Tago de Mortintoj: Ni mortas por Resurekti / Dia de Finados: Morremos para Ressuscitar

NI MORTAS POR RESUREKTI

Ni rememoras en la Tago de Mortintoj ĉiujn niajn forpasintojn: familianoj, parencoj kaj geamikoj kiuj jam estas en la ĉielo. Ni volas rememori ilin sopire, reasertante, plian fojon, ke ni ne ĉesas ami ilin pro ilia iro ĉe Dion ĉar, laŭ la libro Saĝeco de Salomono: “Tiuj, kiuj fidas al Li, komprenos la veron, kaj la fideluloj daŭre ĝuos Lian amon, ĉar graco kaj kompato apartenas al Liaj elektitoj.” (Saĝ 3, 9)

Ni ĉiam imagas la eblon pri la morto de aliaj, kvazaŭ ĝi neniam venos al ni. Kaj, subite, ni perdas amatan parencon kaj ni estas senigitaj de ties ĉeesto inter ni. Tiumomente, ni bezonas homojn, kiuj scias aŭskulti nin kaj kun kiuj ni povas esti ni mem. Ni bezonas tiel sufiĉe intimajn homojn, ke tiuj ne miros niajn larmojn nek postulos klarigojn. Kaj tiam, en tiaj momentoj, neeviteblaj en vivo de ĉiu el ni, povas karesi nian koron la vortoj de la ‘Rideto-Papo’ Johano Paŭlo la 1-a: “Dio ĉiam tenas la okulojn malfermite sur ni, eĉ tiam, kiam ŝajnas esti nokto. Li estas patro; plie, estas patrino”. Kaj ni ankaŭ povas deklami la belan preĝon de Sankta Ambrozio: “ho Sinjoro, ni ne bedaŭras ĉar Vi forprenis lin/ŝin, sed ni dankas al Vi ĉar Vi donacis lin/ŝin al ni”.

Ververe la perdo de iu amata parenco estas tre doloriga. Ĉefe tiam, kiam tiu perdo estas ne-antaŭvidebla, perforta aŭ tragika. Kiu povas kompreni la doloron de patro aŭ patrino kiu perdas sian filon ? Ĉu estos doloro pli granda kaj intensa ol tia ? Kelkaj patrinoj jam asertis, ke nek la nasko-doloro nek kancero estas pli fortaj ol la doloro perdi filon. Kaj ni tuj konstatas dum la tagoj post la perdo de amatulo: “Ni neniam ĉesos sopiri tiun, kiu forpasis. Sed ni eklernos vivi sen li/ŝi”. Ŝajnas ke, krom la doloro, ankaŭ ekaperas iom post iom ia intensa lumo, kiu venkas ĉian malesperon kaj senesperecon: la amo de Dio ! Kaj tiam malfermiĝas la espero, ke niaj forpasintoj “ripozas en la paco de la Eternulo”.

Iu afero estas certa, se ni kredas je la Resurektinto: “La kristano kiu alkroĉas sian morton al la morto de Jesuo rigardas la morton kiel marŝadon en Lin kaj kiel eniron en la Eternan Vivon” (Katekismo de Katolika Eklezio, 1020). Ni mortas por resurekti, por loĝi ĝis-eterne kun Dio. Evidente, akcepti la morton kiel amo-agon ne estas facile. Ni nur trovos komforton kaj estos rekuraĝigitaj de Jesuo Kristo: Tiu, kiu donas sian vivon pro amo ! La espero kiu nin atendas estas tiu, kiun la Apokalipso priskribas: “kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis” (Apo 21, 4).

En tiuj tagoj, ni volas renovigi nian kredon je Kristo Resurektinta, Sinjoro de la vivantoj kaj mortintoj. Kaj por ĉiuj forpasintaj homoj ni petegas: “Donu al ili, ho Sinjoro, la eternan ripozon ! Kaj la senfina lumo lumigu ilin ! Ripozu je paco ! Amen”.

Psalmo 23-a – “Dio gastigas la persekutiton”
Psalmo de David.
La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.
Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.
Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi;
Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min. Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj;
Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.
Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo;
Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

*******************************************************

MORREMOS PARA RESSUSCITAR

Nós relembramos no Dia de Finados todos os nossos falecidos: familiares, parentes e amigos que já estão no céu. Nós queremos relembrá-los com saudade, reafirmando uma vez mais que nós não deixamos de amá-los por eles terem ido para o Pai pois, conforme o livro da Sabedoria de Salomão: “Os que nele confiam compreenderão a verdade, e os que lhe são fiéis viverão junto dele no amor, pois a graça e a misericórdia estão reservadas para os seus escolhidos.” (Sb 3, 9)

Nós sempre imaginamos a possibilidade que os outros venham a falecer, como se a morte nunca viesse até nós. E, subitamente, nós perdemos um parente amado e nós ficamos privados da sua presença entre nós. Nesse momento, nós precisamos de pessoas que saibam nos escutar e com os quais nós podemos ser nós mesmos. Nós precisamos de pessoas suficientemente íntimas para não estranhar as nossas lágrimas nem exigir explicações. E então, em tais momentos inevitáveis na vida de cada um de nós, podem acariciar os nossos corações as palavras do ‘Papa do Sorriso’ João Paulo I: “Deus sempre mantém os olhos abertos sobre nós, mesmo quando parece ser noite. Ele é pai; e também é mãe”. E nós também podemos declamar a bela prece de Santo Ambrósio: “oh Senhor, nós não lamentamos porque Tu o(a) levaste, mas nós agradecemos-Te porque Tu o(a) deste de presente para nós”.

Em verdade, a perda de um parente amado é muito doloroso. Principalmente quando essa perda acontece de maneira imprevisível, violenta ou trágica. Quem pode compreender a dor do pai ou da mãe que perde o seu filho? Há dor maior e mais intensa que essa? Algumas mães já chegaram a afirmar que nem a dor do parto ou o câncer são mais fortes que a dor de perder um filho. E nós logo constatamos durante os dias posteriores à perda da pessoa querida: “Nós nunca deixaremos de sentir saudades daquele que faleceu. Mas nós aprenderemos a viver sem ele(a)”. Parece que, além da dor, também aparece pouco a pouco uma luz intensa que vence toda a tragédia e desespero: o amor de Deus! E então abre-se a esperança que os nossos falecidos “repousam na paz do Senhor”.

Uma coisa é certa se nós cremos no Ressuscitado: “O cristão que une a sua morte à morte de Jesus observa a morte como uma marcha na direção Dele e como entrada na Vida Eterna” (Catecismo da Igreja Católica, 1020). Morremos para ressuscitar, para morar até a eternidade com Deus. Evidentemente, aceitar a morte como ato de amor não é fácil. Nós apenas encontraremos conforto e seremos encorajados através de Jesus Cristo: Aquele que dá a sua vida por amor! A esperança que nos espera é aquela que o Apocalipse descreve: “Ele vai enxugar toda lágrima dos olhos deles, pois nunca mais haverá morte, nem luto, nem grito, nem dor. Sim! As coisas antigas desapareceram!” (Ap 21, 4).

Nesses dias, queremos renovar a nossa crença em Cristo Ressuscitado, Senhor dos vivos e dos mortos. E para todas as pessoas falecidas nós imploramos: “Dai-lhes, oh Senhor, o repouso eterno! Que a luz infinita os ilumine! Repousem em paz! Amém”.

SALMO 23 – “Deus hospeda o perseguido”
Salmo. De Davi.
Javé é o meu pastor. Nada me falta.
Em verdes pastagens me faz repousar; para fontes tranqüilas me conduz, e restaura minhas forças.
Ele me guia por bons caminhos, por causa do seu nome.
Embora eu caminhe por um vale tenebroso, nenhum mal temerei, pois junto a mim estás; teu bastão e teu cajado me deixam tranqüilo.
Diante de mim preparas a mesa, à frente dos meus opressores; unges minha cabeça com óleo, e minha taça transborda.
Sim, felicidade e amor me acompanham todos os dias da minha vida.
Minha morada é a casa de Javé, por dias sem fim.