Propono: "Ataki" Vatikanon pri la lingva problemo

PROPONO:

ATAKI VATIKANON PRI LA LINGVA PROBLEMO

Ĉiuj gesamideanoj scias ke:
1. La unua atako al Vatikano okazis kun la insista peto de la MESLIBRO (du liturgiaj volumoj) aprobita de Papo Johano Paŭlo la Dua en la jaro 1990.
2. La dua atako estiĝis kiam la Pontifika Konsilio por la Laikoj oficiale aprobis IKUE (11.02.1992)
3. La tria atako okazis fare ĉiam de la tiama IKUE- prezidanto, kiu insistege petis al Papo Johano Paŭlo la Dua alparoli mondvizie, okaze de la paskaj bondeziroj “URBI et ORBI” (Al la Urbo kaj al la Mondo), ankaŭ tiujn en Esperanto. La 3-an de Aprilo 1994 tio okazis per la jenaj vortoj “Feliĉan Paskon en Kristo resurektinta”.
4. Nun pastro Duilio Magnani, honora prezidanto de IKUE, proponas la kvaran atakon fare de ĉiuj gesamideanoj, kredantoj kaj ne, katolikaj kaj alireligianoj: ĉeesti virtuale en Placo Sankta Petro la venontan 4-an de Aprilo, kiam papo Benedikto la Deksesa same rediros mondvizie “Urbi el Orbi” tagmeze de Pasko-festo, la samajn salut-bondezirojn: “Feliĉan paskon en Kristo resurektinta”.
5. Kial tia virtuala ĉeesto en Placo Sankta Petro en Vatikano?
5.1. Por kunesti virtuale kun la pluraj sindonaj gesamideanoj, kiuj fizike alten tenos la naŭ grandajn kaj okulfrapajn panelojn kun la naŭ literoj kiuj konsistigas la vorton E-S-P-E-R-A-N-T-O.
5.2. Por poste skribi simplan paperan dank- kaj gratul-bildkarton aŭ letereton al Lia Sankteco Benedikko la Deksesa (sufiĉas: 00120 CITTA DEL VATICANO) pro la 18-a datreveno de la paskaj salut-bondeziroj. Tia kaj tiu estas por mi la atako al Vatikano pri Esperanto.
Al tiuj, kiuj preferas leteri mi sugestus insisti pri la MORALA-ETIKA postulo de komuna kaj neŭtrala lingva problemo. La Katolika Eklezio estas sentebla pli al morala-etika problemo ol al Esperanto en si mem.
Se ĉia diskrimininacio estas unue kaj precipe morala problemo, samakiel rasimo kaj koliniismo tiel ankaŭ la lingua diskriminacio. La Katolika Eklezio ne povas rifuzi la moralan problemojn. Temas ĝi pri ĝia faka kampo. La Eklezio ne povas aserti ke adopti Esperanton estas nur civila kaj kultura kaj politika kaj ŝtataj rajtoj. La morala plago de la lingva egemonio en la nuntempa mondo egalas kaj samrajtas al tiu de rasismo kaj koloniismo.
Rimini, 11.02.2010

(Pastro Duilio Magnani)