Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas!

ĈIUTAGA EVANGELIO
“Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo.” (Joh 6, 68)
Mardo, la 03-a de Februaro 2009, 4-a semajno de Ordinara Tempo
Sankta Johano Krisostomo : «Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.»
Letero al la Hebreoj 12, 1-4
Tial ankaŭ ni, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, formetu ĉion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaŭ ni metitan, direktante la rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la ĝojo antaŭ li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidiĝis dekstre de la trono de Dio. Ĉar pripensu tiun, kiu suferis tian kontraŭdiradon de pekuloj kontraŭ li, por ke vi ne laciĝu kaj ne malfortiĝu en viaj spiritoj. Vi ankoraŭ ne kontraŭstaris ĝis sango, batalante kontraŭ peko.
Psalmo 22(21), 25-27.29-31
25 Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj.
26 La humiluloj manĝu kaj satiĝu, Gloru la Eternulon Liaj serĉantoj; Via koro vivu eterne.
27 Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo; Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.
29 Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero; Antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.
30 Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.
31 Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.
Evangelio laŭ Sankta Marko 5, 21-43
Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro. Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj, kaj insiste lin petegis, dirante: “Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu”. Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin. Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis, aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon. Ĉar ŝi diris: ‘Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita’. Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano. Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris: “Kiu tuŝis mian veston?” Kaj liaj disĉiploj diris al li: “Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras: Kiu min tuŝis?” Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris. Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron. Kaj li diris al ŝi: “Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano”. Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: “Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston?” Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: “Ne timu, nur kredu”. Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo. Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn. Kaj enirinte, li diris al ili: “Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas”. Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino. Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi: “Talita kumi”; tio estas: “Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu”. Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego. Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi.
Komento pri la ĉi-taga Evangelio farite de :
Sankta Johano Krisostomo (ĉ. 345-407), pastro en Antiokio kaj, poste, Episkopo de Konstantinoplo, Doktoro de la Eklezio. Homilioj pri Sankta Mateo, n-ro 31, 1-3 (trad. Véricel, La Komentita Evangelio, paĝoj 155-156)
«Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.»
«Atinginte la domon de sinagoga estro, li trovis grandan tumulton kaj homojn plorantaj kaj funebre ĝemantaj. Enirinte, li diris al ili : «Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.» Sed ili mokridis lin. Tiele nin Jesuo instruas ne timi la morton, ĉar ne estas vera morto: de tiam ĝis eterne, ne estas io pli ol dormo. Kaj, ĉar Li mem mortos, Li pretigas siajn disĉiplojn, resurektante aliajn homojn por ke ĉiuj fidu je Li kaj ne surpriziĝu okaze de Lia morto. Ĉar, ekde la alveno de Kristo, la morto fariĝis nur dormo.
Tamen ili mokridis Lin; sed Li ne atentis pri tia manko de fido je la miraklo kiun li estis faronta; Li ne fermis iliajn ridetojn por ke tiuj samaj ridetoj, same kiel la flutoj kaj aliaj preparaĵoj, tre evidentigu la morton de tiu knabino. Tiam, rigardante la muzikistojn kaj la homamason, Jesuo forigis ĉiujn; kaj li faris la miraklon antaŭ ŝiaj gepatroj […], kvazaŭ Li ŝin vekas de la dormo […].
Kompreneble, nun, la morto jam ne estas io pli ol dormo; hodiaŭe tiu estas vero pli brila ol la suno. «Sed klarigu al mi, kial Jesuo ne resurektis mian filon?» Nun ne, sed Li resurektos lin en pli granda gloro. Ĉar tiu ĉi knabineto, kiun Li alvokis al la vivo, mortis denove, dum via filo restos senmorta tiam, kiam Kristo resurektos lin. Do, neniu ploru nek ĝemu nek kritiku la verkon de Kristo, ĉar Li venkis la morton. Kial vi elverŝas senutilajn larmojn? La morto fariĝis dormo: kial tumulti kaj plori?