Universalaj preĝoj

(Voltar / Reveni)

APENDICO

 

UNIVERSALAJ PREĜOJ AŬ PREĜOJ DE LA FIDELULOJ

Formularo I
C Ĉiopova Dio, Vi estigis vian regnon sur la tero, por ke ĉiuj homoj estu unu en Vi kaj povu partopreni en la savo de via ununaskita Filo.
1. L Por ke Vi gvidu ĉiujn kristanojn al la unueco de la kredo en via sankta Eklezio, ni preĝas al Vi:
K Sinjoro, aŭskultu nin!
2. L Por ke Vi faru nin la atestantoj de la kristana vivo en la mondo, ni preĝas al Vi:
K Sinjoro, aŭskultu nin!
3. L Por ke Vi donu al ni la ekkonon de nia propra kulpo pri la disiĝo de niaj fratoj, ni preĝas al Vi:
K Sinjoro, aŭskultu nin!
4. L Por ke Vi benu ĉiujn ekumenajn interrilatojn kaj fratajn dialogojn: ni preĝas al Vi:
K Sinjoro, aŭskultu nin!
5. L Por ke Vi donu al ĉiuj popoloj, kiuj suferas pro la milito kaj la interna malpaco la justan pacon kaj la veran konkordon, ni preĝas al Vi:
K Sinjoro, aŭskultu nin!
6. L Por ke Vi donu al ni la efikan gracon por konvertiĝo al la serioza vivo laŭ via volo, ni preĝas al Vi:
K Sinjoro, aŭskultu nin!
7. L Por ke ni kapablu ĉiam kaj plenkonscie en viajn manojn transdoni nian vivon kun ties efektoj, ni preĝas al Vi:
K Sinjoro, aŭskultu nin!
8. L Por ke Vi gardu mizerikorde Ú (niajn gepatrojn, gefratojn, geamikojn, nian landon, nacion ktp.), ni preĝas al Vi:
K Sinjoro, aŭskultu nin!
9. L Por ke Vi donu la veran pacon kaj la nemensogan liberecon al niaj nacioj, ni preĝas al vi:
K Sinjoro, aŭskultu nin!
10. L Por ke Vi savu nin de la plej danĝera malbono, kiun Vi pleje konas, ni preĝas al Vi:
K Sinjoro, aŭskultu nin!
C Ho Dio, kiu estas unu en la Sankta Triunuo, gvidu ĉiujn homojn al la unueco kun Vi.
Per Kristo nia Sinjoro.
K Amen.
Formularo II
C Fervore ni preĝu, karaj gefratoj, al Dio, la Patro ĉiopova, kiu volas savi ĉiujn homojn kaj konduki ilin al la kono de la vero.
C Fervore ni preĝu, karaj gefratoj, al Dio, la Patro ĉiopova, kiu volas savi ĉiujn homojn kaj konduki ilin al la kono de la vero.
L Ni kune preĝu dirante: Sinjoro, elaŭdu nin!
L Ni kune preĝu dirante: Sinjoro, elaŭdu nin!
K Sinjoro, elaŭdu nin.
K Sinjoro, elaŭdu nin.
1. L Por la sankta Eklezio de Dio: por ke la Sinjoro gardu kaj disvastigu ĝin: ni preĝu al la Sinjoro.
K Sinjoro, elaŭdu nin.
2. L Por la popoloj de la tuta terglobo; por ke la Sinjoro degnu konservi inter ili konkordon: ni preĝu al la Sinjoro.
K Sinjoro, elaŭdu nin.
3. L Por ĉiuj, kiuj estas subpremataj de malfacilaĵoj: por ke la Sinjoro degnu helpi ilin: ni preĝu al la Sinjoro.
K Sinjoro, elaŭdu nin.
4. L Por ĉiu el ni mem kaj por nia komunumo: por ke la Sinjoro degnu akcepti nin ĉiujn kiel agrablan oferon: ni preĝu al la Sinjoro.
K Sinjoro, elaŭdu nin.
C Ĉiopova kaj eterna Dio, kiu volas ĉiujn savi kaj ke neniu pereu: elaŭdu do la preĝojn de via popolo, kaj faru, ke la mondo estu gvidata de via paciga ordono, kaj ke la Eklezio ĝuu trankvilajn tagojn en via servo.
Per Kristo nia Sinjoro.
K Amen.
(Voltar / Reveni)