La kristanoj en la mondo – Os cristãos no mundo

El la Letero al Diogneto
(N.5-6: Funk 1,317-321)
(Jarcento II-a)

La kristanoj en la mondo

La kristanoj ne estas malsimilaj al la aliaj homoj nek laŭ la lando, nek laŭ la lingvo, nek laŭ viv-stilo speciala. Fakte, ili ne loĝas en apartaj urboj, nek uzas apartan lingvon, kaj ties vivo havas nenion eksterordinara. Ilia doktrino ne venas de la fantazia imago de ekzaltitaj spiritoj, nek bazas sin sur ajn teorio simple homa, same kiel multaj aliaj teorioj.
Ili loĝas en urboj grekaj aŭ barbaraj, laŭ siaj propraj cirkonstancoj; ili sekvas la kutimojn de la loko, ĉu je la vest-maniero, ĉu je la manĝataĵoj, ĉu je aliaj aferoj; sed ili viv-maniero estas mirinda kaj aperas al la okuloj de ĉiuj kiel mirakla. Ili loĝas en siaj landoj, sed kvazaŭ pasaĝeroj; ili estas en ĉio egalaj al la aliaj civitanoj, sed ili ĉion toleras kvazaŭ ili estus senlandaj. Ĉiu fremda lando estas ilia lando kaj ĉiu lando estas al ili fremda lando. Ili geedziĝas same kiel la tuta gento kaj prizorgas siajn gefilojn, sed ili ne forlasas la ĵus-naskiĝintojn. Ili havas en komuneco la tablon, ne la liton.
Ili estas el karno, tamen ne vivas laŭ la karno. Ili loĝas en la tero, sed ilia urbo estas en la ĉielo. Ili obeas la stablitajn leĝojn, sed per sia viv-maniero ili estas pli grandaj ol la leĝoj. Ili amas ĉiujn kaj de ĉiuj estas persekutataj. Oni kondamnas ilin sen koni ilin; transdonitaj al la morto, ili donacas la vivon. Ili estas malriĉaj, sed riĉigas multajn homojn; ĉio mankas al ili kaj ili vivas en abundeco. Ili estas malestimitaj, sed ene de la malgloroj ili pleniĝas je gloro; oni kalumnias ilin, sed la atesto de ilia justeco brilas. Oni malbenas ilin kaj ili benas. Ili suferas alfrontojn kaj pagas per honoroj. Ili praktikas la bonon kaj estas punitaj kiel banditoj; dum la punado, ili ĝojas kvazaŭ oni donus al ili la vivon. La judoj militas kontraŭ ili kvazaŭ ili estus fremdaj kaj la paganoj persekutas ilin; sed neniu el la malamantoj scias diri la motivon de sia malamo.
Unuvorte: la kristanoj estas, en la mondo, tio, kio la animo estas en la korpo. La animo estas en ĉiuj membroj de la korpo; kaj la kristanoj en ĉiuj urboj de la mondo. La animo loĝas en la korpo, sed ne venas de la korpo; la kristanoj estas en la mondo, sed ne venas de la mondo. La nevidebla animo estas konservita en videbla korpo; ĉiuj vidas la kristanojn, ĉar ili loĝas en la mondo, tamen ilia pieco estas nevidebla. La karno, sen ricevi provokon, malamas kaj batalas al la animo, nur ĉar tiu ĉi malpermesas ĝin elĝui la plezurojn; la mondo, sen havi motivon, malamas la kristanojn ĝuste ĉar ili opozicias je ĝiaj plezuroj.
La animo amas la korpon kaj ties membrojn, sed la korpo malamas la animon; ankaŭ la kristanoj amas tiujn, kiuj malamas ilin. Fakte, la animo estas enprizonigita en la korpo, sed ja ĝi enhavas la korpon. la kristanoj troviĝas interne de la mondo kvazaŭ karcero, sed fakte ili ĉirkaŭbrakas la mondon. La senmorta animo loĝas en morta tendo; la kristanoj loĝas kvazaŭ pilgrimantoj en koruptaj loĝejoj, atendante la nekorupteblecon de la ĉieloj. La animo perfektiĝas per la pentofaro je manĝaĵo kaj trinkaĵo; la kristanoj, konstante turmentataj, vidas sian kvanton kreski tagon post tago. Dio lokis ilin en pozicio tiel alta, ke estas neeble al ili rezigni.
Fonto: Oficio de la Legaĵoj – Liturgio de la Horoj – Merkredo de la 5-a Semajno de Paska Tempo
*********************************************************************
Da Carta a Diogneto
(N.5-6: Funk 1,317-321)
(Séc.II)

Os cristãos no mundo

Os cristãos não se diferenciam dos outros homens nem pela pátria nem pela língua nem por um gênero de vida especial. De fato, não moram em cidades próprias, nem usam linguagem peculiar, e a sua vida nada tem de extraordinário. A sua doutrina não procede da imaginação fantasista de espíritos exaltados, nem se apóia em qualquer teoria simplesmente humana, como tantas outras.
Moram em cidades gregas ou bárbaras, conforme as circunstâncias de cada um; seguem os costumes da terra, quer no modo de vestir, quer nos alimentos que tomam, quer em outros usos; mas o seu modo de viver é admirável e passa aos olhos de todos por um prodígio. Habitam em suas pátrias, mas como de passagem; têm tudo em comum como os outros cidadãos, mas tudo suportam como se não tivessem pátria. Todo país estrangeiro é sua pátria e toda pátria é para eles terra estrangeira. Casam-se como toda gente e criam seus filhos, mas não rejeitam os recém-nascidos. Têm em comum a mesa, não o leito.
São de carne, porém, não vivem segundo a carne. Moram na terra, mas sua cidade é no céu. Obedecem às leis estabelecidas, mas com seu gênero de vida superam as leis. Amam a todos e por todos são perseguidos. Condenam-nos sem os conhecerem; entregues à morte, dão a vida. São pobres, mas enriquecem a muitos; tudo lhes falta e vivem na abundância. São desprezados, mas no meio dos opróbrios enchem-se de glória; são caluniados, mas transparece o testemunho de sua justiça. Amaldiçoam-nos e eles abençoam. Sofrem afrontas e pagam com honras. Praticam o bem e são castigados como malfeitores; ao serem punidos, alegram-se como se lhes dessem a vida. Os judeus fazem-lhes guerra como a estrangeiros e os pagãos os perseguem; mas nenhum daqueles que os odeiam sabe dizer a causa do seu ódio.
Numa palavra: os cristãos são no mundo o que a alma é no corpo. A alma está em todos os membros do corpo; e os cristãos em todas as cidades do mundo. A alma habita no corpo, mas não provém do corpo; os cristãos estão no mundo, mas não são do mundo. A alma invisível é guardada num corpo visível; todos vêem os cristãos, pois habitam no mundo, contudo, sua piedade é invisível. A carne, sem ser provocada, odeia e combate a alma, só porque lhe impede o gozo dos prazeres; o mundo, sem ter razão para isso, odeia os cristãos precisamente porque se opõem a seus prazeres.
A alma ama o corpo e seus membros, mas o corpo odeia a alma; também os cristãos amam os que os odeiam. Na verdade, a alma está encerrada no corpo, mas é ela que contém o corpo; os cristãos encontram-se detidos no mundo como numa prisão, mas são eles que abraçam o mundo. A alma imortal habita numa tenda mortal; os cristãos vivem como peregrinos em moradas corruptíveis, esperando a incorruptibilidade dos céus. A alma aperfeiçoa-se com a mortificação na comida e na bebida; os cristãos, constantemente mortificados, vêem seu número crescer dia a dia. Deus os colocou em posição tão elevada que lhes é impossível desertar.
Fonte: Ofício das Leituras – Liturgia das Horas – Quarta-feira da Quinta Semana do Tempo Pascal