Meksikia migrulo

El Meksikio al Afriko – pretervojaĝe. Pavlodaron vizitis neordinara migrulo. 29-jara laŭleĝema impostpaganto el Meksiko, Ivan Fuentes Carido solace per motociklo volas fari ĉirkaŭmondan vojaĵon kaj superi pli ol 150000 kilometrojn. En Kazaĥion fremdlanda gasto veturis pro scivolemo. Li estados ĉi-lande iomete pli ol unu semajno. Motovojaĝanto jam trairis 25000 kilometrojn dum kvar monatoj.

Saluton el naskiĝujo de Luis Alberto (persono el la famaen nia mondparto filmo “Los ricos tambien lloran” – P.M.)! ĉe unua konatiĝo aperas rideto de orelo ĝis orelo kaj komplimentoj en la rompita angla. Jen tiaj estas meksikiaj Ivanoj! Li parolas, ke la nomon donis avinjo. Interalie, ŝia nomo estas Olga. Kiel nek strange,, la familio Carido ne havas rusajn radikojn, tamen avinjo ĉiam havis ardajn sentojn al neĝeca lando kun ursoj. Tial decidis “amigo Ivan” plenumi avinjan revon kaj ekvidi Rusion, kaj kune ankoraŭ 84 landojn.

— Ĉu konas vi, ke mia vivado en Meksiko tedis min ĝis angora, — plendas brunhaŭta Vaĉjo. – Ĉiutage okazas samaj eventoj. Mi ekvolis senti liberecon, ekvidi la mondon kaj skribi pri tio libron.

Ivan Fuentes Carido estas advokato laŭ profesio. Li regule pagas impostojn kaj ĉiutage vizitas procesojn. Sed en unu bela momento li decidis seli “feran ĉevalon”, por realigi sian revon. Komence li provis fortojn dum negranda vojaĝo en Eŭropo. Por ĉefa aventuro la meksikiano prepariĝis jam baze. Dum unu jaro li vendis sian domon kaj aŭtomobilon, ricevis vizojn, pripensis vojplanon, prepariĝis al migrada vivo fizike kaj anime.

— Motociklado ĉiam estis mia pasio, — dividiĝas per pensoj Ivan Carido. – Tamen unu afero – hobio, kaj tute alia – 150 miloj kilometroj kaj tri jaroj en vojo.

Ĉirkaumonda turno estas tre ambicia. Li navos en Irtiŝo, vidos “la Blankŝtonan” (Moskvon – P.M.), gastiĝos en Eŭropo, per aviadilo flugos al Afriko, Novjaron festos en Sirio, kaj ankoraŭ veturos al Hindio, Tajlando kaj Vjetnamio. Sur radoj ĉe Ivan restis koto el kvin ŝtatoj kaj dekoj da urboj. En Kazaĥio “la amigo” direktiĝis pro intereso. La filmon pri Borat el Kazaĥio li spektis kelkfoje. Sed „lando de grandaj ĥanoj“ la fremdlandon admiris. Evidentiĝis, ke Sasha Baron Cohen trompadis!

— Mi vidis tiun ĉi filmon pri Kazaĥio. Kaj diras konvinke, ke ĝi estas trompeca! Tie ĉi mi troviĝas dum tri tagoj kaj tiutempe vidas, ke ĉi-lande loĝas tre afablaj kaj bonaj homoj. En Meksikio mi konas neniun vizitintan vian landon. Sed mi ne disreviĝis. Mi havas multon por rakonti!

Lin ŝokigis vojo el Mongolio al Kazaĥio. Li diras, ke tion li plifrue ne vidis. Unu kilometron li superis dum kvar horoj. Ursojn en rusa tajgo li ne vidis, sed renkontis luparon. Li rakontas, ke apenaŭ eskapis. Kaj en mongolia deserto Vaĉon atendis nova ekzameno.

— Ĉu imagas vi, kio estas enkaptiĝo en deserto sen akvo? Mi veturadis tra dunoj, neniun malhelpis. Post kelkaj kilometroj la motociklo haltis. Pro kia kaŭzo – pro varmego,aŭ sablo, mi ne havis tempon elklari. Jam perdinte esperon, mi venis al loĝloko de nomadoj. Mirinde estas, ke sen scio de lingvo, en tia lando, forgesita de Dio, mi povis ripari la motociklon. Lokaj loĝantoj trovis por mi akumulatoron, instalis ĝin, kaj donis al mi rifuĝon, nutrigis min kaj akompanis. Ĝis hodiaŭo mi prosperas je homoj!

Bedaŭrinde estas, ke tutajn rimarkindaĵojn necesas preterigi, plendas Vaĉjo. Post luksaj ofocejoj lia vivo estas: plena hejtaĵujo kaj voja polvo. Labora semajno trapasas sur radoj. Dum kvin tagoj li troviĝas en irado. Du ripoztagoj restas por riparo kaj dormo. Vivas vojaĝanto kvazaŭ vera sovaĝulo: noktumas en tendo kaj kiel meksikiano kun rusa animo nutriĝas ekskluzive per pelmenoj. Li parolas, ke tio estas rapide kaj bonguste.

Kvankam distanco de ĉirkaumonda promenado estas sugesta, en pakaĵujo kuŝas nur plej necesaj: vesto, manĝaĵoj, kameraoj, komputilo kaj komunikiloj. Por tri jaroj de vivo – tute 60 kilogramoj. Kuraĝa Vaĉjo parolas, ke por plena feliĉo li sufiĉas tian pezon. Neordinaran vojaĝon de la meksikiano observadas tuta lando en Ret-spaco. Nun Ivan estas preskaŭ popola heroo. Por Meksikio tio ĉi estas unua ĉirkaŭmonda vojaĝado per motociklo.

Aljona Akulinina

“La urba semajno”, 1/IX-2010.

Tradukis: Maksim Petrov – petrov_yermak (ĉe) mail.ru