*ĈIUTAGA EVANGELIO*
Sinjoro, al kiu ni iru? Ci havas vortojn de eterna vivo (Joh 6, 68)
Merkredo, la 13-a de Majo 2009 – Nia Sinjorino de Fatima
Apokalipso 21, 1-5.
Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis. Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo. Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: «Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio; kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis». Kaj diris la Sidanto sur la trono: «Vidu, Mi faras ĉion nova». Kaj Li diris: «Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj».
Judit 13, 18-19.
Kaj Uzija diris al ŝi: «Benata estas vi, filino mia, de Dio, la Plejaltulo, pli ol ĉiuj virinoj sur la tero. Kaj benata estas la Sinjoro, kiu kreis ĉielojn kaj teron, kaj kiu direktis vin en la detranĉado de la kapo al la gvidanto de niaj malamikoj. Ĉar ĝis eterne, dum homoj memoros pri la potenco de Dio, via fido je Dio ne estos forgesita».
Evangelio laŭ Sankta Mateo 12, 46-50.
Dum li ankoraŭ parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li. Kaj iu diris al li: «Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, dezirantaj paroli kun vi». Sed li responde diris al tiu, kiu parolis al li: «Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj?» Kaj etendinte la manon al siaj disĉiploj, li diris: «Jen mia patrino kaj miaj fratoj! Ĉar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino».
Komento al tiu Evangelio farita de:
Beata Tereza de Kalkuto (1910-1997), fondinto de Fratinoj Misiistinoj de l’ Karitato
“Io bela al Dio”
«Restu ĉe Mi, kiel Mi ĉe vi»
Ne eblas eldediĉi sin je la labora apostolado escepte se ni estas preĝaj animoj. Ni estu konsciaj esti unu kun Kristo, kiel Li estis konscia esti unu kun Lia Patro; nia agado ne estas vere apostola krom tiam, kiam ni permesas al Li labori en ni kaj per ni kun Lia potenco, Lia deziro kaj Lia amo. Ni devas atingi la sanktecon, ne por senti nin je sankteca stato, sed por ke Kristo povu plene vivi en ni. La tuta donaco de ni mem al la amo, fido, pureco, estas alligita al la servo al la malriĉuloj. Kiam ni estos lernintaj serĉi Dion kaj Lian volon, tiam niaj rilatoj kun la malriĉuloj fariĝos vojo de sankteco por ni kaj por la alia.
Amu preĝi: dum la tuta tago, spertu ofte la bezonon preĝi kaj enprenu la kutimon preĝi. La preĝo grandigas la koron ĝis la kapablo de tiu donaco kiun Dio faras al ni per Si mem. Petu kaj serĉu, kaj via koro larĝiĝos ĝis povi akcepti kaj konservi Lin interne de vi.
Ni fariĝu vera vinberbranĉo de Jesua vinberĝardeno, fruktodona vinberbranĉo. Pro tio, ni akceptu Jesuon en nia vivo tiel, kiel plaĉas al Li veni al ĝi:
kiel Vero, por esti dirata,
kiel Vivo, por esti vivata,
kiel Lumo, por esti lumigata,
kiel Amo, por esti amata,
kiel Vojo, por esti trairata,
kiel Ĝojo, por esti donata,
kiel Paco, por esti dissemata,
kiel Ofero, por esti oferata,
al niaj parencoj, al niaj proksimuloj kaj al niaj najbaroj.
*********************************
*EVANGELHO QUOTIDIANO*
Senhor, a quem iremos? Tu tens palavras de vida eterna. João 6, 68
Quarta-feira, dia 13 de Maio de 2009 – Nossa Senhora de Fátima
Livro do Apocalipse 21, 1-5.
Vi, então, um novo céu e uma nova terra, pois o primeiro céu e a primeira terra tinham desaparecido e o mar já não existia. E vi descer do céu, de junto de Deus, a cidade santa, a nova Jerusalém, já preparada, qual noiva adornada para o seu esposo. E ouvi uma voz potente que vinha do trono e dizia: «Esta é a morada de Deus entre os homens. Ele habitará com eles; eles serão o seu povo e o próprio Deus estará com eles e será o seu Deus. Ele enxugará todas as lágrimas dos seus olhos; e não haverá mais morte, nem luto, nem pranto, nem dor. Porque as primeiras coisas passaram.» O que estava sentado no trono afirmou: «Eu renovo todas as coisas.» E acrescentou: «Escreve, porque estas palavras são dignas de fé e verdadeiras.»
Judite 13, 18-19.
Uzias disse: «Bendita sejas tu, filha, pelo Deus altíssimo, mais do que todas as mulheres sobre a terra, e bendito seja o Senhor Deus, que criou os céus e a terra, Ele que te conduziu para cortares a cabeça do chefe dos nossos inimigos. A tua esperança não abandonará o coração dos homens, ao recordarem a força de Deus para sempre.
Evangelho segundo São Mateus 12, 46-50.
Estava Ele ainda a falar à multidão, quando apareceram sua mãe e seus irmãos, que, do lado de fora, procuravam falar-lhe. Disse-lhe alguém: «A tua mãe e os teus irmãos estão lá fora e querem falar-te.» Jesus respondeu ao que lhe falara: «Quem é a minha mãe e quem são os meus irmãos?» E, indicando com a mão os discípulos, acrescentou: «Aí estão minha mãe e meus irmãos; pois, todo aquele que fizer a vontade de meu Pai que está no Céu, esse é que é meu irmão, minha irmã e minha mãe.»
Comentário ao Evangelho do dia feito por :
Bem-aventurada Teresa de Calcutá (1910-1997), fundadora das Irmãs Missionárias da Caridade
“Algo de belo para Deus”
«Permanecei em Mim, como Eu em vós»
Não é possível comprometer-se no apostolado directo se não se é uma alma de oração. Estejamos conscientes de sermos um com Cristo, como Ele estava consciente de ser um com o Seu Pai; a nossa actividade não é verdadeiramente apostólica a não ser na medida em que O deixamos trabalhar em nós e através de nós com o Seu poder, o Seu desejo e o Seu amor. Devemos chegar à santidade, não para nos sentirmos em estado de santidade, mas para que Cristo possa plenamente viver em nós. O dom total de nós próprios ao amor, à fé, à pureza, está ligado ao serviço dos pobres. Quando tivermos aprendido a procurar a Deus e a Sua vontade, as nossas relações com os pobres tornar-se-ão um caminho de santificação para nós e para o outro.
Amai a oração: ao longo do dia, experimentai frequentemente a necessidade de rezar e tomai o hábito de rezar. A oração dilata o coração até à capacidade desse dom que Deus nos faz de Si mesmo. Pedi e procurai, e o vosso coração alargar-se-á até O poder acolher e guardar em vós.
Tornemo-nos um verdadeiro sarmento da vinha de Jesus, um sarmento que dá fruto. Por isso, aceitemos Jesus na nossa vida do modo que Lhe agrada vir a ela:
como Verdade, para ser dito,
como Vida, para ser vivido,
como Luz, para ser iluminado,
como Amor, para ser amado,
como Caminho, para ser seguido,
como Alegria, para ser dado,
como Paz, para ser espalhado,
como Sacrifício, para ser oferecido,
entre os nossos parentes, os nossos próximos e os nossos vizinhos.