Kristnaskaj Kantoj !

“Les anges dans nos campagnes”
Dek-tria trako de la kd “Bahia de ĉiuj sanktuloj kantas”.
Franca kristnaska melodio el la 16-a jarcento.
Esperantigis: Montagu C. Butler.
Elŝutu la mp3-dosieron ĈI TIE.
Ho paŝtistoj betlehemaj!
Diru kion vidis vi?
Kiam venis la anĝelo,
Kion tiam diris li?
“Gloria in excelsis Deo!”
“Gloria in excelsis Deo!”

Vidis ni en fojna trogo
Laŭ la diro de l’ anĝel’
Jesueton, homan bebon,
Tamen, reĝon de ĉiel’.
“Gloria in excelsis Deo!”
“Gloria in excelsis Deo!”

Tiam himnis anĝelaro
Ĝojan kanton de esper’:
“Glor’ al Dio en la alto,
Paco al la tuta ter’.”
“Gloria in excelsis Deo!”
“Gloria in excelsis Deo!”

Ho paŝtistoj! Ni vin dankas.
Ni adoru lin kun vi.
Al Jesuo, reĝ’ de gloro,
Same laŭdu ankaŭ ni.
“Gloria in excelsis Deo!”
“Gloria in excelsis Deo!”

************************************

PACA NOKT’
Kristnaska kanto komponita en 1818 de Franz Xaver Gruber
Originala germana teksto de Joseph Mohr
Esperanta teksto laŭ „Adoru. Ekumena diserva libro“
Kantas Mariusz Domaszewicz el Pollando (2008).
Elŝutu la AVI-dosieron ĈI TIE.
Paca nokt’, sankta nokt’!
Sonĝas stel’. En malhel’
Viglas ame la sankta par’.
Ĉarma knabo kun bukla harar’,
Dormu; gardos Ĉiel’.
Dormu; gardos Ĉiel’.
Paca nokt’, sankta nokt’!
Tra la land’ vibras kant’:
“Ho paŝtistoj, mi diras al vi:
Jen en stalo la beba Mesi’,
Li de l’ mondo Savant’,
Li de l’ mondo Savant’.
Paca nokt’, sankta nokt’!
Tie ĉi Fil’ de Di’
Donas amon el Dia kor’.
Por elsavo nun sonas la hor’:
Krist’ naskiĝis por ni!
Krist’ naskiĝis por ni!