Prelego pri luterana pastoro Dietrich Bonhoeffer – Siegfried Krüger, 2003

16‑a EKUMENA KONGRESO EN RIMINI (IT)
30.8. – 6.9.2003
“VI ESTOS MIAJ ATESTANTOJ”

Dietrich Bonhoeffer (1906 – 1945)

La kongresa temo instigis min prezenti al vi Dietrich Bonhoeffer, martiro dum la hitlera reĝimo. Li estis germano, Berlinano kaj protestanto kiel mi, kiu hodiaŭ nur estas atestanto de rimarkinda atestinto. Des pli, ĉar en ADORU li estas honorigata per la kanto 490, kiun tradukis Adolf Burkhardt.
La teksto estas parto de poemo, verkita en kela malliberejo en Berlino je la jarŝanĝo 1944/45, kiam li skribis leteron okaze de la patrina naskiĝtago ankaŭ al sia fianĉino. Tio estis 4 monatoj antaŭ sia mortigo kiam li havis 38 jarojn.
La versoj fariĝis por sennombraj homoj fonto de firma espero kaj konsolo. En ADORU mankas la unua kaj la kvina strofo de la poemo (kiu rilatas al la jarŝanĝo), kaj pro tio la kanto ankaŭ hodiaŭ povas peri ĝian sentempan mesaĝon.
Nun mi iomete skizos la biografion de Dietrich Bonhoeffer:
1906 – naskiĝis en Breslau kiel sesa el ok infanoj; la familio, en kiu Dietrich elkreskas, apartenas al la klera elito en la germana regno;
1923 – teologia studado en Tübingen, Romo kaj Berlino;
1928 – vikario en Barcelono;
1931 – studrestado en Nov‑Jorko, pastoro por studentoj en Berlino;
1933 – eksterlando‑pastoro en Londono kaj teologia konsilanto de la Ekumena Konsilantaro de la Eklezioj;
1935 – estro de la predikista seminario de la konfesanta eklezio en Finkenwalde apud Stettin;
1936 – nuligo de la instru‑permeso por Bonhoeffer;
1937 – fermo de la seminario pere de la “Gestapo” (sekreta ŝtata polico); daŭrigo kontraŭleĝa;
1940 – komenco de la konspira agado kiel kuriero de la rezist‑grupo en la hitlera organizo “defendo”;
1943 – aresto pro rezisto kontraŭ la naciisma reĝimo (18 monatojn en Berlin‑Tegel, 5 monatojn en la Gestapo‑kelo en Prinz‑Albrecht‑Str., 2 monatojn en la koncentrejo Buchenwald)
1945 – ekzekuto per ŝnurego en la koncentrejo Flossenbürg, kvar semajnojn antaŭ la senkondiĉa kapitulacio de Germanio.
Kial unuopaj kristanoj (apud sufiĉe multaj aliaj homoj) riskis ilian vivon protestante kontraŭ la hitlera reĝimo?
Post demokrata decido, Hitler kiel estro de la partio de la naciistoj pli kaj pli nuligis demokratajn principojn kaj diktatoriĝis. Li estis katolikdevena, tamen rasisto kaj komencis agadon kontraŭ la judoj. Preparante la agadon li provis elimini la proteston de la eklezioj:
* Kun la katolika eklezio li kontraktis konkordaton,
* Kun la protestanta eklezio li provis organizan ŝanĝon kaj inventis la eklezion de la “Germanaj Kristanoj”. El la ĝis tiama eklezio elkreskis la rezistanta “Konfesanta Eklezio”, al kiu ankaŭ apartenis Bonhoeffer.
En la unua tempo kaj ankaŭ jarojn pli poste de la naziista registraro Hitler estis entuziasme akceptita. Ankaŭ fare de la eklezioj. Kun la kreskanta influo de la Germanaj Kristanoj problemiĝis la sinteno al la judoj. La Germanaj Kristanoj kaj la Ŝtato postulis “germandevenan eklezion”. Bonhoeffer konkludis:
Eklezion, kiu malmembrigas judojn, oni devas forlasi. Germanismo aŭ kristanismo, oni ne povas samtempe esti kristano kaj naciisto. Diri tion, estis kontraŭŝtata kaj puninda.
Pastro kaj pastoroj devis jene ĵuri: “Mi ĵuras: Mi estos fidela kaj obeema al la regnestron de la germana regno Adolf Hitler, la leĝojn mi observos kaj plenumos miajn oficajn devojn ekzakte, kiel vere Dio helpas min.
Rifuzi tiun ĵuron havis konsekvencojn. Similis la konduto rilate al la saluto “Heil Hitler”. Bonhoeffer pledis por vera, konfesanta, sian Sinjoron sekvantan eklezion kontraŭ altrudanta eklezio, kiu malkonfesas sian Sinjoron pro populareco.
Por reliefigi la situacion en la jaro 1933, mi mencias Diservon en la katedralo de Magdeburgo, kie la altaron ĉirkaŭis “arbaron da flagoj kun hokkrucoj”.
Bonhoeffer je la sama tago predikis en Berlino: “Ni havas en la preĝejo nur unu altaron, tio estas la altaro de la Plejaltulo, […] antaŭ Tiu, ĉiu kreaturo devas genuiĝi. Kiu alian volas, tiu restu ekstere, tiu ne povas esti kun ni en la domo de Dio. En la preĝejo ni ankaŭ nur havas unu ambonon, kaj de ĉi tiu ambono estas parolata la kredo al Dio kaj cetere pri neniu alia kredo aŭ bona volo.”
Multaj en la eklezioj tion ne same klare vidis. La Sankta Paŭlo en sia letero al la Romanoj en la 13-a ĉapitro skribis:
Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon. Ĉar regantoj estas teruraĵo ne al la bona agado, sed al la malbona. Ĉu vi volas ne timi aŭtoritatulon? Faru bonon, kaj vi havos de li laŭdon; ĉar li estas la servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; ĉar ne vane li portas la glavon, ĉar li estas la servanto de Dio, venĝanto pro la kolero kontraŭ tiu, kiu faras malbonon […]
Inter 1933 kaj 1939 (komenco de la milito) Hitler havis la subtenon de la plimulto de la germanoj. En 1941 li komencis la finsolvon rilate la Judojn. Estis mortigitaj ankaŭ multaj fleghejmanoj kaj senvaloraj homoj, sed ĉifoje ankaŭ elstaraj eklezianoj protestis, parte sukcese. En 1942 Hitler atingis la kulminon de sia potenco kaj ĝis 1945 li respondecis la morton de 35 mlionoj da homoj.
La verko de Bonhoeffer same kiel lia ĉesigita vivo restis fragmento. Tamen li fariĝis unu de la grandaj instigantoj de la postmilita teologio kaj li ankaŭ ludas rolon en la liberigaj eklezioj kaj movadoj en Suda Afriko. Kaŭzo nelaste estas la fascina ligo inter vivo kaj penso. En lia vivo plastikiĝas lia penso, kaj en lia penso trabrilas signifo, kiu postvivas la aktualan historion.
Vivo kaj penso gajnis specialan aŭtoritaton per la martira morto. Baza penso de li estas la senkondiĉa sekvado de Jesuo Kristo kaj vivo laŭ la montprediko.
Bonhoeffer estis eklezi-kritika; spiritan parencecon li havas ekzemple kun Francisko el Assisi, Martin Luther kaj kun la frataro de Taizé. Dum la naziisma influado de la eklezioj li baldaŭ konstatas, kie staras la antikristo. Aliuloj ofte estas trompitaj per la maskiĝado de la malbono, kiu kirlis ĉiujn etikajn terminojn: La malbono montras sin en formo de la lumo, de la bonfaro, de la historia neceseco kaj de la sociala justeco.
Li ne kompromisis sed konstatis, ke enirinte malĝustan trajnon ne sufĉas, se oni nur en la flanka koridoro iras kontraŭ la veturdirekto. La instruo el la vivo kaj morto de Bonhoeffer malpli estu la imito, sed la sekvado de Jesuo.
La sekvanta elekto el liaj pensoj kontribuu al pli bona kompreno:
# Ne ekzistas vojo al paco sur la vojo de sekureco. Ĉar la pacon oni devas riski, ĝi estas la sola granda risko, kaj neniam estas sekurigebla. Paco estas la malo de sekureco.
# Libera respondeco baziĝas je Dio, kiu postulas la liberan kredo‑riskon de respondeca ago kaj kiu donas pardonon kaj konsolon al tiu, kiu pro tio fariĝas pekulo.
Ekzistas tri eblecoj de eklezia agado:
– Unue, la demandoj direktitaj al la ŝtato pri la legitima ŝtata karaktero de ĝia agado; tio estas la respondecigo de la ŝtato.
– Due, la servo por la viktimoj de ŝtata agado. La eklezio estas devoligita al la viktimoj de ĉiu sociordo, ankaŭ se ili ne apartenas al la kristana komunumo.
– La tria ebleco estas tia, ke oni ne nur bandaĝu la viktimojn sub la rado, sed mem haltigu la radon kaptante la radajn spokojn.
# Neniu homo konstruas la eklezion, sed sole Kristo. Kiu intencas konstrui eklezion, tiu certe jam komencis la verkon de la detruo.
# La Sinjoro de la tempoj estas Dio. La turnopunkto de la tempoj estas Kristo. La spirito de la nuna epoko estas la Sankta Spirito.
# La obeo montras al la homo, ke devas esti dirata al li, kio estas bona kaj kion Dio postulas de li; la libereco lasas al la homo fari la bonon mem.
# Eklezio kaj miseklezio ne povas havi komunecon.
# Nur kiu krias por judoj rajtas kanti gregoriane.
# Kio estas vivo kun Kristo? La eklezio devas ekzemple vivi ĝin.
# “Esti‑servemaj‑por‑aliuloj” estas la partoprenado je la estado de Jesuo.
# Jesuo ne vokas al nova religio; li vokas al la vivo.
# La homo estas vokita kunsuferi la suferon de Dio pro la sendia mondo. Ne la religia ago kreas kristanojn, sed la partoprenado je la suferoj de Dio dum la surtera vivo.
# La religieco kondukas la homon en sia mizero al la potenco de Dio en la mondo. La Biblio kondukas la homon al la senpotenco kaj la sufero de Dio; nur la suferanta Dio povas helpi.
# Kristana komuneco estas unu el la plej grandaj donacoj, kiujn Dio donas al ni.
Bonhoeffer multe predikis, prelegis kaj verkis librojn:
– Komuna vivo, Postsekvo
ambaŭ pri la Evangelia Eklezio dum la tempo de la Hitlera batalo kontraŭeklezia
– Rezisto kaj submeto al la sorto
Leteroj kaj notoj el la aresto
– Etiko
el la postlasaĵo, eldonita de Eberhard Behtge.
Okaze de ĉi tiu temo mi nepre menciu katolikan Berlinanon:

BERNHARD LICHTENBERG (1875 ‑ 1943)

Sacerdoto, ek de 1900 en Berlino. Li alimaniere ol Bonhoeffer rezistis. Post la transpreno de la regpotenco per la naziistoj li publike predikis kontraŭ faŝismo. En siaj predikoj li alvokis la kredantaron propeti por judoj kaj aliaj kaptitoj en la naziistaj malliberejoj.
1941: li publike protestis kontraŭ la eŭtanazia programo de la naziistoj.
23.10.1941: li estis arestita.
1942: sekvis juĝo pri aresto dujara en Berlin‑Tegel. Poste transporto al Dachau, survoje li mortis la 5.11.1943 (68‑jaraĝa).
Beatigo en 1996. Memorejo en la preĝejo Maria Regina Martyrum, centra loko de la germanaj katolikoj memori la viktomojn de la tria regno.
LA KANTO
1. Sub ŝirm’ mirinda de potencaj bonaj
l’estonton kun trankvil’ atendas ni.
apudas Di’ vespere kaj matene,
kaj ĉiun novan tagon sendas Li.
2. Se temp’ antaŭa plu turmenton donas,
se tag’ malbona premas per angor’,
la savon donu, kiun vi proponas,
ho Di’, por nia terurita kor’
3. Kaj se kalikon donas Vi amaran,
sufero‑plenan, pezan ĝis ekstrem’,
ni prenas ĝin el Via man’ amata
dankeme, fidoplene kaj sen trem’.
4. Se tamen Vi ankoraŭ donos ĝojon
pri tiu mond’ kaj ĝia brila sun’,
ni rememoros la iritan vojon;
nur Via estu nia vivo nun.
5. Dum ĉiu tera bruo iĝas febla,
por ni laŭtiĝu tiu plen‑sonor’
el via vasta mondo nevidebla,
akordoj ravaj de l’eterna ĥor’.
Dietrich Bonhoeffer
Ĉu la eklezioj sufiĉe kontraŭstaris? Legu la kulpokonfeson:

LA KULPOKONFESO DE STUTTGART

La KONSILANTARO DE LA PROTESTANTA EKLEZIO EN GERMANIO en sia kunsido je la 18‑a/19‑a de oktobro 1945 en Stuttgart, bonvenigas reprezentantojn de la EKUMENA KONSILANTARO DE EKLEZIOJ.
Ni estas dankaj pro tiu vizito tiom pli, ĉar ligas nin kun nia popolo ne nur granda komuneco de la suferoj, sed ankaŭ solidareco de kulpo.
Kun granda doloro ni diras: Fare de ni estis alportita senfina sufero super multaj popoloj kaj landoj. Kion ni ofte atestis en niaj paroĥoj, tion ni nun elparolas nome de la tuta eklezio: Dum multaj jaroj ni batalis nome de Jesuo Kristo kontraŭ tiu spirito, kiu en la naci-socialisma reĝimo de perforto trovis sian teruran esprimon; sed ni akuzas nin, ke ni ne konfesis pli kuraĝe, ne preĝis pli fidele, ne kredis pli gaje kaj ne amis pli arde.
Nun devas esti farita nova komenco en niaj eklezioj. Fonditaj sur la Sankta Skribo, kun tuta seriozeco direktitaj al la sola Sinjoro de la eklezio, ili komencas purigi sin de kredfremdaj influoj kaj ordigi sin mem. Ni esperas al la Dio de graco kaj kompatemo, ke Li uzos niajn ekleziojn kiel ilon kaj donos al ili plenpovon, proklami Sian Vorton kaj efektivigi obeon al Sia Volo ĉe ni mem kaj ĉe nia tuta popolo.
Plenigas nin kun profunda ĝojo, ke ni scias nin kore ligitaj kun la aliaj eklezioj de la ekumena komuneco pere de ĉi tiu nova komenco.
Ni esperas je Dio, ke per la komuna servo de la eklezioj la spirito de perforto kaj de venĝo, kiu hodiaŭ denove volas potenciĝi, en la tuta mondo estos bridita, kaj la spirito de la paco kaj de la amo ekregos, en kiu la turmentita homaro sole trovos resaniĝon. Tiel ni petas en horo, en kiu la tuta mondo bezonas novan komencon: Venu Kreanto Sankta Spirito.
Stuttgart, la 18-an /19-an de oktobro 1945
Kompilis:
Siegfried Krüger, DE