La matena preĝo de Pastro Andreo

La matena preĝo de pastro Andreo**
Venu, Spirito Sankta
Sendu el la ĉielo
Vian luman radion
De l’ mizeruloj Patro,
De ĉiu grac’ donanto,
De ĉiu koro lumo.
Supera fortiganto,
De l’ koro dolĉa gasto,
De l’ homo subtenanto.
Ripozo em penado,
Mildigo en varmego,
Konsolo en plorado.
Ho lumo beatega
Penetru en la koron
De la fidelularo.
Sen via grac’ nenio
Troviĝas en ni sankta,
Nenio senmakula.
Forlavu malpuraĵojn,
Akvumu sekan grundon,
Vunditon resanigu.
Fleksu necedemulon,
La frostanton varmigu,
Gvidu devojiĝanton.
Al la fidelularo
Tutplene Vin fidanta
La sep karismojn donu.
La virtulon premiu,
Donacu sanktan morton,
Kaj la ĉielan ĝojon.
** Religiula pastro, spiritano, t.e. membro de la “Congregation du St Esprit et du St Coeur de Marie”. Nun 82 jaraĝa, emerita en Francio post mia misio en Afriko. Mi estis ĉefe angla instruisto. Lingvoj: français, Esperanto, english
P. Guy-André Héroux – herouxguyandre (ĉe) aol (punkto) com