Nord-koreaninon oni murdis eble ĉar ŝi portis Biblion

Saluton karaj amikoj !
Jen sube malĝoja novaĵo el informejo Zenit pri la persekuto de kristanoj en Nord-Koreio. Dio benu la persekutatojn pro la Evangelio, kaj donu forton al ni ĉiuj por ke neniu rezignu je nia alvokiĝo favore al la Regno de Dio. Neniu ŝtato haltos la Sanktan Spiriton !
Frate en Kristo,
Vitor Luiz
Nord-koreaninon oni murdis eble ĉar ŝi portis Biblion
Pligrandiĝas la kvanto da ekzekutoj de kristanoj, laŭ grupoj de homaj rajtoj
PIONGJANGO, lundo, la 27-a de julio 2009 (www.ZENIT.org).- Diversaj organizoj de defendo al homaj rajtoj en Sud-Koreio denoncis la pligrandiĝon de ekzekutoj de kristanoj en Nord-Koreio, kelkaj el ili publike.
La informo de diversaj organizoj sud-koreaj montras la fakton koncerne al virino kiun oni ekzekutis publike lastmonate en nord-korea urbo proksime de la limo al Ĉinio.
Laŭ la indiko de Andre Vornic, korespondanto de BBC en Azio, tiu virino estis akuzita disdoni Bibliojn, spioni al la Sud-Koreio kaj Usono kaj ankaŭ kunlabori kun disidentoj.
La estraro de Usono asertas, ke la posedo de Biblio en tiu komunista lando povas esti kaŭzo de torturoj kaj homforkapto, laŭ Vornic.
En la denoncoj, la gepatroj, la edzo kaj la gefiloj de tiu virino estis senditaj al prizon-kampo. La korespondanto de BBC ankaŭ informas, ke malgraŭ tiuj informoj estas tre malfacile certigeblaj, Nord-Koreio estas konata pro sia maltoleremo al religio.
Laŭ la informejo AP, la murdita virino Ri Hyon-ok, 33-jaraĝa, estis patrino de tri filoj. Ŝi estis mortigita en urbo nordokcidente de Ryongchon la 16-an de junio, laŭ informo publikigita vendrede de Komisio por Esploro pri Krimoj kontraŭ la Homaro. La informon ne eblis kontroli.
Sed ĝi kongruas kun la atestoj de disidentoj nord-koreaj kaj informoj de grupoj de homaj rajtoj; ili malkaŝas pli kaj pli ofte la persekuton pro religio kaj la malobeon al la homaj rajtoj en tiu komunista lando.
Pasintmonate, la organizo Voĉo de Martiroj (VOM) avertis, per anonima fakso ŝajne el la ambasadejo nord-korea de Finlando, ke “io tre malbona okazus” al la laborantoj de VOM se tiu organizo daŭrigus sian projekton kundividi la Evangelion. La averto estis la respondo al la laboroj de VOM pri obteno de faks-numeroj de Nord-Koreio kaj dissendo de faksoj enhavantaj kristanajn mesaĝojn kaj partojn de la Biblio.
Nord-Koreio estas taksita kiel la plej kruela persekutanto de kristanoj dum sep sinsekvaj jaroj ĉe Listo 2009 de organizo “Open Doors Watch”.
La nord-koreanoj estas devigitaj praktiki kulton al la personeco de Kim Ĵong-Il kaj lia mortinta patro. Alia ajn religio, speciale la kristana, estas malpermesita.
Se oni malkovras, ke iu estas kristano aŭ posedas Biblion, tiun oni aŭ sendas al la prizon-kampoj regataj de la estraro aŭ publike murdas.
Oni kredas, ke miloj da kristanoj hodiaŭe suferas en la prizon-kampoj de Nord-Koreio, laŭ “Open Doors”. Oni supozas, ke la diktatoreco havas pli multe da arestitoj pro politiko kaj religio ol ĉiuj aliaj landoj de la mondo.
Ekzistas kelkaj preĝejoj en la ĉefurbo Piongjango, sed ili utilas ĉefe por daŭre ŝajnigi. Ne estas klare, ĉu la preĝejoj estas malfermitaj nur dum la vizito de eksterlandanoj aŭ ili estas uzataj nur de eksterlandanoj. Iel ajn, tiuj preĝejoj ne utilas al la nord-koreanoj, laŭ la disidentoj.
La Komisio por Esploro de Krimoj kontraŭ la Homaro, unuiĝo de 50 aktivaj grupoj, petas ke la estro nord-korea Kim Jong-Il estu akuzita pro krimoj kontraŭ la homaro.
Spite la persekuton, oni kalkulas, ke ĉirkaŭ tridek mil nord-koreanoj praktikas la kristanismon en siaj domoj kaj en sekreto.
********************************************
Olá caros amigos !
Eis abaixo uma informação triste da agência de notícias Zenit sobre a perseguição de cristãos na Coréia do Norte. Deus abençoe os perseguidos por causa do Evangelho e dê força a nós todos para que ninguém desista da nossa vocação em favor do Reino de Deus. Nenhum estado parará o Espírito Santo !
Fraternalmente em Cristo,
Vitor Luiz
Norte-coreana pode ter sido morta por portar Bíblia
Aumentam as execuções de cristãos segundo grupos de direitos humanos
Por Nieves San Martín
PYONGYANG, segunda-feira, 27 de julho de 2009 (ZENIT.org).- Diferentes organizações de defesa dos direitos humanos na Coreia do Sul denunciaram o aumento das execuções de cristãos na Coreia do Norte, algumas delas em público.
O informe de várias organizações sul-coreanas destaca o caso de uma mulher que foi executada em público no mês passado, em uma cidade norte-coreana próxima da fronteira com a China.
Segundo indica Andre Vornic, correspondente da BBC na Ásia, a mulher foi acusada de distribuir bíblias, ser espiã para a Coreia do Sul e os Estados Unidos e colaborar com dissidentes.
O governo dos Estados Unidos sustenta que o fato de se possuir uma bíblia no país comunista possa ser motivo de torturas e sequestro, afirma Vornic.
De acordo com as denúncias, os pais desta mulher, seu marido e seus filhos foram enviados para um campo de detenção. O correspondente da BBC acrescenta que ainda que estas informações sejam muito difíceis de se comprovar, a Coreia do Norte é conhecida por sua intolerância para com a religião.
Segundo informa a agência AP, a mulher executada, Ri Hyon-ok, de 33 anos, era mãe de três filhos. Ela foi morta em uma cidade a noroeste de Ryongchon em 16 de junho, segundo um informe da Comissão Investigadora de Crimes contra a Humanidade, publicado na sexta-feira. O informe não pôde ser verificado.
Mas dá sequência aos testemunhos de dissidentes norte-coreanos e informes de grupos de direitos humanos que expõem cada vez com mais frequência a perseguição religiosa e violações dos direitos humanos no país comunista.
No mês passado, a Voz dos Mártires (VOM) advertiu que, através de um fax anônimo aparentemente da embaixada norte-coreana da Finlândia, dizia que “algo muito grave aconteceria” aos trabalhadores de VOM se a organização continuasse seu projeto de compartilhar o Evangelho. A advertência era a resposta ao trabalho de VOM de obter números de fax da Coreia do Norte e seu envio de faxes contendo mensagens cristãs e passagens da Escritura.
A Coreia do Norte foi qualificada como o pior perseguidor de cristãos durante sete anos consecutivos na Lista de 2009 de Open Doors Watch.
Os norte-coreanos são obrigados a praticar um culto à personalidade que inclui Kim Jong-Il e seu falecido pai. Qualquer outra religião, em especial a cristã está proibida.
Se descobrem que alguém é cristão ou possui uma Bíblia, é enviado aos campos de trabalho administrados pelo Governo ou deve enfrentar a execução pública.
Acredita-se que milhares de cristãos estão atualmente sofrendo nos campos de prisões da Coreia do Norte, segundo Open Doors. Suspeita-se que o regime tenha mais prisioneiros políticos e religiosos detidos que qualquer outro país do mundo.
Há algumas igrejas na capital, Pyongyang, mas são principalmente para manter as aparências. Não está claro se as igrejas estão abertas só quando os estrangeiros as visitam ou são apenas usadas por estrangeiros. De qualquer forma, estas igrejas não são para os cidadãos norte-coreanos, segundo os dissidentes.
A Comissão Investigadora de Crimes contra a Humanidade, uma coalizão de 50 grupos ativistas, está pedindo que o líder norte-coreano Kim Jong-Il seja acusado de crimes contra a humanidade.
Apesar da perseguição, estima-se que cerca de trinta mil norte-coreanos praticam o cristianismo em seus lares e em segredo.