Festoj kaj Solenoj

(Voltar / Reveni)

FESTOJ KAJ SOLENOJ

FESTO DE LA PREZENTADO DE JESUO

2a de Februaro

ENIRA ANTIFONO kp Psa 47 (48), 10-11
Ni meditas, Dio, pri via boneco,
interne de via templo.
Ĝis la finoj de la tero estas nia laŭdo al Vi.
Ĉar via dekstra mano liveras bonecon kaj justecon.

KOLEKTO

Ĉiopova, eterna Dio, humile ni petas vian majeston,
ke, kiel via unika Filo estis hodiaŭ prezentata al Vi
interne de la templo kun sia homa korpo,
tiel ankaŭ ni estu prezentataj al Vi kun pura animo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Akceptu korfavore, Sinjoro,
la oferdonojn de via festanta Eklezio,
ĉar, laŭ via volo, ĝi oferas al Vi vian unikan Filon,
kiel senmakulan Ŝafidon por la savo de la mondo.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio.
Ĉar via unika Filo, generata dum la eternaj jarcentoj,
kaj hodiaŭ prezentata en la templo,
estas proklamata de la Sankta Spirito
gloro de Izraelo kaj lumo de la popoloj.
Pro tio, kun la anĝeloj kaj la sanktuloj,
ni ankaŭ, ĝoje irante renkonte al nia Savanto,
laŭdas Vin, senfine dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO kp Luk 2, 30-31
Per miaj okuloj mi vidis la savon,
kiun Vi preparis kaj oferis por ĉiuj popoloj.
POSTKOMUNIA PREĜO
Sinjoro, kiu elaŭdis la viglan atendadon de sankta Simeon,
plenumu en ni la agadon de via mizerikordo:
Vi, kiu donis al li la ĝojon
preni sur la brakojn antaŭ sia morto Kriston, vian Filon,
ebligu, ke ankaŭ ni, nutritaj per la eŭkaristia pano,
iru renkonte al la Sinjoro, por ricevi la eternan vivon.
Per Kristo, nia Sinjoro.

SOLENO DE SANKTA JOZEFO

19a de Marto

ENIRA ANTIFONO kp Luk 12, 42
Jen la administranto fidela kaj saĝa, kiun la Sinjoro starigis super sia familio.
KOLEKTO
Ĉiopova Dio,
Vi komisiis la junecon de nia Savanto
al la fidela gardo de sankta Jozefo;
faru, ke, per lia propeto,
via Eklezio senĉese zorgu pri la savo de la mondo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
En ĉi tiu sankta ofero donu al ni, Dio,
la saman fidelecon kaj korpurecon,
per kiuj sankta Jozefo servis al via unika Filo,
naskiĝinta el la virgulino Maria.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro,
sankta Patro, ĉiopova eterna Dio,
kaj ke en la soleno (memoro) de sankta Jozefo,
ni Vin laŭdu kaj gloru.
Ĉar Vi donis al la virga Dipatrino
tiun sanktan viron kiel edzon,
kaj, por gvidi vian familion,
Vi elektis tiun fidelan kaj prudentan servanton,
por ke li kun patreca zorgo gardu vian unikan Filon,
koncipitan per la Sankta Spirito,
Jesuon Kriston, nian Sinjoron.
Per Li vian majeston laŭdas la anĝeloj,
adoras la regadoj, honoras la potencoj.
Ke kun tiuj voĉoj Vi akceptu bonvole ankaŭ la niajn,
ni preĝas, adorkliniĝe dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO Mat 25, 21

Bona kaj fidela servisto;
eniru en la ĝojon de via Sinjoro.
POSTKOMUNIA PREĜO
Ĉiam protektu, Sinjoro, vian familion,
kiun, ĝojoplenan pro la soleno (memoro) de sankta Jozefo,
vi nutris per la pano de via altaro;
kaj gardu en ni la donacojn de via amo.
Per Kristo nia Sinjoro.

FESTO DE LA ANONCO DE LA SINJORO

25a de Marto

ENIRA ANTIFONO kp Heb 10, 5.7
La Sinjoro, venante en la mondon, diris:
“Jen venas Mi, por plenumi, Dio, vian volon.”
KOLEKTO
Dio,
kiu volis, ke via Filo ricevu veran homan korpon
en la sino de la virgulino Maria,
ebligu bonvole,
ke ni, kiuj agnoskas nian elaĉetanton kiel Dion kaj homon,
meritu ankaŭ partopreni en la dia naturo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Bonvolu akcepti, Dio, la donacojn de via Eklezio, por ke ĝi,
agnoskante en la enkarniĝo de via unika Filo sian komencon,
ĝoju per la celebrado de tiu eŭkaristia mistero.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo nia Sinjoro.
La ĉiela sendito anoncis al Maria,
ke por nia savo via Filo naskiĝos inter la homoj,
kaj la plej sankta Virgulino kun amo akceptis vian Vorton;
per la mistera kunagado de la Sankta Spirito
ŝi koncipis filon kaj ame Lin portis en sia senmakula sino.
Li, plenuminte la promesojn donitajn al Izraelo,
sin revelaciis al la nacioj kiel la atendata Savanto.
Pere de Li vian majeston adoras la anĝeloj,
kiuj ĉiam ĝuas vian ĉeeston.
Pro tio ni petas,
ke ankaŭ niaj voĉoj kuniĝu kun la iliaj, kune dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO Jes 7, 14
Jen virgulino koncipos kaj naskos filon,
kaj ŝi donos al Li la nomon Emanuelo.
POSTKOMUNIA PREĜO
Donu al ni, Sinjoro, neskueblan kredon,
por ke ni,
konfesante la homan kaj dian naturojn de la Filo de la Virgulino,
per la graco de lia sava reviviĝo meritu atingi la eternan feliĉon.
Per Kristo nia Sinjoro.

SANKTA JOZEFO LABORISTO

1a de Majo – libervola memorigo

ENIRA ANTIFONO kp Psa 127 (128), 1-2
Feliĉa estas tiu, kiu timas la Sinjoron,
kaj iras laŭ liaj vojoj.
Vi ĝuos la frukton de via laboro;
beata vi estos kaj prospera en ĉiu bono.

KOLEKTO

Dio,
kiu laŭ via providenco invitis la homon kunlabori en via kreadplano,
ebligu, ke la perado kaj ekzemplo de sankta Jozefo,
igu nin fidelaj al la taskoj, kiujn Vi komisiis al ni,
kaj ke ni ricevu la rekompencon de Vi promesitan.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Dio, fonto de ĉiuj bonaĵoj, rigardu la donacojn,
kiujn ni, memorigante sanktan Jozefon, prezentas al Vi,
kaj bonvolu,
ke nia humila ofero donu al ni garantion de via protekto.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio,
kaj ke en la memoro de sankta Jozefo ni Vin laŭdu kaj gloru.
Ĉar Vi donis al la virga Dipatrino
tiun sanktan viron kiel edzon,
kaj, por gvidi vian familion,
Vi elektis tiun fidelan kaj prudentan servanton,
por ke li kun patreca zorgo gardu vian unikan Filon,
koncipitan per la Sankta Spirito,
Jesuon Kriston, nian Sinjoron.
Per Li vian majeston laŭdas la anĝeloj,
adoras la regadoj, honoras la potencoj.
Ke kun tiuj voĉoj Vi akceptu bonvole ankaŭ la niajn,
ni preĝas, adorkliniĝe dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO kp Kol 3, 17
Kion ajn vi faras per vorto aŭ ago,
faru ĉion en la nomo de la Sinjoro, dankante al Dio.
Haleluja.
POSTKOMUNIA PREĜO
Satigataj de la Sakramento, ni petas Vin, Dio, nia Patro,
ebligu, ke dum nia vivo, laŭ la ekzemplo de sankta Jozefo,
ni atestu vian amon,
por ĝui eterne la donacon de via vera paco.
Per Kristo nia Sinjoro.

NASKIĜO DE SANKTA JOHANO LA BAPTISTO

Meso en la antaŭtaga vespero

23a Junio

ENIRA ANTIFONO Luk 1, 15.14
Johano estos granda antaŭ la Sinjoro,
plena de la Sankta Spirito jam de la sino de sia patrino,
kaj multaj ĝojos pri lia naskiĝo.
KOLEKTO
Donu gracon al ni, ĉiopova Dio,
ke via familio iradu laŭ la vojo de la savo,
kaj ke sekvante la admonojn de via heroldo, beata Johano,
ĝi alvenu senerare al tiu, kiun li antaŭanoncis:
nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Rigardu korfavore, Dio, la oferojn de via popolo,
kiujn ni prezentas al Vi en ĉi tiu soleno de beata Johano la Baptisto;
kaj ebligu, ke tion, kion ni esprimas per la sakramento,
ni atestu per nia fidela servo.
Per Kristo nia Sinjoro.

PREFACIO

vidu p. 178

KOMUNIA ANTIFONO Luk 1, 68

Benata estu la Sinjoro, Dio de Izraelo,
ĉar Li vizitis kaj elaĉetis sian popolon.
POSTKOMUNIA PREĜO
Post la ricevo de la sankta Komunio, akompanu nin ĉiam, Sinjoro,
la propetado de beata Johano, la Baptisto,
kaj pacigu al ni tiun, kiun li anoncis,
venonta por forigi niajn pekojn:
vian Filon, kiu vivas kaj regas en ĉiuj jarcentoj.

NASKIĜO DE SANKTA JOHANO LA BAPTISTO

Meso en la festa tago

24a de Junio

ENIRA ANTIFONO kp Joh 1, 6-7; Luk 1, 17
De Dio estis sendita viro,
kies nomo estis Johano.
Li venis por atesti pri la lumo,
kaj por pretigi al la Sinjoro
fidelan popolon.
KOLEKTO
Dio, kiu starigis Johanon, la Baptiston,
por pretigi al Kristo Jesuo, via Filo, popolon fidelan,
altiru ĝin per la riĉecoj de la Spirito,
kaj gvidu ĝin al la vojo de la savo kaj de la paco.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Akceptu, Sinjoro, niajn oferojn
en la solena celebrado de la naskiĝo de sankta Johano,
la antaŭiranto de Jesuo,
kiu anoncis lian alvenon kaj montris geste la savanton;
kiu vivas kaj regas en ĉiuj jarcentoj.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo, nia Sinjoro.
Ni laŭdas Vin pro la mirindaĵoj,
kiujn Vi faris favore al Johano, la Baptisto,
kiun Vi honoris elstare inter ĉiuj homoj,
elektante kaj konsekrante lin por pretigi la vojon
al Kristo, la Sinjoro.
Ankoraŭ en la patrina sino, li jam sentis la Savanton,
kaj lia naskiĝo ĝojigis multajn.
Fine, unika inter la profetoj,
li indikis la Ŝafidon de la elaĉeto.
Li eĉ per la akvoj de Jordano baptis vian Filon,
aŭtoron de la bapto,
kaj meritis per sia sangelverŝo
doni al Kristo la plej altan am-ateston.
Pro tio, kun la anĝeloj kaj la sanktuloj
ni kantas laŭdhimnon al via majesto, senfine dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO kp Luk 1, 78
Pro la kompata koro de nia Dio,
naskiĝanta suno vizitis nin el la alto.
POSTKOMUNIA PREĜO
Sanktigitaj ĉe la festeno de la Ŝafido,
ni petas Vin, Sinjoro, por ke la Eklezio,
festante la naskiĝon de sankta Johano Baptisto,
rekonu en Kristo, kiun Johano antaŭdiris,
la aŭtoron de sia renaskiĝo al la eterna vivo.
Per Kristo nia Sinjoro.

SOLENO DE LA SANKTAJ APOSTOLOJ

PETRO KAJ PAŬLO

Meso en la antaŭtaga vespero

28a de Junio


ENIRA ANTIFONO

La apostolo Petro,
kaj Paŭlo, la apostolo de la paganoj,
instruis al ni, Sinjoro, vian leĝon.
KOLEKTO
Sinjoro nia Dio,
kiu per la parolo de sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo
donis al la Eklezio la unuajn helpojn por la kristana kredo,
pro ilia propeto subtenu nin
kaj gvidu nin en la vojo al la eterna savo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Akceptu, Sinjoro, la oferojn, kiujn ni portas al via altaro,
celebrante la solenon de la gloraj apostoloj Petro kaj Paŭlo,
por ke, dum ni malfidas niajn meritojn,
ni fidu, ke de via boneco ni estos savitaj.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
vidu p. 182
KOMUNIA ANTIFONO Joh 21, 15.17
“Simon, filo de Johano, ĉu vi amas min pli ol tiuj aliaj?”
“Sinjoro, Vi scias ĉion: Vi scias, ke mi amas Vin.”
POSTKOMUNIA PREĜO
Fortigu nin, Sinjoro, per la sanktaj sakramentoj,
kaj firmigu nin en la vero,
kiun la apostoloj transdonis al ni.
Per Kristo nia Sinjoro.

SOLENO DE LA SANKTAJ APOSTOLOJ

PETRO KAJ PAŬLO

Meso en la festa tago

29a de Junio

ENIRA ANTIFONO
Ili estas tiuj, kiuj vivante en la korpo,
fekundigis la sanktan Eklezion per sia sango:
kiuj trinkis el la kaliko de la Sinjoro
kaj fariĝis amikoj de Dio.
KOLEKTO
Dio,
kiu donis al ni sanktan ĝojon
pro la soleno de la apostoloj Petro kaj Paŭlo,
ebligu al via Eklezio,
ke ĝi ĉiam sekvu la ekzemplon de tiuj,
per kiuj ĝi ricevis la unuan anoncon de la kredo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Sinjoro,
la preĝo de viaj sanktaj apostoloj akompanu la donacojn,
kiujn ni prezentas al via nomo,
kaj igu ŝatataj al Vi la oferojn kaj la oferantojn.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO

C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo nia Sinjoro.
Vi permesas al ni
kun ĝojo celebri la feston de sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo.
Petro la unua konfesis la kredon je Kristo
kaj el la konvertitaj Izraelidoj fondis la Eklezion.
Paŭlo ricevis la gracon klare kompreni la kredon
kaj fariĝis apostolo de la nacioj.
Ambaŭ, riĉigitaj per diversaj gracoj,
kunvokis en unu Eklezio la konfesantojn de Kristo,
kaj ligitaj en la ĉielo, kune ricevadas gloron sur la tero.
Pro tio kun la anĝeloj kaj ĉiuj sanktuloj ni gloras Vin,
senĉese dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO Mat 16, 16.18
Diris Petro al Jesuo:
“Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.”
Jesuo respondis:
“Vi estas Petro, la Roko,
kaj sur tiu roko Mi konstruos mian Eklezion.”
POSTKOMUNIA PREĜO
Dio, Vi satigis nin per la Plej Sankta Sakramento;
donu, ke ni vivu en la Eklezio kiel la unuaj kristanoj:
persistaj en la dispecigado de pano kaj instruo de la apostoloj,
per la reciproka amo ni fariĝu unu korpo kaj unu animo.
Per Kristo nia Sinjoro.

TRANSFIGURIĜO DE LA SINJORO

6a de Aŭgusto

ENIRA ANTIFONO kp Mat 17, 5
En signo de luma nubo aperis la Sankta Spirito
kaj aŭdiĝis la voĉo de la Patro:
“Ĉi tiu estas mia Filo, kiun Mi amas: aŭskultu Lin!”
KOLEKTO
Dio, kiu per la glora transfiguriĝo de via unika Filo,
konfirmis la misterojn de la kredo per la atesto de la patroj,
kaj antaŭanoncis nian plenan filadopton,
ebligu al ni aŭskulti vian amatan Filon,
por ke ni fariĝu liaj kunposedantoj.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Sanktigu, Sinjoro, ni petas,
per la glora transformiĝo de via ununaskita Filo
la oferojn, kiujn ni prezentas al Vi,
kaj purigu nin de la makuloj de niaj pekoj,
per la brilego de via lumo.
Per Kristo nia Sinjoro.

PREFACIO

C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo, nia Sinjoro.
Li revelaciis sian gloron antaŭ elektitaj atestantoj
kaj per la plej luma brilo
Li transfigurigis sian homan naturon entute egalan al la nia;
tiel Li preparis siajn disĉiplojn,
ke ili scipovu elteni la malhonoron de la kruco,
kaj al la tuta Eklezio Li donis la esperon de la gloro,
per kiu Li mem ekbrilis kiel ties kapo.
Pro tio kun ĉiuj anĝeloj en la ĉielo ni gloras Vin sur la tero,
kune kun ili kantante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO 1 Joh 3, 2
Kiam Kristo montriĝos, ni estos similaj al Li,
ĉar ni vidos Lin tia, kia Li estas.
POSTKOMUNIA PREĜO
Dio,
Vi en la mistero de la transfiguriĝo
revelaciis al ni gloron de via Filo;
igu, ke la eŭkaristia pano, kiun ni akceptis,
aliigu nin je lia simileco.
Kiu vivas kaj regas eterne.

SOLENO DE LA ĈIELENPRENO DE MARIA

Meso en la antaŭtaga vespero

14a de Aŭgusto

ENIRA ANTIFONO
Ni laŭdu vin, Maria:
hodiaŭ vi estis levita super la anĝelaj legioj
kaj por ĉiam vi triumfas kun Kristo.
KOLEKTO

Dio, rigardante la humilecon de Maria,
Vi altigis ŝin al la senkompara digno
de patrino por Via enkarniĝinta Filo,
kaj hodiaŭ Vi kronis ŝin per la plej elstara gloro.
Ebligu nun bonvole, per ŝia propeto,
ke ni ankaŭ, savite per via elaĉeto,
estu de Vi enprenataj en vian gloron.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Dio,
Vi rigardis la humilecon de la Plej Sankta Virgulino Maria
kaj altigis ŝin esti Patrino de via unika Filo,
kaj hodiaŭ Vi kronis ŝin per la plej alta gloro;
faru, ke ni, savitaj per la morto kaj la reviviĝo de Kristo,
helpe de Maria, eniru en la eternan gloron.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
vidu p. 188
KOMUNIA ANTIFONO kp Luk 11, 27
Beata la virgulino Maria,
kiu portis en sia sino la Filon de la eterna Patro.
POSTKOMUNIA PREĜO
Partopreninte en la ĉiela nutraĵo,
ni petegas vian kompaton, Sinjoro, nia Dio,
por ke ni, kiuj celebras la ĉielenprenon de la Patrino de Dio,
estu liberigataj de ĉiuj malbonoj.
Per Kristo nia Sinjoro.

SOLENO DE LA ĈIELENPRENO DE MARIA

Meso en la festa tago

15a de Aŭgusto

ENIRA ANTIFONO Apo 12, 1
Mirindaĵo vidiĝis en la ĉielo:
virino vestita per suno,
kun la luno sub la piedoj,
kaj ĉirkaŭ ŝia kapo krono el dek du steloj.
Aŭ:
Ni ĉiuj ĝoju en la Sinjoro,
celebrante la solenan feston honore al la virgulino Maria,
pro kies ĉielenpreno la anĝeloj jubilas
kaj kunlaŭdas la Filon de Dio.
KOLEKTO
Ĉiopova eterna Dio,
kiu akceptis en la ĉielan gloron, kun ŝia korpo kaj animo,
la senmakulan virgulinon Maria, patrinon de via Filo;
donu al ni vian gracon,
por ke ni, celante la ĉielon, meritu partopreni en ŝia gloro.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Leviĝu al Vi, Sinjoro Dio, nia oferdono,
kaj pro la propeto de la beata virgulino Maria levita al la ĉielo,
niaj koroj ardantaj ĉiam sopiru al Vi.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo nia Sinjoro.
Ĉar hodiaŭ la virga Dipatrino estis levita al la ĉielo,
kiel komenco kaj figuro de la celo de via Eklezio,
plenumo de espero kaj konsolo al la pilgrimanta homaro;
kaj Vi prave ne permesis,
ke estu submetita al la disfalo de la tombo tiu,
kiu naskis vian Filon, la aŭtoron de la vivo.
Kaj tial, kune kun la anĝela kortego,
ni laŭdas Vin, ĝoje dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!

KOMUNIA ANTIFONO Luk 1, 48-49

Ĉiuj generacioj nomos min feliĉa,
ĉar la ĉiopova Dio faris al mi grandaĵojn.
POSTKOMUNIA PREĜO
Ni petas Vin, mizerikorda Dio,
ebligu al ni, kiuj ricevis la sakramenton de la savo,
ke per la preĝoj de la ĉielenprenita beata virgulino Maria,
ni ankaŭ estu gvidataj al la gloro de la reviviĝo.
Per Kristo nia Sinjoro.

FESTO DE LA GLORO DE LA KRUCO

14a de Septembro

ENIRA ANTIFONO kp Gal 6, 14

Nur en la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estas nia gloro:
en Li estas nia savo, vivo kaj reviviĝo:
per Li ni estas savataj kaj liberigataj.
KOLEKTO
Dio, kiu volis,
ke via unika Filo prenu la krucon por la savo de la homaro,
ebligu, ke ni, kiuj sur la tero konis tiun misteron de amo,
meritu ĝui en la ĉielo la fruktojn de la elaĉeto.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Ni petas, Vin, Dio:
purigu nin de ĉiuj pekoj la ofero de via Filo,
kiu sur la altaro de la kruco riparis la kulpojn de la tuta mondo.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, mizerikorda Patro,
ĉiopova eterna Dio, reĝo de la eterna gloro.
Vi per la pasiono de via Filo donis la savon al la tuta mondo,
kiu nun povas glori vian grandecon.
Sur la kruco estis juĝo super la mondo
kaj ekbrilis potenco de la Krucumito.
Pro tio kun la anĝeloj kaj la sanktuloj ni honoras Vin,
kun ĝojo dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO Joh 12, 32
Kiam Mi estos suprenlevita de la tero,
Mi altiros al Mi ĉiujn homojn – diras la Sinjoro.

POSTKOMUNIA PREĜO

Sanktigitaj dum la eŭkaristia festeno ni petegas Vin,
Sinjoro Jesuo Kristo,
ke Vi gvidu al la gloro de la reviviĝo tiujn,
kiujn Vi elaĉetis pere de via ofero sur la kruco.
Vi kiu vivas kaj regas en ĉiuj jarcentoj.

SOLENO DE ĈIUJ SANKTULOJ

1a de Novembro


ENIRA ANTIFONO

Ĝoju ni ĉiuj en la Sinjoro,
celebrante ĉi tiun solenon honore al ĉiuj sanktuloj.
Kun ni ĝojas la anĝeloj
kaj laŭdas la Filon de Dio.
KOLEKTO
Ĉiopova, eterna Dio,
kiu donas al via Eklezio la ĝojon
celebri per unika soleno la meritojn kaj la gloron de ĉiuj sanktuloj,
donu ankaŭ al ni la gracon,
por ke, helpe de tiom da propetantoj,
ni ricevu abunde vian mizerikordon.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Ricevu favore, Sinjoro, la donacojn,
kiujn ni oferas al Vi honore al ĉiuj sanktuloj,
kaj ebligu,
ke ili, kiujn ni kredas jam sekuraj pro senmorteco,
zorgu pri nia savo dum nia surtera pilgrimado.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio.
Hodiaŭ Vi donas al ni la ĝojon kontempli vian sanktan civiton,
la ĉielan Jerusalemon, nian patrujon,
kie la festanta kunveno de niaj gefratoj kunlaŭdas Vin eterne.
Al ĝi renkonte ni pilgrimantaj sur la tero iras,
ĝojante pro la mirinda gloro de tiom da membroj de la Eklezio,
kiujn Vi proponis al ni kiel ekzemplon
kaj helpon al nia malforteco.
Pro ĉi tiu donaco de via amo,
kunigitaj kun la sennombra amaso da sanktuloj kaj anĝeloj,
ni glorkantas al Vi, laŭtvoĉe dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO Mat 5, 8-10
Beataj estas la kor-puruloj, ĉar ili vidos Dion.
Beataj la pacigantoj, ĉar Dio havos ilin kiel filojn.
Beataj estas tiuj, kiuj estas persekutataj pro sia obeado al Dio,
ĉar Dio donos al ili sian regnon.
POSTKOMUNIA PREĜO
Vian gracon ni petegas de Vi, Dio,
mirinda fonto de sankteco por ĉiuj sanktuloj:
ke ni, atingante la riĉecon de via amo, kapablu
en ĉi tiu eŭkaristia nutraĵo,
kiu subtenas nin dum la surtera pilgrimado,
transiri al la festeno de la ĉielo.
Per Kristo nia Sinjoro.

MEMORIGA TAGO

PRI ĈIUJ MORTINTAJ FIDELULOJ

2a de Novembro

Unua MESO


ENIRA ANTIFONO kp 1 Tes 4, 14; 1 Kor 15, 22

Mi kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis.
Mi egale kredas, ke Dio revivigos kune kun Jesuo ĉiujn,
kiuj mortis fidante Lin.
Kiel ĉiuj mortas pro sia kuniĝo kun Adamo,
same ĉiuj reviviĝos pro sia kuniĝo kun Kristo.
KOLEKTO
Elaŭdu, Dio, la preĝon,
kiun la Eklezio levas al Vi, kredante je la reviviĝinta Kristo,
kaj firmigu en ni la beatan esperon
ke ankaŭ ni kaj ĉiuj niaj mortintaj gefratoj
reviviĝos kun Kristo por nova vivo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Akceptu, Sinjoro, la donacojn,
kiujn ni prezentas al Vi per ĉi tiu ama sakramento,
kiu kunigas nin al Kristo, via Filo,
kaj akceptu niajn mortintajn gefratojn en la gloron de via regno.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO

C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi Sinjoro, Sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo nia Sinjoro.
En Li brilas por ni la espero de beata reviviĝo,
kaj lia promeso pri la estonta eterna vivo estu konsolo por ni,
kiam ni malĝojas pro la certeco de la morto.
Ĉar por viaj kredantoj, Sinjoro, la vivo aliiĝas, ne perdiĝas,
kaj dum disfalos la domo de nia surtera restado,
estas pretigata en la ĉielo eterna loĝejo.
Kaj tial kun la anĝeloj kaj la ĉefanĝeloj,
kun la tronoj kaj la regadoj, kun ĉiuj ĉielaj legiaroj,
ni kantas la himnon de via gloro, senfine dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!

KOMUNIA ANTIFONO Joh 11, 25-26

Mi estas la reviviĝo kaj la vivo – diras la Sinjoro -;
kiu kredas je Mi, eĉ se li mortas, vivos;
kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas je Mi, por ĉiam ne mortos.
POSTKOMUNIA PREĜO
Ni celebris, Sinjoro, la paskan misteron,
alvokante vian mizerikordon por niaj mortintaj gefratoj,
por ke Vi akceptu ilin
en la eternan Paskon de via luma kaj paca loĝejo.
Per Kristo nia Sinjoro.

2a MESO

ENIRA ANTIFONO kp 4 Ezr 2, 34-35 (apokrifa)
Eternan ripozon donu al ili, Sinjoro,
kaj senfina lumo brilu super ili.
KOLEKTO
Dio, gloro de la kredantoj kaj vivo de la justuloj,
kiu savis nin per la morto kaj reviviĝo de via Filo,
kompatu niajn mortintajn gefratojn;
kiam ili estis kun ni, ili konfesis la reviviĝon;
kaj Vi donu al ili la senfinan beatecon.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Ĉiopova Dio,
kiu per la sakramento de bapto
purigis fidelajn mortintojn el la origina peko,
lavu ilin ankaŭ de propraj pekoj per la sango de Kristo,
kiun ni oferas en ĉi tiu Eŭkaristio;
kaj tiel montru al ili vian mizerikordon.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio, Reĝo de la eterna gloro,
per Kristo nia Sinjoro.
Li unusola akceptis la morton,
por savi ĉiujn de la eterna morto,
kaj mem mortis sur la kruco,
por ke ni povu vivi kun Vi eterne.
Pro tio kunigitaj kun korusoj de la anĝeloj
ni gloras Vin, ĝoje kantante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO kp 4 Ezr 2, 35.34 (apokrifa)
Via eterna lumo, ho Sinjoro,
brilu super ili inter la sanktuloj, ĉar Vi estas bona.
Eternan ripozon donu al ili, ho Sinjoro,
kaj brilu super ili eterna lumo inter viaj sanktuloj,
ĉar Vi estas bona.

POSTKOMUNIA PREĜO

Nia Sinjoro Dio,
ni jam akceptis la sakramenton de via Filo,
kiu pro ni mortis kaj reviviĝis en la gloro;
humile ni petegas Vin,
por ke ĉiuj fidelaj mortintoj justigitaj de la paska ofero,
povu partopreni en gloro de la estonta reviviĝo.
Per Kristo nia Sinjoro.

3a MESO

ENIRA ANTIFONO kp Rom 8, 11
Dio, kiu levis Kriston Jesuon el la mortintoj,
vivigos ankaŭ niajn korpojn per sia Spirito loĝanta en ni.
KOLEKTO
Ĉiopova Dio,
via enkarniĝinta Filo, laŭ la paska mistero,
transpasis de ĉi tiu mondo al la gloro de via regno.
Donu bonvole al niaj mortintaj gefratoj la gracon,
ke ili, sekvante fidele vian Filon,
kunĝuu lian plenan venkon kontraŭ la morto,
kaj kontemplu eterne Vin, Patro, ilia kreinto kaj elaĉetinto.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Dio, Sinjoro de la vivantoj kaj de la mortintoj,
kompatoplena al viaj kreitoj,
donu vian pardonon kaj pacon al niaj mortintaj gefratoj,
por ke, eterne vivante en via beateco,
ili laŭdu senĉese Vin.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo nia Sinjoro.
Li estas la savo de la mondo, Li estas la vivo de la homoj,
Li estas la reviviĝo de la mortintoj.
Pere de Li vian majeston adoras la anĝeloj,
kiuj ĉiam ĝojas en via ĉeesto.
Do ankaŭ niaj voĉoj kuniĝu kun la iliaj, kune dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO Flp 3, 20-21
Ni atendas nian Savanton, la Sinjoron Jesuo Kristo,
kiu aliigos nian mizeran kaj morteman korpon,
por ke ĝi konformiĝu al lia glorplena korpo.
POSTKOMUNIA PREĜO

Dio, nia Patro:
per la eŭkaristia ofero
montru grandan mizerikordon al ĉiuj fidelaj mortintoj,
kiujn Vi ornamis per graco de sankta bapto,
kaj donu al ili plenon de la eterna ĝojo.
Per Kristo nia Sinjoro.

DEDIĈO DE LA LATERANA BAZILIKO

9a de Novembro

ENIRA ANTIFONO Apo 21, 2
Mi vidis la sanktan urbon,
la novan Jerusalemon,
malsupreniranta el la ĉielo, de Dio,
ornamita kiel fianĉino preta por iri renkonte al sia edzo.
KOLEKTO
Dio,
kiu pretigas por via gloro eternan loĝejon
el vivaj kaj elektitaj ŝtonoj,
pliigu en via Eklezio la spiritajn favorojn,
kiujn Vi disdonis por la progreso de via fidela popolo,
kiu konsistigos la ĉielan Jerusalemon.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Ĉiopova Dio,
akceptu la oferon kaj fortigu per viaj sakramentoj
tiujn, kiuj tie ĉi preĝas,
kaj elaŭdu iliajn preĝojn.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio.
Pro amo al ni Vi volis loĝi tie, kie la popolo preĝe kunvenas,
kaj per senĉesa agado Vi konstruas
el nia familio templon de la Sankta Spirito,
radiantan per sankteco.
Ĉi tiun Eklezion, mistike esprimitan per la videbla templo,
Vi daŭre sanktigas kiel fianĉinon de Kristo,
kiel patrinon ĝojan pro sennombra idaro,
por ke ĝi estu ĉiam ĉe Vi glorornamita.
Pro tio, kun ĉiuj sanktuloj kaj anĝeloj
ni gloras kaj laŭdas Vin, senĉese dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO 1 Pet 2, 5
Ankaŭ vi, kiel vivantaj ŝtonoj,
estas pastroj konsekritaj al Dio.
POSTKOMUNIA PREĜO
Ĉiopova Dio,
Vi volis, ke via Eklezio sur la tero
estu antaŭdiro de la ĉiela Jerusalemo;
per partopreno en la Plej Granda Sakramento
faru nin sanktejo de via graco,
kaj permesu al ni eniri en la loĝejon de via gloro.
Per Kristo nia Sinjoro.

SENMAKULA KONCIPIĜO DE MARIA

8a de Decembro

ENIRA ANTIFONO Jes 61, 10

Mi multe ĝojas pri la Sinjoro,
mia animo ĝojas pri mia Dio;
ĉar Li kovris min per gracoj de savo,
per vestoj de sankteco, kiel per mantelo;
per juveloj, kiel amatan fianĉinon.
KOLEKTO
Dio,
per la senpeka koncipiĝo de la Virgulino
Vi preparis al via Filo dignan loĝejon;
kaj pro lia antaŭvidita morto,
Vi gardis ŝin kontraŭ ĉiu pekmakulo:
ni Vin petas,
ke per ŝia propeto ni ankaŭ kapablu veni al Vi sen peko.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Ricevu, Sinjoro, la savan oferon,
kiun en la soleno de la senmakula koncipiĝo
de la beata Virgulino Maria ni prezentas al Vi;
kaj, ĉar ni konfesas,
ke ŝi, pro via preventa graco, estis sen ajna pekmakulo,
donu al ni vian favoron,
ke ankaŭ ni estu liberigataj de ĉiu kulpo pere de ŝia propeto.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
Ĉiopova eterna Dio.
Vi gardis la virgulinon Marian
kontraŭ ĉiu makulo de la origina peko
kaj plenigis ŝin per graco,
por prepari ŝin inda Patrino al via Filo.
Ŝi estas bildo de la Eklezio,
la senmakula kaj brile bela Fianĉino de Kristo.
Maria, la plej pura Virgulino, naskis la Filon,
kiu kiel senmakula Ŝafido nuligis niajn pekojn.
Ŝi estas elektita el ĉiuj kaj propetas pro via popolo,
kaj estas modelo de la sankteco.
Pro tio, kunigitaj kun la legiaroj de la anĝeloj,
ni laŭdas Vin, Dio, ĝoje dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!

KOMUNIA ANTIFONO

Laŭdojn ni kantas pri vi, Maria,
ĉar el vi leviĝis la suno de justeco,
Kristo, nia Dio.

POSTKOMUNIA PREĜO

Sinjoro, nia Dio,
faru ke la sakramento, kiun ni ricevis,
resanigu nin de la kulpaj vundoj,
kiel Vi mirinde igis senmakula la beatan Virgulinon Marian
en ŝia privilegio de la senmakula koncipiĝo.
Per Kristo nia Sinjoro.
(Voltar / Reveni)