Sanktaj Petro kaj Paŭlo, apostoloj kaj martiroj

Sankta Petro
La 29-an de junio ni rom-katolikoj celebras la tagon dediĉitan al la princo de Apostoloj kaj unua Papo de la Eklezio, Sankta Petro. Tiu ĉi festo estis kreita ĉirkaŭ la 4-a jarcento, eĉ antaŭ oni difinis la nuntempan tagon de Kristnasko.
Li estis fiŝkaptisto kaj lia origina nomo estis Simon, filo de Jona kaj frato de Andreo. Sed Jesuo ŝanĝis lian nomon al Petro, kio signifas ŝtono, ĉar li estos la firma ŝtono, sur kiu Jesuo konstruos sian Eklezion. Pro tio, senerare li estis la unua Papo de la Roma Apostola Katolika Eklezio.
Grava parto de lia vivo estas skribita en la Evangelioj kaj Agoj de la Apostoloj; pri lia vivo en Romo estas multaj kaj belaj rakontoj transigitaj el generacio al generacio, kelkaj el ili estas rakontitaj en pluraj romanoj inspiritaj dum unuaj tempoj de la Eklezio.
Li mortis krucumita kiel Jesuo, sed kapo-malsupre, ĉar li ne taksis sin inda morti same kiel la Majstro.
Sankta Paŭlo
Judo de la tribo de Benjamen, deveninto de Tarso, li nomiĝis Saŭlo.
Li konvertiĝis al kristanismo kaj fariĝis la granda kaj nesuperebla misiisto, la apostolo de paganoj. Li estis tiu, kiu lanĉis la fundamentojn de evangelizado en greka mondo, fondante multajn komunumojn kaj trapasante la tutan Azion Malgrandan, Grekion kaj Romon, anoncante la Evangelion de Jesuo Kristo krucumita, mortigita kaj resurektinta pro la potenco de Dio.
Sankta Paŭlo estis la unua, kiu ellaboris kristanan teologion. Kune kun la Evangelioj, liaj epistoloj estas la fontoj de cxia pensmaniero kaj spiriteca vivo kristana. Tio lokas lin en aparta loko inter la plej grandaj pensistoj de historio de la kristanismo.
Sankta Paŭlo estis homo kun fortaj pasioj kaj granda kapablo estri kaj organizi. Li estas la plej kosmopolita homo en la tuta Biblio. Laŭ la esploristoj, Paŭlo estis urba homo, kaj en neniu parto de liaj skribaĵoj li montras iuspecan pensmanieron aŭ interesiĝon pri la vivo en kamparo aŭ pri iu vilaĝo.
Neniam okazis konvertiĝo pli bruema ol lia, eĉ pli sincera ol lia, ĉar la plej kolera persekutanto de Jesuo Kristo ekestis, subite, unu el Liaj plej fervoraj apostoloj.