Venu, Sankta Spirito – Vem, Espírito Santo

VENU, SANKTA SPIRITO !

Venu, Sankta Spirito, kaj restu kun ni. Renovigu kaj purigu nin. Faru de ni unuo, malgraŭ niaj diferencoj. Per via Dia blovo, malfermu nin al tiuj, kiuj serĉas akcepton kontraŭ la forgeso, kaj justecon kaj pacon en la frateco.

Venu, Kreanta Spirito, venu kun la forto de viaj Donoj. Konsekru, sanktoleu kaj sendu nin por ke la Bona Novaĵo, la lumo de la Vorto, estu anoncata kaj la malfortuloj kaj subpremitaj de ŝarĝo estu liberigitaj.

Venu, Spirito de la Vivo, venu kaj sentigu la inteligentojn, redirektigu la vojojn de la scienco kaj teĥniko. Igu fekunda la dialogon inter popoloj kaj kulturoj kaj malfermu nin al la valoroj de la Evangelio.

Venu, Spirito de Saĝeco, donu al ni la veran scion. Eklumigu per via fajro kaj lumo la korojn kaj faru, ke ni dislumigu en la amasoj Esperon kaj Pacon en ilia vivo.

Venu, Spirito Konsolanto, konsolu nin. Vekigu en ĉiuj ni la solidarecon kaj la amon. Revigligu niajn bonajn agadojn kaj faru, ke ni rekomprenu la valoron esti dediĉo kaj donaco.

Venu, Sprito de Lumo, venu kaj igu nin kapablaj esti lumo. Malfermu nin profete al la kriegoj faritaj de la mondo al ni. Igu nin agantoj kreemaj kaj dinamikaj, por ke ni certigu nian disĉiplecon en la misio.

Venu, Spirito de Amo, venu fari, ke nia amo esprimu sin per agoj kaj gestoj de solidareco, servado, akceptado, prefere al la forlasitoj sen digneco, sano, edukado, al la krucumitaj de nia socio. Koncedu, ke ni amu ilin laŭbezone, ĉar la amo ekde la komenco “estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni” (Rom 5, 5) laŭ Via promeso: “Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi puriĝos de ĉiuj viaj malpuraĵoj, kaj de ĉiuj viaj idoloj Mi purigos vin.” (Jeĥ 36, 25)

Venu, Sankta Spirito, malsupreniru sur nin. Kovru nin per via graco. Kapabligu nin fari, ke vi estu konata kaj amata. Sendu nin trans la vojojn jam familiaj, serĉante alproksimiĝi kaj atingi tiujn, kiuj estas for de la socio.

Venu ! Igu nin komunikantoj de la Paco. Amen!

******************************************

VEM, ESPÍRITO SANTO !

Vem, Espírito Santo, e fica conosco. Renova-nos e purifica-nos. Faze-nos um, apesar de sermos diferentes. Com Teu sopro divino, abre-nos para os que buscam, no desamparo, aconchego e na fraternidade, a justiça e a paz.

Vem, Espírito Criador, vem com a força dos Teus Dons. Consagra, unge e envia-nos para que a Boa Nova, a luz da Palavra, seja anunciada e os fracos e oprimidos pelo jugo sejam libertados.

Vem, Espírito de Vida, vem e sensibiliza as inteligências, reorienta os caminhos da ciência e da técnica. Torna fecundo o diálogo entre povos e culturas e abre-nos aos valores do Evangelho.

Vem, Espírito de Sabedoria, dá-nos o verdadeiro saber. Acende com o teu fogo e luz os corações e faze-nos irradiar nas multidões Esperança e Paz em seu viver.

Vem, Espírito Consolador, consola-nos. Desperta em cada um de nós a solidariedade e o amor. Reavive o Ser bom e resgata, na compreensão, o valor de ser entrega e Dom.

Vem, Espírito de Luz, vem e torna-nos capazes de sermos luz. Abre-nos profeticamente aos apelos que o mundo nos faz. Torna-nos presença criativa e dinâmica, onde o ser discípulo se confirma na missão.

Vem, Espírito de Amor, vem fazer com que o nosso amor se expresse em atitudes e gestos de solidariedade, de serviço, de acolhimento, preferencialmente para com os excluídos de dignidade, saúde, educação, os crucificados da sociedade. Dá-nos amá-los como convém, pois o amor desde o princípio “foi derramado pelo Espírito Santo que nos foi dado” (Rm 5, 5) segundo a Tua promessa: “Derramarei sobre vocês uma água pura. Darei para vocês um coração novo. Tirarei de vocês o coração de pedra e lhes darei um coração de carne. Colocarei dentro de vocês o meu Espírito.” (Ez 36, 25)

Vem, Espírito Santo, desce sobre nós. Reveste-nos com a Tua graça. Capacita-nos a tornar-te conhecido e amado. Envia-nos para além dos caminhos já familiares buscando aproximar e atingir os que estão à margem da sociedade.

Vem ! Torna-nos comunicadores da Paz, Amém !