Per kio Kazaĥio povas mirigi usonanon?

Per kio Kazaĥio povas mirigi usonanon?
Freŝa rigardo de transoceana gasto al nia reala vivo estas ĉiam interesa. Opinio de eksterulo estas kara double, se li reale estas ne eksterulo, sed nia samlandano, kiu dum multaj jaroj laboradas en eksterlando kaj la patrujon vizitas neofte.
Pavlodarano Jurij Malikov forveturis en Usonon antaŭ preskaŭ 10 jaroj. Li mirinde sukcesis preni lastan vojaĝon „Moskvo – Novjorko“ en la 10-an septembro de la 2001-a: sekvetage okazis terorismaj agoj, post kiuj la ĉielo super Usono restis longe fermita. Tiuj ĉi eventoj transformigis la multon; tiunombre, ankaŭ interrilatoj de la Oriento kaj la Okcidento. Pri mondskalaj diversecoj meditiu politikistoj. Pri malpligrandaj diversaĵoj estas pli interese ekkoni de la homo, kiu havas grandan sperton de vivo kaj en Usono, kaj en Kazaĥio. Plu parolu doktoro de la historiaj sciencoj, profesoro de la Universitato de ŝtato Novjorko, Jurij Malikov.
“I love Kazakhstan”
Kiam antaŭ 10 jaroj mi veturis por studado en Usonon, homoj de tiu geografie malproksima mondparto tre malmulte konis pri Kazaĥio kaj (kio por mi pli ofendinda) tute ne aspiris ekkoni plimulte. En la flughaveno de Los-Angeles usona doganisto, mire foliuminte mian pasporton (kaj tre mirinte, trovinte foton en lasta paĝo), demandis: “Kio estas Kazaĥio?” Mi klarigis, ke tio estas centrazia lando de eksa Soveta Unio, kaj ekaŭdis pli mirindan demandon: “Kaj kiu tie loĝas?” Respondon “Tie loĝas homoj” la doganisto opiniis kiel tute sufiĉa por ŝtampi mian pasporton kaj malfermi pordon en “la novan, bravan mondon”.
Mi opiniis, ke geografia malklereco de la doganisto preparis min por ĉiaj testoj, sed mi eraris. Apud fama 101-a ŝoseo, kiu etendiĝas laŭ longe de pacifikoceana bordo, mi vidis reklaman afiŝon de porteblaj telefonoj. La afiŝo estis prezentita kiel tre detala mapo de Kazaĥio (inkluzivanta eĉ distriktajn urbojn de la Pavlodara regiono) kaj reklaman devizon “Niaj telefonoj funkcias eĉ en landoj, kies nomon vi ne povas prononci!” Ne, ne “en tiuj landoj, kiujn vi ne vizitis”, kaj eĉ ne “en tiu landoj, pri kiuj vi nenion scias”, sed ĝuste „en tiuj landoj, kies nomon vi ne povas prononci!“ Por mi, naskiĝinta kaj elkreskinta enKazaĥio, tio ĉi estis serioza konsterno.
Dum lastaj 10 jaroj situo variiĝis. Terorisma ago en la 11-an septembro de la 2001 kaj sekvinta usona okupado en Irako kaj Afganio igis usonanojn aperigi intereson al moslema mondo kaj al landoj, kies nomo finiĝas je „stan“. Videofilmetoj, regule montrataj en ĉefaj usonaj televidaj kanaloj, kie oni vidas flirtantan kazaĥian flagon kaj aŭdas vortojn, prononcantaj per sonplena voĉo, ke en Kazaĥio tutaj religioj estas egalaj, certe kostas nemalkare por kazaĥia impostpaganto, sed ankaŭ faras sian aferon, formante pozitivan imagon de Kazaĥio ĉe usona civitano. Kaj certe, ĉefa „kazaĥia popularigisto“ Sasha Baron Cohen kun lia stulteta Borat provizis por Kazaĥio rekoneblon, se ne popularecon. Mi persone vidis, kiel ĉemizoj kun subskribo “I love Kazakhstan” estis vendataj en unu usona universala magazeno kvazaŭ varmegaj kuketoj.
La korporacio „Murdu piediranton“.
Rezulto de menciitaj eventoj iĝis neordinara intereso de usonanoj al nia lando. Ekkonante, ke mi veturis el Kazaĥio, multaj homoj metas diversspecajn demandojn (kaj eĉ prenas intervuojn) pri vivo en nia lando. Plej ofte oni demandas pri diferencoj inter usona kaj kazaĥia socioj.
Alivorte, miaj usonaj konatuloj volas scii, per kio Kazaĥio povas mirigi usonanon kaj per kio Usono povas mirigi kazaĥianon. Mi antaŭnelonge opiniis, ke plej grandan konsternon dum vizito en Kazaĥion usonano sentus, kiam trairus straton eĉ kun nevigla aŭtomobila movado. De 1990-aj jaroj mi ĉiam ŝajnis, ke kazaĥiaj ŝoforoj estas membroj de sindikato “Murdu piediranton” kaj piediraj transirejoj estas kaptiloj por trofidemaj “senĉevalaj” civitanoj, kien ilin logas malicaj aŭtomobilistj por mortpremi ilin kiel eblas plimulte.
Se en la Okcidento ekzistas definicio “la kulturo de kondukado”, do en Kazaĥio la tiuj vortoj neniel kuniĝas: la kuturo ekzistas aparte, neniel al kondukado ne rilatante. Usonanoj, estinte en Kazaĥio tiutempe, konfirmas tian opinion. Mi memoras, kiel volontulo el la Korpuso de Paco diris, ke vojaj signoj en Kazaĥio havas ne devigecan, sed rekomendecan karakteron. Tial estas agrable, ke situo tiurilate variiĝas (ĉiuokaze, ĉi-somere mi vidis kelkfoje, kiel kondukistoj paspermesis piediranton).
Kio ankaŭ mirus usonanon en Pavlodaro? Tiaj etoj malmultas. Ekzemple, antaŭnelonge mi observis tian situon, sidante en parko. Juna patrino, promeninta kun propra 3-jara fileto, forlogiĝis per konversaciado kun amikino kaj ne rimarkis, ke la infano forkuris. Kiam la virino trovis, ke la filo tro malproksimiĝis, ŝi tre severmaniere klarigis por li, ke li ne pravas. Krio disaŭdiĝis tra tuta strato. En Usono samtion eblas ekaŭdi neniam. Tie infanojn efikas ne per krio, sed per instruo. Usonanoj opinias: se infanon konstante nomigi kiel stultulodo li kreskiĝos kiel stultulo.
Tre ofte mi rimarkas en mia sinteno kazaĥiajn kutimojn, vivante en Usono. Ekzemple: mi sidas en aŭtobusa haltloko; tabeleto malestas, sed mi tutegale sidas kaj atendas. Preter veturas aŭtobuso, poste revenas malantaŭen, kaj kondukisto demandas min: „Kial vi tie ĉi sidas?“ Mi respondas: „Tie ĉi ja estas haltloko.“ – „Sed tabeleto malestas!“ – „Mi opiniis, ke ĝin oni ŝtelis.“ La kondukiston tia supozo konsternis. Mia edzino-usonanino kekfoje ankaŭ miriĝas. Ekzemple, kiam ŝi eliras el aŭtomobilo, mi parolas al ŝi, ke mi restu interne, por ke oni ne ŝtelu el la aŭtomobilo magnetofonon aŭ ankoraŭ ion. Ŝi ne povas kompreni, kion mi konsideras.
Okulvidebla kaj kredebla.
Ankaŭ estas pozitiva por Kazaĥio mal simileco, kiu evidentiĝas post nelonga vivsperto en tiuj ĉi ambaŭaj landoj. La malsameco estas en pririgardo pri eksterpolitika situo. Usonaj ĵurnalistoj, malsame de kazaĥiaj kolegoj, opinias bezonan bildigi ceterajn landojn kiel evidentajn kaj kaŝitajn malamikojn. Kiam vi rigardas usonan televidon, iĝas klara, ke Usonon ĉirkaŭigas malamikoj, kiuj atendadas ĉian eblon por enkroĉiĝi al ĝi. Mi havas impreson, ke necesa kondiĉo por iĝi ĵurnalisto pri eksterlandaj aferoj en Usono – estas certilo de psikoterapiisto pri ĉeesto de paranoja sindromo. Tiusence Kazaĥio povus montri por Usono, kiel necesus rilati al fremdaj ŝtatoj. Ŝaltu televidilon en Kazaĥio, kaj vi ekkonos, ke Rusio estas frata lando, Usono – amikeca ŝtato, kaj Ĉinio – strategia kunulo. Ŝaltu televidilon en Usono, kaj post mallonga tempo vi estos konvinkinta (se vi kredos diritajn vortojn), ke grandegaj elspezoj por armado estas ne grandegaj, sed nur minimumaj, kaj necesas transformigi Usonon al nealirebla fortikejo, sed plibone ataki unuavice. Administro de Obama penas krei pli realecan eksteran politikon, sed usona proverbo diras: „Oldaj kutimoj konservadas longe.“
Samtempe rilatoj al historio en Kazaĥio kaj en Usono estas diferencaj. Ĉar mi mem instruadas tiun ĉi disciplinon en la universitato, mi konvinkiĝas tion konstante. En Usono historio ekzistas en du niveloj. Unua – nivelo de poulara beletro, dokumentaj filmoj, historiaj TV-kanaloj kaj lernejaj programoj. Ĉi-nivele estas sentata influo de politika situo.
Tamen nivelo de universitatoj estas tute malsama. Tie ĉi homoj serioze okupiĝas pri scienco. Kaj neniu el sciencistoj ne revizias, ekzemple, rezultojn de la Dua Mondmilito laŭ nuna politika situacio, neniu kontestas gvidantan rolon de la Soveta Unio. Koleĝoj ordinare iĝas kiel ligiloj inter profunda, objektiva scienco kaj populara percepto, kion homoj ricevas el filmoj. Studentoj venas en koleĝon kaj ekkonas: ne ĉio, kion ili vidis iam en kino, konformiĝas per realo.
En Kazaĥio tio ĉi ne estas. Tie ĉi scienco nemalofte kreas mitojn. Mi tre ofte partoprenas en diversaj internaciaj konferencoj, kie ĉeestas sciencistoj ankaŭ el Kazaĥio. Kaj neunufoje ili elparolas strangaĵojn: ekzemple, la lingvo de Cherokoj estas kazaĥa lingvo; kvazaŭ tiu ĉi gentoformigris antaŭ 30000 jaroj kaj konservis la lingvon. Similajn deklarojn malfacile akcepti serioze. Tial usonaj sciencistoj, ekaŭdinte tion ĉi, eĉ ne komencas diskuton. Ili simple “politike korekte” silentas.
“Tian bovinon necesas mi mem.”
Per kio ankoraŭ Kazaĥio povas miri usonanon? Kio plejofte konsternis min ĉi-somere en Kazaĥio? Tiajn demandojn oni metos tutegale, tial respondojn necesas antaŭprepari.  Unu granda diferenco inter usona kaj kazaĥia socioj estas ia patologia amo de pavlodaranoj (kaj loĝantoj de aliaj kazaĥiaj urboj), kreskigata per tuta potenco de nuntempa propagando, al siaj geografiaj najbaroj. Mi atentas pri Astano. Certe estas agrable, se najbaro aĉetis bovinon.
Sed se, unue: li aĉetis ŝin pro via mono; due: tiaj „bovinojn“ (t.e. amuzejoj, ĉielskrapulojn k.c.) li havas jam multe, sed vi pri tia “bovinjo” ne povas eĉ revi… Tial kompreni tian ĝojon por nekazaĥiano estus komplike. Ne, transportigo de la ĉefurbo usonanoj komprenus (ili mem faris samtion), sed fieregon pri transportigo de administra centro kaj tutlanda festo pri konstruado en la tiu ĉi centro de vica nova amuzejo… tio ĉi estas tia specifike kazaĥia, ke vi komencas pensi: ĉu tiugrade nepravis Cohen, bildinte Kazaĥion?
Ankoraŭ unu neforgesebla impreso, kiun mi estis devigita travivi – estis pasporta ŝanĝo. Ĉar mi mem estas kazaĥia civitano, mi ankaŭ devis pasi tiun ĉi proceduron. Un Usono ankaŭ okazas pasporta ŝanĝo, sed se tio ne estas kulpo de homo, do la ŝtato atendas, kiam finiĝas templimo de valideco de dokumento de unu aŭ alia civitano, kaj tiam la ŝtato ŝanĝas ĝin. Vi venas al poŝto, restas informon pri vi – tuta procedure okupas 15 minutojn. Kaj al vi (samtiel per la poŝto) aliras nova pasporto.
En Kazaĥio ĉio estas aliele. Tie ĉi ŝtato initiatis pasportan ŝanĝon. Tio ĉi ne estas mia kulpo: mi mian dokumenton ne perdis, ne difektis, ne malpurigis. Do kial mi devas ĝin ŝanĝi? Ĉar la ŝtato agas tiel kaj rompas kontrakton inter ĝi kaj ĝia civitano, ĝi ankaŭ devas akcepti al ĝi tutan respondecon. Sed kio rezultiĝas reale? Ke kulpa tutegale okaziĝas la civitano. Mi alportis dokumentojn – perdis duontagon, mi venis forpreni ilin – perdis ankoraŭ duontagon, kaj triafoje oni forgesis sigeligi mian domlibron. Kaj ĉie staradas vicoj, kaj homoj „luktas“ ekde frua mateno.
Usonanoj tion simple ne komprenus kaj ne irus ŝanĝi dokumentojn. Tial ili havas sanktan konvinkon: ŝtataj servistoj estas dungaj laboristoj de impostpagantoj. Same, kiel purigistinoj. Tial oficistaro rajtas fari nenion, kio povas esti neprofita por impostpaganto. Kaj se iu el ili initiatus similan proceduron, do certe li rapide perdus laboron: oni esprimus al ili malkonfidon kaj dum sekvaj elektoj simple ne elektus ilin.
Por demonstri pozicion de oficisto en usona socio, mi povas aldoni ankoraŭ unu ekzemplon. Dun unua jaro de mia instruado en ŝtato Novjorko miajn lecionojn vizitis studento – 40-jara viro. Komence li nemalbone lernadis, sed poste iĝis nekontente okupiĝi kaj forlasi lecionojn. Mi devis elvoki lin en mian oficejon por fari edukantan laboron. Okazis ĉirkaŭ tia dialogo:
— John, se vi tralasos lecionojn plu, mi ne metos permesantan poenton, kaj oni vin forigos el koleĝo.
— Profesoro Malikov, mi penos pliboniĝi.
— Vi jam tralasis multon da lecionoj, tial vi devos plenumi aldonajn taskojn.
— Mi pretas, tamen mi havas multon da laboro. Se vi donos al mi aldonan semajnon, nur tiuokaze mi povos regajni.
— Nu, ja kie vi laboradas?
— (forte embarasiĝinte) Mi laboradas kiel magistratestro. Mi volus ricevi duan klerigon.
Ĉi-momente mi embarasiĝis ankaŭ, sed por remarŝi estis malfrue. Tial mi rigore diris:
— Des pli: vi devas montri ekzemplon por kreskanta generacio.
La magistratestro certe komencis lernadi pli klopodeme kaj sukcese finis la lernadon. Interesas ke li eĉ ne pensis pri eblo uzi propran potencon por efiki al instruistoj. Li lernadis kun granda persisto kaj laŭeble kaŝis informon pri sia ofico.
Amasa instruado per reklamo.
Rilate klerigo en Pavlodar usonano trovus tie ĉi multon da mirindaĵoj. Kaj io eĉ ŝokus fremdlandanon, se li okazus ĉi-somere en Pavlodaro. Ekzemple, tio estas agresiva reklamado pri edukejoj. Gazeta reklamo, televido, voĉaj anoncoj en komuna transporto kaj en magazenoj – ĉio ĉi ekatakis min de unua tago de mia vizito. Ĉiu usonano konas, kio estas komerciigo de studado kaj diversaj rimedoj taŭgas por venko en konkurado. Sed estontaj studentoj estas cela kaj nemultenombra aŭskultantaro. Jam tial reklamo pri studejoj devas diversiĝi de reklamo pri nutraĵoj kaj servoj.
Mi mem instruadas en la usona universitato, kaj parto de miaj devoj estas laborado kun lernejoj kaj okazigo de t.nom. „Open Houses“, kiam estontaj studentoj kaj iliaj gepatroj povas konversacii kun profesoroj kaj studentoj de la nia universitato, kaj ekkoni ĉion necesan pri nia studejo kaj kompari ĝin kun niaj rivaloj. Ankaŭ oni eldonas specialan literaturon, kiu komparas diversajn studejojn en regiona, landa kaj monda niveloj.
Ekzistas multo da manieroj de komparado, inkluzive enspezon de kurskoleĝoj de tiu ĉi universitato aŭ koleĝo post kelkaj jaroj post fino de studado. Ĉia hieraŭa lernejano povas aŭ aĉeti la literaturon, aŭ senpage rigardi ĝin en la Reto kaj fari sian elekton. Tiumaniere oni luktas por aliĝanto neŝercinde (ĉar budĝeto eĉ de ŝtataj studejoj je 50-70% dependas de pago por studado, alprenata de studentoj), sed tiu ĉi laborado estas cela, direktita al konkreta grupo. Ĉu vere administrantoj de pavlodaraj studejoj serioze opinias ke, ekaŭdinte en venda universala magazeno reklamon de studejo, homo, nepensinta ĝis tiu ĉi momento pri ricevo de klerigo, subite „vidkapabliĝos“ kaj portos al ili petskribon pri aliĝo kun nemalgranda pago por studado? Estus plibone uzi grandan monon ne por amasa aertremado, sed por plibonigi propran materiala-teknikan bazon kaj por allogi per altaj salajroj instruistoj, kies scioj reale faros studentojn konkurenckapablaj en labormerkato.
* * * *
Eblas ke por multaj pavlodaraj legantoj tiuj ĉi diferencoj ŝajnos kiel nesignifecaj. Aŭ ili tiel alkutimiĝis al tia situo, ke akceptas ĝin kiel neevitebla kaj natura. Tamen, miaopinie, kritika rigardo deflanke ankaŭ povas esti interesa. Ĉiuokaze, ĝi igos ekpensi: ĉu vere kazaĥianoj volas miri usonanojn per tio ĉi?
Jurij Malikov,
d-ro de historiaj sciencoj, profesoro de la universitato de ŝtato Novjorko, la koleĝo Oneonta.
“La pavlodara semajno”, 11 sep. 2010
Tradukis: Maksim Petrov, Kazaĥio – petrov_yermak (ĉe) mail.ru