Brevieraj Legaĵoj de la Kristnaska Tempo

Liturgio de la Horoj – Liturgia das Horas

La Dua-Legaĵoj de Kristnaska Tempo – As Segundas Leituras do Tempo do Natal

(As leituras em português estão disponíveis no site www.liturgiadashoras.org, gratuitamente)
La 24-a de decembro – Vero elkreskas el la tero kaj la justeco rigardas el la ĉielo – Sankta Aŭgusteno
Kristnasko – Konscienciĝu, ho Kristano, pri via digneco – Sankta Leono Magno
La 26-a de decembro – Sankta Stefano – La armiloj de la karitato – Sankta Fulgencio de Ruspe
La 27-a de decembro – Sankta Johano Apostolo Evangeliisto – La vivo elmontriĝis en nia karno – Sankta Aŭgusteno
La 28-a de decembro – Sanktaj Senkulpuloj, martiroj – Ili ankoraŭ ne parolas sed jam proklamas Kriston – Sankta Kvodvultdeo
La 29-a de decembro – En la pleneco de la tempoj, venis al ni la pleneco de la Dieco – Sankta Bernardo
La 30-a de decembro – La Verbo fariĝinta karno diigas la homon – Sankta Hipolito
Sankta Familio – Jesuo, Maria kaj Jozefo – La instruoj de Nazaret – Papo Paŭlo VI en Nazaret, 1964
La 31-a de decembro – Naskiĝo de la Sinjoro estas Naskiĝo de la paco – Sankta Leono Magno
La 1-a de januaro – Soleno de Sankta Maria Dipatrino – La Vorto similiĝis al nia naturo en la sino de Maria – Sankta Atanasio
La 2-a de januaro – Sanktaj Bazilio Magno kaj Gregorio el Nazianzo – Kvazaŭ nur unu animo en du korpoj – Sankta Gregorio el Nazianzo
La 3-a de januaro – La duobla ordono de la karitato – Sankta Aŭgusteno
La 4-a de januaro – La mistero ĉiam nova – Sankta Maksimo konfesanto
La 5-a de januaro – Ni satiĝos vidante la Vorton – Sankta Aŭgusteno
Epifanio de la Sinjoro – La Eternulo aperigis Sian savon antaŭ la tuta mondo – Sankta Leono Magno
La 6-a de januaro kaj Bapto de la Sinjoro – La bapto de Kristo – Sankta Gregorio de Nazianzo
La 7-a de januaro kaj Lundo post Epifanio – Dio fariĝis homo por ke la homo fariĝu Dio – Sankta Aŭgusteno
Mardon post Epifanio – La akvo kaj la Spirito – Sankta Hipolito
Merkredo post Epifanio – La sanktigo de akvoj – Sankta Proklo de Konstantinopolo
Ĵaŭdo post Epifanio – La elverŝo de la Sankta Spirito sur ĉiujn homojn – Sankta Cirilo de Aleksandrio
Vendredo post Epifanio – La signoj de la bapto de la Sinjoro – Sankta Maksimo de Torino
Sabato post Epifanio – La nuptoj de Kristo kaj de la Eklezio – Sankta Faŭsto de Riezo
****

Dua Legaĵo – la 24-an de decembro – De la Predikoj de Sankta Aŭgusteno, episkopo

(Sermo 185: PL 38, 997-999) (5-a jarcento)

Vero elkreskas el la tero kaj la justeco rigardas el la ĉielo

Vekiĝu, ho homo: pro vi Dio fariĝis karno. Vekiĝu, dormanto, kaj releviĝu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos (Efe 5, 14). Pro vi, mi ripetas, Dio fariĝis homo.
Vi estus morta poreterne, se li ne naskiĝus en la tempo. Vi neniam liberiĝus de la peka karno, se li ne venus surtere simile al peka karno. Vi estus kondamnita al eterna mizero, se li ne havus mizerikordon. Vi ne revenus al la vivo, se li ne venus trovi vian morton. Vi estus pereinta, se li ne helpus vin. Vi estus perdita, se li ne venus savi vin.
Ni celebru ĝoje la alvenon de nia savo kaj elaĉeto. Ni celebru tiun ĉi festotagon, en kiu la granda kaj eterna Tago, generita de la Tago granda kaj eterna, venis al tiu ĉi nia tempa kaj tre mallongdaŭra.
Kristo Jesuo fariĝis al ni saĝeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elaĉeto; por ke, kiel estas skribite: “Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo” (laŭ 1 Kor 1, 30-31).
Vero elkreskas el la tero (Psa 85, 11), la Kristo, kiu diris: mi estas la vero (Joh 14, 6), naskiĝis el la Virgulino. Kaj la justeco rigardas el la ĉielo (Psa 85, 12), ĉar la homo, kredante la naskiĝinton, estas pravigita ne per si mem, sed per Dio.
Vero elkreskis el la tero ĉar la Vorto fariĝis karno (Joh 1, 14). Kaj la justeco rigardas el la ĉielo ĉar ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre (Jak 1, 17).
Vero elkreskis el la tero, tio estas, el la karno de Maria. Kaj la justeco rigardis el la ĉielo ĉar homo ne povas ion ricevi, se ĝi ne estas donita al li el la ĉielo (Joh 3, 27).
Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo (Rom 5, 1) ĉar justeco kaj paco sin kisas (Psa 85, 10) per nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉar vero elkreskis el la tero. Per li ankaŭ ni ricevis enkondukon per fido en ĉi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni ĝoju pro espero de la gloro de Dio (laŭ Rom 5, 2). Li ne diris “de nia gloro”, sed de la gloro de Dio, ĉar la justeco ne estas donita el ni, sed rigardas el la ĉielo. Tial, kiu fieras, tiu ne fieru en si mem, sed en la Eternulo.
Pro tio la anĝeloj kantis, kiam la Sinjoro naskiĝis el la Virgulino: Gloro al Dio en la supera alto, kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro (Luk 2, 14).
Kial la paco venis sur la teron krom ĉar la vero elkreskis el la tero, tio estas, ĉar Kristo naskiĝis en homa karno? Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ kaj rompis la intermuron de disigo (Efe 2, 14), por ke ni estu bonvolaj homoj, unuiĝintaj unu al la aliaj per la malpeza ligo de karitato.
Ni ĝoju pro tiu ĉi graco, por ke nia fiero estu la atestado de nia konscienco, kaj tiel ni fieros, ne en ni mem, sed en la Eternulo. Pro tio la Psalmisto diris: Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi, mia honoro kaj levanto de mia kapo (Psa 3, 4). Fakte, kian alian pli altan gracon Dio povus koncedi al ni krom tia, ke, posedante nur unu Filon, Dio igis lin esti Filo de homo kaj reciproke igis la filojn de homoj esti filoj de Dio?
Serĉadu la meriton, serĉadu la kaŭzon, serĉadu la justecon; kaj rigardu, ke vi ne trovos ion alian krom la graco de Dio.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – Kristnasko – De la Predikoj de Sankta Leono Magno, papo

(Sermo 1 in Nativitate Domini, 1-3; PL 54,190-193)(5-a jarcento)

Konscienciĝu, ho Kristano, pri via digneco

Hodaŭ, amataj gefiloj, naskiĝis nia Savanto. Ni ĝoju. Ne devas esti malĝojo en la tago de naskiĝo de la vivo; vivo, kiu, dispelante la timon de morto, plenigas nin je ĝojo per la promeso de eterneco.
Neniu estas ekskludita de partopreno en tiu ĉi feliĉo. La kaŭzo de la ĝojo estas komuna al ĉiuj, ĉar nia Sinjoro, venkanto kontraŭ peko kaj morto, trovinte neniun senkulpan, venis por liberigi ĉiujn. Ĝoju la justulo, ĉar proksimiĝas al la venko; ĝoju la pekanto, ĉar estas proponita al li la pardono; revigliĝu la pagano, ĉar estas alvokita al la vivo.
Kiam venis la pleneco de la tempoj, determinita de la nekompreneblaj deziroj de Dio, la Filo de Dio estiĝis laŭ la homa naturo por repacigi la homon al lia Kreinto, por ke la diablo, aŭtoro de la morto, estu venkita de la sama naturo kiun li antaŭe venkis.
Jen la motivo de la ĝojoplena kantado de la anĝeloj en la naskiĝo de la Sinjoro: Gloro al Dio en la supera alto; kaj ilia anonco: Sur la tero paco, inter homoj Difavoro (Luk 2, 14). Ili vidas la ĉielan Jerusalemon estiĝi je ĉiuj nacioj de la mondo. Antaŭ tiu neesprimebla verko de la Dia amo, kial la homoj ne devas ĝoji, en sia malalteco, kiam la anĝeloj, en sia alteco, tiel ĝojegas?
Amataj gefiloj, ni danku al Dio Patro, per Lia Filo, en la Sankta Spirito; ĉar, en la senmezura mizerikordo per kiu Li amis nin, Li kompatis nin. Eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, Li nin vivigis en Kristo (Efe 2, 5) por ke en Li ni estu nova kreaĵaro, nova verko de Liaj manoj.
Ni seniĝu, do, je la malnova homo kaj ties agoj; kaj ni, akceptitaj al partopreno de la naskiĝo de Kristo, rezignu je la karnaj verkoj.
Konscienciĝu, ho kristano, pri via digneco. Kaj, ĉar vi partoprenas la Dian naturon, vi ne refalu en la antaŭajn erarojn pro ia konduto kiu estas maldeca laŭ via kondiĉo. Memoru vin pri la kapo kaj la korpo de kiuj vi estas membro. Memoru vin, ke vi estis elprenita el la potenco de la mallumo kaj kondukita al la lumo kaj al la regno de Dio.
Per la sakramento de la bapto vi fariĝis templo de la Sankta Spirito. Ne forpelu per malbonaj agoj tiom altan gaston, ne refalu sub la jugon de la diablon, ĉar la prezo de via savo estas la sango de Kristo.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 26-an de decembro – Sankta Stefano – De la predikoj de Sankta Fulgencio de Ruspe, episkopo

(Sermo 3,1-3.5-6:CCL 91 A, 905-909) (6-a jarcento)

La armiloj de la karitato

Hieraŭ, ni celebris la tempan naskiĝon de nia eterna Reĝo; hodiaŭ ni celebras la triumfan martirigon de lia soldato.
Hieraŭ nia Reĝo, loĝanta en nia karno kaj elirinte el la gastigejo – la virga sino – degnis viziti la mondon; hodiaŭ la soldato, elirinte el la tendo de sia korpo, iras venke ĉielen.
Nia Reĝo, la Plejaltulo, venis por ni en humileco, sed ne venis sen donacoj ĉe siaj manoj. Li alportis al siaj soldatoj grandan donacon, kiu ne nur riĉigis ilin senmezure, sed ankaŭ donis al ili nevenkeblan forton en la kombato: li alportis la donacon de karitato, kiu kondukas la homojn al la komuneco kun Dio.
Dividante tiom malavare tion kion li alportis, li neniel fariĝis pli malriĉa: riĉigante mirinde la malriĉecon de siaj fideluloj, li konservis la plenecon de siaj neelĉerpeblaj trezoroj.
Tiel, la sama karitato kiu malsuprenirigis Kriston de la ĉielo al la tero ankaŭ altigis Stefanon de la tero al la ĉielo. La karitato pri kiu la Reĝo donis ekzemplon tuj brilis ĉe la soldato.
Stefano, por atingi la kronon kiun sia nomo signifas, havis kiel armilon la karitaton kaj per ĝi li venkis ĉie. Pro amo al Dio li ne retroiris antaŭ la krueleco de la judoj, pro amo al la proksimulo li intercedis pri tiuj, kiuj ŝtonumis lin. Per tiu karitato, li admonis al tiuj, kuj estis en la eraro por ke ili korektiĝu, pro karitato li preĝis pri tiuj kiuj ŝtonumis lin por ke ili ne estu punotaj.
Fortigita de la karitato, li venkis Saŭlon, koleran kaj kruelan, kaj meritis havi kiel kunulon en la ĉielo tiun, kiun li havis kiel persekutanton sur la tero. Lia sankta kaj nelacebla karitato volis konkeri per la preĝado tiun, kiun li ne povis konverti per admonadoj.
Kaj nun Paŭlo ĝojas kun Stefano, kun Stefano li ĝuas la gloron de Kristo, kun Stefano li gajas, kun Stefano li regas. Kien Stefano iris unuavice, martirigite de la ŝtonoj de Saŭlo, tien iris poste Paŭlo, helpite de la preĝoj de Stefano.
Tiu ĉi estas la vera vivo, gefratoj, en kiu Paŭlo ne plu hontas pro la morto de Stefano, sed Stefano ĝojas pro la kuneco kun Paŭlo, ĉar en ambaŭ triumfas la karitato. En Stefano, la karitato venkis la kruelecon de la persekutantoj, en Paŭlo ĝi kovris amason da pekoj; en ambaŭ, la karitato rezultis en la posedo de la ĉiela regno.
La karitato estas la fonto kaj deveno de ĉiuj bonoj, estas la plej potenca defendo, la vojo kiu kondukas al la ĉielo. Kiu vojiras laŭ la karitato, tiu ne povas erari nek timi. Ĝi gvidas, protektas, kondukas al bona destino.
Do, miaj gefratoj, ĉar Kristo jam donis al ni la ŝtuparon de karitato per kiu ĉiu kristano povas supreniri ĉielen, vi konservu fidele la veran karitaton, praktiku ĝin unu al la aliaj kaj, suprenirante per ĝi, progresu pli kaj pli en la vojo de perfekteco.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 27-an de decembro – Sankta Johano Apostolo Evangeliisto – De la Traktatoj pri la Unua Letero de Sankta Johano, fare de Sankta Aŭgusteno, episkopo

(Tract. 1,1.3: PL 35, 1978.1980) (5-a jarcento)

La vivo elmontriĝis en nia karno

Tion, kio estis de la komenco, kion ni aŭdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo (1 Joh 1, 1). Kiu povus tuŝi la Vorton per siaj manoj se ne estus vere, ke la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni? (Joh 1, 14).
La Vorto fariĝis karno por esti tuŝata de manoj kaj komencis esti karno en la sino de la Virgulino Maria; sed ne tiam la Vorto komencis ekzisti ĉar, laŭ Johano, ĝi estis ekde la komenco. Vidu, ke lia Letero estas certigita de la vortoj de lia Evangelio, kiu vi ĵus aŭskultis: En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio (Joh 1, 1).
Kelkaj eble juĝas, ke la esprimo Vorto de Vivo parolu ĝenerale pri Kristo kaj ne pri la Korpo mem de Kristo kiu estis tuŝata de manoj. Notu tion, kio sekvas: Kaj la Vivo elmontriĝis (1 Joh 1, 2). Sekve, Kristo estas la Vorto de Vivo.
Kiel elmontriĝis tiu Vivo? Ĝi ekzistas ekde la komenco, sed ne elmontriĝis al la homoj antaŭe; ĝi elmontriĝis al la anĝeloj, kiuj kontemplis ĝin kaj nutriĝis je ĝi kvazaŭ je pano. Kion diras la Sankta Skribo? Panon de potenculoj ĉiu manĝis (Psa 78, 25).
Do, la Vivo elmontriĝis en la karno por ke, en tiu elmontriĝo, ankaŭ la okuloj vidu tion, kion nur la koro povis vidi, kaj tiumaniere tio kuracu la korojn. Fakte, la Vorton oni nur povas vidi per la koro, dum la karnon oni povas vidi ankaŭ per la korpaj okuloj. Ni kapablis vidi la karnon, sed ne kapablis vidi la Vorton. Pro tio, la Vorto fariĝis karno, kiun ni povas vidi, por kuraci en ni tion, kio kapabligas nin vidi Ĝin.
Kaj ni vidis kaj atestas, diras Johano, kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni (1 Joh 1, 2), tio estas, kiu elmontriĝis inter ni aŭ, pli klare dirite, estis elmontrita al ni.
Kion ni vidis kaj aŭdis, tion ni anoncas al vi (1 Joh 1, 3). Atentu: Kion ni vidis kaj aŭdis, tion ni anoncas al vi. Ili vidis la Sinjoron mem ĉeestantan en la karno, aŭdis el la buŝo de la Sinjoro liajn vortojn kaj anoncis tiujn ĉi al ni. Kaj ni certe aŭdis, sed ne vidis.
Ni estas, pro tio, malpli feliĉaj ol ili, kiuj vidis kaj aŭdis? Kial, do, li aldonas: por ke vi ankaŭ havu kunulecon kun ni? (1 Joh 1, 3). Ili vidis, ni ne vidis, kaj, tamen, ni havas kunulecon kun ili ĉar ni havas komunan kredon.
Kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo; kaj ĉi tion ni skribas, diras Johano, por ke nia ĝojo kompletiĝu (1 Joh 1, 4). Tiu kompleta ĝojo troviĝas en la sama komuneco, en la sama karitato, en la sama unueco.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 28-an de decembro – Sanktaj Senkulpuloj, martiroj – De la Predikoj de Sankta Kvodvultdeo, episkopo

(Sermo 2 de Symbolo: PL 40,655) (5-a jarcento)

Ili ankoraŭ ne parolas sed jam proklamas Kriston

Naskiĝis etulo kiu estas la granda Reĝo. La saĝuloj venas de malproksime kaj adoras al tiu, kiu, ankoraŭ kuŝanta sur staltrogo, regas en la ĉielo kaj sur la tero. Anoncinte la saĝuloj la naskiĝon de Reĝo, Herodo maltrankviliĝis kaj, por ne perdi sian regnon, volas mortigi la ĵus-naskiĝintan. Tamen, se li kredus Lin, li povus regi sekurece sur tiu ĉi tero kaj poreterne en la alia vivo.
Kial vi timas, ho Herodo, aŭskultinte, ke Reĝo naskiĝis? Li ne venis por fortronigi vin, sed por venki la diablon. Ĉar vi ne komprenas tion, do vi maltrankviliĝas kaj koleras; kaj, por ke ne foriru la solan infanon kiun vi serĉas, vi havas la kruelecon mortigi tiom multe da infanoj.
Nek la larmoj de la patrinoj nek la bedaŭro de la patroj pro la morto de la filoj, nek la krioj kaj ĝemetoj de la infanoj kortuŝas vin. Vi mortigas la korpon de la infanoj ĉar la timo mortigis vian koron; kaj vi juĝas, ke, se vi atingos vian celon, vi do povos vivi longe, dum vi volas mortigi precize la Vivon mem.
Kiu estas la fonto de graco, etulo kaj grandulo samtempe, kuŝanta sur staltrogo, tiu kaŭzas teruron al via trono. Per vi, malgraŭ tion vi ne scias, li realigas siajn dezirojn kaj liberigas la animojn de la diabla prizono. Li ricevas, kiel adoptitajn filojn, la filojn de tiuj, kiuj estis viaj malamikoj.
Tiuj infanoj forpasas por Kristo, senscie, dum siaj gepatroj ploras pro la mortantaj martiroj. Kristo faras siaj aŭtentikaj atestantoj tiujn, kiuj ankoraŭ ne parolas. Jen kiel regas tiu, kiu venis por regi. Jen kiel jam komencas koncedi la liberecon tiu, kiu venis por liberigi, kaj doni la savon tiu, kiu venis por savi.
Vi, tamen, Herodo, ignorante ĉion ĉi, maltrankviliĝas kaj koleras; kaj, dum vi koleras kontraŭ la Infano, vi jam omaĝas al li, senscie. Ho senmezura donaco de graco! Kiujn meritojn tiuj infanoj havis por obteni tian venkon? Ili ankoraŭ ne parolas sed jam proklamas Kriston. Ili ankoraŭ ne povas movi siajn membrojn por lukti, sed jam montras la palmon de venko.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 29-an de decembro – De la Predikoj de Sankta Bernardo, abato

(Sermo 1 in Epiphania Domini, 1-2: PL 133, 141-143) (12-a jarcento)

En la pleneco de la tempoj, venis al ni la pleneco de la Dieco

Aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj (laŭ Tit 3, 4). Ni danku al Dio ĉar Li donas al ni tiom abundan konsolon en tiu ĉi ekzilo, en tiu ĉi pilgrimado, en tiu ĉi vivo tiel mizera.
Antaŭ ol la apero de lia humaneco, lia boneco ankaŭ estis kaŝita; kaj, tamen, ĝi jam estis ekzistanta, ĉar la mizerikordo de la Sinjoro estas eterna. Sed, kiel ni povus koni tiom grandan mizerikordon? Ĝi estis promesita, sed oni ne spertis ĝin kaj tial multaj ne kredis ĝin. Dio multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj (laŭ Heb 1, 1). Kaj Li diris: Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, intencojn al bono kaj ne al malbono (laŭ Jer 29, 11). Kaj, kion respondis la homo, kiu spertadis la aflikton kaj malkonis la pacon? Ĝis kiam vi diros ‘pacon’, pacon kaj ne estas paco? Tial ĉi, la anoncantoj de paco ploras maldolĉe (laŭ Jes 33, 7), dirante: Eternulo, kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? (laŭ Jes 53, 1). Nun, tamen, la homoj povas kredi almenaŭ al tio, kion ili vidas per siaj okuloj, ĉar la leĝoj de Dio estas tre fidindaj (laŭ Psa 93, 5); kaj, por elmontriĝi eĉ al tiuj kiuj havas malfortan vidpovon, por la suno Li aranĝis tendon inter ili (Psa 19, 4).
Nun, do, ne temas pri paco promesita, sed sendita; ne prokrastita, sed koncedita; ne profetita, sed ĉeestanta. Dio Patro sendis ĝin sur la teron, tiel dirite, kvazaŭ sako plena je Sia mizerikordo. Sako, kiu rompiĝos en la Pasiono por elverŝi la prezon de nia elaĉeto kaŝita en ĝi; sako, jes, kiu, kvankam malgranda, estis plena. Ĉar infano naskiĝis al ni (laŭ Jes 9, 5), sed en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco (Kol 2, 9). Kiam venis la pleneco de la tempoj, venis ankaŭ la pleneco de la Dieco.
Li venis en karno por elmontriĝi al tiuj kiuj estis de karno tiel, ke, aperinte lia humaneco, lia boneco estu rekonata. Fakte, post Dio elmontris sian humanecon, lia boneco jam ne povus resti kaŝita. Kiel Li povus pli bone esprimi sian bonecon, se Li ne fariĝus simila al mia karno? Precize al mia karno li fariĝis simila, kaj ne al la karno de Adamo tiel, kiel estis antaŭ la peko.
Ĉu ekzistus pruvo pli elokventa de Lia mizerikordo ol tio, ke Li prenis sur sin nian mizerecon? Ĉu ekzistos amo-pruvo pli granda ol tio, ke la Vorto de Dio fariĝis kvazaŭ la kampo-herbo pro ni? Kio estas homo, ke Vi lin memoras? (Psa 8, 4). Pro tio, la homo komprenu, kiom multe Dio zorgas lin; li bone rekonu tion, kion Dio pensas kaj sentas pri li. Ne demandu, ho homo, kial vi suferas, sed kial Li suferis por vi. Vidante ĉion, kion Li faris favore al vi, konsideru, kiom multe Li estimas vin, kaj do vi komprenos Lian bonecon per Lia humaneco. Ju malpli granda Li fariĝis en sia humaneco, des pli granda Li elmontriĝis en sia boneco; ju pli Li humiliĝis favore al mi, des pli Li nun estas digna je mia amo. La Apostolo diras: Aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj. Vere, granda kaj elmontriĝinta estas la boneco de Dio! Kaj donas al ni grandan pruvon de boneco Tiu, kiu volis asociigi al la homaro la nomon de Dio.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 30-an de decembro – De la Traktato “Refuto de ĉiuj herezoj”, de Sankta Hipolito, sacerdoto

(Cap. 10, 33-34: PG 16, 3452-3453) (3-a jarcento)

La Verbo fariĝinta karno diigas la homon

Ni ne bazigas nian kredon sur vortoj sensencaj, nek lasas nin esti tirataj de la koraj impulsoj aŭ esti persvadataj de la sorĉo de elokventaj paroladoj. Nia kredo baziĝas sur vortoj prononcitaj de la Dia potenco.
Tiujn vortojn Dio konfidis al sia Vorto, kiu proklamis ilin por malproksimigi la homon de la malobeemo; Li ne volis altrudi lin, kvazaŭ sklavon, sed vokis lin al decido libera kaj respondeca.
Tiun Vorton la Patro sendis sur la teron en la fino de tempoj; Li ne plu volis, ke li estus proklamita pere de la profetoj, nek anoncita pere de obskura antaŭvidoj, sed Li ordonis, ke li elmontriĝu laŭ videbla formo tiel, ke la mondo, vidinte lin, povus saviĝi.
Ni scias, ke la Vorto fariĝis korpo en la sino de la Virgulino kaj transformis la antikvan homon en novan kreaĵon. Ni scias, ke li fariĝis homo samsubstanca al ni mem. Se tio ne verus, estus vana lia ordono imiti lin kiel Majstron. Fakte, se tiu homo estus farita de alia substanco, kiel li povus ordoni al mi, ke mi faru la samajn aferojn faritaj de li, al mi, fragila laŭ mia naturo? Kiel ni povus diri, do, ke li estas bona kaj justa?
Por ke ni ne juĝus lin malsama ol ni, li elportis ŝarĝojn, volis malsati, ne rifuzis soifi, dormis por ripozi, ne rifuzis la suferojn, submetis sin al la morto kaj elmontris sian resurekton. En ĉio ĉi, li donis sian humanecon mem kiel oferon, por ke vi ne malvigliĝu dum la suferado, sed, rekonante vian homan kondiĉon, vi ankaŭ esperu ricevi tion, kion Dio donis al vi.
Kiam vi kontemplos Dion laŭ Li estas, tiam vi havos korpon nemortan kaj nekorupteblan, same kiel la animo, kaj vi posedos la ĉielan regnon, vi, kiu, pilgriminte sur la tero, konis la ĉielan Reĝon; tiam vi vivos en la intimeco de Dio kaj estos heredanto kune kun Kristo.
Ĉiujn malbonojn elportitaj de vi kiel homo Dio permesis precize ĉar vi estas homo; sed ĉion, kio apartenas al Dio, Li promesas koncedi al vi tiam, kiam vi estos diigita kaj fariĝos nemorta. Vi konu vin mem, rekonante Dion, kiu kreis vin; ĉar koni Dion kaj esti konata de Li estas la destino de tiu, kiu estas alvokita de Dio.
Sekve, vi ne enmiksiĝu en kverelojn kiel malamikoj, nek pensu pri la eblo retroiri. Kristo estas Dio super ĉio, li, kiu decidis liberigi la homojn de la peko, renoviginte la antikvan homon kiun li kreis je sia bildo ekde la komenco, kaj elmontrante en tiu ĉi renovigita bildo la amon kiun li havas al vi. Se vi obeos liajn ordonojn kaj per via boneco vi fariĝos imitanto de tiu, kiu estas la supera Bono, tiam vi estos simila al li kaj li gloros vin. Dio, kiu ĉion povas kaj ĉion posedas, diigos vin por Sia gloro.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – Sankta Familio – Jesuo, Maria kaj Jozefo – De la Paroloj de la Papo Paŭlo VI

(Parolo dirita en Nazaret la 5-an de januaro 1964) (20-a jarcento)

La instruoj de Nazaret

Nazaret estas la lernejo, kie oni komencas kompreni la vivon de Jesuo: la lernejo de la Evangelio.
Tie ĉi oni lernas rigardi, aŭskulti, mediti kaj penetri la signifon, tiel profundan kaj misteran, de tiu elmontriĝo tiel simpla, humila kaj bela, de la Filo de Dio. Eble oni lernas, senkonscie, eĉ imiti lin.
Tie ĉi oni lernas la metodon, kiu permesos al ni kompreni, kiu estas la Kristo. Tie ĉi oni malkovras la bezonon observi la kadron de lia restado inter ni: la lokoj, la tempoj, la kutimoj, la lingvo, la religiaj praktikoj, ĉio, kion Jesuo uzis por elmontriĝi al la mondo. Tie ĉi ĉio parolas, ĉio havas sencon.
Tie ĉi, en tiu ĉi lernejo, oni komprenas la bezonon de spirita disciplino al tiu ajn, kiu volas sekvi la instruadon de la Evangelio kaj esti diŝciplo de Kristo.
Ho, kiom multe ni volus reveni al la infaneco kaj sekvi tiun humilan kaj subliman lernejon de Nazaret! Kiom multe ni volus, kune kun Maria, rekomenci la akiradon de la vera scio kaj la alta saĝeco de la Diaj veroj.
Sed ni estas nur pasantaj. Ni devas forlasi tiun deziron daŭrigi ĉi tie la studadon, neniam finonta, de la kono pri la Evangelio. Ni ne foriros, tamen, antaŭ ol rikolti, rapide kaj preskaŭ sekrete, kelkajn malgrandajn instruojn de Nazaret.
Unue, instruo pri silento. Ke renaskiĝu en ni la estimo al silento, tiu mirinda kaj neforĵetebla spirito-kondiĉo; en ni, sieĝataj de tiom da petoj, bruoj kaj krioj en nia vivo moderna bruoplena kaj tro sentemigita. La silento de Nazaret instruas al ni la revenon al ni mem, la internecon, la disponon aŭskulti bonajn inspirojn kaj la vortojn de la veraj majstroj. Ĝi instruas al ni la bezonon kaj la valoron de sinpretigoj, studado, meditado, persona kaj interna vivo, preĝo kiun nur Dio vidas en sekreto.
Instruo pri familia vivo. Ke Nazaret instruu al ni tion, kio estas la familio, ties amo-komunecco, ties simpla kaj aŭstera beleco, ties sankta kaj nerompebla aspekto; ni lernu de Nazaret, kiom multe la formado kiun ni ricevas estas dolĉa kaj neanstataŭigebla: ni lernu, kiu estas ĝia unuavica funkcio en la sociala sfero.
Instruo pri laboro. Ho Nazaret, ho domo de la “filo de la ĉarpentisto”! Tie ĉi ni ja volas kompreni kaj celebri la leĝon, severan kaj elaĉetantan, de la homa laboro; tie ĉi, restarigi la konsciencon pri la nobleco de la laboro; tie ĉi, memori, ke la laboro ne povas esti celo en si mem, sed, ke ties libereco kaj nobleco rezultas, pli ol el ĝia ekonomika valoro, de la valoroj, je kiuj sia celo konsistas. Fine, ni tre multe volas saluti ĉi tie la laboristojn de la tuta mondo, kaj montri al ili ilian grandan modelon, ilian Dian fraton, la profeton de ĉiuj justaj kaŭzoj, Kriston nia Sinjoro.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 31-an de decembro – De la Predikoj de Sankta Leono Magno, papo

(Sermo 6 in Nativitate Domini, 2-3, 5: PL 54, 213-216)(5-a jarcento)

Naskiĝo* de la Sinjoro estas Naskiĝo de la paco

La infana stato, kiun la Filo de Dio prenis sur sin sen konsideri ĝin maldigna de sia alteco, disvolviĝis jaro post jaro ĝis atingi la staton de perfekta homo kaj, okazinte la triumfo de lia pasiono kaj resurekto, ĉiuj agoj propraj de lia stato de malplenigo kiun li akceptis favore al ni jam atingis sian finon kaj apartenas al la pasinteco. Tamen, la hodiaŭa festo renovigas al ni la unuajn momentojn de la sankta vivo de Jesuo, naskiĝinta el la Virgulino Maria. Dum ni adoras la naskiĝon de nia Savanto, ni ankaŭ celebras nian naskiĝon.
Efektive, la nasko de Kristo estas la komenco de la kristana popolo; la Naskiĝo de la Kapo ankaŭ estas la Naskiĝo de la Korpo.
Malgraŭ ĉiu estis alvokita en iu determinita tempo por aparteni al la popolo de la Sinjoro, malgraŭ ĉiuj gefiloj de la Eklezio estas diversaj dum la sinsekvo de la tempoj, la tutaĵo de fideluloj – elirinta el la bapta fonto, krucumita kune kun Kristo en lia Pasiono, resurektita en lia Resurekto kaj lokita ĉe la dekstron de la Patro en lia Ĉieliro – ankaŭ naskiĝis kun li en tiu ĉi Naskiĝo.
Ĉiu homo kiu, ie ajn en la mondo, kredas kaj estas regenerita en Kristo, tiu homo liberiĝas de la ligo de origina peko kaj, renaskiĝinte, fariĝas nova homo. Li jam ne apartenas al la idaro de sia patro laŭ la karno, sed al la idaro de la Savanto, kiu fariĝis Filo de homo por ke ni sukcesu esti gefiloj de Dio.
Se li ne malsuprenirus al ni en la humileco de homa naturo, do neniu povus, per siaj mem meritoj, supreniri al li.
Pro tio, la alteco de tiu donaco postulas de ni respekton digna je ĝia valoro. Ĉar, laŭ la sankta Apostolo instruas nin, ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio (1 Kor 2, 12). La sola maniero honori digne la Sinjoron estas doni al Li tion, kion Li mem donis al ni.
Fakte, en la trezoro de la donacoj de Dio, kion pli ĝustan ni povus trovi por celebri tiun ĉi feston ol la pacon, kiun la kanto de la anĝeloj anoncis unuavice dum la naskiĝo de la Sinjoro?
La paco generas la gefilojn de Dio kaj nutras la amon; ŝi estas la patrino de la unueco, la ripozo de la beatuloj kaj la loĝejo de la eterno; ŝia propra funkcio kaj ŝia speciala bono estas unuigi al Dio tiujn, kiujn ŝi disigas de la mondo.
Tiel, kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio (Joh 1, 13), tiuj oferdonu al la Patro la konkordon de gefiloj kiuj amas la pacon, kaj ĉiuj membroj de la adoptita familio de Dio renkontiĝu en tiu, kiu estas la Unuenaskito de la nova kreaĵaro, kiu ne venis por plenumi sian volon, sed la volon de Tiu, Kiu sendis lin. Ĉar la graco de la Patro ne adoptis kiel heredantojn la homojn kiuj vivas en divido pro malkonkordo aŭ opozicio, sed la homojn kiuj vivas en unueco de samaj sentoj kaj sama amo. Estas bezonate, ke havu unuecan koron tiuj, kiuj estis rekreitaj laŭ tiu sama bildo.
Naskiĝo de la Sinjoro estas Naskiĝo de la paco. Laŭ la Apostolo diras, nia paco estas Kristo, kiu unuigis ambaŭ popolojn kaj rompis la intermuron de disigo (laŭ Efe 2, 14); judoj aŭ nacianoj, per li ni ambaŭ havas en unu Spirito alkondukon al la Patro (Efe 2, 18).
* Naskiĝo kaj Kristnasko havas la saman vorton en la portugala lingvo: Natal. Fakte, “Natal” (Nask[iĝ]o [de Kristo]) estas uzata nur por indiki Kristnaskon, sed eblas korekte uzi ĝin por indiki Naskiĝon, malgraŭ tio estas evitenda kaj maloftega!
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 1-an de januaro – Soleno de Sankta Maria Dipatrino – De la Leteroj de Sankta Atanasio, episkopo

(Epist. Ad Epictetum, 5-9; PG 26, 1058. 1062-1066) (4-a jarcento)

La Vorto similiĝis al nia naturo en la sino de Maria

La Vorto de Dio ektenas la idaron de Abraham, laŭ la Apostolo diras. Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj (laŭ Heb 2, 16-17) kaj surmeti korpon simila al nia korpo. Pro tio Maria estas vere ĉeestanta en tiu ĉi mistero: de ŝi la Vorto surmetis, kiel sian mem, tiun korpon, kiun li devis oferdoni por ni. La Sankta Skribo, memore al tiu naskiĝo, diras: Ŝi ĉirkaŭvindis lin (Luk 2, 7); proklamas, ke feliĉaj estas la mamoj lin nutrintaj kaj ankaŭ parolas pri la ofero donita pro la naskiĝo de tiu Unuenaskito. La anĝelo Gabriel, prudente kaj saĝece, jam anoncis Lin al Maria; li ne diris al ŝi simple: kiu naskiĝos el vi, por ke oni ne pensu, ke temas pri korpo ekstera enmetita en ŝin; sed: de vi (laŭ Luk 1, 35 [Vulgata]), por ke oni kredu, ke la frukto de tiu koncipo devenis fakte de Maria.
Tiel la Vorto, ricevinte nian homan naturon kaj oferdoninte ĝin, surmetis ĝin en ĝia tuteco, por ke ni poste surmetu lian dian naturon, laŭ la vortoj de la Apostolo: Estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon (1 Kor 15, 53).
Tiuj ĉi aferoj ne realiĝis fikcie, laŭ kelkaj juĝas; tio estas neakceptebla! Nia Savanto fariĝis vera homo, kaj tiel li akiris la savon al la homo en ties tuteco. Nia savo ja ne estas io fikcia, nek limigita nur al korpo; sed fakte la savo de la tuta homo, korpo kaj animo, estis realigita de la Vorto de Dio.
La naturo kiun li ricevis de Maria estis homa naturo, laŭ la diaj Skriboj, kaj la korpo de la Sinjoro estis vera korpo. Mi diras ‘vera’, ĉar estis korpo simila al nia korpo. Maria, do, estas nia fratino, ĉar ni ĉiuj estas de la idaro de Adam.
La vortoj de Johano: La Vorto fariĝis karno (Joh 1, 14) havas la saman sencon, kiun oni povas atribui al simila esprimo de Paŭlo: Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo, fariĝinte malbeno pro ni (laŭ Gal 3, 13). Ĉar de la intima kaj proksima unuiĝo al la Vorto kaŭzis al la homa korpo unikan altiĝon: de mortema, ĝi fariĝis malmortema; estinte materia, fariĝis spirita; tera, transpasis la ĉielajn pordojn.
Tamen, malgraŭ la Vorto surmetis korpon en la sino de Maria, la Triunuo daŭre estas la sama Triunuo, sen grandiĝo, sen malgrandiĝo. La Triunuo estas ĉiam perfekta, kaj en la Triunuo ni rekonas nur unu Diecon; tiel, la Eklezio proklamas nur unu Dion en la Patro kaj en la Vorto.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 2-an de januaro – Sanktaj Bazilio Magno kaj Gregorio el Nazianzo – De la Predikoj de Sankta Gregorio el Nazianzo, episkopo

(Oratio 43, in laudem Basilii Magni, 15,16-17.19-21: PG 36,514-523) (4-a jarcento)

Kvazaŭ nur unu animo en du korpoj

Ni renkontiĝis en Ateno. Kvazaŭ la vojo de rivero, kiu eliras el nur unu fonto kaj dividiĝas en multaj vojoj, Bazilio kaj mi disiĝis por serĉi la saĝecon en malsamaj regionoj. Sed ni reunuiĝis kvazaŭ pro ia interkonsento de ni, sendube ĉar Dio tion volis.
Tiuokaze, mi ne nur miris mian grandan amikon Bazilion dum mi rimarkis la seriozecon de kutimoj kaj la maturecon kaj prudentecon de liaj vortoj, sed mi ankaŭ provadis persvadi la aliajn kiuj ne konis lin tiel bone, por ke ili konu lin. Li tuj komencis esti konsiderata de multaj kiuj jam konis lian reputacion.
Kio okazis tiam? Li estis preskaŭ la sola, inter ĉiuj kiuj iris studi en Ateno, kiu estis sendevigita de la komuna leĝo; kaj ŝajne li havis estimon pli altan ol lia kondiĉo de novulo povis enhavi. Tiu estis la komenco de nia amikeco, la fajrero kiu ekaperigis nian intimecon; tiel ni estis tuŝitaj de reciproka amo.
Post kelka tempo, ni konfesis unu al la alia nian deziron: la filozofio estis tio, kion ni celis. De tiam ni tute estis unu por la alia; ni kune loĝis, ni manĝis ĉe la sama tablo, ni ĉiam konsentis aspirante al la samaj idealoj kaj kultivante nian amikecon ĉiutage pli proksime kaj firme.
Nin movis la egala deziro obteni tion, kio estas la plej enviebla afero: la scio; tamen, ni ne enviis, sed valoris la rivalecon. Ni ambaŭ luktis, ne por vidi, kiu atingus la unuan vicon, sed por cedi ĝin al la alia. Ĉiu konsideris kiel sian mem la gloron de la alia.
Ŝajnis, ke ni havis nur unu animon en du korpoj. Kaj, malgraŭ oni ne devas kredi je tiuj, kiuj asertas, ke ĉio troviĝas en ĉiuj aĵoj, en nia kazo oni povis aserti, ke fakte ĉiu troviĝis en la alia kaj kun la alia.
La sola tasko kaj celo de ambaŭ estis atingi la virton kaj vivi por la futuraj esperoj tiel, ke, eĉ antaŭ ol eliri el tiu ĉi vivo, ni estus elmigrintaj el ĝi. En tiu ĉi perspektivo, ni organizis nian tutan vivon kaj agomanieron. Ni lasis nin esti gvidataj de la diaj ordonoj stimulante nin reciproke al la praktikado de la virto. Kaj – se ne ŝajnas orgojlo, ke mi tion diru – ni estis, unu al la alia, regulo kaj modelo por distingi la ĝustaĵon de la malĝustaĵo.
Kiel ĉiu homo havas postnomon ricevitan de siaj gepatroj aŭ akiritan de si mem, tio estas, akiritan de la agado aŭ de la direkto de sia vivo, tiel same la plej alta agado kaj la plej alta nomo estis, al ni, ke ni estu fakte kristanoj kaj oni tiel rekonu nin.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 3-an de januaro – De la Traktato pri la Evangelio de Sankta Johano, fare de Sankta Aŭgusteno, episkopo

(Tract 17, 7-9: CCL 36, 174-175) (5-a jarcento)

La duobla ordono de la karitato

Venis la Sinjoro, majstro de karitato, plena je karitato, por efektivigi Sian vorton en la mondo (laŭ Rom 9, 28 [Vulgata]), laŭ oni anoncis pri li, kaj li sintezigis la leĝon kaj la profetojn en la du ordonoj de karitato.
Rememoru kune kun mi, gefratoj, tiujn, kiuj estas la du ordonoj.Estas bezonate, ke vi konu ilin profunde, tiel ke ili ne aperu al via menso nur tiam, kiam ni rememorigos ilin al vi, sed ke vi konervu ilin ĉiam tre bone gravurita en viaj koroj. Rememoru al vi en ĉiu momento, ke ni devas ami Dion kaj la proksimulon: la Eternulon, nian Dion, per nia tuta koro kaj per nia tuta animo kaj per nia tuta menso; nian proksimulon kiel nin mem (laŭ Mat 22, 37-39).
Tiujn du ordonojn oni devas ĉiam memori, mediti, konservi ĉe la menso, praktiki, plenumi. La amo al Dio estas en la unua vico de la ordonoj, sed la amo al proksimulo estas en la unua vico por esti praktikata. Ĉar kiu donis al vi tiun duoblan ordonon de amo, tiu ne povus ordoni la vi ami unue la proksimulon kaj poste Dion, sed unue Dion kaj poste la proksimulon.
Tamen, vi, kiu ankoraŭ ne vidas Dion, meritos vidi Lin se vi amas la proksimulon; amante Lin, vi purigas vian rigardon por vidi Dion, laŭ eksplice asertas Sankta Johano: kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis (1 Joh 4, 20).
Vi aŭdis la ordonon: Amu Dion. Se vi diras: “Montru al mi tiun, kiun mi devas ami”, kion do mi respondos krom tion, kion la sama Sankta Johano diris: neniu iam vidis Dion (Joh 1, 18)? Kaj, por ke vi pensu, ke vi absolute ne povas vidi Dion, la menciita apostolo asertas: Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li (1 Joh 4, 16). Amu, do, vian proksimulon kaj serĉu en via intimo la devenon de tiu amo; tie vi vidos Dion tiel, kiel nun eblas al vi.
Komencu, do, ami la proksimulon. Derompu vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriĉulojn enkonduku en vian domon; vidante nudulon, vi lin vestu, kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝu (laŭ Jes 58, 7).
Agante tiumaniere, kion vi atingos? Tiam via lumo ekbrilos kiel matenruĝo (Jes 58, 8). Via lumo estas via Dio; Li estas la matenruĝo kiu ekaperos sur vin post la nokto de tiu ĉi vivo. Tiu lumo ne havas komencon nek finon, ĉar ĝi ekzistas eterne.
Amante la proksimulon kaj zorgante lin, vi iras laŭ via vojo. Kaj kien vi iras krom al la Sinjoro Dio, al Tiu, Kiun ni devas ami per nia tuta koro, nia tuta animo kaj nia tuta menso? Estas vere, ke ni ankoraŭ ne iris ĉe la Sinjoron; sed la proksimulo jam estas ĉe ni. Helpu, do, tiun, kiu estas ĉe vi dum vi vojiras en tiu ĉi mondo, kaj vi iros ĉe Tiun, kun Kiu vi deziras resti eterne.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 4-an de januaro – De la Sentencoj de Sankta Maksimo konfesanto, abato

(Centuria 1,8-13; PG 90, 1182-1186) (7-a jarcento)

La mistero ĉiam nova

La Vorto de Dio naskiĝis laŭ la karno unufoje por ĉiam. Sed, per sia boneco kaj kompatemo al la homoj, li volas naskiĝis ĉiam spirite en tiuj, kiuj tion deziras. Li volas fariĝi infano, kiu kreskas en ili laŭ la virtoj kreskas; kaj li elmontriĝas proporcie al la kompreno-kapablo de tiu, kiu ricevas lin. Se li ne komunikiĝas per la splendoro de sia alteco, tio okazas ne pro lia manko de deziro, sed pro lia kono pri la limoj de akcepto-kapabloj de ĉiu homo. Tiel, la Vorto de Dio elmontriĝas ĉiam al ni per la maniero, kiu plej multe konvenas al ni, kaj tamen neniu povas koni lin perfekte, pro la senmezureco de lia mistero.
Pro tio, la Apostolo de Dio, konsiderante saĝece la forton de tiu mistero, diras: Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco (Heb 13, 8). Li kontempladis tiun misteron ĉian novan, kiu neniam maljuniĝas al la kompreno de la homa inteligento.
Naskiĝas la Kristo, Dio fariĝanta homo, surmetanta korpon kiu enhavas racian animon, per kiu ĉio ekzistanta eliris el la nenio. En la Oriento brilas ŝtelo videbla eĉ dumtage, kiu konduas la saĝulojn al la loko, kie kuŝas la Vorto fariĝinta homo, por elmontri mistike, ke la Vorto, kiu estas en la leĝo kaj la profetoj, superas la sentuman scion kaj kondukas la naciojn al la plena lumo de scio.
Fakte, la vorto de la leĝo kaj de la profetoj, komprenata je la lumo de kredo, estas simila al ŝtelo kiu kondukas al la kono de la Vorto karniĝinta ĉiujn, kiuj estas alvokitaj de la potenco de la graco, laŭ la deziro de Dio.
Dio fariĝis perfekta homo, sen ke mankus al li io, kio estus propra de la homa naturo, escepte de la peko (kiun, fakte, ne estis propra de la homa naturo). Li tiel volis prezenti sian karnon kiel nutraĵon por provoki la nesatigeblan drakon, kiu volis manĝegi ĝin.
Sed, elaĉetinte tiun karnon, kiu estus veneno al la drako, ĝi estis detruita de la potenco de la Dieco kaŝita en tiu karno. Al la homa naturo, tamen, tiu karno estus la kuracilo, kiu redonus al la homo la originan gracon, per la sama potenco de la Dieco.
Kiel la malamiko, enkondukinte sian venenon en la arbon de scio, damaĝis la naturon de la homo gustuminta ties frukton, tiel ankaŭ li, intencinte manĝegi la karnon de la Sinjoron, estis trompita kaj detruita de la forto de la Dieco kiu loĝis en tiu karno.
La granda mistero de la karniĝo de Dio estos poreterne mistero! Kiel la Vorto, kiu estas persone kaj esence en la karno, povas ekzisti samtempe en unu homo kaj esence ĉe la Patro? Kiel la Vorto, tute Dio laŭnature, povas fariĝi tute homo laŭnature, sen ia damaĝo al ambaŭ naturoj, nek al la dia naturo laŭ kiu Li estas Dio, nek al la homa naturo en kiu li fariĝis homo?
Nur la kredo povas atingi tiujn misterojn, ĝi, kiu estas precize la substanco kaj la fundamento de la realaĵoj kiuj transpasas ĉian inteligentecon kaj komprenon.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 5-an de januaro – De la Predikoj de Sankta Aŭgusteno, episkopo

(Sermo 194, 3-4: PL 38, 1016-1017) (5-a jarcento)

Ni satiĝos vidante la Vorton

Kiu povus koni ĉiujn trezorojn de saĝeco kaj scio kaŝitaj en Kristo kaj en la malriĉeco de lia karno? Kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj (2 Kor 8, 9). Kiam li surmetis nian kondiĉon kaj spertis la morton, tiam li elmontriĝis en malriĉeco; tamen, li ne perdis sian riĉecon, sed promesis doni ĝin future.
Kiom granda estas la riĉeco de lia boneco, konservata al la timantoj al li, kaj koncedata al la esperantoj je li!
Nun nia scio estas malperfekta, ĝis la alveno de la perfekto. Por ke ni estu kapablaj atingi ĝin, Kristo, egala al la Patro en Dia kondiĉo, fariĝis egala al ni en kondiĉo de servanto kaj rekreis nin simile al Dio. La ununura Filo de Dio, fariĝinte filo de homo, igis multajn gefilojn de homo esti gefiloj de Dio; kaj li, promociinte nian kondiĉon de servantoj per sia videbla formo de servanto, faris nin liberaj kaj kapablaj kontempli Lian Dian formon.
Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas (1 Joh 3, 2). Nu, kiuj estas tiuj trezoroj de saĝeco kaj scio, por kio taŭgas tiuj Diaj riĉaĵoj se ne por elmontri nian malriĉecon? Por kio taŭgas tiu senmezura boneco se ne por satigi nin? Montru al ni la Patron, kaj por ni tio sufiĉos (Joh 14, 8).
Kaj, en iu psalmo, unu el ni, esprimante niajn sentojn aŭ parolante anstataŭ ni, diras al la Sinjoro: Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon; vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo. (Psa 17, 15). Lia kaj la Patro estas nur unu; kiu vidas Lin, tiu vidas ankaŭ la Patron. Sekve, la Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro (Psa 24, 10). Turniĝante al ni, Li montros al ni Sian vizaĝon; ni saviĝos kaj satiĝon, kaj por ni tio sufiĉos.
Sed, ĝis tiu okazontaĵo, ĝis Li montros tion kion sufiĉas por ni, ĝis ni trinkos kaj satiĝos en la fonto de vivo kiu estas Li mem, dum ni kredante vojiras kaj pilgrimas malproksime de Li, dum ni malsatas kaj soifas je justeco kaj deziras, kun nedirebla ardo, kontempli la belecon de Kristo en ties Dia kondiĉo, ni celebru kun amema pieco la naskiĝon de Dio en la kondiĉo de servanto.
Se ni ankoraŭ ne povas kontempli tiun. kiu estis generita de la Patro antaŭ la matenruĝo, do ni celebru lian naskiĝon el la Virgulino meze de la nokto. Se ni ankoraŭ ne povas kompreni tiun, kies vortoj iras ĝis la fino de la universo (Psa 19, 4), ni do rekonu, ke por la suno Li aranĝis tendon inter ili (Psa 19, 4).
Se ni ankoraŭ ne vidas la Unuenaskiton kiu restas ĉe la Patro, ni do memoriĝu pri la fianĉo elirante el sia baldakeno (laŭ Psa 19, 5). Se ni ankoraŭ ne pretas partopreni la festenon de nia Patro, ni do konu la kripon de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – Epifanio de la Sinjoro – De la Predikoj de Sankta Leono Magno, papo

(Sermo 3 in Epiphania Domini, 1-3.5: PL 54,240-244) (5-a jarcento)

La Eternulo aperigis Sian savon antaŭ la tuta mondo

Decidinte la mizerikorda Providenco de Dio veni en lastaj tempoj helpi la perditan mondon, ĝi determinis la savon de ĉiuj popoloj en Kristo.
Tiuj popoloj estas la nekalkulebla idaro iam promesita al la sankta patriarko Abraham; idaro generita ne laŭ la karno, sed de la fekundeco de kredo, kaj tial komparita al la amaso da steloj, por ke la patro de ĉiuj popoloj esperu idaron ĉielan, ne teran.
Eniru, do, ĉiuj popoloj, eniru en la familion de patriarkoj, kaj ricevu la gefiloj de la promeso la benon de la idaro de Abraham, je kio rezignis la laŭkarnaj gefiloj. Ke ĉiuj popoloj, reprezentataj de la tri Saĝuloj, adoru la Kreinton de la universo; kaj Dio ne estu konata nur sur Judujo, sed ankaŭ sur la tuta mondo, por ke ĉie granda estu Lia nomo en Izrael (laŭ Psa 76, 1).
Tial, amataj gefiloj, instruite en la misteroj de la Dia graco, ni celebru kun spirita ĝojo la tagon de niaj primicoj kaj de la unua alvoko de la paganaj popoloj al kredo, dankante al mizerikorda Dio, kiu, laŭ la Apostolo diras, taŭgigis nin por partopreno en la heredaĵo de la sanktuloj en lumo, kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo (Kol 1, 12-13). Ĉar, laŭ anoncis Jesaja, popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo (Jes 9, 2). Krome, irante pri ili, la sama profeto diras al la Sinjoro: Jen vi vokos popolon, kiun vi ne konas; kaj popolo, kiu vin ne konas, alkuros al vi (Jes 55, 5).
Tiun tagon Abraham vidis kaj estis ravita (laŭ Joh 8, 56) sciinte, ke siaj gefiloj laŭ la kredo estos benataj en sia plej granda ido, kiu estas Kristo, kaj antaŭvidinte, ke, per sia kredo, li estos la patro de ĉiuj popoloj. Pri la promeso de Dio li ne ŝanceliĝis en nekredemo, sed fortiĝis per fido, donante la gloron al Dio, kaj plene certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaŭ fari (Rom 4, 20-21).
Tiun tagon ankaŭ David kantis en la psalmoj, dirante: Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, kaj honoros Vian nomon (Psa 86, 9). Kaj krome: La Eternulo aperigis Sian savon; antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon (Psa 98, 2).
Laŭ ni scias, ĉio ĉi plenumiĝis tiam, kiam la tri Saĝuloj, vokitaj de sia tre malproksima lando, estis kondukataj de stelo por ke ili iru koni kaj adori la Reĝon de ĉielo kaj tero. La servo farita de tiu stelo invitas nin imiti ties obeemon, tio estas, disdoni per siaj tutaj fortoj tiun gracon, kiu vokas nin ĉiujn al Kristo.
Vigligitaj de tiu deziro, amataj gefiloj, vi devas klopodi esti utilaj unu al la aliaj, por ke en la regno de Dio, kiun oni eniras danke al la kredo-integreco kaj al la bonaj verkoj, vi briladu kiel gefiloj de la lumo. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu vivas kaj regas kun la Patro kaj la Sankta Spirito poreterne.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 6-an de januaro kaj Bapto de la Sinjoro – De la Predikoj de Sankta Gregorio de Nazianzo, episkopo

(Oratio in sancta Lumina, 14-16. 20:PG 36, 350-351. 354. 358-359) (4-a jarcento)

La bapto de Kristo

Kristo estas lumigata en la bapto, ni ricevas kun li la lumon; Kristo estas baptata, ni malsupreniru kune kun li en la akvojn por ke ni supreniru kune kun li.
Johano baptas Jesuon kaj alproksimiĝas; eble por sanktigi egale al la baptanto kaj, sendube, por entombigi en la akvojn la antikvan Adamon. Antaŭ ol ni, kaj pro ni, li, kiu estas Spirito kaj karno, sanktigis la akvojn de la rivero Jordano, por tiel inicii nin en la sakramentoj per la Spirito kaj la akvo.
Johano rezistas, Jesuo insistas. Mi bezonas esti baptata de vi (laŭ Mat 3, 14), diras la lampo al la Suno, la voĉo al la Vorto, la amiko al la Fianĉo, la plej granda inter ĉiuj naskitoj de virino al la Unuenaskito de ĉiu kreaĵo, la treminto de ĝojo en patrina sino al la Adorito en la sino de sia Patrino, la viro kiu estis kaj fariĝis antaŭulo al la viro kiu jam venis kaj denove venos. Mi bezonas esti baptata de vi. Johano eĉ povus aldoni tion: kaj pro vi. Ĉar li sciis, ke li ricevos la sango-bapton aŭ, ke al li, same kiel al Petro, ne estos lavitaj nur la piedoj.
Jesuo eliras el la akvoj, altigante kune kun si la mondon kiu estis subakva, kaj vidas la ĉielojn malfermiĝantajn flanke al flanke, kiujn Adamo malfermis al si kaj al sia idaro, same kiel la paradizo estis fermita al li de flama glavo.
La Spirito, alkurante al tiu kiu egalas al si, atestas pri lia Dieco. Venas el la ĉielo voĉo, ĉar ankaŭ venis el la ĉielo tiu, pri kiu oni atestis. Kaj, montrante sin en korpa formo de kolombo, la Spirito gloras la korpon de Kristo, ĉar tiu ĉi, pro ties unuiĝo al la Dieco, estas la korpo de Dio. Simile, multaj jarcentoj antaŭe, kolombo anoncis la finiĝon de la diluvo.
Ni veneru hodiaŭ la bapton de Kristo kaj celebru digne tiun ĉi feston.
Vi restu tute puraj kaj purigu vin ĉiam plu. Nenio plaĉas al Dio pli ol la pento kaj la savo de la homo, al kiu estas destinitaj ĉiuj Liaj vortoj kaj misteroj. Vi estu tiel, kiel lumoj sur la mondo, tio estas, kiel viviganta forto al la aliaj homoj. Restante kiel perfektaj lumoj antaŭ la granda lumo, vi estos superŝutataj de la splendoro de tiu lumo kiu brilas en la ĉielo kaj lumigataj per pli granda pureco kaj brilego de la Triunuo. De la Triunuo vi ĵus ricevis, malgraŭ ne plene, la solan radion kiu venas el la ununura Dieco, en Jesuo Kristo, nia Sinjoro, al kiu apartenas la gloro kaj la potenco poreterne. Amen.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – la 7-an de januaro kaj Lundo post Epifanio – De la Predikoj de Sankta Aŭgusteno, episkopo

(Sermo 13 de Tempore: PL 39, 1097-1098) (5-a jarcento)

Dio fariĝis homo por ke la homo fariĝu Dio

Karegaj gefratoj, nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu ekde ĉiam estas la Kreinto de ĉiuj aĵoj, fariĝis nia Savanto naskiĝante hodiaŭ de sia patrino. Pro sia volo, li naskiĝis hodiaŭ al ni en la tempo por konduki nin al la eterno de la Patro. Dio fariĝis homo por ke la homo fariĝu Dio. Por ke la homo manĝu la panon de anĝeloj, la Sinjoro de la anĝeloj fariĝis homo.
Hodiaŭ plenumiĝis la profetaĵo kiu diras: Gutigu, ho ĉielo, de supre, kaj la nuboj verŝu virton; malfermiĝu la tero kaj produktu savon, kaj virto kune elkresku. Mi, la Eternulo, tion kreis (Jes 45, 8). La Kreinto fariĝis kreaĵo por trovi tion, kio estis perdita. Pro tio, la homo konfesas en la psalmoj: Antaŭ ol mi suferis, mi erarvagis (Psa 118, 67). La homo pekis kaj fariĝis kulpulo; Dio naskiĝis kiel homo por liberigi la kulpulon. La homo falis, sed Dio malsupreniris. La homo falis mizerece, Dio malsupreniris mizerikorde; la homo falis pro orgojlo, Dio malsupreniris kun sia graco.
Kiaj mirindaĵoj, kiaj mirakloj, miaj gefratoj! La leĝoj de naturo estas ŝanĝitaj en la homo. Dio naskiĝas, virgulino koncipas kaj nur la vorto de Dio fekundas la virinon, kiu ne konis iun ajn homon. Ŝi estas samtempe patrino kaj virgulino; patrino kiu konservas la virgan integrecon, virgulinon kiu naskas filon; ŝi restas netuŝita, tamen ne malfekunda. Nur naskiĝis senpeke tiu, kiu ne estis generita de homo nek de la voluptemo de karno, sed de la obeemo de la Spirito.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – Mardon post Epifanio – De la Prediko pri la Sankta Teofanio, atribuita al Sankta Hipolito, sacerdoto

(Nn. 2. 6-8. 10: PG 10, 854. 858-859. 862) (3-a jarcento)

La akvo kaj la Spirito

Jesuo venis al Johano kaj estis baptita de li. Ho fakto vere mirinda! La senfina torento kiu ravas la urbon de Dio estas lavita de iom da akvo. La neelĉerpebla kaj konstanta fonto kiu kreas la vivon al ĉiuj homoj estas kovrita de eta kaj efemera kuranta akvo.
Kiu ĉeestas ĉiam kaj ĉie, kiu estas nekomprenebla al anĝeloj kaj nevidebla al homoj, tiu venas ricevi la bapton laŭ sia propra volo. Kaj jen la ĉielo malfermiĝis, kaj jen voĉo el la ĉielo, dirante: ‘Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron’(Mat 3, 16.17).
La amato generas la amon kaj la nematerian lumon, la nealkondukeblan lumon. Tiu ĉi estas tiu, kiun oni nomas filo de Jozefo kaj ankaŭ estas mia ununura Filo laŭ la Dia esenco.
Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata. Li malsatas kaj nutras nemezureblajn homamasojn; laciĝas kaj malstreĉas la laciĝintojn; ne havas, kie kuŝigi sian kapon, kaj subtenas ĉion per siaj manoj; suferas kaj donas kuracilojn al ĉiaj suferoj; estas frapata kaj donas liberecon al la mondo; oni trapikas lian flankon kaj li kuracas la flankon de Adam.
Atentu tre bone al mi: mi volas iri al la senĉesa vivo-naskiĝejo kaj kontempli la fonton, de kiu elŝprucas la kuraciloj de savo.
La Patro de senmorteco sendis al la mondo sian senmortan Filon, sian Vorton, kiu venis renkonti la homojn por purigi ilin en la akvo kaj en la Spirito; kaj por regeneri ilin al la nekorupteco de animo kaj korpo, Li injektis en nin la Spiriton de vivo kaj survestis nin je nekoruptonta ŝirm-armaĵo.
Se la homo fariĝis senmorta, do li ankaŭ estos diigita. Kaj, se fakte li estas diigita de akvo kaj Sankta Spirito, per la regenera lavado, do li ankaŭ estos heredanto kune kun Kristo post la resurekto de mortintoj.
Pro tio mi proklamas fortvoĉe: Venu, ĉiuj nacioj, al la bapto kiu donas la senmortecon. Tiu ĉi estas la akvo, unuigita al la Spirito, kiu akvumas la paradizon, fekundas la teron, kreskigas la plantojn kaj permesas, ke la estaĵoj multiĝu. Resume, tiu ĉi estas la akvo per kiu la homoj ricevas novan vivon, per kiu Kristo estis baptita kaj sur kiun la Sankta Spirito malsupreniris kiel kolombo.
Kiu malsupreniras krede al tiu regenera lavado, tiu rezignas la diablon kaj sin donas al Kristo; rezignas la malamikon kaj proklamas, ke Kristo estas Dio; rezignas la sklavecon kaj survestas la filan adopton; eliras el la bapto tiel brila kiel la suno, disradiante justecon; kaj, pli bone ol ĉio ĉi, fariĝas filo de Dio kaj heredanto kun Kristo.
Al li estu la gloro kaj la potenco, kune kun lia Spirito sanktega, bona kaj viviganta, nun, ĉiam, kaj poreterne. Amen.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – Merkredo post Epifanio – De la Predikoj de Sankta Proklo de Konstantinopolo, episkopo

(Oratio 7 in sancta Teophania, 1-3: PG 65, 758-759) (5-a jarcento)

La sanktigo de akvoj

Kristo elmontriĝis al la mondo kaj – enordigante, kie estis malordo – plenigis ĝin je beleco kaj ĝojo. Li forigis la pekon de la mondo kaj de la mondo li forpelis la malamikon. Li sanktigis la fonton de akvoj kaj lumigis la koron de la homoj. Al la mirakloj, li aldonis miraklojn eĉ pli grandajn.
Hodiaŭ la tero kaj la maro dividis inter si la gracon de la Savanto, kaj la tuta mondo pleniĝis je ĝojo. Tiu ĉi tago prezentas al ni pli grandan disdonon de mirakloj ol la antaŭa soleno prezentis.
Fakte, en la antaŭa festo de naskiĝo de la Savanto, la tero ĝojis ĉar la Sinjoro estis en la staltrogo; sed tiun ĉi tagon de la Teofanioj, la maro ĝojas kaj ravo-tremas, ĉar ĝi ricevis la sanktigan benon per la rivero Jordano.
La antaŭa soleno prezentis al ni fragilan infaneton, atestante nian malperfektecon. En la hodiaŭa festo, tamen, ni vidas perfektan homon, kiu diskrete elmontras al ni la perfektecon de tiu, kiu venas de la perfekta Estulo. Unue, la Reĝo surmetis la purpuron de homa korpo; nun, la riveraj akvoj ĉirkaŭas kvazaŭ mantelo tiun, kiu estas la fonto.
Konsideru, do, kaj vidu tiujn ĉi novajn kaj eksterordinarajn miraklojn: la suno de justeco banas sin en la Jordano, la fajron oni enmetis en la akvon, Dio estas sanktigita de la servado de unu homo.
Hodiaŭ la tuta kreaĵaro kantas himnojn kaj proklamas: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! (Psa 118, 26). Benata estu tiu, kiu venas en ĉiu tempo, ĉar tiu ĉi fojo ne estas la unua fojo de lia veno.
Kaj, kiu estas li? Diru al ni pli klare, mi petas, sankta David: La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni (Psa 118, 27). Ne nur la profeto David diris; ankaŭ la apostolo Paŭlo certigis lian ateston per tiuj vortoj: Jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj, instruante nin (Tit 2, 11-12). Ne nur al kelkaj homoj, sed ja al ĉiuj. Jes, al ĉiuj, al judoj kaj al grekoj, la savo estas donata per la bapto, kiu oferas al ĉiuj universalan bonon.
Atentu bone, kontemplu la novan kaj mirindan diluvon, pli grandan kaj pli potencan ol la akva diluvo de la tempo de Noa. En la unua diluvo, la akvo pereigis la homaron; nun, tamen, la bapto-akvo, per la potenco de tiu kiu estis baptita de Johano, vokas la mortintojn al la vivo. En la unua diluvo, kolombo, kun deŝirita folio de olivarbo en sia buŝo, anoncis la odoron de mildeco de Kristo; nun, la Sankta Spirito, venante en formo de kolombo, montras al ni la Sinjoron mizerikordo-plenan.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – Ĵaŭdo post Epifanio – De la Komento pri la Evangelio de Sankta Johano, far Sankta Cirilo de Aleksandrio, episkopo

(Lib. 5, cap. 2: PG 73, 751-754) (5-a jarcento)

La elverŝo de la Sankta Spirito sur ĉiujn homojn

La Kreinto, decidinte renovigi ĉion en Kristo, en la plej mirinda kaj perfekta ordo, kaj redoni al la homa naturo ĝian originan kondiĉon, Li promesis koncedi, krom la aliajn donacojn kiujn li donos malavarege, ankaŭ la Sanktan Spiriton. Ĉar aliamaniere la homo ne povus repreni trankvile kaj poreterne tiujn donacojn.
Li determinis, do, la tempon, kiam la Sankta Spirito malsupreniros sur nin, tio estas, la tempon de la alveno de Kristo, kaj Li promesis per tiuj vortoj: En tiu tempo, nome, en la tagoj de la Savanto, mi elverŝos mian Spiriton sur ĉiun karnon (laŭ Joel 2, 28-29).
Kiam tia tempo de senmezura kaj senpaga donacemo alportis al la mondo la karniĝintan Unuenaskitan Filon, tio estas, Filon kiu venis per naskiĝo el virino, laŭ la Sanktaj Skriboj, tiam denove Dio Patro koncedis al ni sian Spiriton, kaj Kristo estis la unua kiu ricevis ĝin kiel primicojn de la renovigita naturo. Johano la Baptisto tion atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li (Joh 1, 32).
Oni asertas, ke Kristo ricevis la Spiriton kiel homo kaj laŭ estas konvene al la homo ricevi ĝin; malgraŭ li estas Filo de Dio Patro kaj estas generita de Lia substanco, eĉ antaŭ ol la karniĝo kaj ja antaŭ ol ĉiuj jarcentoj, li ne ofendiĝas aŭskultante Dion Patron deklari al li, post li fariĝis homo: Vi estas Mia Filo, hodiaŭ Mi Vin naskis (Psa 2, 7).
La Patro diras, ke hodiaŭ naskiĝis tiu, kiu estis Dio antaŭ ol la jarcentoj, naskita de Li, por ke Li ricevu nin en Kristo kiel adoptitajn gefilojn. Fakte, la tuta homa naturo estas en Kristo kiel homo. Tiel, la Patro donas al la Filo sian propran Spiriton, por ke en Kristo ankaŭ ni ricevu ĝin. Tial, Kristo venis helpi la idaron de Abraham, kiel estas skribite, kaj fariĝis en ĉio simila al siaj gefratoj.
La Unuenaskito de Dio ne ricevis la Sanktan Spiriton por si mem; fakte, tiu Spirito, kiu apartenas al li, estas donata al ni de li kaj por li, laŭ ni jam diris antaŭe, ĉar li, fariĝinte homo, havis en si la tutecon de la homa naturo, por ripari ĝin tute kaj redoni al ĝi la originalan integrecon. Ni tiel povas vidi – se ni volas uzi korektan rezonadon kaj la atestojn de la Skribo – ke Kristo ne ricevis la Sanktan Spiriton por si mem, sed por ke ni ricevu ĝin de li; ankaŭ ĉar ni ricevas per li ĉiujn bonojn.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – Vendredo post Epifanio – De la Predikoj de Sankta Maksimo de Torino, episkopo

(Sermo 100, de sancta Epiphania 1, 3: CCL 23, 398-400) (5-a jarcento)

La signoj de la bapto de la Sinjoro

La Evangelio rakontas al ni, ke la Sinjoro iris al la Jordano por esti baptita kaj li volis esti konsekrita en tiu ĉi rivero de ĉielaj signoj.
Ni pravas celebri tiun ĉi feston iom post la tago de Naskiĝo de la Sinjoro, ĉar tiuj du eventoj okazis en la sama parto de la jaro, malgraŭ la diferenco de jaroj; mi juĝas, ke ankaŭ ĝi devas nomiĝi festo de Kristnasko.
En la tago de sia Naskiĝo, Kristo naskiĝis inter la homoj; hodiaŭ li renaskiĝas per la sanktaj signoj; en tiu tago, li naskiĝis el la Virgulino; hodiaŭ, lin naskas la ĉielaj signoj. En lia Naskiĝo, post la Sinjoro naskiĝis laŭ la homa naturo, Maria, lia patrino, karesas lin ĉe sia brusto; nun, generite inter ĉielaj signoj, Dio, lia Patro, ĉirkaŭas lin per sia voĉo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin (Mat 17, 5). Lia patrino kunportas lin tenerece, lia Patro donas al li la amo-ateston. La Patrino prezentas lin al la Saĝuloj por ke ili adoru lin, la Patro prezentas lin al la nacioj por ke ili adorkliniĝu antaŭ li.
La Sinjoro Jesuo venis, do, ricevi la bapton kaj volis, ke lia sankta korpo estu lavita en la akvoj.
Eble iu diros: “Se li estis sankta, kial li volis baptiĝi?” Aŭskultu: Kristo baptiĝis ne por esti sanktigita de la akvoj, sed por sanktigi ilin kaj purigi la torentojn per la kontakto kun sia korpo. La konsekro de Kristo estas, super ĉio, la konsekro de la akvo.
Sekve, kiam la Savanto estas lavita, tiam ĉiuj akvoj puriĝas por nia bapto; la fonto estas purigita por ke la bapta graco estu koncedata al la popoloj kiuj venos poste. Kristo antaŭas al ni en la bapto por ke la kristanaj popoloj sekvu fide lian ekzemplon. Mi vidas ĉi tie misteran signifon: ankaŭ la fajro-kolono antaŭiris tra la Ruĝa Maro, por ke la gefiloj de Izrael sekvu ĝin kuraĝe sur la vojo; ĝi estis la unua kiu trapasis la akvojn, por malfermi vojon al la malantaŭantoj. Tiu okazaĵo, laŭ la Apostolo diras, estis figuro de la bapto. Tio estis certe speco de bapto, en kiu la homoj estis kovrataj de nubo kaj trapasis la ondojn.
Ĉion ĉi realigis la sama Kristo, nia Sinjoro, kiu nun, en la kolono de sia korpo, antaŭas en la bapto al la kristanaj popoloj, kiel iam antaŭe, en la fajro-kolono, antaŭis tra la maro al la gefiloj de Izrael. Jes, temas pri la sama kolono, kiu iam antaŭe lumigis la okulojn de la vojirantoj, kiu hodiaŭ plenigas je lumo la koron de la kredantoj. Iam antaŭe ĝi malfermis sekuran vojon inter la ondoj, hodiaŭ ĝi firmigas en la bapto la paŝojn de nia kredo.
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)

Dua Legaĵo – Sabato post Epifanio – De la Predikoj de Sankta Faŭsto de Riezo, episkopo

(Sermo 5, de Epiphania 2: PLS 3, 560-562) (5-a jarcento)

La nuptoj de Kristo kaj de la Eklezio

La trian tagon okazis edziĝo (Joh 2, 1). Kio estas tiu edziĝo krom tio, ke estas la promesoj kaj la ĝojoj de la homa savo, insinuita de la mistika signifo de la nombro tri, kaj rilate al la proklamo de la Triunuo, kaj rilate al la kredo en la resurekto de la Sinjoro la trian tagon?
Samsence oni legas en alia parto de la Evangelio, ke la reveno de la prodigema filo, simbolo de la konvertiĝo de la paganoj, estis celebrata per muziko, dancoj kaj nuptaj vestoj.
Tial, kiel fianĉo el sia baldakeno (Psa 19, 5), Kristo venis sur teron por unuiĝi per sia karniĝo al la Eklezio, kie kunvenos la paganaj popoloj. Li donis al ĝi garantion kaj doton: garantion, kiam Dio unuiĝis al la homo; doton, kiam Li sinoferis por la savo de la homo. Ni komprenas garantion kiel la nunan elaĉeton; doton, kiel la eternan vivon. Ĉio ĉi estis miraklo al la vidantoj kaj mistero al tiuj kiuj komprenis ties sencon. Se ni konsideras atente, ni vidos, ke la akvo mem, transformita al vino, prezentas iel al ni la figuron de la bapto kaj de la nova vivo. Fakte, kiam io transformiĝas interne, kiam kreaĵo iras de malalta stato al plibona stato pere de intima ŝanĝiĝo, realiĝas la mistero de dua naskiĝo. La akvoj estas subite transformitaj, por ke ĝi poste transformu la homojn.
En Galileo, pro interveno de Kristo, la akvo transformiĝis al vino, tio estas, la leĝo ĉesas kaj la graco anstataŭas ĝin; la ombroj estas forviŝitaj kaj la vero elmontriĝas; la materiaj aferoj cedas al la spiritaj aferoj; la malnova leĝo transformiĝas al la Nova Testamento. Laŭ la Apostolo diras, la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj (2 Kor 5, 17). Kiel la akvo en la akvokuvoj perdas nenion de si kaj komencas esti tio, kio ĝi ne estis, tiel ankaŭ la leĝo ne ĉesas ekzisti, sed perfektiĝas per la alveno de Kristo.
Ĉar mankis ia vino, oni disdonis alian. Certe estas bona la vino de Malnova Testamento, sed la vino de la Nova estas pli bona. La Malnova Testamento, kiun la judoj observadis, diluiĝas en la linioj; la Nova, kiun ni observadas, havas la guston de la graco-vivo.
Oni konsideras la bonan ordonon de la leĝo kiel bonan vinon, kiam oni aŭdas: Amu vian proksimulon, kaj malamu viajn malamikojn (Mat 5, 43). Tamen, pli bona kaj pli forta estas la vino de Evangelio, kiam oni aŭdas: Sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj (Mat 5, 44).
(Reveni al la indekso / Voltar para o índice)