Nia Sinjorino de Gvadalupo – miraklo unuigas du kulturojn

Vi povas elŝuti la suban tekston, en formato de prezentaĵo por legi per “Power Point”, alklakante tiun ĉi ligilon.

ENKONDUKO

La sankta bildo de Nia Sinjorino de Gvadalupo, survestinte sin je la kulturo de popoloj de Anáhuac {Anaŭak’}, alportis al ili kaj al hispanuloj mesaĝon, kiun ili rapide interpretis kaj asimilis per ŝia sankta bildo, danke al ilia kono ne pri beletroj sed pri imagoj kaj signoj.

Ekde tiam, la mirakla bildo de Sankta Maria de Gvadalupo estas malfermita libro sur kiu ili legis la volon de la karega Sinjorino, la sama volo kiun ĉiuj homoj de tiu ĉi tempo urĝas plenumi.

DATO DE LA APERO

Dek jaroj post la alveno de hispanuloj, la Sinjorino de la Ĉielo videbliĝis al la 57-jaraĝa indiĝeno Johano Diego Cuauhtlatoatzin {Kŭaŭtlatoacin’}, en la 12-a de decembro 1531, en la jaro “13 sukerkanejo” (navatle: Matlactli inhuma yei Acatl {Matlakti inuma jej Akatl’}) de la asteka kalendaro, kiu iras de la 2-a de februaro 1531 al la 1-a de februaro 1532.

Tiu ĉi jaro markas la revenon de Quetzalcoatl {Kecalkoatl} okazinta en 1519, tuj post la alveno de la hispanuloj, kaj la jaro 1531 la konjunkcion de Venuso.

La dektri tagoj kaj de jaroj de Quetzalcoatl indikas plenecon, same kiel la numero 13 al la tenoĉka popolo. “13” estas la perfekta numero, duoble abunda je pleneco. Estas la naskiĝo de la suno.

PENTRAĴO

La novhispana pentristo Miguel Cabrera, laŭ peto de tiama ĉefepiskopo de Meksiko, mons-ro Manuel J. Rubio y Salinas, priesploradis la Sanktan Originan Bildon de Nia Sinjorino de Gvadalupo kaj rezulte asertis la supernaturan devenon de la bildo kaj la probablajn pentroteknikojn, kiuj ŝajne estis en tiu pentraĵo: akvatinto, oleo, tempero kaj ornamita tempero.

Eksterordinara afero estas, ke ne eblas kunigi tiujn pentroteknikojn.

PENTRAĴO?

Kelkaj diras, ke temas pri homfarita pentraĵo, sed la scienco elmontris la malon:

Unu el la unuaj diroj de nekredantoj pri la bildo estas, ke ĝi estas ia falsaĵo aŭ trompo; sed en ĉiuj fojoj, kiam oni provas kopii la bildon, la originala neniam malkoloriĝas, dum la kopioj ruiniĝas post nelonge.

Miguel Cabrera produktis tri el la kopioj pli bone konataj – al ĉefepiskopo, al la Papo kaj al si por futuraj kopioj – kaj iam skribis pri la malfacilaĵo rekrei la bildon eĉ sur la plej bonaj supraĵoj!

SUPERNATURA PENTRAĴO

Dum la jaroj, pluraj esploradoj asertis, ke la pentraĵo ne havas mineralajn, vegetaĵajn nek bestajn pigmentojn, ĉar en la 16-a jarcento, en la dato de apero, ne ekzistis sintezajn pigmentojn.

De tiu fakto venis la aserto farita de la Papo Pio la 12-a pri tiu mirakla bildo: Sur la tilmo (mantelo) de la indiĝeno Johano Diego, laŭ la tradicio rakontas, pentriloj ne devenintaj de tiu ĉi mondo lasis pentrita dolĉegan bildon, kiun la korodemo de la jarcentoj mirindege respektis.

MALEBLAS HUMANE KOPII ĜIAJN KVALITOJN

Farita ĉefe el fibroj de kaktaco, la tolo malaltkvalitas kaj ties supraĵo aspras, tial malfacilis uzi ĝin kaj malfacilegis pentri longdaŭran bildon sur ĝin.

Tamen, la bildo de la Virgulino daŭre restas netuŝita kaj la esploristoj certigas, ke neniu tekniko estis uzita por pretigi la supraĵon antaŭ la “pentrado”.

La bilda supraĵo estas glatega, kiel silko, sed la eksterbilda parto de la tolo daŭre estas aspra kaj plumpa.

Krome, la specialistoj en infraruĝa teknologio esplorintaj la tolon en 1979 determinis, ke ne estis linioj de pentrilo, la tuta bildo estis presita en ununura momento.

Tio ĉi, kune kun la iriseca kvalito, ke la bildaj koloroj varietas laŭ la rigard-angulo, generas multajn aliajn demandojn ŝajne nerespondeblajn. Tio estas admirinda!

ŜIA NOMO KAJ ŜIAJ TITOLOJ

Probable, la nomo “Gvadalupo”, laŭ la navatla etimologio farita de la pastro Mario Rojas (ripozu en paco!), signifus: “Venanta de la oriento kiel suno” aŭ “Devenanta de la regiono de la lumo, kiel fajra aglo”.

Tle = fajro
Cuauhtli (Kŭaŭtli) = aglo (suno)
Tlapcupa (Tlapkupa) = oriento (regiono de la lumo)
Ehua (Eŭa) = leviĝi, deveni

Tial: Tle-cuauh-tlacupeuh = Guadalupe (Gvadalupo)

Sankta Maria de Gvadalupo en navatla lingvo:

  • Cenquizca Ichpochtzintli {Senkiska Iĉpoĉcintli} – La Perfekta Venerinda Virgulino
  • Xanta Malía {Santa Malia} – Sankta Maria

LA AYATE (TOLO)

La ayate {ajate} sur kiu estiĝis la venerata bildo de Nia Sinjorino de Gvadalupo apartenis al indiĝeno sankta Johano Diego.

Ĝiaj proksimumaj mezuroj estas 1,68 metroj alte kaj 1,05 metroj larĝe; ĝi estas farita de vegetaĵaj fibroj de ixtle {ikstle}, speco de kaktaco kutima en Meksiko, tial ties supraĵo estas malperfekta kaj maleblas pentri ion sur ĝi.

La fakto, ke ĝi daŭras kaj konserviĝas dum pli ol 484 jaroj estas elokventa signo de ties Dieca naturo.

Oni facile vidas sur ĝi, dekstre de la bildo, la ŝpurojn de acidaĵo, kiun oni malatente lasis fali dum la purigo de ĝia metala kaj vitra protekto en 1783 (vidu pliajn detalojn en la fino).

La Ayate de sankta Johano Diego Cuauhtlatoatzin estas la akto de naskiĝo de la nova miksita popolo.

En 1979, la biofizikisto d-ro Phillip Callahan el Florido estis esploranta ĝin per infraruĝa teknologio kaj malkovris, ke la tolo restas en konstanta temperaturo inter 36,6 kaj 37°C, kutima al vivanta homo.

LA VIZAĜO DE LA VIRGULINO

Ŝia vizaĝo de juna diino kaj infanaĝa patrino montras en siaj formoj ne la indiĝenojn, nek la hispanojn, sed la mikson, sintezon de nova kosma raso.

Ŝia rigardo, per kiu ŝi vidas perfekte ĉiujn partojn, elmontras serenecon, tenerecon kaj bonecon.

Laŭ la indiĝenoj ne estis bona konduto rigardi fronte la aliajn, pro tio Ŝi sin turnas al ni per klinita kapo kiel signo de riverenco kaj respekto.

Ŝi ne rigardas nin kiel gesklavojn, sed kiel gefilojn multe amatajn.

HAJROJ DE LA VIRGULINO

Ŝia libera hajraro indikas ŝian kondiĉon de virga fraŭlino, malsame al la edziniĝintaj indiĝeninoj, ĉar ties ĉi hajroj estis plektitaj kiel ŝnuroj.

OKULOJ DE LA VIRGULINO

Ili rigardas malsupren humile kaj kompateme. Tio estis signo al indiĝenoj, ke ŝi ne estis diino, ĉar en ilia ikonografio la dioj rigardas rekte, horizonte per okuloj tute malfermitaj. Ni povas nur imagi, kiel tenere ŝiaj okuloj rigardis sanktan Johanon Diegon, kiam ŝi diris: “Kio timigas vin, kio afliktas vin, tio estas nenio […] Ĉu mi ne estas ĉi tie, mi, kiu estas via Patrinjo?

Multnombraj oftalmologiaj esploradoj asertas, ke en la okuloj de la Virgulino de Gvadalupo, kiuj mezuras inter 8 kaj 9 milimetrojn, videblas humana busto.

En siaj esploradoj pri la Sankta Originalo, d-ro José Aste Tónsman malkovris, ke en ambaŭ korneoj de la Ŝiaj okuloj ĉeestas 13 personoj, videblaj per 2500-obla pligrandigo ĉe mikroskopio.

La bildoj spegulitaj en la okuloj estas tiom malgrandaj, ke ja maleblas pentri ilin en la malreguleca kaj neprilaborita supraĵo de la Ayate.

Ĉio vidita mikroskope ŝajnas esti fotaĵo de la ekzakta momento, kiam Johano Diego etendis la tolon antaŭ la episkopo Zumárraga.

BUŜO

Ŝiaj lipoj estas tre maldikaj, kaj la malsupra lipo – devige aŭ mistere – aperis sur ligo, aŭ nodo de la Ayate, kaj tio donas al la vizaĝo ian gajecon, diskretan rideton.

OVALA BROĈO

Tiu orkolora broĉo sub la kolo de la tuniko de la Virgulino estas simbolo de sankteco.

Ĝia pozicio laŭ la navatla pensmaniero estas tre grava, ĉar tio elmontras la gravecon de Kristo super Maria.

Krome, tiu broĉo sur la kolo de la Virgulino estas la sintezo de du kulturoj: la hispana kruco sur ĝi estas la simbolo de la kristana Evangelio, dum la floro de kvar petaloj sur la sino de la Virgulino Maria estas la simbolo ekskluzive karakterizanta la indiĝenan mondon.

En tiu ĉi reprezento de Maria, ne povus manki la propra simbolo de Kristanismo, la kruco, kaŭzo de nia elaĉetado kaj de nova vivo: Maria venas kiel Patrino de Tiu, Kiu donacas la Vivon per la kruco.

MANOJ DE LA VIRGULINO

Ŝiaj delikataj manoj estas unuigitaj en preĝpozicio, simile al la eŭropa kutimo.

Aliflanke, ili indikas la konstruadon de la Sankta Dometo, kion Ŝi petis, ke Johano Diego pritraktu ĉe la Episkopo Zumárraga.

Tiu peto tradukiĝas en nova socio, en nova popolo, en kiu ĉiuj estu egalaj inter si.

La manoj de la Virgulino estas malsamaj unu al la alia.

La dekstra estas pli blanka kaj stila, dum la maldekstra estas bruna kaj pli dika.

Ĉi tie ni denove povas paroli pri la sintezo de du kulturoj: indiĝenoj kaj hispanuloj.

TEPÉTIS

La Tepétis sur ambaŭ manikoj de la Tuniko estus kodo de la tenoĉka popolo en granda skalo kaj, konsiderante mapon de Meksikurbo sur ĝi, observeblas oriente la monto Ixtacihuatl {Ikstasiŭatl}, blanka virino, kaj okcidente la monto Popocatepetl {Popokatepetl}, monto kiu eligas fumon.

NIGRA NODO

Ĝi estas signo de Ŝia virgeco. Ĝia alta pozicio super la ventra ŝveleto anoncas Ŝian patrinecon, la Virgulino gravedas. Krome, ĝi montras noblan virinon, kiel la teksto Nican Mopohua {Nikan’ Mopoŭa} parolas pri Ŝi.

La indiĝenaj virinoj, kiam estis gravedaj, zonis sin super la abdomeno por permesi, ke la infano kresku libere.

Laŭ la grava meksika obstetrikisto D-ro Carlos Fernández Del Castillo, la Sinjorino preskaŭ pretas naski bebon, kiu restas en vertikala pozicio kun kapo en malsupro, kio solidigas la identigon de Ŝi al la virino naskonta (Apo 12).

FLORO DE KVAR PETALOJ

Tia floro estas unu el la simboloj plej altaj de la tuta pensosistemo religia kaj kosmogonia de la astekoj.

En la bildo de la Virgulino ĝi estas la sola floro de tia stilo, kaj ankaŭ estas la plejmulte signifa.

La floro de kvar petaloj, ankaŭ konata kiel la floro de quincunce {kinkunse}, indikas la kvar movojn de la suno, unuigitaj de kvina elemento kiu donas ekvilibrecon kaj stabilecon.

La centra pozicio de tiu krucoforma floro en la bildo ankaŭ estas konata kiel Nahui Ollín {Nauj’ Olin’} (floro de suno, signo de pleneco) kaj montras la patrinecon de Maria, kaj rilatas al ligno-krucoj produktantaj fajron, signo de fekundeco kaj nova vivo.

Ŝi estas la Patrino de la Infano Suno, kiu estas la aŭtoro kaj donacanto de la vivo.

FLOROJ DE OK PETALOJ

La ok floroj de ok petaloj reprezentas la konjunkcion de la Suno kaj de Venuso.

Tiuj ĉi koincidis post 104 sunaj jaroj, ekvivalentaj al 65 venusaj jaroj.

TEPETL (monteto, ŝtono, urbo)

Tiuj bildoj havas la formon de vizaĝo aŭ koro kaj en sia flanko la formon de komoj de parolo kaj kanto (same kiel aperas en la kodoj) kaj signifas, ke ŝi sendas universalan mesaĝon al la homaro.

Ili ankaŭ reprezentas la monteton Tepeyac {Tepejak’} (Tletalhtoltepec {Tletaltoltepek’} aŭ Tlecuicatepec {Tlekujkatepek’}), kiu signifas “sur la monto de la parolo aŭ de la nova dia kanto”, kiu okazis unu fojon po 52 jaroj.

La tepetl havas kvin direktojn: Oriento, Okcidento, Nordo, Sudo kaj Zenito, kiu situas en la centro kaj estas la kvina direkto.

LA MANTELO

Kovras la Virgulinon, de kapo al piedoj, kvardek ses steloj de ok pintoj; tiuj ĉi pintoj plus la centra punkto faras naŭ.

Tiu ĉi numero memorigas la naskiĝon de Quetzalcoatl.

Ŝia verdeblua aŭ turkisa mantelo similas al la mantelo tiam uzata de la plej altaj indiĝenoj tlatoanime.

La steloj sur ĝi montras, ke Ŝi venas de la ĉielo kiel ties Reĝino, sed kun okuloj de patrino humila kaj amema, kaj la supernaturan esencon de la bildo. La esploro de p. Mario Rojas Sánchez kaj D-ro Juan Homero Hernández Illescas de Meksiko (1983) montras, ke ĉi tiuj steloj estas en la sama pozicio de la ĉielaj steloj en la vintra solstico aperintaj antaŭ la mateniĝo de la 12-a de decembro 1531.

Laŭ la indiĝenoj, tia koloro apartenis al dioj kaj reĝoj, estis la koloro de naturaj fortoj de vivo kaj fekundeco. En Kristana arto, la blua koloro signifas eternecon kaj nemortecon. En Judismo, ĝi estis koloro de vestoj de alta sacerdoto. La ora bordo de Ŝia mantelo estas alia signo de nobleco.

TUNIKO DE LA VIRGULINO

La tuniko estas rozkolora kun karmezinaj ombroj kaj reprezentas la teron.

Kelkaj interpretis tiun koloron kiel la koloron de mateniĝo kaj simbolas la komenciĝon de noa epoko.

Aliaj vidas ĝin kiel signon de martireco pro la kredo kaj la Dia amo.

La pluraj bildoj, kiuj donas oran tonon al la bildo de la Virgulino kaj surhavas naŭ florarojn, signifas ĉi-vizie la naŭ popolojn elirintaj el Aztlan {Astlan’} kiuj fondis la grandan Tenochtitlán {Tenoĉtitlan’}.

La tuniko havas kromaĵon de ŝtofo, ornamita de orkolora zono.

Ĝi similas al la mantelo tenita de la anĝelo ĉe unu el la ekstremoj, kio signifas la unuiĝon inter tero kaj ĉielo, tuniko kaj mantelo.

GLIFOJ DE LA TUNIKO

La floroj de la tuniko parolas pri la Tepeyac.

Tiuj floroj montras la nomon de Cuatlatulpe(uh) {Kŭaŭtlatulpe} = Gvadalupo.

Ŝajnas, ke iliaj tigoj brotis de la ĉielo, reprezentita sur la manto de la Virgulino.

LA LUNO

La piedoj de la Sinjorino restas sur luno, kiu ĵus komencas kreski, ŝajne Ŝi faras paŝon sur ĝi.

La luno reprezentas México-Tenochtitlán {Me’ĥiko-Tenoĉtitlan’}.

La movanta piedo indikas, ke la Virgulino dancas, kio reprezentas la preĝadon en la indiĝena mondo.

Navatla signifo de México (Meksiko):

Metztli {Mectli} = Luno
Xictli {Siktli} = umbiliko, centro
Co {Ko} = en (loka partiklo)

Tial: México, “en la centro de la luno”.

Maria, lokinte sin sur la lunon, indikas al ni, ke Ŝi venas al México-Tenochtitlán, kiu estis la centro, la umbiliko de la mondo.

La luno estas sub la piedoj de la Virgulino, simile al Apo 12,1. Ĉar ĝi estis la diino de nokto laŭ indiĝenoj centro-amerikaj, la Virgulino montras, ke ŝi estas pli potenca ol la diino de malklareco. Tamen, en Kristana ikonografio, la kreskanta luno sub Ŝiaj piedoj kutime simbolas ŝian eternan virgecon, kaj kelkfoje ĝi rilatas al ŝia Senmakula Koncipiĝo aŭ Ĉielenpreno.

ŜUO

Malmultege perceptebla estas la dekstra ŝuo de la Virgulino. Ĝi estas okrotona, tre simila al la tono de la tuniko. Ĝia koloro estas flava-griza.

LA ANĜELO

Estas nekonfuzeble, ke la anĝelo subtenanta la ĉielan Sinjorinon estas indiĝeno. Li ne estas infano, sed junulo de serioza kaj seka esprimo. Tiu ĉi juna aglo-militisto apartenas al la ordenoj de la Cuauhtli-Ocelotl {Kŭaŭtli-Oselotl’}, armeo de la suno.

Liaj manoj levitaj ligas la ĉielon al la tero. Li reprezentas Johanon Diegon, la aglo parolanta, kaj, per tiu ĉi, la popolon de Meksiko.

La tri koloroj de la anĝelaj flugiloj temas pri la sfero de la sanktaj aferoj, kaj ili, tra la jarcentoj, fariĝis la koloroj de la meksika nacia identeco.

Li, sub la Virgulino, atestas ŝian reĝinecon, ĉar oni povus porti surŝuldre nur reĝon, reĝinon kaj aliajn ĉefulojn laŭ centroamerikaj indiĝenoj. La anĝelo transportas la Virgulinon al la popolo kiel signo de alveno de nova epoko.

HAJRARO DE LA ANĜELO

Estis kutimo de la macehuales {maseŭales}, aŭ nenobluloj, razi sian kapon kaj tio signifis “havi meritojn pro la sango de Dio”.

La tiamaj ĵusbaptitaj estis razitaj de kelkaj religiaj ordenoj.

Por distingi la malsamajn socialajn klasojn, la indiĝenoj razian sian kapon laŭ malsamaj stiloj.

La lumo de la Anĝelo devenas rekte de la korpo de la Plejsankta Virgulino kaj lumigas la superan parton de lia kapo kaj brakoj.

SUNAJ RADIOJ

La sunaj radioj – kelkaj serpentaj, aliaj sagoformaj – ĉirkaŭ la Virgulino donas al la sankta bildo luman aŭron, kio memoras la virinon vestitan per la suno (Apo 12, 1).

Ŝajnas, ke ili eliras el Ŝi indikante al ni, ke Ŝi naskas la sunon kaj tio estas la plej bona simbolo por reprezenti Dion sur la tero.

La lumo ankaŭ estas signo de la potenco de Dio, Kiu sanktigis kaj benis tiun, kiu aperas. La sunaj radioj, laŭ la indiĝenoj, ankaŭ estas signo de ilia plej alta dio, Huitzilopochtli {Ŭicilopoĉtli}. Tiel, la Sinjorino venas kaŝante sed ne estingante la potencon de la suno. Ŝi nun iras anonci Dion, Kiu estas pli granda ol ilia suno-dio.

Ŝi tiam naskas Dion, Ometéotl {Ometeotl} kiu estas Kristo Jesuo, reprezentita de la floro de kvar petaloj ĉe ŝia sino sur la tuniko.

Laŭ la indiĝena pensmaniero, la Virgulino kaptis la sunon, igis lin sian posedaĵon, tial Ŝi plenas je Li.

NUBOJ

Laŭ la popolo tenoĉka, la nuboj ĉirkaŭ la bildo rilatas al la alteco, la leviĝo de la spirito kaj indikas la diecon; krom simboli la vivon, ili ankaŭ anoncas la alvenon de nova epoko, kiam Ometéotl descendas al Meksiko.

Tio ĉi memorigas al ni, en la kristana pensmaniero, la Karniĝon de la Filo de Dio: “Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni” (Joh 1, 14).

Jesuo Kristo, la Filo de Dio, venis al ni per Nia Sinjorino de Gvadalupo.

Ŝi, kiel luma aŭroro, anoncas la savon al tiuj ĉi gentoj de la Valo de Anáhuac.

LA BILDO ŜAJNAS ABSOLUTE NEDETRUEBLA

Du malsamaj eventoj minacis la sanktan tolon tra la jarcentoj.

En 1785, laboristo estis puriganta la vitran kovraĵon kaj akcidente verŝis solvaĵon de nitrata acido sur granda parto de la bildo.

Ĝi kaj la tuta tolo, kiu espereble devus esti korodita preskaŭ tuje pro la verŝita likvaĵo, renoviĝis post 30 tagoj kaj restas netuŝita ĝis hodiaŭ, surhavante nur makuletojn en partoj, kie la bildo ne estas.

En 1921, aktivisto kontraŭeklezia kaŝis 29 dinamitaĵojn en vazon kun rozoj kaj lokis ĝin antaŭ la bildo, en la Baziliko de Gvadalupo. Kiam la bombo eksplodis, tiam preskaŭ ĉio flugis, de la grundo ĝis la marmora apogilo.

La detruo okazis eĉ ĉe fenestroj distantaj 150 metrojn de la eksplodo. Tamen, la bildo kaj la ĉirkaŭanta vitraĵo restis netuŝitaj. La sola damaĝo proksime de la tolo okazis al pezega bronza kruco, kiu kurbiĝis kiel serpento.

La 14-an de novembro 1921: La popolo miras la krucon kurbigitan de eksplodo de dinamitaĵoj kaŝitaj inter rozoj. Eksterordinara fakto, populare tradukita kiel la protekto farita de la Krucumita Filo al sia Patrino, kontraŭ la atenco de hispana kontraŭeklezia anarkiisto Luciano Pérez.

FONTOJ

Bildo de Nia Sinjorino de Gvadalupo: http://www.zihuatanejo.net/wwwboard/archives6/156736.html
Tradicia kantiko “La Guadalupana”: http://youtu.be/Xt8omxfhPZU
Kelkaj informoj:
http://www.aciprensa.com/noticias/virgen-de-guadalupe-cuatro-hechos-realmente-asombrosos-de-la-imagen-60571/ (en la hispana)
http://www.olgaustin.org/symbolism.shtml (en la angla)

FINAJ RIMARKOJ

En Meksikurbo, ĉe la nova Baziliko de Nia Sinjorino de Gvadalupo, oni vendas kopion de la Sankta Bildo, ĉirkaŭ kiu estas la klarigoj (plej granda parto de tiu ĉi prezentaĵo) en la hispana lingvo.

Tie, abundas imagoj, libroj kaj revuoj pri la miraklo sur la tolo de sankta Johano Diego, ĉiuj riĉaj en detaloj kaj interpretoj kiuj mirigas ĉiujn – katolikojn aŭ ne – kiuj deziras alproksimiĝi kaj iom konatiĝi kun tiu fakto, kiu trapasas la jarcentojn kvazaŭ ĝi okazis hieraŭ!

Pro tio, estas malfacile elekti la plej okulfrapajn informojn kaj fotojn kaj fari sintezan prezentaĵon.

Tamen, mi esperas, ke tiu ĉi prezentaĵo donis al vi pli profundan komprenon pri la Virgulino de Gvadalupo, Patronino de Latinameri/ko kaj Filipinoj, pri ŝia rolo en la evangelizado de Meksiko kaj pri ŝia mesaĝo valida ekde multaj jaroj:

“Ĉu ne estas ĉi tie mi, kiu estas via Patrino?”.

Sankta Maria de Gvadalupo, intercedu pri ni!
Amike kaj frate en Kristo,
Vitor Luiz Rigoti dos Anjos
www.vitor.6te.net
La
tradukanto de tiu ĉi teksto
Decembro-2015