.
R. Al Dio estu danko.