Dimanĉo IX de la Ordinara Tempo – Semajno I – Vespro II

DIMANĈO IX DE LA ORDINARA TEMPO

Semajno I de la Psalterio

Vespro II

Malfermo
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

Himno

Kreinto bona Vi de l’ lum’,
per Vi eklumas ĉiu tag’.
La kreon de la tuta mond’
komencis Vi per nova lum’.
Maten’ ligita kun vesper’
nomiĝas tag’ laŭ Via vol’.
Ĝin glutos nigro kaj ĥaos’.
Ni Vin petegas: Aŭdu nin.
Ne nestu kulp’ en nia kor’
nek flirta, petolema pens’;
ke nek tenebro nek obskur’
detenu nin de nia cel’.
Frapante je l’ ĉiela pord’
premion gajnu ni de l’ viv’.
Obstakla ĉio restu for.
Ni puraj vivu antaŭ Vi.
En tiu ĉi vespera hor’
Vin gloru nia laŭda kant’,
Vin, Patro, Filo kaj Spirit’,
Vin, tri-persona unu Di’.

Psalmoj
Antifono 1: La sceptron de sia venkanta potenco la Eternulo sendos el Cion kaj reĝos por eterne. Haleluja.

Psalmo 110 (109), 1-5.7
La Mesio, Reĝo kaj Sacerdoto
Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn (1 Kor 15, 25).

La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.
En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 1: La sceptron de sia venkanta potenco la Eternulo sendos el Cion kaj reĝos por eterne. Haleluja.

Antifono 2: Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero! Haleluja.

Psalmo 114 (113 A)
Izrael liberiĝas el Egiptujo
Sciu, ke ankaŭ vi, kiuj forlasis tiun ĉi mondon, eliris el Egiptujo (Sankta Aŭgusteno).

Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo,
Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno.
La maro vidis kaj forkuris, Jordan turniĝis malantaŭen;
La montoj saltis kiel ŝafoj, La montetoj kiel ŝafidoj.
Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?
Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, Montetoj, kiel ŝafidoj?
Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, Antaŭ la Dio de Jakob,
Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 2: Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero! Haleluja.

Antifono 3: La Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas. Haleluja, Haleluja.

Laŭdkanto laŭ Apo 19, 1-2.5-7
La nuptoj de la Ŝafido

La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj;
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
La Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas.
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron;
ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin pretigis.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 3: La Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas. Haleluja, Haleluja.

Legaĵo: 2 Kor 1, 3-4
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de ĉia konsolo; kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktiĝas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio.
Responsorio
V. Benata Vi estas, Sinjoro, en Via firmamento.
R. Benata Vi estas, Sinjoro, en Via firmamento.
V. Laŭdata kaj honorata por eterne.
R. En Via firmamento.
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
R. Benata Vi estas, Sinjoro, en Via firmamento.

Laŭdkanto de Maria
Antifono: Ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn vortojn kaj plenumas ilin, similas saĝan viron, kiu konstruis sian domon sur roko.

Laŭdkanto – Luk 1, 46-55
La ĝojo de la animo en la Sinjoro

Mia animo altigas la Eternulon, kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj al tiuj, kiuj Lin timas.
Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.
Li helpis Sian servanton Izrael, memorante Sian korfavoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, al Abraham kaj al lia idaro eterne.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn vortojn kaj plenumas ilin, similas saĝan viron, kiu konstruis sian domon sur roko.

Porpetoj
Kiel membroj de Kristo, ni adoru al li, nia Sinjoro kaj Majstro, kaj ni diru ĝojoplene:
Kristo, nia Savanto, faru ke via Eklezio estu ilo de konkordo kaj unueco por la homaro, kaj estu signo de savo por ĉiuj popoloj. Sinjoro, venu Via Regno!
Helpu per via konstanta ĉeesto la Sanktan Pastron kaj la universalan episkoparon, kaj koncedu al ili la donacon de unueco, karitato kaj paco. Sinjoro, venu Via Regno!
Faru ke ni vivu pli kaj pli intime unuiĝintaj al vi, por proklami per nia vivo-atesto la alvenon de via Regno. Sinjoro, venu Via Regno!
Koncedu al la mondo vian pacon, kaj faru, ke ĉie reĝu la sekureco kaj la trankvileco. Sinjoro, venu Via Regno!
Donu al la mortintoj la gloron de la resurekto, kaj koncedu ke ankaŭ ni povu iam partopreni kun ili en la eterna feliĉo. Sinjoro, venu Via Regno!
(oni povas preĝi libere)

Patro-Nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro eterne. Amen.

Resuma Preĝo
Ho Dio, kies providenco neniam mankas, ni Vin petegas humile: formovu de antaŭ ni tion, kio estas danĝera kaj koncedu al ni ĉion, kio estas utila. Tion ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, en la unueco de la Sankta Spirito. Amen.

Fino
V. La Sinjoro nin benu, nin liberigu de ĉia malbono kaj nin konduku al la eterna vivo.
R. Amen.
V. Ni benu la Sinjoron.
R. Al Dio estu danko.