Varicelo en Togolando – rakonto

Rakonto pri varicelo en Togolando, verkita de togolanda amikino Fidele Wodou. Elkoran dankon al ŝi pro la disponigo de sia verko 🙂
***************************************
Estis vendredo matene, kiel kutime, Mawussi pretiĝis senorde, ligis kolkuton kaj sen orelringoj. Kokoson, farunon, aldone akvon ŝi metis en sian kampan pelvon. Por respekti malpermesojn de Agnigbanto, plejsupra dio en la vilaĝo de Gbave kiu hieraŭ vespere mortigis ŝian infanon, ŝi devas esti tiam en ĝojo kiel kutime kvazaŭ nenio okazis. Tio estas, oni ne devas paroli pri ŝia fila forpaso: nek kompatindaj vizitantoj, nek kondolencoj de la flanko de vizitantoj, nek apartaj matenaj salutoj kiel plejofte oni faris en la kostumo, kaj ŝi devas iri al kampo kiel en aliaj tagoj.
Fermante ŝian pordon tre malrapide per ŝnuro, pelvo sur la kapo, ŝi direktis sin al ŝia edzo, kiu pripensadas hieraŭ vesperajn eventojn, kun ripozita nuko en siaj kavaj manoj li kuŝiĝis sur la longa seĝo el bambuo, kiun lia patro postlasis antaŭ ol forpasi. Neĉeesta spirito, la saluto de lia edzino lin vekigis.
Tiel Mawussi al li diris:
Bonan tagon, mi foriros, la manĝo de Apelete estas sub la korbo; kiam li venos hejmen, diru al li, ke manĝinte li min sekvu al la kampo.
Avono tiam en sia pozicio, krom rigardi la fiksitan direkton, respondas al sia edzino per neregulaj skuoj de la kapo kaj suspiras…
Mawussi vojiĝas al kampo. Du junuloj preterpasis kaj ŝin salutis, nelonge ili subite ambaŭ haltiĝis kaj unu turniĝis al alia.
Kofa:      Ĉu vi rekonis ŝin ?
Yao:       Certe, estas patrino de Apelete, estas ŝi, kies filo hieraŭ forpasis.
Kofa:      He, vi tiel diris «patrino de Apelete», tio ne sufiĉas por vi. Ne estas afero mia.
Yao:       Ne estas vi, kiu pri tio min demandis ?
Kofa:      Konsentite, finu tion, estas danĝere.
Yao:       Ĉu ŝi almenaŭ respondis al nia saluto ?
Kofa:      Oh, ŝi respondis.
Yao:       Mi ne aŭdis tion de ŝi.
Kofa:      Silentu kaj ni daŭrigu nian vojon; male ŝi opinios, ke ni priparolas ŝin.
Yao:       Certe, ni rapide movu.
Mawussi tiam marŝis rekte sen rigardi la malantaŭon, nek ambaŭ flankojn. Alveninte kampon, ŝi sidiĝis dorse kontraŭ arbo. Ŝia spirito aparte al ŝi rememorigis la eventojn kiuj estis akompanantaj la forpason de ŝia filo kaj la kondiĉojn en kiuj li estis entombigita: nek tam-tamo, nek kantoj; ŝi revidis la blankan tukon en kiu li estis ĉirkaŭvolvita. Ŝi ne kapablas enteni siajn larmojn; iom poste, veaj esprimoj ekelbuŝiĝis:
Mawu:    Kial estis filo mia, kiun vi elektis? Kial ? Kial vi ne prenis min por anstataŭi ? Oh Fofone, malgranda kaj ĉarma. Kiom aĝa estas vi por tia vivo? Vi estas senkulpulo por la eventoj de la vivo. Infano kiu tiel veis: «oh patrino, mi mortos, oh patrino mia kapo, oh patrino tio ĉi, tio for», sed vi havis senkompatindan koron mortigi mian senkulpan filon, oh vi estas severa Agnigbanto, vi estas kruela, mallerta. Vi postulis, ke mia filo estu enterigita kiel sorĉisto aŭ murdanto.
Ŝiaj paroloj atente altiris iun virinon, kiu estas en sia kampo. Tiu virino instigis sian scivolemon por vidi la ploranton. Surprize ŝi vidas Mawussi plorantan pro sia infano forpasinta.
Apelete revenis el la lernejo kaj salutis sian patron.
Ape:       Bonan tagon, patro.
Avono:   Bonan tagon, ne estas ankoraŭ tagmezo kaj vi hejmen venas.
Ape:       Jes, paĉjo, ni ekzameniĝis, do ni nur faris du fakojn kaj morgaŭ daŭrigos.
Avono:   Ĉu via patrino scias, ke vi estas en ekzamena periodo?
Ape:       Ne, patro, kial?
Avono:   Ĉar ŝi diris, ke manĝinte vi ŝin sekvu al kampo.
Ape:       Patro, mi ne povas, mi devas revizii miajn lecionojn, se panjo hejmen venus mi tion al ŝi klarigos (kaj li eniras la branĉkabanon).
Avono:   Pardonu min, mi forgesis, via manĝo estas sub la korbo.
Ape:       Dankon.
Mawussi ne povis labori, nek moveti la sarkilon, ŝi pasigis preskaŭ la tutan tagon plorante. Ĉiam sidante, ŝi somnolis, vekiĝinte kun larmoplenaj okuloj, vizaĝo paliĝis, okuloj ruĝiĝis, kaj kun palpebroj ŝvelintaj, ŝi eniris la domon.
En la momento kiam ŝi domon eniris, la edzo staris antaŭ la pordo kaj li estis demandanta pri ŝi ĉe ilia filo.
Avono:   Apelete, ĉu patrino via ne ankoraŭ hejmen venis?
Ape:       Ne, paĉjo.
Avono:   Kion ŝi, han… jen ŝi.
Mawussi hejmen venis. Ŝi mallevis siajn okulojn, evitante la rigardon de ŝia edzo, por ne esti perfortita de la signo de ploro sur ŝia vizaĝo. Sed Avono tion rimarkis, ĉar tiu ŝanĝado estis subita:
Avono:   Ĝuste ni estas parolantaj pri vi.
Mawu:   Humm…
Avono:   Ĉu vi ion faris?
Mawu:   Jes, ŝi respondis mensoge.
Avono:   Lasu min nun vidi vian vizaĝon?
Mawu:   Kio?
Avono:   Oh, kiu helpos nin en tia situacio, oh kial vi ploris? Oh mia karulino, mi vin komprenas, estas tro amare kredeme akcepti, sed vi devas reteniĝi. Kiu povas fronti kontraŭ la koleron de Agnigbanto? Mia karulino, vi venigis malbenon en la vilaĝon.
Mawu:   Malbenon, nur nun la malbeno alvenis en la vilaĝon. Eh, vi ĉi tie estas tro severa. Kio okazis al mi estas beno, ĉu ne?
Avono:   Kiu estas severa?
Mawu:   Vi estas tro severa en la vilaĝo, hej. Kaj estis malpermesite al ni ĝin paroli. Patrino restas patrino, kiu patrino staras senlarme antaŭ ŝia propra filo mortinta? neniu, eĉ se filo estas frenezulo.
Avono:   Kaj Afa, ŝi ankaŭ perdis sian unuenaskiton, sed ŝi eltenis.
Mawu:   Ĉiaokaze, mi ne povas. Estas tro da malpermesoj en ĉi tiu vilaĝo, oni ne fajfas nokte, oni ne ĵetas eksteren akvon nokte, oni ne pistas, nek balaas, nek faras tion ĉi, tion alian ! Oni ne fazeolon ĉijare semis; tial Amegan ĝin rifuzis. Tre baldaŭ la manĝoj estos ankaŭ malpermesitaj. Mi estas certa je kelkaj.
Avono:   Mi diras al vi, ke vi enigas la vilaĝon en la malbenon. Ĉu vi mem rimarkis kion vi faris? vi ne estas la unua virino kies filo forpasis en ĉi tiu kondiĉo. Vi agas kvazaŭ la infano estas nur via, estas ankaŭ infano mia.
Iu patrino parolas al siaj infanoj malantaŭ la domo de Mawussi.
Patrino:  Essi, mi malsatas, venu kun viaj fratinoj, ni manĝos poste vi akompanos vian fraton al paŝtejo.
Aŭskultinte la vortojn de lia najbarino, Avono reprenas sian parolon.
Avono:   Se plejsupra dio iam postulus oferon por malfacila purigo, mi ne movos eĉ unu fingron por vin helpi kaj li stariĝas.
Dum noktomezo Agnigbanto kiu vestis sin per banĉetaj palmoj kaj ligis sur ili strangajn kaj vidersajn objektojn kaj ĉie en la vilaĝo ĝi efektivigis tre perfortan eliron rimarkita de bruo per bastono. La postan tagon, la homoj grupiĝis kaj pridiskutis.
Kossi:    Ĉu vi aŭdis ion nokte?
Kofa:      Mi aŭdis nenion.
Yao:       Vi estas nur granda lacerto (ili ridis). Agnigbanto eliris nokte, aŭ ne estas tio, kion vi volas priparoli?
Kossi:    Jes ja. Mi vekiĝis por pisi, sed mi ne povis.
Yao:       Kio devos okazi ? Vere, mi timas. Ĉifoje, ĉio ĉi donas al mi okazon forlasi la vilaĝon.
Koffi:     Por kien iri?
Yao:       En la urbon.
Kofa:      Vi havas iun en la urbo, kiu konas min kaj vin.
Yao:       Lasu la blagon, se ne, estas serioza.
Kofa:      Rigardu! (alvenas aŭto kun branĉetaj palmoj antaŭ, atestante la ekziston de homa kadavro interne.)
Yao:       Mi eniras domon.
Kossi:    Mi ankaŭ.
Kofa:      Humm…
La aŭto direktiĝas al la hejmo de najbaro Kodjo, kaj la vilaĝanoj sin demandas elirante siajn branĉkabanojn. Ĉiu el ili petis sian infanon eniri en la branĉkabanon, ĉar ne estas spektaklo, nek infana ludo.
Adjo:      Ankoraŭ la varicelo.
Afi:        Diru al ni la veron.
Adjo:      Estas filino de Danssi kiu forpasis, ŝia korpo estas kovrita de aknoj kaj varicelaj makuloj. Tiu dio nin alfinigos ĉijare.
La vilaĝestro kunvokis la vilaĝon por la kunsido, pere de kutima mesaĝo. Ĉiuj teruriĝas kaj provas ion diri al sia proksimulo.
3 personoj: Kiun la aŭto alkondukis?
Kofa:          Estas filino de Danssi kaj Ayi, ilia filino, kiu lernas metion al Lome.
Yao:            Hej…
Kofa:          Vi vidis, eĉ kiam vi iras foren, ĝi sekvas vin. Mi esperas, ke la vilaĝaj maljunuloj trovos solvon.
Yao:            Eble pro tio la estro de la vilaĝo ĉiujn kunvokis.
Kofa:          Ĉu estas ĉiuj?
Yao:            Jes, de infano ĝis aĝulo.
La forpasinta filino estis enterigita tie vespere ĉiam en la sama kondiĉo, ankoraŭ en la malproksima ĝangalo de la vilaĝo. Post morgaŭ matene la publiko troviĝas en la domo de la estro.
Estro:          Estu bonvenaj.
Pub:            Jooooo (respondo de la publiko).
Estro:          Mi salutas vin ĉiujn kaj dankon akcepti mian alvokon.
Pub:            Jooooo Estro (respondo de la publiko).
Estro:          Mi salutas vin ĉiujn.
Pub:            Joo Estro.
Estro:          Vi scias kial mi vin kunvokis?
Pub:            Ne, Estro.
Estro:          Estas io grava, sed utila al ĉiuj el ni.
Maljunulo:  Silentu.
Estro:          Mi vin kunvokis por ke ni diskutu kape al kape por trovi solvon pri ĉio, kio okazas ĉijare en nia vilaĝo.
Pub:            Dankon Estro.
Estro:          Kion pripensas vi, Kossi?
Kossi:         Dankon al vi favori al mi la parolon. Mi dankas al vi kunsidantoj. Mi havas nenion diri.
Estro:          Yao, al vi la parolon.
Yao:            Mi ne plu, mi ĝin ignoras.
Kofa:          (levas fingron kaj alparolas) Sincere, jam de pli ol unu semajno mi ne plu dormas. Estas maltrankvile, mi do pripensas, ke la sola solvo laŭ mi estas voki ĉarlatanon por la konsultado.
Pub:            Vi pravis.
Estro:          Mi konsentas kun vi.
Avono:       Hum… Mi volas paroli. Mi havas ion por diri.
Estro:          Jes, parolu.
Avono:       Mi decidas diri la veron. Mi preferas irigi ĉi-vilaĝon en abismon.
Pub:            Kia vereco! (ili rigardis unu la alian). Aŭ estas vi tiu, kiu mortigis niajn infanojn? Sorĉisto, sorĉisto!
Kossi:         Silentiĝu, lasu lin paroli. Ni vin aŭskultas.
Estro:          Kuraĝon, filo mia.
Avono:       (li momente mallevas la kapon poste relevas). Mi ne plu eltenas min silente. Petegu al nia voduo por nin pardoni. (li ekrigardis sian edzinon).
Yao:            Diru tion, kio ĝi estas, post ni decidos kion fari.
Avono:       Estas edzino mia tiu, kiu enkondukis la vilaĝon al la kolero de Agnigbanto.
Estro:          Kion ŝi ja faris?
Avono:       Humm… Lastfoje, kiam filo nia forpasis, ŝi abunde ploris.
Pub:            Kio? Abominenda, lulululu… De nun ni estas ruinigitaj.
Kofa:          Bonvolu, silentiĝu.
Kossi:         Kaj kial nun vi ŝin denuncis? Ĉu vi volas, ke ni finiĝu?
Avono:       Pardonu.
Kossi:         Estro, kion ni do faru?
Estro:          Demandu al la ĉarlatano por nin helpi petante al nia dio.
Koffi:          Ĉarlatano, demandu al Amegan, kion do ni devas fari por kvietigi ĝian koleron.
Ĉarlatano:   (Li skuis kapon, post diris:) Mi bedaŭras.
La kunsidantoj kaj ĉeestantoj observadis.
Ĉarlatano:   Nia dio koleregas. Ĝi diris, ke nenio povas kvietigi sian koleron krom eldomigi Mawussi.
Apelete:      (Li krias, kuras al sia patrino kaj ŝin brakumis). Ne, ne, ne estu severa ĝis tia punkto.
Ĉarlatano:   Agnigbanto deziras, ke ŝia eldomigo estu tuja. Jen tio, kion ĝi petis kiel ofero.
Estro:          Ĉu estas tio, kion ĝi petis?
Ĉarlatano:   Jes, ĉiuj vilaĝanoj poste sin purigos, lavante kun tizano ″agnagnran″.
Estro:          Ĉu nenio povas anstataŭi la eldomigon de Mawussi?
Ĉarlatano:   Malfeliĉe ne. Ŝia filo ne rajtas foriri kun ŝi.
Apetele:      Se patrino mia forirus, mi ankaŭ sekvos.
Publiko:      Forpelu ŝin de ĉi tie, malfeliĉulino.
Kelkaj ŝin vangofrapis, venis insultoj de ĉiuj flankoj, la popoloj krias sur ŝin kaj abundaj larmoj ŝvitegas.
Momente kiam Mawussi enpakis siajn posedaĵojn, la publiko atendas ŝin antaŭ ŝia branĉkabano por eskorti ŝin ĝis la elirejo de la vilaĝo. Ŝi flustris ion al sia filo, poste lin brakumis:
Agbo:          (Li tiras Apelete) Filo, ne sekvu ŝin.
Mawussi:    Lasu al mi mian filon (sed ili tiris de ŝi la filon; ŝi finfine lasis lin al ili).
Dum restado de Mawussi en la urbo, ŝi konatiĝis kun iu kuracisto kaj al li ĉion rakontis. Li laste postulas rapidan konsciigon en la tuta zono kaj ĝin decidas partopreni. Kelkaj personoj malproksime ekvidas Mawussi kaj kuraciston, ili alproksimiĝas.
Agbo:          Kion mi vidas? Sed, estas edzino de Avono. Kiu estas tiu, kiu ŝin akompanas? Ĉu policano?
Yao forkuras por averti al Apelete la alvenon de lia patrino kun ne konata homo. Li laste kuras al la renkonto de sia patrino.
Kossi:         Ne permesu al ŝi eniri.
Kuracisto:   Bonvolu, ŝi ne estas sola, respektu min almenaŭ. Mi estas via vizitanto.
Aliulo:        Jes, estas vere, estu bonvena.
Kuracisto:   Kie estas domo de la estro?
Aliulo:        Sekvu min, bonvolu.
Kuracisto:   Sekvu min, sinjorino.
Ĝis tiam Mawussi kaj kuracisto estas alvenintaj la domon de la estro, ĉiuj homoj estas ja tie. La kuracisto sin prezentis, liaj vizito kaj dankoj tiam elmontris la motivon de sia vizito. Mawussi, kiu ricevis malpermesojn de sia edzo je ĉiuj provoj de salutado, estis nun vidata apud kuracisto. Kelkaj virinoj inter ili interŝanĝis kelkajn demandojn.
Adjo:          Ĉu ŝi edziniĝas kun la kuracisto ?
Afi:             Ohoo, ŝajnas al mi.
Adjo:          Eble estas ŝia amanto.
Afi:             Ĉiaokaze, laŭ mi scias, ŝi multe ŝanĝiĝis.
Agbo:          Silentu, ni havas eksterlandanon inter ni.
Kuracisto:   Dankon por min akcepti.
Agbo:          Ĉe ni, antaŭ ol buĉi kokon, oni donas al ĝi akvon.
Kuracisto:   Dankon. La varicelo, kiun vi supernomas Agnigbanto, estas tre danĝera kaj tre infekta malsano. Ĝi estas karakterizata de kapdoloro, dorsodoloro, febro kaj poste aperas aknoj sur la malsanula korpo.
Adjo:          Mi ja havas aknojn sur mia tuta korpo, kion do mi faru?
Agbo:          Lasu lin unue nin alparoli kaj poste ni faros al li la demandojn.
Kuracisto:   Ĉiufoje kiam ni vidas malsanulon kun aknojn ni pensas samtempe pri la varicelo. Mi ne kontraŭas vian kredon, nek viajn tradiciajn kuracadojn, nek la tizanojn kaj nigran pulvoron. Tamen mi insiste informas vin, ke ekzistas aliaj malsanoj, kiuj aperigas aknojn, makulojn sur homa korpo. Ekzemple, morbilo, la variolo, eĉ la aidoso.
Estro:          Nu, diru al ni, kion ni devas fari?
Kuracisto:   Zorgu iri en la medicina centro aŭ hospitalo ĉiufoje kiam vi suferas pro kapdoloro, oni vin kuracos. Mi petas vin fari la analizon de elserĉo (Viruso / aidoso).
La klarigo klarvide donita de la kuracisto faris, ke multe da homoj pardonpetas al Mawussi. Aliaj sincere ŝin dankas. Ili bedaŭras perdi siajn infanojn en la senscieco. Kelkaj kuraĝigas siajn infanojn vizitadi lernejon kaj fariĝos estonte klavidaj homoj.