Apostola letero "Porta Fidei" en Esperanto

APOSTOLA LETERO

EN FORMO DE MEMDECIDO

PORTA FIDEI

DE LA PLEJALTA PONTIFIKO

BENEDIKTO LA XVI-a

PER KIU ESTAS PROKLAMITA LA JARO DE LA KREDO

1. La PORDO DE FIDO (laŭ Ago 14, 27), kiu enkondukas nin en la vivon de komuneco kun Dio kaj permesas nian eniron en Lian Eklezion, estas ĉiam malfermita al ni. Eblas transpasi tiun limon tiam, kiam la Vorto de Dio estas anoncata kaj la koro permesas esti modelata de la graco transformanta. Trapasi tiun pordon signifas eniri en vojon, kiu daŭras dum la tuta vivo. Tiu vojo komenciĝas en la bapto (laŭ Rom 6, 4), per kiu ni povas turni nin al Dio per la nomo Patro, kaj finiĝas tiam, kiam ni pasas tra la morto al la eterna vivo, frukto de la resurekto de la Sinjoro Jesuo, kiu, per la donaco de la Sankta Spirito, volas partoprenigi en sian gloron ĉiujn, kiuj kredas je Li (laŭ Joh 17, 22). Konfesi la kredon je la Triunuo – Patro, Filo kaj Sankta Spirito – egalas al kredi je ununura Dio, kiu estas Amo (laŭ 1 Joh 4, 8): la Patro, kiu je la plenumiĝo de la tempoj sendis sian Filon por savi nin; Jesuo Kristo, kiu elaĉetis la mondon per la mistero de sia morto kaj resurekto; la Sankta Spirito, kiu gvidas la Eklezion tra la jarcentoj dum la atendo de la glora reveno de la Sinjoro.

2. De la komenco de mia oficado kiel Posteulo de Petro, mi memorigis la neceson remalkovri la vojon de la fido por briligi, en evidenteco ĉiam pli granda, la ĝojon kaj la renovigitan entuziasmon de la renkontiĝo kun Kristo. Dum la homilio de la Sankta Meso komence de mia pontifikado, mi diris: “La tuta Eklezio, kaj la Paŝtistoj ene de ĝi, same kiel Kristo devas eklabori por konduki la homojn ekster la dezerton, al lokoj de la vivo, de la amikeco kun la Filo de Dio, al Tiu Kiu donas la vivon, la plenan vivon”[1]. Nemalofte okazas, ke la kristanoj pli multe okupiĝas pri la sociaj, kulturaj kaj politikaj sekvoj de la fido ol pri la fido mem, dum ili konsideras ĝin kiel evidentan premison de sia ĉiutaga vivo. Tamen tia premiso ne nur ĉesis ekzisti, sed ofte oni eĉ neas ĝin.[2] Dum, en la pasinteco, eblis rekoni ununuran kulturan reton, amplekse komunecan je sia instigo al la enhavoj de la fido kaj al la valoroj de ĝi inspiritaj, nuntempe ŝajnas, ke tio jam ne okazas en grandaj sektoroj de la socio danke al profunda fido-krizo kiu atingis multajn homojn.

3. Ni ne povas akcepti, ke la salo sengustiĝu kaj la lumo estu kaŝita (laŭ Mat 5, 13-16). Ankaŭ la nuntempa homo povas ree senti la bezonon iri, kiel la samarianino, al la puto por aŭskulti Jesuon, kiu invitas kredi Lin kaj trinki el Lia fonto, el kiu ŝprucas viva akvo (laŭ Joh 4, 14). Ni devas reakiri la guston nutri nin per la Vorto de Dio, fidele transsendita de la Eklezio, kaj la Pano de la vivo, oferitaj kiel nutraĵoj al ĉiuj Liaj disĉiploj (laŭ Joh 6, 51). Fakte, niatempe ankoraŭ sonas, laŭ sama forto, tiu ĉi instruo de Jesuo: “Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo” (Joh 6, 27). Kaj la demando, farita tiam de Liaj aŭskultantoj, estas la sama, kiun ni faras hodiaŭ: “Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio?” (Joh 6, 28). Ni konas la respondon de Jesuo: “Jen la faro de Dio: kredi al Tiu, kiun Li sendis” (Joh 6, 29). Pro tio, kredi al Jesuo Kristo estas la vojo por ke oni sukcesu atingi definitive la saviĝon.

4. Je la lumo de ĉio ĉi, mi decidis proklami Jaron de la Kredo. Tiu komenciĝos la 11-an de Oktobro 2012, en la 50-a datreveno de la malfermiĝo de la Dua Vatikana Koncilio, kaj finiĝos en la Soleno de Nia Sinjoro Jesuo Kristo Reĝo de la Universo, la 24-an de Novembro 2013. La 11-an de Oktobro 2012 estos la 20-a datreveno de la publikigo de la Kateĥismo de la Katolika Eklezio, teksto publikigita de mia Antaŭulo, la Beata Papo Johano Paŭlo la 2-a, 2-a[3] celante ilustri al ĉiuj fideluloj la forton kaj la belecon de la kredo. Tiu verko, vera frukto de la Dua Vatikana Koncilio, estis dezirata de la Eksterordinara Sinodo de la Episkopoj en 1985 kiel ilo je la servo de la kateĥezo[4] kaj estis realigata per la kunlaboro de la tuta episkoparo de la Katolika Eklezio. Kaj Ĝenerala Asembleo de la Sinodo de la Episkopoj estas kunvokita de mi ĝuste por la monato Oktobro de la jaro 2012, kies temo estas La nova evangelizado por transdoni la kristanan kredon. Tio estos okazo favora por enkonduki la tutan komunumon de la Eklezio en tempon de aparta pripensado kaj remalkovro de la kredo. Tiu ne estas la unua fojo, kiam la Eklezio estas alvokata celebri Jaron de la Kredo. Mia respektinda Antaŭulo, la Servanto de Dio Paŭlo la 6-a proklamis similan jaron en 1967, por festi la martirigon de la apostoloj Petro kaj Paŭlo en la 19-a centjariĝo de ties plej alta kred-atesto. Li pensis tiun jaron kiel solenan momenton, por ke ekzistu, en la tuta Eklezio, “aŭtenta kaj sincera konfeso de la sama kredo”; li ankaŭ volis, ke tiu kredo estu certigita laŭ maniero “individua kaj kolektiva, libera kaj konscia, interna kaj ekstera, humila kaj honesta”.[5] Li pensis, ke la Eklezio povos tiele rehavi “la ĝustan konscion pri sia kredo por ĝin revigligi, purigi, konfirmi, konfesi”.[6] La grandaj tumultoj kiuj okazis tiujare pli evidentigis la bezonon de tia celebro. Tiu ĉi finiĝis per la Kred-Konfeso de la Popolo de Dio,[7] por atesti, kiel la esencaj enhavoj – kiuj jam dum jarcentoj estas la posedaĵo de ĉiuj kredantoj – bezonas esti konfirmitaj, komprenitaj kaj ellernitaj laŭ maniero ĉiam nova por ke oni kohere atestu ilin en historiaj kondiĉoj malsimilaj ol la pasintecaj.

5. Laŭ kelkaj aspektoj, mia respektinda Antaŭulo komprenis tiun Jaron kiel “konsekvencon kaj postulon post-koncilian”[8], tre konscia pri la seriozaj malfacilaĵoj tiutempe, ĉefe koncerne la konfeson de la vera kredo kaj ties korekta interpretado. Ŝajnis al mi, ke kongruigi la komencon de la Jaro de la Kredo kaj la 50-jariĝon de la malfermo de la Dua Vatikana Koncilio povus esti okazo favora por kompreni, ke la tekstoj postlasitaj de la Konciliaj Pastroj, laŭ la belaj vortoj de Beata Johano Paŭlo la Dua, “ne perdas sian valoron nek sian belecon. Estas bezonate fari, ke ili estu legataj tiel, ke ili estu komprenataj kaj internigataj kiel tekstoj kvalifikitaj kaj normaj de la Eklezia Instruado, en la sfero de la Tradicio de la Eklezio. Mi sentas hodiaŭ eĉ pli intense la devon montri la Koncilion kiel la grandan gracon kiun la Eklezio ĝuis en la 20-a jarcento: en ĝi troveblas sekura kompaso kiu gvidas nin sur la vojo de la komenciĝanta jarcento”.[9] Mi volas ĉi tie ripeti entuziasme la vortojn, kiujn mi diris pri la Koncilio kelkajn monatojn post kiam mi estis elektita kiel Posteulo de Petro: “Se ni legas kaj akceptas ĝin laŭ gvido de justa hermeneŭtiko, la Koncilio povas esti kaj fariĝi pli kaj pli granda forto por la ĉiam bezonata renovigo de la Eklezio”.[10]

6. La renoviĝo de la Eklezio okazas ankaŭ per la atesto farita de la vivo de la kredantoj: fakte, la kristanoj estas alvokataj briligi, per sia propra vivo en la mondo, la Vorton de vero, kiun la Sinjoro postlasis al ni. La Koncilio mem, per la dogma Konstitucio Lumen gentium (Lumo de la Gentoj), asertas: “Kiel Kristo ‘sankta, senkulpa, senmakula’ (Heb 7, 26), ne konis la pekon (laŭ 2 Kor 5, 21), sed venis nur por pardoni la pekojn de la popolo (laŭ Heb 2, 17), tiel ankaŭ la Eklezio, enhavante pekulojn en sia sino mem, samtempe sankta kaj ĉiam bezonanta fariĝi pura, praktikas daŭre la pentofaron kaj la renoviĝon. La Eklezio ‘daŭrigas sian pilgrimadon ene de la mondaj persekutadoj kaj de la konsoloj de Dio’, anoncante la krucon kaj la morton de la Sinjoro ĝis Lia reveno (laŭ 1 Kor 11, 26). Sed ĝi estas fortikigita de la potenco de la Sinjoro resurektinta, por ke ĝi venku, per pacienco kaj karitato, siajn afliktojn kaj malfacilaĵojn kaj internajn kaj eksterajn, kaj por malkaŝi, diskrete sed fidele, Lian misteron, ĝis tiam, kiam finfine Li sin montros je plena lumo”.[11]

Ĉi-perspektive, la Jaro de la Kredo estas invito por aŭtenta kaj renovigita konvertiĝo al la Sinjoro, la sola Savanto de la mondo. Per la mistero de Lia morto kaj resurekto, Dio malkaŝis plene la Amon kiu savas kaj alvokas la homojn al la vivo-konvertiĝo per la pardono de la pekoj (laŭ Ago 5, 31). Laŭ la apostolo Paŭlo, tiu amo enmetas la homon en novan vivon: “Ni do estas entombigitaj kun Li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo” (Rom 6, 4). Danke al la kredo, tiu nova vivo modelas la tutan homan ekzistadon laŭ la radikala noveco de resurekto. Proporcie al sia libera disponiĝo, la pensoj, amemoj, menso kaj sintenoj de la homo iom post iom estas purigataj kaj transformataj, ene de vojo kiu neniam estos tute finiĝinta en tiu ĉi vivo. La “fido energianta per amo” (Gal 5, 6), fariĝas nova kriterio de kompreno kaj agado, kaj ŝanĝas la tutan vivon de la homo (laŭ Rom12, 2; Kol 3, 9-10; Efe 4, 20-29; 2 Kor 5, 17).

7. “Caritas Christi urget nos”- La amo de Kristo nin urĝas (2 Kor 5,14) La amo de Kristo plenigas niajn korojn kaj stimulas nin por evan-gelizado. Hodiaŭ, kiel tiutempe, Li sendas nin al la vojoj de la mondo, por ke ni prediku Lian Evangelion, por ĉiuj popoloj de la mondo (laŭ Mat 2-8,19). Pere de Sia amo Jesuo Kristo altiras al Si homojn el ĉiu generacio: en ĉiu tempo Li alvokas la Eklezion, por ke ĝi prediku la Evangelion pere de la ordono, kiu ĉiam estas nova. Pro tio ankaŭ hodiaŭ estas necesa pli konvinkita engaĝigo de la Eklezio por la nova evangelizado, por denove malkovri en la kredo la ĝojon kaj eltrovi la entuziasmon, por transdonado de la kredo. En la ĉiutaga malkovro de Lia amo ĉerpas forton kaj viglecon la misia engaĝigo de la kredantoj, kiu neniam povas manki. Ĉar la kredo kreskas kiam ĝi estas travivata kiel sperto de ricevata amo kaj kiam ĝi estas transdonata kiel sperto de graco kaj ĝojo. Ĝi igas fruktodonaj, ĉar ĝi plivastigas la koron en la espero kaj ebligas la proponon de atesto kapabla naski: ĝi malfermas la korojn kaj la mensojn de la aŭskultantoj por la in-vito de la Sinjoro, por ke ili aliĝu al Liaj vortoj, por ke ili fariĝu Liaj ler-nantoj. La kredantoj, konfirmas sankta Aŭgusteno “fortiĝas pere de la kre-do”. La sankta episkopo de Hipono havis ĝustan motivon, por tiamaniere esprimi sin. Kiel ni scias, lia vivo estis senĉesa serĉado de la beleco de la kredo, ĝis kiam lia koro trovis la ripozon en Dio. Liaj multaj verkoj, en kiuj estas klarigitaj la graveco de la kredo kaj la vero de la kredo, restas ĝis niaj tagoj kiel senkompara havaĵo kaj permesas al multaj homoj ser-ĉantaj Dion trovi la ĝustan vojon, por alveni al “pordo de la kredo”. Do nur kiam oni kredas, la kredo kreskas kaj plifortiĝas; ne estas alia ebleco, por posedi la certecon pri sia vivo, ol konfidi sin mem al la manoj de iu Amo, kiu spertiĝas ĉiam pli granda, ĉar ĝi havas sian fonton en Dio.

8. En ĉi tiu bonŝanca datreveno, mi intencas inviti miajn Episko-pajn Kunfratojn de la tuta mondo kuniĝu al la posteulo de Petro, dum la tempo de spirita graco kiun la Sinjoro oferas al ni, por memorigi la altva-loran donacon de la kredo. Ni volus festi ĉi tiun jaron dignoplene kaj fe-kunde. Oni pripensu la kredon pli intense por helpi ĉiujn Kristo-kredantojn iĝi pli konscia kaj plifortikigi ilian aliĝon al la evangelio, pre-cipe en momento de profunda ŝanĝiĝo kia tiu, kiun la homaro estas travivanta. Ni havos okazon konfesi la kredon al la resurektinta Sinjoro en ĉiuj niaj katedraloj kaj en la preĝejoj de la tuta mondo, en niaj domoj kaj ĉe niaj familioj, por ke ĉiu sentu forta la neceson koni pli bone kaj transdoni al la estontaj generacioj la neŝanĝeblan kredon. La ordenaj kaj paroĥaj komunumoj kaj ĉiuj novaj kaj malnovaj ekleziaj realaĵoj trovu la manie-ron, en ĉi tiu Jaro, konfesi la kredon publike.

9. Ni deziras, ke ĉi tiu Jaro estigu en ĉiu kredanto la sopiron konfesi la kredon en pleneco kaj kun renovigita konvinko, kun fido kaj espero. Tio estos ankaŭ favora okazo por pliintensigi la celebradon de la kredo en la liturgio, precipe en la Eŭkaristio, kiu estas “la kulmino al kiu strebas la ago de la Eklezio, kaj samtempe la fonto el kiu elfluas ĝia tuta forto” [14]. Samtempe, ni petdeziras, ke la atesto de vivo de la kredantoj kresku en sia kredindeco. Ree malkovri la enhavojn de la kredo, kiu estas konfesata, celebrata kaj esprimata en preĝoj [15], kaj pripensi pri la ago mem de la kredo, estas devo, kiun ĉiu kredanto rigardu kiel sian, speciale en ĉi tiu Jaro.

Ne senkiale la kristanoj en la unuaj jarcentoj estis devigataj enmemorigi la kredo-konfeson. Ĝi estis uzata kiel ĉiutaga preĝo por ne forgesi la promeson de la bapto. Per signifoplenaj vortoj, Sankta Aŭgusteno tion memorigas, kiam en prediko pri la “redditio symboli”, t.e. la transdono de la kredokonfeso, li diras : “La simbolo de la sankta mistero, kiun vi ricevis kune, kaj kiun ĉiu el vi eldiris individue, estas la vortoj sur kiuj la kredo de la Patrino Eklezio estas firme fondita super la neŝanseligebla fundamento, kiu estas la Sinjoro Kristo. Vi ricevis kaj recitis ion, kion vi devas konservi en viaj animoj kaj koroj, ripeti en viaj litoj, pri kio vi devas pensi sur placoj, ne forgesi dum vi manĝas, kaj eĉ kiam vi dormas korpe, vi devas gardi ĝin kore [16].”

10. Nun, mi volas skizi vojon kiu celas helpi nin kompreni pli profunde ne nur la enhavon de la fido, sed ankaŭ la ago per kiu ni elektas plene konfidi nin al Dio, en kompleta libereco. Fakte, ekzistas profunda unueco inter la ago per kiu ni kredas kaj la enhavo al kiu ni donas nian konsenton. Sankta Paŭlo helpas nin eniri ĉi tiun realaĵon kiam li skribas: “ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo konfesas ĝis savo” (Rom 10,10). La koro indikas, ke la unua ago, per kiu oni venas al la fido, estas donaco de Dio kaj ago de graco kiu efikas kaj transformas la homon profunde interne.

La ekzemplo de Lidia estas aparte elokventa ĉi-rilate. Sankta Luko rakontas ke, dum li estis en Filipio, Paŭlo iris ĉiusabate por proklami la Evangelion al iuj virinoj; inter ili estis Lidia kaj “ŝian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Paŭlo” (Ago 16:14). Ĉi tiu esprimo enhavas gravan signifon. Sankta Luko instruas, ke estas nesufiĉe scii la kredendan enhavon se la koro, la aŭtenta sankta spaco ene de la homo, ne estas malfermita per graco, kiu ebligas al la okuloj vidi en la profundecon kaj kompreni, ke tio, kio estas proklamita, estas la Vorto de Dio.

Laŭvice, konfesi per la lipoj indikas ke fido implicas publikan ateston kaj sindevigon. Kristano neniam povas pensi ke la kredo estas privata ago. La fido estas decidi stari kun la Sinjoro por vivi kun Li. Ĉi tiu “stari kun li” indikas komprenon de la kialoj pro kiuj oni kredas. La fido, ĝuste pro tio ke ĝi estas libera ago, ankaŭ postulas socian respondecon por tio, kion oni kredas. Je la tago de Pentekosto, la Eklezio montras kun tuta klareco ĉi tiun publikan dimension de kredado kaj proklamado sen timo la propran fidon al ĉiu persono. Estas la donaco de la Sankta Spirito kiu kapabligas nin por la misio kaj fortigas nian ateston, farante ĝin malkaŝa kaj kuraĝa.

Tiu konfeso de la fido estas ago kaj propra kaj komunuma. La Eklezio estas la unua subjekto de la fido. En la fido de la kristana komunumo, ĉiu individuo ricevas bapton, efikan signon de eniro en la popolon de kredantoj por ricevi savon. Kiel ni legas en la Kateĥismo de la Katolika Eklezio: “Mi kredas estas la fido de la Eklezio propre konfesata de ĉiu kredanto, ĉefe dum bapto. Ni kredas estas la fido de la Eklezio konfesata de la episkopoj kunvenintaj en koncilio aŭ, pli ĝenerale, de la liturgia kunveno de kredantoj. Mi kredas ankaŭ estas la Eklezio, nia patrino, respondanta al Dio per la fido, dum ĝi instruas al ni diri kaj mi kredas kaj ni kredas”.[17]

Evidente, scio pri la enhavo de la fido estas esenca por ke oni donu sian konsenton, alivorte por plene aliĝi per la intelekto kaj la volo al tio, kion la Eklezio proponas. Scio pri la fido malfermas pordon en la plenecon de la savanta mistero rivelita de Dio. La dono de konsento implicas ke, kiam ni kredas, ni libere akceptas la tutan misteron de la fido, ĉar la garantianto de ĝia vero estas Dio kiu rivelas sin kaj permesas nin scii sian misteron de amo.[18]

Aliflanke, ni nepre ne forgesu ke en nia kultura kunteksto estas tre multe da homoj kiuj, ne rekonas en si mem la donacon de fido, tamen sincere serĉas la finfinan signifon kaj definitivan veron de siaj vivoj kaj de la mondo. Ĉi tiu serĉo estas aŭtenta preambolo al la fido, ĉar ĝi gvidas homojn sur la vojon kiu kondukas al la mistero de Dio. La homa racio, fakte, portas ene de si postulon por “tio, kio estas konstante valida kaj daŭranta”.[19] Ĉi tiu postulo konsistigas konstantan alvokon, neforigeble enskribitan en la homa koro, ekiri por trovi Tiun, kiun ni ne estus serĉantaj sen tio, ke li jam ekiris por renkonti nin.[20] Ĝuste al ĉi tiu renkonto invitas nin la fido kaj malfermas nin en pleneco.

11. Por atingi sistemecan konon pri la enhavo de la fido, ĉiuj povas trovi valoran kaj nemalhaveblan ilon en la Kateĥismo de la Katolika Eklezio. Ĝi estas unu el la plej gravaj fruktoj de la Dua Vatikana Koncilio. En la Apostola Konstitucio Fidei Depositum, subskribita, ne hazarde, je la trideka datreveno de la malfermo de la Dua Vatikana Koncilio, Beata Johano Paŭlo la 2-a skribis: “ĉi tiu kateĥismo faros tre gravan kontribuon al tiu laboro de renovigo de la tuta vivo de la Eklezio… mi deklaras ke ĝi estas valida kaj legitima instrumento por eklezia komuneco kaj fidinda normo por instrui la fidon”.[21]

Estas laŭ ĉi tiu senco ke la Jaro de Kredo devos vidi tutfortan klopodon retrovi kaj studi la fundamentan enhavon de la fido kiu ricevas sian sistemecan kaj integran sintezon en la Kateĥismo de la Katolika Eklezio. Ĉi tie, fakte, ni vidas la abundon da instruado kiun la Eklezio estas ricevinta, prizorginta kaj proponinta dum siaj du mil jaroj da historio. De la Sankta Skribo al la Patroj de la Eklezio, de teologiaj majstroj al la sanktuloj trans la jarcentoj, la Katekismo oferas konstantan memoron pri la multaj manieroj laŭ kiuj la Eklezio estas meditinta pri la fido kaj progresinta pri la doktrino por proponi certecon al kredantoj en iliaj vivoj de fido.

En sia strukturo mem, la Kateĥismo de la Katolika Eklezio sekvas la evoluadon de la fido ĝis la grandaj temoj de la ĉiutaga vivo. De paĝo post paĝo, ni malkovras ke tio, kio estas prezentita ĉi tie, ne estas teorio sed renkonto kun Persono kiu vivas ene de la Eklezio. La kredkonfeson sekvas priskribo pri la sakramenta vivo en kiu Kristo ĉeestas, aktivas kaj ankoraŭ konstruas sian Eklezion. Sen la liturgio kaj la sakramentoj, efikeco mankus al la kredkonfeso ĉar mankus al ĝi la graco kiu subtenas kristanan atestadon. Laŭ la sama kriterio, la instruado de la Kateĥismo pri la morala vivo akiras sian plenan signifon se ĝi estas lokita en rilato kun la fido, la liturgio kaj la preĝo.

12. En ĉi tiu Jaro la Kateĥismo de la Katolika Eklezio povas esti la vera ilo por subteni la kredon specife por tiuj, kiuj zorgas pri la edukado de kristanoj, kiu en nia kultura medio estas decida. Tiucele mi alvokis la Kongregacion por la doktrino de la kredo akorde kun kompetentaj dika-sterioj de la Sankta Seĝo por ellabori dokumenton, kiu proponos al la Eklezio kaj la fideluloj kelkajn instrukciojn kiel plej efike kaj plej taŭge travivi la Jaron de la kredo en la servo de kredo kaj evangelizado.

La kredo pli ol en la pasinteco alfrontas multajn demandojn, kiuj eliras de la menciita pensmaniero, kiu hodiaŭ reduktas la sferon de raciaj konvinkoj nur al tiuj, kiuj devenas de la atingoj de scienco kaj tekniko. Sed la Eklezio neniam timis montri, ke inter kredo kaj vera scienco ne povas esti iu konflikto, ĉar ambaŭ, kvankam per diversaj vojoj, celas al la vero [22].

13. Decida elemento dum ĉi tiu Jaro estos la retrairo de la historio de nia kredo, en kiu estas la neelsondebla mistero de la interplektiĝo de sankteco kaj peko. Dum la unua evidentigas la grandan kontribuon, kiun viroj kaj virinoj proponis por la kresko kaj progreso de la komunumo per sia vivo-atesto, la dua devas estigi en ĉiu sinceran kaj konstantan konver-tiĝon por sperti la mizerikordon de la Patro, kiu al ĉiuj iras renkonten.

Dum ĉi tiu tempo ni fikse rigardos Jesuon Kriston, “aŭtoron kaj perfektiganton de la fido” (Heb 12,2): en Li trovas plenumiĝon ĉiu aflikti-ĝo kaj dezirego de la homa koro. La ĝojo de la amo, la respondo al la dramo de suferado kaj doloro, la forto de la pardono fronte al ricevita ofendo kaj la venko de la vivo fronte al la malpleno de la morto, ĉio trovas plenumiĝon en la mistero de lia Enkarniĝo, en lia homiĝo, en lia kundivido kun ni de la homa malforteco por transformi ĝin per la potenco de lia Resurekto. En Li, mortinta kaj resurektinta por nia savo, trovas plenan lumon la kredo-ekzemploj, kiuj markis ĉi tiujn dumil jarojn de nia historio de savo.

Per la kredo Maria akceptis la vortojn de la Anĝelo kaj kredis je la anonco, ke Ŝi fariĝos Patrino de Dio en la obeo de sia sindediĉo (laŭ Luk 1,38). Vizitante Elizabetan Ŝi levis sian laŭdkanton al la Plejaltulo pro la mirindaĵoj, kiujn Li plenumis en tiuj, kiuj konfidas je Li (laŭ Luk 1,46-55). Kun ĝojo kaj malkvieteco Ŝi naskis sian unikan Filon, konservante virgecon (laŭ Luk 2,6-7). Konfidoplena je Jozefo sia edzo, Ŝi portis Je-suon en Egiptujon por savi Lin de la persekutado de Herodo (laŭ Mat 2,13-15). Per la sama fido Ŝi sekvis la Sinjoron dum lia predikado kaj restis kun Li ĝis Golgoto (laŭ Joh 19,25-27). Kun fido Maria gustumis la fru-ktojn de la resurekto de Kristo kaj, gardante ĉiujn rememorojn en sia koro (laŭ Luk 2,19-51), Ŝi ilin transdonis al la Dekdu unuiĝintaj kun Ŝi en la Vespermanĝejo por ricevi la Sanktan Spiriton (laŭ Ago 1,14; 2,1-4).

Per la kredo la Apostoloj forlasis ĉion por sekvi la Majstron (laŭ Mar 10,28). Ili kredis je la vortoj per kiuj Li anoncis la Regnon de Dio ĉeestantan kaj realigatan en lia persono (laŭ Luk 11,20). Ili vivis en kunu-leco de vivo kun Jesuo, kiu ilin edukis per sia instruado, postlasante al ili novan vivoregulon pere de kiu oni agnoskos ilin kiel liajn disĉiplojn post lia morto (laŭ Joh 13,34-35). Per la kredo ili iris al la tuta mondo, sekvan-te la ordonon alporti la Evangelion al ĉiuj kreitaĵoj (laŭ Mar 16,15) kaj, tute sentime, ili anoncis al ĉiuj la ĝojon de la resurekto kies fidelaj ate-stantoj ili estis.

Per la kredo la disĉiploj kreis la unuan komunumon ĉirkaŭ la in-struado de la Apostoloj, en la preĝado, en la celebro de la Eŭkaristio, me-tante je komuna dispono ĉion, kion ili posedis por subteni la bezonojn de la gefratoj (laŭ Ago 2,42-47).

Per la kredo la martiroj fordonis sian vivon, por atesti la veron de la Evangelio kiu transformis ilin kaj igis ilin kapablaj atingi la plej gran-dan donacon de amo kiel la pardono al siaj persekutantoj.

Per la kredo viroj kaj virinoj konsekris sian vivon al Kristo, forla-sante ĉion por vivi laŭ evangelia simpleco la obeemon, la malriĉecon kaj la ĉastecon, konkretaj signoj pri la atendo de la Sinjoro kiu ne venas mal-frue. Per la kredo multaj kristanoj realigis agadon favore al justeco por igi konkreta la parolon de la Sinjoro, kiu alvenis por anonci savon el subpre-mado kaj favorjaron de la Eternulo por ĉiuj (laŭ Luk 4,18-19).

Per la kredo, dum la jarcentoj, viroj kaj virinoj de ĉiuj aĝoj, kies nomo estas enskribita en la Libro de la vivo (laŭ Apo 7,9; 13,8), kredkon-fesis la belecon sekvi la Sinjoron Jesuon tie, kie ili estis vokitaj atesti sian kristanecon: en la familio, en la laboro, en la publika vivo, en la praktiko de ĥarismoj kaj paŝtistaj servadoj al kiuj ili estis vokataj. Per la kredo ankaŭ ni vivas: por la vivanta agnosko, ke la Sinjoro Jesuo ĉeestas en nia vivo kaj en la historio.

14. La Jaro de la kredo estos ankaŭ favora okazo por pliintensigi la ateston de amo. Sankta Paŭlo memorigas: “Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo” (1Kor 13,13). Per des pli fortaj vortoj – kiuj ekde ĉiam devigas la kristanojn – apostolo Jakobo de-klaris: “Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? ĉu tiu fido povas lin savi? Se frato aŭ fratino estas nuda kaj sen ĉiutaga manĝo, kaj iu el vi diras al ili: Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la pro-fito? Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva. Kaj cete-re iu diros: Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon” (Jak 2,14-18). La kredo sen amo ne alportas frukton kaj amo sen la kredo estus sento konstante en la manoj de dubo. Kredo kaj amo postulas unu la alian, tiel ke unu ebligas al la alia plenumi ĝian iradon. Nemalmultaj kristanoj, fakte, dediĉas sian vivon ame al tiu, kiu estas sola, marĝenita aŭ ekskludi-ta kiel al tiu, kiu estas la unua al kiu iri renkonten kaj estas la plej grava por subteni, ĝuste ĉar en li respeguliĝas la vizaĝo mem de Kristo. Dank’ al la kredo ni povas rekoni en la petantoj de nia amo la vizaĝon de la resu-rektinta Sinjoro. “Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgran-daj, tiom vi faris al mi” (Mat 25,40): ĉi tiuj liaj vortoj estas neforgesenda admono kaj eterna invito redoni tiun amon, per kiu Li prizorgas nin. La kredo ebligas rekoni Kriston kaj lia amo mem instigas helpi lin ĉiufoje kiam Li fariĝas nia proksimulo dum la irado de la vivo. Subtenataj de la kredo, ni rigardu kun espero al nia sindevigo en la mondo, atendante la “novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco” (2Pet 3,13; kp Apo 21,1).

15. Jam ĉe la fino de sia vivo, apostolo Paŭlo petas al disĉiplo Ti-moteo “sekvi la fidon” (kp 2Tim 2,22) per la sama konstanteco, kiun li havis jam de frua infaneco (kp 2Tim 3,15). Ni sentas ĉi tiun inviton adre-sita al ĉiu el ni, por ke neniu fariĝu malvigla en la kredo. Ĝi estas akom-pananto de la vivo, kiu ebligas percepti ĉiam per nova rigardo, la mirinda-ĵojn faritajn de Dio por ni. Atente al la signoj de la tempoj en la hodiaŭa historio la kredo devigas nin ĉiujn Ege atenta ekkapti la signojn de la epo-ko en la hodiaŭo de la historio, la kredo devontigas ĉiun el ni fariĝi viva signo de la ĉeesto de la Resurektinto en la mondo. Tio, kion la mondo aparte bezonas hodiaŭ estas kredinda atesto de tiuj, kiuj, prilumataj en la menso kaj en la koro de la Parolo de la Sinjoro, kapablas malfermi la ko-ron kaj la menson al la deziro pri Dio kaj pri la vera vivo, tiu kiu ne fini-ĝas. “Ke la vorto de la Sinjoro disvastiĝu kaj estu glorata” (2Tes 3,1): ke ĉi tiu Jaro de la kredo povu igi pli kaj pli firma la rilaton kun Kristo Sin-joro, ĉar nur en Li staras la certeco por rigardi al la estonto kaj la garantia-ĵo de aŭtenta kaj daŭra amo. La vortoj de apostolo Petro ĵetas plian lumon sur la kredon: “En tio vi ĝojegas, kvankam por kelka tempo, se estas nece-se, malĝojigite en diversaj tentoj, por ke la provado de via fido, pli multe-valora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, troviĝu efika por laŭ-do kaj gloro kaj honoro en la malkaŝo de Jesuo Kristo; kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas, tamen, al li kredante, vi ĝojegas per ĝojo nedirebla kaj gloroplena; ricevante la celon de via fido, savon de ani-moj” (1Pet 1,6-9). La vivo de la kristanoj konas la sperton de la ĝojo kaj tiun de la sufero. Kiom da Sanktuloj travivis solecon! Kiom da kredantoj, ankaŭ en niaj tagoj, estas elprovataj de la silento de Dio kiam ili volus aŭskulti lian konsolodonan voĉon! La elprovoj de la vivo, ebligante kom-preni la misteron de la Kruco kaj partopreni en la suferoj de Kristo (kp Kol 1,24) estas antaŭbildo de la ĝojo kaj de la espero al kiuj la kredo kon-dukas: “kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta” (2Kor 12,10). Ni kre-das kun firma certeco, ke la Sinjoro Jesuo venkis malbonon kaj morton. Kun ĉi tiu sekura fido ni nin konfidas al Li: Li, ĉeestanta meze de ni, ven-kas la povon de la demono (laŭ Luk 11,20) kaj la Eklezio, videbla komu-numo de lia mizerikordo, ĉiam restas en Li kiel signo de la definitiva re-paciĝo kun la Patro.

Ni konfidu al la Patrino de Dio, proklamita “feliĉa” ĉar ŝi “kredis” (Luk 1,45) ĉi tiun tempon de graco.

Donita en Romo, ĉe Sankta Petro, la 11an de oktobro de la Jaro 2011, sepa de Pontifikado

Benedikto la 16a

[1] Homilio por la komenco de la petra ofico de la Episkopo de Romo (24an de aprilo 2005): AAS 97(2005), 710.

[2] Kp BENEDIKTO XVI, Homilio S.Meso ĉe Terreiro do Paço, Lisbono (11an de majo 2010): Instruoj VI,1(2010), 673.

[3] Kp JOHANO PAŬLO II, Ap. Konst. Fidei depositum (11an de oktobro 1992): AAS 86(1994), 113-118.

[4] Kp Fina raporto pri la Dua Eksterordinara Sinodo de la Episkopoj (7an de decembro 1985), II, B, a, 4: en Enchiridion Vaticanum, vol. 9, n. 1797.

[5] PAŬLO VI, ap. Adm. Petrum et Paulum Apostolos, en la 19-jarcenta datreveno de la martirigo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo (22an de februaro 1967): AAS 59(1967), 196.

[6] Samloke, 198.

[7] PAŬLO VI, Solena Kredkonfeso, Homilio por la Kuncelebrado en la 19-jarcenta datreveno de la martirigo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo, konklude de la “Jaro de la kredo” (30an de junio 1968): AAS 60(1968), 433-445.

[8] Same, Ĝenerala Aŭdienco (14an de junio 1967): Instruoj V(1967), 801.

[9] JOHANO PAŬLO II, ap. Letero Novo millennio ineunte (6an de januaro 2001), 57: AAS 93(2001), 308.

[10] Parolado al la Roma Kurio (22an de decembro 2005): AAS 98(2006), 52.

[11] DUA EKUM. VATIK. KONC, dogma Konst. pri la Eklezio Lumen gentium, 8.

[12] De utilitate credendi, 1,2.

[13] Kp AŬGUSTENO EL HIPONO, Konfesoj, I,1.

[14] DUA EKUM. VATIK. KONC., Konstitucio pri Sankta liturgio Sacrosanctum Concilium, 10.

[15] Kp JOHANO PAŬLO II, ap. Konst. Fidei depositum (11an de oktobro 1992): AAS 86(1994), 116.

[16] Sermono 215,1.

[17] Kateĥismo de la Katolika Eklezio, 167.

[18] Kp UNUA EKUM. VATIK. KONC., dogma Konst. pri la katolika kredo Dei Filius, ĉap. III: DS 3008-3009; DUA EKUM. VATIK. KONC., dogma Konst. pri la dia rivelo Dei Verbum, 5.

[19] BENEDIKTO XVI, Parolado ĉe Collège des Bernardins, Parizo (12an de septembro 2008): AAS 100(2008), 722.

[20] Kp AŬGUSTENO EL HIPONO, Konfesoj, XIII, 1.

[21] JOHANO PAŬLO II, ap. Konst. Fidei depositum (11an de oktobro 1992): AAS 86(1994), 115 e 117.

[22] Kp same, encikl. Letero Fides et ratio (14an de septembro 1998), nn. 34 e106: AAS 91(1999), 31-32, 86-87.

La tekston okaze de la 65-a Kongreso de IKUE tradukis: Vitor Luiz Rigoti dos Anjos (Brazilo), Daniel Chevalier (Francio), Mike Leon (Novzelando), Doris Legat (Aŭstrio), Pavol Petrik (Slovakio), Carlo Sarandrea (Italio) kaj Bogusław Sobol (Pollando).

Reviziis Antonio De Salvo (Italio) kaj Attila Szép (Hungario) kaj redaktis Marija Belošević (Kroatio).

Elsxutu al via komputilon la Apostolan Leteron “Porta Fidei” de Benedikto la 16a en Esperanto (PDF)