“Ali Klas-klas’ ” estas fikcia nomo, paralela al de la legenda Ali Baba’, por indiki la instruistojn de publikaj lernejoj, profesiuloj kiuj devas iri de klaso en klaso – pro tio la vorto “klas-klas” – por plenumi sian taskon instrui dum x horoj kaj ne povas eĉ koni pli proksime la lernantojn; kune kun la granda kvanto de lernantoj kaj malgranda daŭro de lecionoj, la devo plenumi x horojn je instruado malhelpas la instruiston labori altkvalite kaj efike.
Sed kial mi pensis pri alnomi la brazilajn publikajn instruistojn ” Ali Klas-klas’ “?
En komenco de 2010, inter la monatoj marto kaj majo, unu amiko kaj mi komencis fari portempan kaj senpagan laboron en publika (ŝtata) mezlernejo proksima de nia domo en urbo Curitiba, brazila ŝtato Paraná, kaj tia laboro estas parto de nia kurso por obteni licencon je Filozofio kaj daŭrigi nian vojon ene de seminario de katolikaj pastroj kombonianaj misiistoj. Ni helpis la instruistinon de Filozofio dum ŝia 3-hora nokta laborado (de la 19-a ĝis la 22-a horo) kaj, dum la lecionoj, mia amiko kaj mi rimarkis multajn aspektojn de la klasoj, lernantoj kaj lernejo.
Mi ne volas nek intencas pridiskuti la socialajn aspektojn de la gelernantoj (ekz., ilia sociala nivelo, ilia okupiĝo) aŭ la pedagogiajn aspektojn de la lernejo, sed mi preferas paroli iomete pri unu atentinda aspekto, kiu eble plej multe influas al la malgrandiĝo de la edukad-kvalito: la kvanto de gelernantoj en ĉiu klaso/leciono.
Imagu, ke vi ĵus eniris klason kaj sin vidas antaŭ 30 adoleskantoj, kies aĝoj kaj spertoj malsamas inter si, kiuj nun devas partopreni lecionon pri Filozofio. Supozu, ankaŭ, ke la temo de hodiaŭa leciono estas tre interese kaj utila ne nur pro ties aparteno al Filozofio sed ankaŭ pro ĝia koncerneco al la vivo de ĉiuj – ekzemple, leciono pri Etiko. Tamen, antaŭ vi ne estas maksimume 15 gelernantoj sur siaj seĝoj (aŭ tabloj, laŭ ilia edukiteco), sed 30 gelernantoj, pli-malpli interesiĝintaj pri lernejo kaj ĝiaj fakoj, pli-malpli bonedukitaj, studantaj en publika lernejo, kiu en Brazilo estas kutime rigardata kiel fonto de malaltkvalita edukado, kaj la gelernantoj atendas la lecionon kiu daŭros nur 45 minutojn – eble malpli ol tio, pro la perdo de tempo de eniro kaj eliro de instruisto kaj aliaj aferoj.
En tiu kondiĉo, laŭ mi, ekzistas du problemoj:
1) kial 30 gelernantoj en unu spaco? ĉu ne estus pli bone malgrandigi la kvanton da lernantoj kaj grandigi la kvanton da instruistoj, celante plibonigi la kvaliton de eduk-laboro? ĉu ne estus pli bone duonigi la kvanton de knaboj poklase kaj duobligi la kvanton da instruistoj kaj lern-spacoj, faciligante la laboradon de eduk-profesiuloj?
2) kial ankoraŭ estas tre malfacile trovi lernejojn publikajn kiuj havas je sia dispono specialajn lokojn – nome, laboratoriojn – por ke la knaboj povu malkovri la mirindecon de ĉiuj fakoj? ĉu tiaj lokoj ne helpus la lernadon? la vekiĝon de interesiĝo?
Eble tiuj demandoj ĵetas lumon sur la rilaton inter knaboj, instruistoj, lernejo, ŝtataj potenculoj, ktp., tio estas, inter la aktoroj de tiu granda sistemo nome edukado. Ne plu decas uzi malbone tempon, monon kaj fortojn de la Ŝtato kaj de ĉiuj homoj kiuj iel rilatas al edukado. Ne plu ekzistas motivoj – kaj certe neniam ekzistis – por ne havi altkvalitan publikan edukadon! Aŭ, ĉu la Ŝtato preferas, ke Ali Baba’ kaj la 40 (aŭ 30?) banditoj ĉiam aperu en nia socio?
Dankon pro via pacienco legi tiun tekston ĝis ĉi tiu lasta punkto. Reagoj estas bonvenaj 🙂