La Monujo
Maŝado de Asizo (Machado de Assis)
…Subite, Honorio rigardis la grundon kaj ekvidis monujon.
Malleviĝi, preni kaj teni ĝin estis kelksekunda tasko. Neniu lin vidis, escepte de viro, kiu estis ĉe la pordo de butiko, kaj, sen lin koni, diris al li ridante:
– Ho, se vi ne ĝin trovus; vi poreterne ĝin perdus.
– Jes ja, konsentis Honorio hontanta.
Por taksi la favorecon de ĉi monujo, oni bezonas scii, ke Honorio morgaŭ devas pagi ŝuldon, kvarcent kaj kelkajn mil-rejsojn, kaj la monujo estis plenplena. La ŝuldo ne ŝajnas altvalora por homo de sama situacio kiel Honorio, kiu advokatas; sed ĉiuj kvantoj estas grandaj aŭ malgrandaj, laŭ la cirkonstancoj, kaj ĉi tiuj ne povus esti pli malbonaj por li. Familiaj elspezoj troaj, unue pro servoj al parencoj, poste por kontentigi la edzinon, kiun la soleco ĉiam tedis; balo iufoje, vespermanĝo alifoje, ĉapeloj, ventumiloj, tiom da aliaj aferoj, ke ne plu estis rimedo krom iom post iom konsumi la estontecon.
Ŝuldantiĝis. Unue de la fakturoj de butikoj kaj magazenoj; poste li prunteprenis, ducent de iu, tricent de alia, kvincent de tria, kaj ĉio kostkreskante, kaj baloj okazante, kaj vespermanĝojn ĝuante, kvazaŭ senfina vortico, kavego.
– Al Vi nun estas bone, ĉu ne? lastatempe estis lin demandanta Gustavo C…, advokato kaj intimulo de la familio.
– Nun jes, mensogis Honorio.
La vero estas, ke al li estis malbone. Malmultaj aferoj, de malgranda sumo, kaj maldiligentaj reprezentitoj; domaĝege li ĵus perdis proceson, al kiu li esperis fortege. Ne nur ricevis malmulton, sed eĉ ŝajnas, ke ĝi fortiris de li iom el lia jura reputacio; iel ajn, aferoj kiuj ŝimis en la ĵurnaloj.
S-ino Amelia nenion sciis; li nenion raportis al sia edzino, ĉu bonaj ĉu malbonaj negocoj. Al neniu li ion raportis. Li ŝajnigis esti tiel ĝoja kvazaŭ li naĝus sur maro de prospero. Kiam Gustavo, kiu ĉiunokte iris al lia hejmo, kutime parolis unu aŭ du ŝercojn, li tiam respondis per tri kaj kvar; kaj poste li iris aŭskulti pecojn de germana muziko, kiujn S-ino Amelia tre bone ludis per piano, kaj kiujn Gustavo aŭskultis kun neesprimebla plezuro, aŭ ili ludis kartojn, aŭ nur babilis pri politiko.
Iutage, la edzino trovis lin kisadanta la filinon, kvar-aĝa infano, kaj vidis liajn malsekajn okulojn; ŝi miregis, kaj lin demandis, kio okazas.
– Nenio, nenio.
Oni komprenas, ke estis la timo pri la estonteco kaj la teruro pri la mizero.
Sed la esperoj tamen ĉiam revenis facile. La penso, ke pli bonaj tagoj ja revenos, tuj donis al li komforton por batali. Li estis je aĝo de tridek-kvar jaroj; estis la principo de la kariero: ĉiuj principoj malfacilas. Kaj daŭre laboras, atendas, elspezas, petas fide aŭ: prunte, por pagi malbone, kaj je malbonaj horoj.
La hodiaŭa urĝa ŝuldo estas damnindaj kvarcent kaj kelkaj mil-rejsoj je kaleŝoj. Neniam la fakturo tiel malfruis, nek tiel kreskis, kiel nun; kaj, rigore, la kreditoro lin ne mort-minacis per tranĉilo sur lia brusto; sed diris hodiaŭ al li acidajn vortojn, kun malbona gesto, kaj Honorio volas pagi al li ja hodiaŭ. Estis la kvina posttagmeze.
Li tiam memoris iri al iu aĝiotisto, sed revenis sen riski peti ion de li. Nur post sin tredi sur la Asemblea Strato li ekvidis la monujon sur la grundo, prenis kaj enpoŝigis ĝin, kaj vojiris.
Dum la unuaj minutoj, Honorio nenion pensis; nur iris, iris, iris, ĝis la Placo de la Karioka. Sur la Placo li haltis kelkajn momentojn, – sin tredis poste sur la Strato de la Karioka, sed tuj revenis, kaj eniris Urugvajanan Straton. Senkonscie, iom poste li sin trovis sur la Placo de S-ta Francisko de Paŭla; kaj, krome, nescie, eniris Kafejon. Petis ion kaj apogis sin je la muro, rigardante eksteren. Timis malfermi la monujon; eble li ne trovos ion, nur paperojn kaj senvalorajn por li. Samtempe, kaj tiu estis la ĉefkialo de la pripensoj, la konscienco lin demandis, ĉu li povus uzi la monon, kiun li trovus. Ne lin demandis kun nescia karaktero, sed ja kun ironia kaj riproĉa esprimo. Ĉu li povus fruktuzi la monon, kaj pagi la ŝuldon per ĝi?
Jen la afero. La konscienco ĵus lin diris, ke li ne povus, ke li devus kunpreni la monujon al policejo, aŭ ĝin anonci; sed tuj post kiam ĝi al li diris tion, tiam ekaperis la nuntempaj angoroj, kaj ili allogegis lin, kaj invitadis lin pagi al la kaleŝejo. Ili eĉ lin diris ke, se li perdintus ĝin, neniu ĝin donus al li; tia ruza konsilo lin kuraĝigis.
Ĉio ĉi okazis antaŭ ol malfermi la monujon. Li ĝin elpoŝigis, finfine, sed timege, preskaŭ sekrete; malfermis ĝin, kaj ektremiĝis. Estis mono, multe da mono; li ne kalkulis, sed vidis du monbiletojn de ducent mil-rejsoj, kelkaj de kvindek kaj de dudek; kapkalkulis ĉirkaŭ sepcent mil-rejsojn aŭ plu; minimume, sescent. La ŝuldo finiĝus; kelkaj urĝaj elspezoj malaperus. Honorio havis tentojn fermi la okulojn, ekkuri al la kaleŝejo, pagi, kaj, post kiam la ŝuldo estas pagita, adiaŭ; li repaciĝos interne. Fermis la monujon, kaj timante ĝin perdi, reenpoŝigis ŝin.
Sed tuj poste li ĝin elpoŝigis denove, kaj ĝin malfermis, volante kalkuli la sumon. Kial kalkuli? Ĉu ĝi estas lia? Finfine li sin venkis kaj kalkulis: la sumo estis sepcent kaj tridek mil-rejsoj. Honorio ekfrostotremis.
Tion neniu vidis, neniu sciis; eble tio povus esti hazardaĵo, lia bona sorto, anĝelo… Honorio veis pro sia nekredo je la anĝeloj…
Sed kial li ne devus ilin kredi? Kaj rerigardis al la mono, pririgardis, igis ĝin flui sur la manoj; poste, decidis la malsamon – ne uzi la trovitaĵon, ĝin redoni.
Ĝin redoni al kiu? Li tiam komencis vidi, ĉu estis ia signo en la monujo.
“Se estos nomo, ajn indiko, mi ne povos eluzi la monon”, li pensis.
Li esploregis la monujajn poŝetojn. Trovis leterojn, kiujn li ne malfermis, falditajn leteretojn, kiujn li ne legis, kaj finfine vizitkarton; legis la nomon; ĝi estis de Gustavo. Sed do, la monujo?… Pririgardis ĝin ekstere, kaj ĝi ŝajnis al li efektive de lia amiko. Rerigardis internen; trovis aliajn du kartojn, aliajn tri, aliajn kvin. Ne eblis dubi; ja estas de lia amiko.
La eltrovo malĝojigis lin. Li ne povus ekposedi la monon, sen praktiki agon nelican, kaj, tiukaze, dolorigan al sia koro ĉar ĝi estis malprofita al amiko. La tuta kastelo konstruita falruiniĝis kvazaŭ karto-kastelo. Li trinkis la lastan guton de kafo , sen rimarki, ke ĝi estis malvarma. Eliris, kaj nur tiam rimarkis, ke preskaŭ estis nokto. Piediris hejmen. Ŝajne la neceseco ankoraŭ lin donis du puŝojn, sed li rezistis.
“Paciencon, li sin diris; morgaŭ mi vidos, kion mi povos fari.”
Atinginte la domon, jam tie li ekvidis Gustavon, iom maltrankvila kaj eĉ S-ino Amelia ankaŭ aspektis same. Eniris ridante, kaj demandis la amikon, ĉu io mankis al li.
— Nenio.
— Nenio?
— Kial?
— Metu la manon en la poŝon; nenio mankas al vi?
— Mankas al mi la monujo, diris Gustavo sen meti la manon en la poŝon.
— Ĉu vi scias, kiu ĝin trovis?
— Trovis ĝin mi, diris Honorio donante ĝin al li.
Gustavo ĝin prenis trorapideme, kaj malfide rigardis al la amikon. Tia rigardo estis laŭ Honorio kvazaŭ stileto-frapo; post tiom da bataloj kontraŭ la neceseco, ĝi estis trista premio. Honorio ridetis amare; kaj, ĉar la alia lin demandis, kie li ĝin trovis, li donis la ĝustajn klarigojn.
— Sed vi rekonis ĝin?
— Ne; mi trovis viajn vizitkartojn.
Honorio sin turnis, kaj iris ŝanĝi la tualeton por la vespermanĝo.
Tiam Gustavo tiris denove la monujon, malfermis ĝin, iris al unu el la poŝetoj, prenis unu el la leteretoj, kiujn la alia ne volis malfermi nek legi, kaj etendis ĝin al S-ino Amelia, kiu, angore kaj tremante, disŝiris ĝin je tridek mil eroj: ĝi estis amo-letereto.
FINO
Tradukita de Vitor Luiz Rigoti dos Anjos
Marto – 2008